29-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de februaro estas la 60-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 306 tagoj restas.
La 29-a de februaro estas aldonita al la gregoria Kalendaro ĉiun kvaran jaron (superjaron), krom tiuj jaroj divideblaj per 100 sed ne divideblaj per 400. Do la jaroj 2000 kaj 1600 havis la aldonan tagon, sed 1900, 1800, kaj 1700 ne havis.
Je la 29-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 888: Eŭdo la 1-a estis kronita en Compiègne kiel reĝo de frankoj
- 1504: Luna eklipso; utiligita de Kristoforo Kolumbo sur Jamajko por ke timigitaj indiĝenoj donu nutraĵon
- 1768: En Bar kreiĝis konfederacio de pola nobelaro kontraŭ la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski apogata de la armeo de Rusa Imperio
- 1880: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Aŝero
- 1920: Oni voĉdonis konstitucion de Ĉeĥoslovakio
- 1940: Dua mondmilito en Pollando
- Germanaj regopovoj konstatis, ke en Nazia Germanio troviĝas 140 mil polaj trudlaboristoj kaj c. 300 mil polaj militkaptitoj
- Germanoj pafekzekutis en Skarżysko-Kamienna 360 membrojn de subtera organizaĵo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo)
- En Varto-Lando oni malpermesis al poloj spekti kabaredojn
- Soveta NKVD forveturigis arestiitan generalon Władysław Anders de Lvovo ĝis Moskvo
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 28-a/29-a de februaro taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kune kun helpo de ukrainoj masakris 156 polojn en vilaĝo Korościatyn kaj apuda fervojstacio (nun en Ternopila provinco)
- 1952: Insulo Helgoland revenis al Okcidenta Germanio
- 1960: Maroko: tertremo preskaŭ tute detruis la sudan urbon Agadir
- 1988: Azerbajĝano: kontraŭarmena pogromo de Sumgait (41 personoj pereis, pli ol 2 mil vundiĝis)
- 2004: Haitio: Jean-Bertrand Aristide post tumulto demisiis kiel prezidento
- 2008: Milo Đukanović la trian fojon iĝis ĉefministro de Montenegro
- 2012: Inaŭgura futbal-matĉo Pollando-Portugalio (0:0) sur Nacia Stadiono en Varsovio
Naskiĝoj
- 1468: Paŭlo la 3-a, papo (m. 1549)
- 1784: Leo von Klenze, germana arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1864)
- 1792: Gioachino Rossini, itala operkomponisto (m. 1868)
- 1832: Mór Wahrmann, hungara politikisto (m. 1892)
- 1864: Josef Svatopluk Machar, ĉeĥa poeto (m. 1942)
- 1872: Fjodor Postnikov, rusia milit-inĝeniero, esperantisto (m. 1952)
- 1892: Vilmos Apor, hungara romkatolika episkopo (m. 1945)
- 1896: Morarji Desai, ĉefministro de Barato (m. 1995)
- 1904: Jimmy Dorsey, usona ĵaza muzikisto (m. 1957)
- 1908: Balthus, franca pentristo kaj ilustristo de pol-judadeveno (m. 2001)
- 1916: Dinah Shore, usona kantistino, aktoro (m. 1992)
- 1928: Joss Ackland, angla aktoro
- 1928: Albert Kovács, rumania hungara estetikisto, krikisto, literaturhistoriisto
- 1940: Patriarko Bartolomeo la 1-a, greka patriarko de Konstantinopolo
- 1960: Khaled, alĝeria kantisto
- 1976: Katalin Kovács, hungara kajakistino
Mortoj
- 468: Hilario, papo, sanktulo
- 992: Oswald de Worcester, ĉefepiskopo de Jorko kaj episkopo de Worcester, Anglio
- 1680: Johann Heinrich Schmelzer, aŭstra komponisto (n. 1623)
- 1868: Ludoviko la 1-a, reĝo de Bavario (n. 1786)
- 1944: Pehr Evind Svinhufvud, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1861)
- 1952: Arthur Rehbein, germana ĵurnalisto kaj verkisto
- 1992: Ferenc Karinthy, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1921)
- 1996: Károly Kós, hungara etnografo (n. 1919)
- 2012: Davy Jones, angla rokmuzikisto, kantaŭtoro kaj aktoro (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
Interesaĵoj
- Kelkfoje ekzistis tago de la 30-a de februaro
- La 29-a de februaro kiel la sama tago de la semajno ripetiĝas ĉiun 28-an jaron:
Tagoj de semajno
La 29-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1604 1632 1660 1688 1728 1756 1784 1824 1852 1880 1920 1948 1976 2004 2032 2060 2088;
- Lundo en jaroj: 1588 1616 1644 1672 1712 1740 1768 1796 1808 1836 1864 1892 1904 1932 1960 1988 2016 2044 2072;
- Mardo en jaroj: 1600 1628 1656 1684 1724 1752 1780 1820 1848 1876 1916 1944 1972 2000 2028 2056 2084;
- Merkredo en jaroj: 1584 1612 1640 1668 1696 1708 1736 1764 1792 1804 1832 1860 1888 1928 1956 1984 2012 2040 2068 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1596 1624 1652 1680 1720 1748 1776 1816 1844 1872 1912 1940 1968 1996 2024 2052 2080;
- Vendredo en jaroj: 1608 1636 1664 1692 1704 1732 1760 1788 1828 1856 1884 1924 1952 1980 2008 2036 2064 2092;
- Sabato en jaroj: 1592 1620 1648 1676 1716 1744 1772 1812 1840 1868 1896 1908 1936 1964 1992 2020 2048 2076.