Anteo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Anteo.
Anteo
Natura satelito  de Saturno (XLIX)
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XLIX[1]
Aliaj nomoj S/2007 S 4 vd
Nomita laŭ Anthe vd
Malkovro
Malkovrinto Carl Murray,
Cassini Imaging Team
Dato de malkovro 30-a de majo 2007[1]
Loko de malkovro Usono, Britio
Unua superflugo Cassini
(30-an de majo 2007)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 197 700 km
Discentreco 0,001
Klinangulo 0,1°
Periodo 1,0365 tago
Fizikaj ecoj
Diametro ~1 al 2 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~5 × 1012 kg (hipoteze)
1,2 × 103 kg/m3 (hipoteze)
?
?
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ?
Albedo ?
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 25
vdr

Anteo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno.

Malkovris ĝin la teamo pri bildigo de la misio Cassini-Huygens sur fotoj faritaj de la kosmosondilo, la 30-an de majo 2007[2] kaj estis maldaŭre nomata S/2007 S 4 (Kvankam iuj volis nomi ĝin "Frank").

La 23-an de aŭgusto 2007, S/2007 S 4 ricevis, aprobita de IAU[3], la nomon de Anteo, unu el la filinoj de la giganto Alciono. Se oni hipotezas la denson de Anteo al 1,2 × 103 kg/m3) oni estimas ties mason al 5 × 1012 kg.

La orbito de Anteo estas perturbata de Mimaso. Ĝia granda duonakso varias de 20 km. La proksimeco de la orbitoj de Anteo, de Paleno kaj de Metono pensigas, ke tiuj tri lunoj formas dinamikan sistemon.

Segmento de ringo[4] sekvas la orbiton de Anteo (kiel tiun de Metono)

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

greke El mallumo, nova luneto venas al la lumo (el "CICLOPS") (angle) greke Antheo (S/2007 S4) trovata en cassini-aj bildoj "The Planetary Society" (angle) greke Astrometrio kaj dinamiko de Anteo (el "ICARUS") (angle) greke NASA malkovras novan saturnan lunon (el "Ecuador Ciencia") (hispane) greke La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") (france) greke Metono, Anteo kaj Paleno (el "Projekto Luno") (germane)