Etiopaj altaĵoj
La Etiopaj altaĵoj estas kruda maso de montaroj en Etiopujo kaj Eritreo ( kiuj foje estas referitaj kiel la Eritreaj altaĵoj ), kaj pli norda Somalujo en la Korno de Afriko. La Etiopaj altaĵoj konstituas la plej grandan kontinuan areon de tia altitudo en la tuta kontinento, kun malmulto de la surfaco altitude falante sub 1 500 metroj, dum la pintoj atingas altecojn de ĝis 4 550 m. Oni foje parolas pri la "tegmento de Afriko" pro la alteco kaj vasteco de la Etiopaj altaĵoj [1].
Enhavo |
[redakti] Geografio
La Etiopaj altaĵoj estas dividitaj en nordokcidentajn kaj sudorientajn partojn de la Granda Rifto, kiu enhavas kelkajn salakvajn lagojn. La nordokcidenta parto, kiu kovras la tigrajan kaj la amharan regionojn, inkludas Semien-Montaron, parto de kiu estis nomumita nacia parko. Ĝia plej alta pinto, Rasdaŝan-Monto ( 4 550 m ), estas la plej alta pinto en Etiopujo. Tana, la fonto de la Blua Nilo, ankaŭ troviĝas en la nordokcidenta parto de la Etiopaj altaĵoj.
La plej altaj pintoj de la sudorienta parto situas en la Bale-Zono de la etiopa Oromia-Regiono. La Bale-Montaro, ankaŭ signita kiel nacia parko, estas preskaŭ tiel alta kiel Semien-Montaro, kun pintoj de pli ol 4 000 m, kiel ekzemple Tulu-Demtu ( 4 337 m kaj la dua plej alta pinto en Etiopujo ) kaj Batu ( 4 307 m ).
[redakti] Geologio
La Etiopaj altaĵoj ekleviĝis antaŭ 75 milionoj da jaroj, kiam magmo de la mantelo de la Tero levis larĝan kupolon de la praaj rokoj de la Afrika Kratono. La malfermo de Granda Rifto disfendis la kupolon de la Etiopaj altaĵoj en tri partojn; la montoj de suda Arabujo estas geologie parto de la praaj Etiopaj altaĵoj, apartigita per la fendiĝado kiu kreis Ruĝan Maron kaj Adenan Golfon kaj disigis Afrikon de Arabujo.
Ĉirkaŭ antaŭ 30 milionoj da jaroj, inundo de bazalto ekformiĝis, amasigante tavolojn sur tavoloj de volumenaj bazaltaj lafaj torentoj. La plej multaj el la fluoj estis toleitiaj magmoj, krom por maldika tavolo el alkalobazaltoj kaj negravaj kvantoj da felsikaj (alt-silikaj) vulkanaj ŝtonoj, kiel ekzemple riolito. En la malkreskantaj stadioj de la inundobazaltepizodo, grandaj eksplodemaj kalder-formantaj erupcioj ankaŭ okazis. La Etiopa altaĵoj estis poste tratranĉitaj de la Granda Rifto kiam la afrika kontinento terkrusto dispeliĝis. Tiu fendiĝado eknaskigis grandajn alkalajn bazaltajn ŝildajn vulkanojn antaŭ proksimume 30-31 milionoj da jaroj [2].
[redakti] Ekologio
Pro la konsiderinda altitudo, malgraŭ la proksimeco de la ekvatoro, la Etiopaj altaĵoj havas neatenditan moderan klimaton. Plue, tiuj montoj kaptas la precipitaĵon de la musonaj ventoj de la Hinda Oceano, kondukante al pluvsezono kiu daŭras de junio ĝis mez-septembro[3]. Tiuj pluvegoj kaŭzas someran inundon de la Nilo, fenomenon kiu konfuzis la antikvajn grekojn.
La Etiopaj altaĵoj samhavas similan flaŭron kaj faŭnon kiel aliaj afrikaj montaroj; tiu karakteriza flaŭro kaj faŭno estas sciataj kiel "Afromontanaj" sed ekde la tempo de la lasta glaciepoko estis kompletigita kun iu eŭrazia ( palearkta ) flaŭro. La biotoj estas iom malsamaj je ambaŭ flankoj de la Granda Rifto kiu disfendas la altaĵojn.
Ĉe pli malaltaj altecoj, la altebenaĵoj estas ĉirkaŭitaj de tropikaj savanoj kaj herbejoj, inkluzive de la Sahela savano de akacioj en la nordokcidento, la Orient-sudana savano en la okcidento, kaj la Somalaj akaciaj kaj komiforaj arbedaroj kaj veprejoj en la nordoriento, oriente, sude, kaj tra la Rifta Valo.
La Etiopaj altaĵoj mem estas dividitaj, laŭ la altitudo, en tri apartajn ekoregionojn. La Etiopaj montarbaroj troviĝas inter altitudoj de 1 100 kaj 1 800 metroj, super la malaltaĵaj herbejoj kaj savanoj. Tiu maldensarbara zono havas plurajn plantokomunumojn. Kolla, estas maldensarbaro trovita ĉe pli malaltaj altitudoj, kaj dominata per specioj de terminalio, komiforo, Boswellia, kaj akacio. Ŭejna dega estas maldensarbaro trovita en pli humidaj kaj pli altaj lokoj, superregata per la pingloarboj Afrocarpus gracilior kaj altkreska junipero. La pli malalta parto de la Harena-Arbaro estas diferenca maldensarbarokomunumo, kun malferma kanopeo de Warburgia ugandensis, Croton macrostachyus, Syzygium guinense, kaj Afrocarpus gracilior, kun araba kofeo ( Coffea arabica ) kiel la dominanta subarbaraĵa arbedo.
La Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo subdividas la Etiopaj altaĵoj en tri ekoregionojn : La Etiopaj montarbaroj, La Etiopaj montaraj herbejoj kaj maldensarbaroj, kaj la Etiopaj montaraj arbustetaroj. Kune, la lastaj du ekoregionoj konstituas Tutmondaj 200-unuon en la biomo de la Montaraj herbejoj kaj arbustaroj. Kontraŭe, la Etiopaj montarbaroj apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.
[redakti] Faŭno
La faŭno en la areo inkludas orikteropon, aglon, etiopan lupon, geladon, sekretaribirdon, sirian ibekson, kaj marabuon.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ Paul B. Henze, Layers of Time (New York: Palgrave, 2000), p. 2.
- ↑ January 2005: The Ethiopian Large Igneous Province angle
- ↑ Ekspliko de tiu nekutima pluvomodelo troveblas ĉe Ethiopia: Drought intensifies during corn and sorghum harvest (ReliefWeb) angle
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |