Kantono (Ĉinio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Kantono sur la mapo

Kantono (estas la Esperanta nomo de Guǎngzhōu, Ĉinio; ĉine 廣州, simpligite 广州, pinjine Guǎngzhōu). Kantono estas ĉefurbo de la provinco Gŭangdongo (Kantonio), grava havenurbo kaj ankaŭ universitata urbo.

Geografio

Nubskrapuloj en Kantono
Panoramo en Kantono
Katedralo omaĝe al Sankta Koro en Kantono

La urbo situas en la suda parto de la provinco kaj ĉe la norda fino de la delto de la Perla Rivero, ĉe kies suda fino troviĝas Makao kaj Hongkongo. La lasta iama brita kolonio troviĝas je 120 km-oj. La Perla rivero estas navigebla, tial Kantono estas grava havenurbo.

Ĝi situas ĉe la koordinatoj 23° 06′ N 113° 16′ O / 23.100 °N, 113.267 °O / 23.100; 113.267 (mapo)Koordinatoj: 23° 06′ N 113° 16′ O / 23.100 °N, 113.267 °O / 23.100; 113.267 (mapo).

Historio

Jam antaŭ Kristo estis tie urbo, eĉ ĉefurbo de regno, kiel "Panju". Dum la mezepoko estis ŝipaj kontaktoj al Arabio kaj Hindio. Portugaloj alvenis en la 16-a jarcento, komercadis kaj ricevis komercan monopolon en 1511. Poste alvenis ankaŭ nederlandanoj, hispanoj, islamanoj kaj aliaj. En la 17-a jarcento iom post iom francoj kaj angloj ricevis permeson pri komercado. Post 1842 pro la opia milito la britoj akiris gravajn poziciojn. La francoj setligis en la areo la enklavon Kuangĉuŭano. Inter 1938-1945 la japana imperia armeo okupis ankaŭ tiun urbon. Proksimeco de Honkongo kaj Makao konstante helpis evoluon de la urbo. En 2010 Kantono gastigis sportistojn pri Tutaziaj Ludoj.

Klimato

Kantono havas subtropikan klimaton, kiun musono influas. La someroj estas malsekaj kun altaj temperaturoj. La vintroj estas mildaj, sekaj kaj sunaj. La musono daŭras inter aprilo- septembro. Jare pluvas po 1730 mm.

Trafiko

Kantono havas internacian flughavenon, stacidomon. Ekde 1997 metroo liveras la pasaĝerojn. En la haveno ankaŭ pramoj trafikas.

Vidindaĵoj

En Kantono naskiĝis kaj aktivis Won Kenn kaj SIFO.

Ĝemelurboj

Interesaĵo

Estas konata ĉina diraĵo: Naskita en Suzhou, vivas en Hangzhou, manĝas en Kantono (Ĉinio), mortas en Ljuĝou.

Kantono estas konata pri la kuirarto, tio estas solvo pri manĝas en Kantono.