Onnens VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Onnens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Onnens.

Onnens
Blazono de Onnens
Blazono de Onnens
Blazono de Onnens
Preĝejo Sankta Marteno en Onnens
Preĝejo Sankta Marteno en Onnens
Preĝejo Sankta Marteno en Onnens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 50′ 18″ N 6° 41′ 10″ O / 46.83833 °N, 6.68611 °O / 46.83833; 6.68611 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 18″ N 6° 41′ 10″ O / 46.83833 °N, 6.68611 °O / 46.83833; 6.68611 (mapo)
Areo 5,11 km²
Alteco 477 m super marnivelo
Poŝtkodo 1425
Komunumkodo 5565
Mapo de Onnens
Mapo de Onnens
Situa mapo de Onnens
vdr

Onnens estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 477 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Onnens situas ĉe la nordokcicdenta bordo de la Lago de Neŭŝatelo kaj entendiĝas en nordo ĝis al la suda kresto de la Ĵurasa Montaro. Onnens situas 3 kilometrojn nordoriente de Grandson kaj 10 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Onnens, industrizono ĉe la lagobordo kaj divesaj izolitaj bienoj sur la deklivo de Ĵuraso.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,11 km², de kiuj 47,6% estas kovritaj de arbaro, 43,1% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Onnens limas en nordoriento kaj oriento al Corcelles-près-Concise, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Bonvillars.

Trafiko

Tra Onnens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Yverdon-les-Bains al Bielo. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas parte en tunelo tra la komunuma teritorio, situas sudokcidente en distanco de 3 kilometroj apud Grandson kaj nordokcidente en distanco de 5 kilometroj apud Vaumarcus. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains. Krome la komunumo ankaŭ estas servata de la buslinio de Yverdon-les-Bains al Gorgier.

Historio

La unua dokumenta mencio de Onnens datiĝas el la jaro 1228 kiel Unens. En la 19-a jarcento estis malkovritaj en Onnens la restaĵoj de pluraj lagobordaj seltejoj el la neolitiko kaj la bronzepoko. Dum la konstrulaboroj de la svisa aŭtovojo A5 komence de la 21-jarcento krome estis malkovritaj diversaj setlejŝpuroj el la mezolitiko. Dum mezepoko Onnens estis majorejo kun tribunalo, kiu konsistis el majoro, tribunalskribisto kaj dek tribunalsenjoroj kaj kiu estis submetita al la Senjorujo Montagny. Sub la berna regado de 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Onnens apartenis al la Voketejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Onnens

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Robert Pictet: Onnens en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-26)

Eksteraj Ligiloj