Philip Agee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Philip Burnett Franklin AGEE (nask. en Tacoma Park, Marilando, la 19-an de julio 1935 – mort. en Havano la 7-an de januaro 2008) estis agento de la Central Intelligence Agency (CIA) kaj verkisto famiĝinta ĉefe kiel aŭtoro de la libro "Inside the Company : CIA Diary" (Interne de la Societo : Taglibro de CIA) aperinta en 1975, en kiu li raportis pri siaj spertoj en la usona spionagentejo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Philip Agee ricevis katolikan edukon. Diplomita en la Universitato Notre-Dame en 1956, li enoficiĝis en CIA en 1957. Li estis sinsekve en Vaŝingtono, D.C., en Ekvadoro, en Urugvajo kaj en Meksikio. Post demisio el la agentejo, en 1968, li fariĝis opozicianto kontraŭ la agmaniero de CIA. Li konfesis ke lia katolika sociala konscienco igis lian laboron pli kaj pli malagrabla fine de la jaroj 1960, tiel ke li seniluziiĝis pri CIA kaj ties subteno al certaj aŭtoritataj reĝimoj en Latin-Ameriko. Li kaj aliaj disidentoj ricevis subtenon flanke de la Commission Church[1] en 1975-1976, el kio rezultis kritika rigardo pri la rolo de CIA en diversaj murdoj kaj aliaj kontraŭleĝaj aktivaĵoj [2] [3].

Agee publike kondamnis la masakron Tlatelolco okazinta en 1968 en Meksiko. Tio estis la evento kiu decidigis lin forlasi la agentejon. Cetere, li asertis ke CIA estis ravita pro lia laboro, ke ĝi proponis al li promocion kaj ke lia superulo estis suprizita kiam li prezentis sian demision. La ĵurnalisto kaj “ĉasisto de komunistaj agentoj“ John Barron asertis siaflanke ke oni devigis lin demisii pro diversaj kialoj, i.a. lia trodrinkemo, liaj trointimemo kun ambasadoredzinoj kaj liaj revenantaj financaj problemoj [4].

Akuzoj pri ligiteco kun KGB[redakti | redakti fonton]

Oleg Kalugin, iama direktoro de la kontraŭespiona departemento de KGB, asertis ke, en 1973, Agee kontaktis la KGB-spionon postenigita en Meksiko kaj proponis al la sovetia agento amasegon da informoj. Suspektema, KGB rifuzis la proponon. Li skribis : “Agee tiam foriris al Kubo, kiu akceptis lin kun etenditaj brakoj... La Kubanoj dispartigis kun ni la informojn de Agee. Sed dum, sidanta en mia oficejo en Moskvo, mi legis la seninterrompan fluon da rivelaĵoj de Agee, mi malbenis niajn agentojn pro tio ke ili lasis tian fonton foriri." [5]. Dum Philip Agee verkis sian Taglibron de sekreta agento, KGB estis laŭdire en kontakto kun li pere de korespondanto de la soveta novaĵagentejo Novosti en Londono, Edgar Anatolievitch Tcheporov. [6]

Publikigo de "Inside the Company : CIA Diary"[redakti | redakti fonton]

Pro leĝaj problemoj en 1975, "Inside the Company : CIA Diary" estis eldonita unue en Britio, en la epoko kiam Agee vivis en Londono. Ĝi finfine estis internacie publikigita en 27 lingvoj. La magazino "Playboy" (aŭgusto 1975) publikigis eltiraĵojn el tiu libro en artikolo titolita “What You Still Don't Know About The CIA ! Ex-Company Man Philip Agee Tells All“ (Tio kion vi ne scias pri CIA ! La iama agento Agee ĉion rivelas). Agee agnoskis en sia libro ke la kuraĝigoj de la komunista partio de Kubo estis profitodonaj, dum li dubis esti kapabla trovi la pliajn informojn kiuj mankis al li ("Inside the Company: CIA Diary". p. 551-552).

La gazeto "The London Evening" priskribis la libron kiel "terura libro pri koruptado, premoj, murdoj kaj komplotoj“. "The Economist" kvalifikis ĝin “neevitebla libro“. Miles Copeland, iama direktoro de servo de CIA en Kairo diris pri ĝi ke temas pri “perfekta priskribo de la spionlaboro, destinita al ĉiea publikigo[7], kaj pri “aŭtentika priskribo de la maniero laŭ kiu brita aŭ usona agento agas, ĉio tio prezentita kun ekstrema precizeco [8].

En Usono, la estro de la divizio Okcidenta Hemisfero de CIA, Ted Shackley, estis taskita malhelpi la publikigon de tiu libro, kiu estis tamen publikigita ses monatojn poste kaj fariĝis tre rapide furorlibro [9] .

"Inside the Company : CIA Diary"[redakti | redakti fonton]

""Inside the Company : CIA Diary" rivelis nomojn de 250 oficiroj kaj agentoj de CIA [10].

La unua misio de d'Agee ekster la usona teritorio okazis en 1960 en Ekvadoro, kaj konsistis estigi rompiĝon de diplomatiaj rilatoj inter Ekvadoro kaj Kubo, kiaj ajn povis esti la konsekvencoj pri la stabileco de Ekvadoro, kaj tio per uzo de koruptado, timigo, telefona kaŝa telefonaŭskultado kaj fabrikado de falsaj dokumentoj. Agee trapasis kvar jarojn por enŝoviĝadi en ekvadorajn politikajn mediojn. Li asertis ke lia agado subfosis kaj detruis la politikan sistemon de la lando [11].

Agee helpis en organizado de kaŝa telefonaŭskultado en la reprezentejo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en Montevideo en Urugvajo, danke al du mikrofonoj glufiksitaj sub la plafono de la ĉambro situanta sub ĝi [12]. Agee raportas ke la 12an de decembro 1965, dum oficiala renkontiĝo kun urugvaja polica oficiro en la centra polica komisarejo de Montevideo, li komprenis ke la krioj kiuj venis el apuda ĉambro estis tiuj de Urugvajano pri kiu li atentigis la policon kiel priatentenda persono. Por maski la kriojn, la oficiro tiam simple laŭtigis la sonon de radioaparato kiu disaŭdigis futbalmatĉon. [13].

Agee partoprenis ankaŭ en operacoj de CIA dum Olimpiaj Ludoj de Meksiko (1968). Poste li iris al Kubo por kelkaj esploroj inter majo 1971 kaj majo 1972, kaj komencis labori por CIA en Parizo.

Laŭ Philip Agee, la prezidentoj José Figueres Ferrer (Kosta-Riko), Luis Echeverría Álvarez (Meksikio) kaj Alfonso López Michelsen (Kolombio) estis ŝajne kunlaborintoj de CIA [14].

Elpelo[redakti | redakti fonton]

Agee akiris certan famon en Britio post la publikigo de sia libro en kiu li diskonigis la nomojn de multaj CIA-agentoj kun posteno en Londono [15]. Meze de la jaroj 1970, William Blum, poste famiĝinta pro sia kritika sinteno rilate al la eksterlanda usona politiko, vivis en Londono kaj kunlaboris kun li. El pluraj plendoj de la usona registaro kaj raporto de la britaj sekretaj servoj MI6, kiuj atribuis al Agee respondecon pri ekzekuto de du agentoj de MI6 en Pollando, rezultis lia elpelo el Britio. Kvankam li defendis sin, kun la subteno de multaj ĵurnalistoj aŭ maldekstraj civitanoj, li finfine forlasis la landon la 3an de junio 1977 por iri al Nederlando [16]. De tie li estis ankaŭ elpelita, kaj sinsekve same el Francio, Federacia Respubliko Germanio kaj Italio.

La 12an de januaro 1975, Agee atestis antaŭ la Tribunalo Russell [17], en Bruselo esti persone kontrolinta la nomojn de la venezuela personaro de filio de Exxon. Exxon lasis CIA interveni en la mastrumado de la personaro, kaj supozeble plue faras tion nuntempe. Agee klarigis ke CIA faris tiel por la filioj de grandaj usonaj entreprenoj tra tuta Latin-Ameriko. Reprezentanto de Exxon refutis tiujn akuzojn [18] .

En 1978, Agee kaj eta subtengrupo ekpublikigis informbultenon “Covert Action Information Bulletin", disvolvis internacian kampanjon por malstabiligi CIAn per diskonigo de ĝiaj operacoj kaj de la identeco de ĝiaj agentoj. Mitroĥin asertis ke tiu bulteno ricevis helpon de la sovetiaj kaj kubaj sekretaj servoj [19]. La eldono de januaro 1979 de tiu bulteno publikigis la FM 30-31B forgery, suplemento al la manlibro de instruado de la soldatoj de la usona Armeo aparte destinita al instruado pri rimedoj por instigi al tumulto en fremda lando [20].

En 1978 kaj 1979, Agee publikigis la nomojn de 2000 agentoj de CIA en "Dirty Work : The CIA in Western Europe" kaj "Dirty Work : The CIA in Africa". Agee konfidis al la svisa ĵurnalisto Peter Studer ke "CIA esti entute engaĝita ĉe la malbona flanko, t.e. de kapitalismo. Mi aprobas la aktivaĵojn de KGB kaj de la komunistoj ĝenerale. Tute ne estas komparebleco inter la trodisvolvita aktivismo de CIA kaj tiu, modesta, de KGB."[21][22]

Philip Agee estis senposedigita el sia usona nacieco en 1979.[23] [24]. En 1980, la registaro de Maurice Bishop konsentis havigi la grenadan civitanecon al Agee, kiu instaliĝis sur la insulo. La kontraŭrevolucio devigis lin poste denove ekziliĝi. Li ricevis pasporton de la sandinista registaro de Nikaragvo. Post ŝanĝiĝo de registaro, ankaŭ tiu pasporto estis nuligita, en 1990. Li tiam ricevis germanan pasporton — la nacieco de lia edzino, la baletdancistino Giselle Roberge. Li poste vivis en Kubo. Pli poste, Agee estis ree akceptita sur la teritorioj usona kaj brita. La priskribon de sia odiseo publikigis Agee mem en 1987, en sia aŭtobiografio “On the Run".

Intelligence Identities Protection Act[redakti | redakti fonton]

En 1982, la usona Parlamento dekretis leĝon de protekto de la identeco de la agentoj de la servoj : "Intelligence Identities Protection Act" , kiu ŝajne rekte celis la aktivaĵojn de Agee. Tiu leĝo estis poste aplikita okaze de la skandalo de Valerie Plame, kiam la oficialuloj de la registaro de George W. Bush havigis al la amasinformiloj la nomon de agento de CIA kiel reprezalio kontraŭ ŝia edzo.

Lastaj aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Depost la jaro 2000 ĝis sia morto, Agee havis retejon en Havano : Cubalinda.com [25] [26], kiu organizis turismajn restadojn en Kubo, spitante la mankojn de la usona leĝo kiuj malpermesis al la usonaj civitanoj elspezi monon sur la kuba teritorio (Trading with the Enemy Act). En la jaroj 1980, la fondinto de la organizaĵo NameBase[27], Daniel Brandt, instruis al Agee kiel uzi komputilojn kaj datumbazojn por liaj esploroj [28]. Laŭ biografio publikigita samtempe kiel eseo de Agee en marto 2007 en la usona magazino “Counterpunch"[29], Agee vivis ekde 1978 kun sia edzino en Germanio, en Hamburgo, de kie li ofte vojaĝis al Kubo kaj Latin-Ameriko. Agee estis enhospitaligita la 16an de decembro 2007 en Havano. Malsukcesis kirurgia operacio por savi lin. Li mortis pro stomakperforado la 7an de januaro 2008 kaj estis kremaciita.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Komisiono Church, kies kompleta nomo estas "United States Senate Select Committee to Study Governmental Operations with Respect to Intelligence Activities", estis fondita post la skandalo de Watergate, iniciate de la usona Senato sub estrado, en 1975, de la demokrata senatano Frank Church. Ĝi poste fariĝis "U.S. Senate Select Committee on Intelligence", komitato taskita por superrigardi kaj kontroli la funkciadon de diversaj servoj de la "Intelligence Community".
  2. Andrew, Christopher; Vasilij Mitroĥin. "The Sword and the Shield: The Mitroĥin Archive and the Secret History of the KGB". Basic Books. 2000. p. 230. ISBN 0-465-00312-5
  3. Jonathan Kapstein, “Philip Agee: The spy who came in and told; Inside the Company: CIA Diary" , "Business Week", 1975, p. 12 Kompleta teksto
  4. KGB Today : The Hidden Hand“. Readers Digest Assn. 1983. pg. 227-230. ISBN 0-88349-164-8.
  5. Andrew p. 230, citanta Kalugin, Oleg (1995). Spymaster : "The Highest-ranking KGB Officer Ever to Break His Silence". Blake Publishing Ltd.. p. 191-192. ISBN 1-85685-101-X . Andrew skribis : “La sliparoj de KGB viditaj fare de Mitroĥin priskribis Agee kiel agenton de Kubo kaj havigis detalojn pri lia kunlaborado kun KGB, sed li ne estis konsiderata kiel agento de KGB aŭ de la kubaj servoj“. vol. 6, ch. 14, parts 1,2,3; vol. 6, app. 1, part 22.
  6. Laŭ Christopher Andrew : “The Sword And The Shield: The Mitroĥin Archive And The Secret History Of The KGB“, p. 231.
  7. Andrew, p. 231 citanta Agee, Philip (junio 1987). On the Run. L. Stuart. ISBN 0-8184-0419-1.
  8. “Book details CIA activities“, en Facts on File World News Digest, 1975, p. 37 B3 kompleta anglalingva teksto .
  9. Andrew, p. 231
  10. Andrew, Christopher; Vasilij Mitrokhin (2000). "The Sword and the Shield: The Mitrokhin Archive and the Secret History of the KGB". Basic Books. p. 230. ISBN 0-465-00312-5
  11. Jonathan Kapstein, “Philip Agee : The spy who came in and told; Inside the Company : CIA Diary“, en "Business Week", 1975.
  12. Jonathan Kapstein, “Philip Agee: The spy who came in and told; Inside the Company: CIA Diary", "Business Week", 1975, p. 12 (kompleta anglalingva teksto)
  13. Jonathan Kapstein, “Philip Agee : The spy who came in and told; Inside the Company: CIA Diary", en "Business Week", 1975, p. 12.
  14. Secret agent; Inside the Company : CIA Diary". Philip Agee. Penguin. 640 p.. p. 95p. Januaro 1984 "The Economist", 1975, p. 87.
  15. Andrew, p. 231.
  16. Secret agent; Inside the Company: CIA Diary". Philip Agee. Penguin. jaro. 640 p.. p. 95. », en "'The Economist", 1975, p. 87.
  17. La Tribunal Russell, ankaŭ nomita Internacia Tribunalo pri militkrimoj kaj Tribunalo Russell-Sartre, estis opinitribunalo fondita fare de Bertrand Russell kaj Jean-Paul Sartre en novembro 1966 sekve de la publikigo de la libro de Russel, "War Crimes in Vietnam".
  18. Book details CIA activities“, en Facts on File World News Digest. 1975. p. 37 B3 kompleta teksto
  19. Andrew, p. 232-233.
  20. CovertAction", N° 3, januaro 1979.
  21. David Horowitz, “The Politics of Public Television“, dans “Commentary Magazine“, vol. 92, no 6, decembro 1991.
  22. William E. Simon : “You can't trust the news“, “The Saturday Evening Post" (Decembro 1980).
  23. Andrew, p. 231, erare asertas ke tio okazis en 1981
  24. "U.S. Revokes Agee Passport“, en "Facts on File World News Digest", 1979, p. 991 C2.
  25. Cuba Travel Agency, cubalinda.com
  26. Spy's Tourist Agency, cvni.net.
  27. NameBase
  28. Hand, Mark (januaro 2003). "Searching for Daniel Brandt". CounterPunch
  29. counterpunch

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.