Problemo de la malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"Se Dio vere estas, de kio la malbono? Kaj se li ne estas, de kio la bono? (Si Deus est unde malum? Et si non est, unde bonum?"). El Boecio, en De consolatione philosophiae

Malbono laŭ la intuicia esperanta vortoformo estas la malo de bono. Tamen tiu leksika opono ne tuj evidentigas la komplekson de la malbonoj kiuj etendiĝas el la materia sfero ĝis la psika kaj morala kaj metafizika. Ĝenerale, tamen, kiel konvencia malo de la bono, la malbono povas esti intencita kiel la nedezireblo en si mem.

Se turbas la konstato kaj sperto de la fizika malbono (doloro, morto, psika sufero), eĉ pli malkvietigas la menson la malbono morale kaj metafizike problematigita.

La problemo de la malbono estis alfrontita, en la historio de la homa pensado, sub diversaj aspektoj baziĝante sur malsamaj kriterioj. Startante per filozofia, kaj restante en la okcidenta mondo, eblas aliri laŭ tri diversaj perspektivoj, laŭ skansio jam utiligata de Leibniz, kiun siavice reprenis Aŭgusteno. La problemo malkomponiĝas laŭ tri genroj: metafizika, morala kaj fizika, por respondi al jenaj fundamentaj demandoj:

  • ĉar la malbono konstateblas, kio ĝi estas kaj en kio ĝi konsistas?
  • kiel ĝi signifas rilate al la homo?
  • kiuj estas ĝiaj reprezentadoj kaj eblaj manifestadoj en la realo?

Kutime fakuloj pludividas jene la problemon:

  • Malbono morala (peko, agreso, mortigo, maljusteco ktp)
  • Malbono fizika (malsano, morto, malklereco ktp)
  • Malbono metafizika (la estaĵoj ĝuas limigitajn perfektaĵojn: la tuta estaĵaro montras feblecon kaj detruiĝecon).

Foje, eĉ elstaraj filozofoj parolas pri malbono trapasante, sendistinge, de unu al aliaj genroj kvazaŭ inter ili ne estus diferenco aŭ imagante pri ili unikan originon.

Malbono morala[redakti | redakti fonton]

Ke la homo plenumas tiun specon de malbono estas konstato ekstere kaj malekstere de onia persona sperto, kaj ke tio okazas pro elekto de libera individua persona volo, estas samevidenta komuna konvinko. Tiu malbono estas atentaĵo de moralo-etiko kie estas pritraktitaj la problemoj pri la homa libero kaj pri natura morala leĝo, konscienco ktp. Kial eblas la morala malbono? La respondo estas temo de la implikoj de la homa libero kun la etiko nature fontanta el homa konscienco.

Malbono metafizika[redakti | redakti fonton]

Kio estas la malbono en si mem?

Vidpunkte de metafiziko kaj precipe de antikva filozofio (aparte de Aŭgusteno, sed ne forgesante filozofojn de antikva Grekio kiel Platono kaj Aristotelo), la malbono, estante la ekzakta malo de la bono kaj do la esto, sin trajtiĝas senigo de esto aŭ, se konsentite, «neesto» mem. Malbono, nehavante aŭtonoman konsiston, estante senigo de bono kaj estiĝante do nur virte de la esto kaj ĝia kontraŭo, estas taksata akcidenco de la realo.

Se kutime trafis pli profunde homan konstaton la fizika malbono, fine intervenis filozofio kiu preferis halti ĉe la metafizika aspekto de la problemo. Jen kiel pensuloj sinteniĝis antaŭ la problemo-konstato.

Filozofio alfrontis la problemon[redakti | redakti fonton]

Zoroastro[redakti | redakti fonton]

Zoroastro, la fondinto de Zaratuŝtrismo, religiulo de Persio, por komprenigi la fakton pri «mondo malperfekta el kreinto perfekta», aprobe akceptis antikvan iranan miton laŭ kiu ekzistas du dioj, tiu de la bono Ahura Mazda kaj tiu de la malbono, Angra MainjuArimano, kaj supozis la kombinon de du principoj, kondiĉantaj la homojn kaj Dion. Kaj tiel naskiĝis dualisma religio en kiu pliklariĝis la origino de ĉiuj malbonoj.[1]

Antaŭ Sokrata epoko[redakti | redakti fonton]

La problemo de malbono prezentiĝis ekde la komenciĝo de la filozofiado. Oni tion vidas en filozofia spekulativo de grekoj, nome:

  • Heraklito alvokas «la punon kontraŭ la suno se tiu ĉi transpasas la limojn de la leĝoj de la neceso». Eble, tio kompreneblas per tiu interpreto: se oni foriĝas el la limoj de sia naturo (kaj, do, de la racio, de la logos), laŭ Heraklito oni plenumas maljustaĵon kaj malmoralan agon.
  • Renomega teksto de antaŭa sokrata epoko pri la malbono estas la fragmento de Anaksimandro: Kaj aferoj revenas tien el kio ili startis «kiel estas preskribite ĉar ili donas reciprokan kompenson kaj reparacion pro iliaj maljustaĵoj, kiel estas dirate en vortoj iom poeziaj».

Ŝajnas ke la malbono, havas striktan rilaton kun la sinteno de la libera volo.

Pitagoro kaj Platono[redakti | redakti fonton]

Verkisto de la 1a jarcento de nia epoko, Kornelio Aleksandro Polistoro [2] informas ke Pitagoro vizitis kaj gastis en Babilono kie alprenis la filozofi-religian instruon de Zoroastro-Zaratuŝtro. Se veras tio, certe li ne renkontiĝis kun tiu filozofo kiu tro malsamtempis.

Tamen, eble el tio, vastiĝis opinio, inter filozofoj, ke Zoroastro iamanire inspiris la platonisman dualismon.

Malbono laŭ Platono[redakti | redakti fonton]

En la 10-a libro de «Respubliko» (Platono) surfone de ties verkoj ofte aperas pritraktita la problemo de la malbono, kio devigas ĝenerale utiligi mitojn aparte tiu de Er.

Mito de Er[redakti | redakti fonton]

Pere de la mito de Er, kiu rakontas travivaĵojn de soldato mortigita en batalo kiu, post dekdu tagoj, reviviĝas kaj informas pri tio vidita en la regno de la mortintoj, Platono allasas ke la animo ricevas en la reenkarniĝo la premion de sia justeco, kaj la punon pro sia kulpo jam merititajn en antaŭa vivo.

La mito de Er, fakte, fundiĝas sur la pitagora koncepto de la reenkarniĝo (metempsikozo kaj transmigrado de la animoj) kaj sur la ideo de ekzisto de transtera mondo, dividita en iu speco de paradizo kaj infero. En tiu regno la animoj traktiĝos laŭ la morala valoro de sia surtera agado, kaj en ĝi premioj kaj malpremioj daŭros ĉirkaŭ mil jarojn. Post tiu periodo rekomenciĝas nova surtera vivo tra libero kaj nova destino.

En la Era mito dedukteblas ankaŭ koncepto pri greka dio (grekaj dioj): ili estas reprezentitaj kiel absolute foraj kaj indiferentaj antaŭ la malbonoj malpurigantaj la teron, do laŭ Platono «pri la malbono, pri nia malbono, Dio ve povas esti akuzata. Dio estas bona, Dio estas senŝanĝa, estas simpla, estas verdira, kaj estas kaŭzo de ĉiuj bonoj: Dio estas senkulpa (thèos anaìtios)».

«Tial, se Dio estas bona, ne povas esti kaŭzo de ĉio, kiel male opinias multaj: Li estas kaŭzo de malmultaj aferoj koncernantaj la homojn, kaj ne de multaj ĉar la bonaĵoj, por ni, estas malpli nombraj ol la malbonoj; por la bonoj ekzistas neniu kaŭzo ol Dio, sed por la malbonoj la kaŭzo estas serĉenda aliloke, ne en la dioj.[2]

Sinteze: Laŭ Platono la animo elektas sian sorton en la momento de la enkarniĝo (kaj do lia agado en la nova vivo estas jam deternimita el antaŭaj meritoj kaj kulpoj). Gravas do la elekto, sed ĝuste tiu elekto dependas, necese, de la libera konduto de la antaŭa vivo. Do, por bone elekti, en la momento de la reenkarniĝo, necesas vivinti honeste en la unua! El tio la granda insisto de Platono por la edukado en ĉi tiu vivo. Ŝajnas kompreni ke tiu konduto estas la kaŭzo de ĉiu bono aŭ malbono.

Malbono laŭ Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo kaj Aristotelismo, spite de kontraŭplatonismo, reproponas rilate tion la platonisman dualismon. Fronte al principo de bono, la Pura Akto (Esto tute senmateria kaj senpotenciala, tute realigita), estas la komenca materio, kaŭzo de la malbono; sed tiu dualismo rezultas, pro la emo negi la pozitivecon de la malbono, reduktita al simpla «pozicio», anticipante tiamaniere kristanismon kaj Plotinon.

Se la virto estas elekto de bono, la morala malbono estas nekapablo harmoniigi niajn fakultojn, aŭ eksceso aŭ miskvalito, kiu malhelpas la atingon de la feliĉo.

Ankaŭ tie ne klariĝas la funkcio de la libera volo.

Stoikismo[redakti | redakti fonton]

La stoikista akcepto de la imanenta racio fondas absolutan raciismon aŭ intelektismon, en kiu estas absolute rifuzita la pozitiveco de la malbono. La malbono ekzistas nur por la individuo kiu perdiĝas en la apartaĵoj kaj forgesas la tuton: en la tuto, fakte, ne ekzistas la malbono, sed nur la bono. Tiu principo de bono, kiu ekskludas la pozitivecon de la malbono, estas ekzaltita en la himno al Zeŭso de Kleanto: « Ho, Sinjoro, Vi jam kunige rikoltis la tuton harmoniigante la bonon kaj la malbonon, tiel ke eterne divolviĝas kaj vivas por ĉiuj unika Racio» vv. 19-12).

Saĝulo, kapabla lokiĝi vidpunkte de la tuto, ne trafas en malbonon: sufero kaj morto ne ekzistas por li; se lokigita en «Taŭro de Falarido» li diras ke mem kuŝas kiel en sia lito (Cicerono, Tusc, II, 18).

Tiel ankaŭ Seneko la pli juna en "Ad Lucilium de providentia".

Epikurismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Epikuro, la malbono persvadas ĉiun sferon de la realo; ĝia ekzisto montras laŭ maniero plej evidenta la absolutan indiferentecon de la dioj por la travivaĵoj de la homoj: «Dio aŭ volas elimini la malbonaĵojn kaj ne povas, aŭ li povas kaj ne volas, aŭ li ne volas kaj ne povas, aŭ li volas kaj povas. Se li volas kaj ne povas, li estas senpova; se li povas kaj ne volas, li estas envia; se li volas kaj ne povas, li estas envia kaj senpova; se li volas kaj povas, kial ekzistas la malbono?»

Sed la malbono estas, tamen, fine, superita en la saĝulo, kiu timas nek diojn nek morton ĉar la mortema animo scias eviti la pasiojn en trankvila sereneco.

Gnostikismo[redakti | redakti fonton]

Gnostikismo, ekde la fino de 1a jarcento p.K. senescepte distingas Dion el la mondo en kiu la malsameco identiĝas kun horora opono: mondo estas materio kaj materio oponas al la spirito, same kiel malbono oponas bonon. Laŭ tiu filozofio ne eblas koncepti Dion de lumo kiu kreas obskuran kaj malamikecan mondon. La kreo, do, kaj la almondiĝo de kreajxaro povas esti nur verko de alia malamika dio, la «princo de mallumo». Bono kaj bonstato ne povas eniĝi tiun mondon!

«Mondo farita el materio esence kontraŭas spiriton»», asertas la supozita respondanto la demandon: kio estas spirito?

Unuaj aliroj al la problemo de la malbono laŭ la jud-kristanaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • (Gn 2) Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos”. Sed homo malobeis kaj sekve de malobeo, Adamo kaj Evo estis punataj kaj forigitaj el la Edena ĝardeno. Kaj el tio ĉiuj malbonaĵoj.

Unuavide ĉi tie la sfero de la malbono (morala) estas determinita de ekstere de la homo, do kelkaĵo arbitra, sed ekstere de la simbolismo la homo trovas la normojn en sia konscienco antaŭ kiuj li povas sinteni konsente aŭ malkonsente.

  • En la Libro Ijob estas fakte pritraktata la problemo de la malbono; sed fina respondo, el Dio, konsistas: vi, homo, ne povas kompreni, vi akceptu ke mi bonvolas vin.
  • Jesuo diras: «nek li nek liaj gepatroj pekis» respondante al disĉiploj lin demandintaj pri la kaŭzo de la blindeco de la ĵusa miraklo.

Novplatonismo[redakti | redakti fonton]

En novplatonismo plenumiĝas la plej kohera provo por redukti la malbonon al ne-esto ĉar la aliaj filozofiaj sistemoj konservis ĉiam dualismajn spurojn. Fakte, eĉ laŭ Filono kaj Plutarko la malbono devenas de principo opona al la bono, nome el la materio aŭ el la «perversa animo de la mondo». En ili plurestas spuroj de dualismon, kiujn Plotino provas definitive elimini, kvankam eĉ en li ne tute ili foriĝas: ĉiam daŭre pezas Platono. Ankaŭ laŭ li la malbono estas ligita al la materio; sed tiu materio ne estas kvalifikita pozitive : ĝi estas manko, senigo, ombro, ne-esto. Ankaŭ, do, la malbono havas la saman metafizikan konsiston: ne-esto! (Em, I, 8, 3).

Ankaŭ la morala malbono devenas el la supervenko, en la homo, de la ero deficita de lia esto, en kiu ne trovas eksplicitan lokon la individua libera volo. Eĉ oni povas diri ke la malbono ne nur ne estas esto, ĉar manko de esto, sed eĉ ke ĝi utilas por la perfektiĝo de la universo, kaj tial ĝi eniras planojn de la «Providenco». Kaj la homo kiu sukcesas levi la okulojn el la ne-esto al la esto atingante, pere de la muziko, amo kaj filozofio, ne plu perceptos la malbonon sed nur la bonon.

Malbono laŭ Kristanismo[redakti | redakti fonton]

La kompleta elminado de la platona dualismo, kiu ĉe la greka penso ne povis sukcesi pro la kunnatura intelektismo, estas plenumita de Kristanismo. Estas nur la «novaĵo» de kristanismo, per sia koncepto de kreado, kaj per la dogmoj de la peka falo de la unua paro, de la elaĉeto kaj de Providenco, kiu igas ebla tian eliminadon. Ĉiu estaĵo devenas el Dio: la materio ne posedas, tial, iun ajn intrinsekan negativecon. La malbono, same kiel la bono, ne estas referata al la kontakto kun la materio, sed nur al homa volo: la morala malbono rekte, kaj la fizika malbono (en la historia ordo vivita de la homaro) malrekte. Sur tiaj fundamentoj, kristanismo solvas la problemon de la malbono enirante ankaŭ la nocio de peko kiel libera elekto de la libera homa volo.

Laŭ kristanismo, (se paroli pri la morala malbono,) neniam licas plenumi la moralan malbonon por atingi moralan bonon. Ĉi tie, tamen, necesas dstingo: se, vere, foje licas toleri la mlpligrandan malbonon por eviti pligrandan malbonon, neniam licas, eĉ ne pro gravegaj motivoj, plenumi la malbonon por ke efektiviĝu la bono. (Oni vidu HV = Humanae Vitae n.14)

Aŭgusteno kaj teodiceo[redakti | redakti fonton]

Filozofividpunkte Aŭgusteno rifuzas manikeismon, nome la dualismon de la du fontoj: bono el Dio bona, malbono el malsupera eono aŭ materio.

Rilate religion, la klasika teodiceo reiras al Aŭgusteno: homo sin forigis el Dio pro la peko. Li estas senigita de la origina graco kaj bezonas savanton. En la koncilio de Braga (561) la malbono (morala, peka) ne estas principo en si mem, kiel, male, laŭ la filozofio-kredo de priscilianistoj [3] kaj maniĥeoj, sed prefere vola manko de la Dia Graco, kaj de bonagado. Sammaniere, oni analogias, la frosto ne estas io en si mem sed simpla manko de varmo.

Kaj tiu manko de dia graco estas provokita de la libera volo kiu forlasas la dian vojon. La problemo, tamen, pluurĝas: kial Dio kreis liberan homon antaŭsciinte ke tiu ĉi pekos kaj seniĝas el la dia graco?

Pri tia problemo la respondo restas kaŝita en Dio kaj apenaŭ aludita de la evangelia anonco en kiu estas dirate ke Dio estas amo kaj ke mem agas pro amo al homo (Evangelio laŭ Johano). Foje kristanaj filozofoj emis respondi ke Dio pere de la malbono devenigas bonon. Sed tiu respondo malplaĉis al multaj ĉar tio povas ŝajni ke Dio elpensis la malbonon por havigi plian bonon, kio estus kaŝita formo de cinikismo: dum eventuale Dio, per sia mizerikordo, sukcesas devenigi, okaze de la morala malbono, bonon. Tio vidiĝas okaze de la fizika malbono kiam el la sufero devenas submetiĝo al la dia volo aŭ kreigas interfrata amo al proksimularo.

Pri la metafizika konsisto de la malbono (vidu Aŭgustenon), la malbono ne havas konsiston ĉar estas manko... de esto...

Skolastikuloj kaj Tomaso de Akvino[redakti | redakti fonton]

La kromaj provoj plenumitaj de la kristana filozofio por solvi la originon de problemo de la malbono ne multe distanciĝas el la aŭgustena formulado. Laŭ Skoto Eriugena la malbono devenas el la malbona uzo de la racio: «Non ergo in natura humana plantatum est malum, sed in perverso et irrationabili motu rationabilis libereque voluntatis est constitutum » (Ne, tial, en la homa naturo estas plantata la malbono, sed konstituiĝanta en la perversa kaj neracia movo de la racie libera volo) (De divis. Nat, i.Iv, c. 16). Laŭ Aleksandro el Hales la malbono ne entenas pozitivan realon, sed estas, simple, ne-esto, «privatio boni» (manko de bono) (Summa theologica). Ankaŭ laŭ Tomaso de Akvino la malbono ne estas kvalifikita pozitive: «neniu aĵo povas esti el sia esenco malbono. Estas demonstrate ke ĉiu estaĵo, kia ento, estas bono, kaj ke la malbono ne kuŝas se ne en la bono kiel en sia subjekto.... Neniu ento estas dirata malbona pro partopreno, sed pro senigo de partopreno. Tial oni ne povas reiri al kiu ajn malbono el si mem esenca» (Summa theol. I q. 49, a. 3 ; Q. disp. de Malo, qq. 1 e 3).

Kiel foriri el la kontrasto inter la dogmoj de la individua homa libero kaj de la ĉiopova kaj ĉioscia Dio? La kontrasto estas nur ŝajna ĉar du faktoj certas: la homa libero kaj la ĉiopovo de Dio (kaj Providenco): la du faktoj trovas certe solvon en Dio, en tiu kiu diris: «Mi estas tutalia» (libro de Jeremia). Pri tio la homa menso esploru humilece.

Baruch Spinoza[redakti | redakti fonton]

Laŭ Spinoza, la malbono laŭmorala senco ne ekzistas: ne estas bono kaj malbono en si mem, sperteblas nur bono kaj malbono referencantaj al la estulo en specifa situacio. Tio kion oni nomas malbonon reale estas malpliiĝo de povo, nome tristo kies kaŭzoj estas investitaj per sama juĝo, ĉar la unika bono estas la ĝojo kaj la kazoj kiuj ĝin spertigas. Tial la morto ne estas bono aŭ malbono (eŭtanazio, ekzemple, povas esti liberigo kaj fonto de paco kaj ĝojo). La ideo de malbono, fakte, estas maltaŭga koncepto surfacigita de la komparo de la realo kun imagita modelo konsiderita perfekta, dum, male, vidpunkte de la racio ĉio okazas laŭ absoluta necesigo de Dio, tio estas de la naturo, kaj ne povas esti alimaniere. Malbono estas, do, homa interpreto kaj neniel ekzistas en la mondo, kiu siavice estas perfekta: «realo kaj perfekto samas». Antaŭ Nietzsche, Spinoza tiel proponis etikon tute senmoralan, supere kaj transe de bono kaj malbono, por pliigi la fontojn de ĝojo (racio, virto, saĝo) kaj malpliigi la fontojn de tristo (pasioj, malvirtoj, ekscesoj).

Leibniz[redakti | redakti fonton]

«Tiuj ŝajnaj neperfektaĵoj de la tuta mondo, tiuj makuloj de suno kies la nia estas apenaŭ radio, anoncas ĝian belon anstataŭ ĝin malpliigis» (Essais de Théodicée, 1710 – represita en 1747).

La problemo de la malbono ege zorgodonis al Leibiniz ĉar ĝi konsistas en la:

  • problemo pri ĝia akordiĝebleco kun la ekzisto de Dio bona kaj ĉiopova;
  • problemo pri la kaŭza impliko de Dio antaŭ la ekzisto de malbono kiu ŝajnas nuligi liajn justecon kaj sanktecon.

Leibniz distingas:

  • la «metafizikan malbonon»: malperfekteco, nome la «esenca limigo» de ĉiu kreaĵo kiu, pro la perfekteco de Dio, atendus esti perfekta;
  • la «fizikan malbonon»: la malbono el la sufero;
  • la «moralan malbonon», nome la peko.

Li eksplikas la ekziston de la malbono per optimisma mondokoncepto: se la malbono ekzistas, tio okazas ĉar ĝi necesas por la akiro de supera bona stato. Ni vivus en «la plej eble bona el la eblaj mondoj» (esprimo profitita de Voltaire por karikaturi la leibinizan mondon «verko perfekta de perfekta Dio» okaze de la tragika tertremo de Lisbono de 1755. [3] Tia justiĝo de la malbono transsaltas la simplan justiĝon de la kontrasto, ne nur la malbono (sufero) estas necesa por ebligi ke la homo malkovru la bonon sed ĝi estas ankaŭ necesa por la plenumiĝo de tiu bono.

Malbono en la moderna filozofio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Kantio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Kantio, estas malbona ĉiu ajn ago aŭ sinteno kiu ne povas esti generaligita al tuta mondo sen eksplodigi kaoson. Ekzemple, la tuta mondo povas sin nutri nekaŭzante ke la socio degeneras en kaoson. Sin nutri, do, ne estas malbono, male, la tuta mondo ne povas ŝteli alies bonaĵojn ĉar la socio fariĝus malordo.

Evidente, ĉi tie Kantio aludas al la morala malbono. Sed pri la malbono fizika, kion li opinias? Li ŝajnas interesita nur pri la morala malbono kiu dependas la la libera volo kiu posedas neelimineblan eblon agadi malbone.

Laŭ Ideismo[redakti | redakti fonton]

Ideismo en sia provo konstrui imanentan sintezon de ĉiu realo (kaj absoluta scio), provas ankaŭ montri la nerealon de la malbono, kies ekzisto rompus la rigidan konkluzivecon de la sintezo. La malbono estas vidita tia, laŭ ideistoj, nur pro tio ke la homo estas nekapabla sin levi per la aparta konsidero al absoluta vizio.

Tiu rigideco estas precipe en la germana vidpunkto, sed pli/malpli sur tiu direkto kuras ĉiuj ideismoj. Ekzemple, italaj Benedetto Croce kaj Giovanni Gentile. Laŭ Fichte povas persvadiĝi pri la ĉeesto de la malbono nur la senenergia dogmulo, kiu kontraŭmetas subjekton kaj objekton, dum ideisto, konscia pri la nura negativa kaj limiga karaktero de la Ne-Mio, scias ke la malbono estas nura obstaklo, ne trovita sed ponita de la Mio, kiun la Mio sukcesas superi per sia morala aktiveco.

Schopenhauer kaj pesimismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Schopenhauer la vera problemo de la filozofio estas tiu de la malbono. La realo, laŭ li, unuflanke estas fenomena iluzio kaj sonĝo, aliflanke estas nekonscia neeliminebla nekontentiga tensio. Tiu senutila refariĝo senfina kaj sencela rivelas la intiman malbonon de la ekzisto: «ĉar ĉiu aspiro-sopiro devenas el manko, el nekontentigo pri sia stato: ĝi estas, do, sufero ĝis kiam ĝi ne trovas kontentigon; sed neniu kontentigo daŭras, male ĝi estas komenciĝo de alia aspiro. Se oni ĝin subpremas, jen alia sufero... La vivo estas sufero kaj la malbono plej malbonŝanca por la homo estas esti naskita.

Tiu mizera kondiĉo povas esti malpliigita per arto, religio kaj filozofio kaj per atingo de kvieto per asketismo.

El tio supra dedukteblas ke la origino de la malbono staras en la naturo de la homo, kaj ne havas kaŭzon ekstere de la homo.

Friedrich Wilhelm Nietzsche[redakti | redakti fonton]

Nietzsche havas pozicion pri la malbono tute originalan: li startas el pesimismo de Scopenhauer nur por, poste, ĝin superi kaj negi tra la ĝoja koncepto pri la vivo. Laŭ N. la nocio pri malbono estis elpensita de febluloj, movitaj de rankoro, por batali la volon de potenco de la superhomoj, kiuj ilin dominas kaj ilin tenas sklavoj: la malbono estas ligita al la sklavmoralo. Superhomo, male, en sia ĝoja akcepto de sia destino (amor fati = amo al destino), nuligas ĉiun malbonon per la volo de potenco, kiu estas volo de bono: la malbono ne plu ekzistas kaj filozofo jam troviĝas transe de la bono kaj malbono. [4]

Marksismo[redakti | redakti fonton]

Marksismo, kiel ankaŭ pozitivismo, provas solvi la problemon de la malbono per elimino de la obstakloj kiuj intermitiĝas en la progreso de la homaro: la malbono ekzistas en la realo, kaj tasko de la homo devas esti ĝuste la progresa malpliiga lukto kontraŭ ĝi. Novaj teknikaĵoj pri la socia vivo, bazitaj sur ampleksa respekto de alies personeco, helpos la malpliigon de la ekzistanta malbono sur la tero; sed kompleta elimino de ĝi ne ŝajnas ebla laŭ marksismo, kiu plutrovas eblon de kroma dialektiko en la komunistaj socioj, kiuj jam eliminis la malbonon devenintan el la klasa ekspluato, en la lukto inter homo kaj naturo...

Trocki definis la malbonon kiel la tuton de reakciaj fortoj kiuj malhelpas la antaŭeniron de la proleta revolucio.

Ankaŭ ĉi tie estas ignorata la intrinseka kaŭzo malbono.

Ekzistadismo[redakti | redakti fonton]

La problemo de la malbono akiras apartan gravecon en ekzistadismo. Jam en Kierkegaard la malbono estas rekonata kiel malbono, subaspekte de fizikeco, nome kiel konstituanto de la ekzisto: ĝi estas ligita al la portempa kondiĉo de la homo; subaspekte de moralo, ĝi devenas el la misuzo de la volo. La malbono ne estas objekto de scienco, sed nur de kredo.

La disvolviĝo de ekzistadismo trairas, rilate la malbonon, du vojojn. Ekzistadismo tieldirita «ateista» aŭ «maldekstra» trovas la malbonon kiel datenon nesupereblan en la homa konscio-sperto: homo estas «esto por la morto» (Martin Heidegger), destinita al la «ŝako» (Jaspers), «senutila pasio» (Jean-Paul Sartre), «ekzisti absurda» (Albert Camus).

Ekzistadismo «teologia» aŭ «dekstra», male, serĉas superadon de la malbono pere de la espero. Ekzistadismo baziĝas pozitive sur la kredo (Karl Barth), sur la partopreno al la «dia» (Anton Ĉeĥov) kaj al la mistero (Nikolaj Berdjajev), sur la adhero al «Vi absoluta» (Gabriel Marcel) kaj al la "Pura Esto» (Louis Lavelle). En tia pozitiveco ĉiu malbono estas superita.

Kelkaj nunepokaj filozofioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Rudolf Steiner, la homa universo estas kapto de du spiritaj fortoj, similaj al tiuj esprimitaj per la konceptoj pri Lucifero kaj Angra Mainju, kiuj agitante la homaron, igas tiun ĉi kapabla evolui: tasko de la homo ekzercas ekvilibradon de la du fortoj-tendencoj en si mem por akiri la veran liberon laŭ la idealo de Jesuo Kristo («la vero igos vin liberaj») akordigante "Luciferon kun Angra Mainju". Laŭ R. Steiner la malbono estas bono kiu ne jam atingis sian lokon. Ankaŭ en la homo fariĝos la harmonia unueciĝo kiel en la monisma universo.

Laŭ Giulio Giorello, (Senza Dio. Il buon uzo dell’ateismo, 2010), la homo devas esti tiom sendependa el ĉio (onidiroj, kredoj, pasinto, ateismo ktp) kaj ankaŭ de ĉiu solvo pri la problemo de la malbono: ne necesas priserĉi solvon pri tiu problemo, nur necesas alfronti la malbonon senĝene kaj bezoni kiun ajn solvon.

La problemo de la malbono kaj la kredo je Dio[redakti | redakti fonton]

La problemo de malbono urĝas sin demandi ĉu la sperto de la malbono kaj fizika kaj psika kaj morala (kiel perforto suferata de infanoj ktp) estas argumentoj taŭgaj por igi neracia la kredo je Dio. Tiu demando foje kuŝas sub la protesto antaŭ sennombraj suferoj, originitaj el la naturo kaj de la homa perforto, kaj estas unu el la plej influaj argumentoj kiuj plej fierigas la pozicion de ateismemuloj. La biblia libro de Ijob ne donas respondon se ne tian: La problemo estas solvita en Dio dume oni devas konfidi je Dio.

Kristanismo prezentas Jesuon Kriston kiu suferas pro amo al Dio kaj al la homoj, eĉ per la sufero elaĉetas la homaron, kaj donas implicite respondon: la malbono havas celon en la dia menso kaj neniam malutilas al la homo. Nome la sufero ne estas evento ekstere de la dia Providenco.

Rilate la genezan rakonton: tiu ĉi intencas nur aserti ke la mondo originis per la kreo: kreo fare de Dio; kaj ke la homo estas nura kreaĵo kaj do kondiĉita en limoj, kapabla libere plenumi la bonon kaj la malbonon, kaj ke la peka malbono havas naturajn sekvojn. Ceteraĵo estas restaĵo de la mitaĵoj, aganta kiel bazo de la rakonto.

Malsamaj konceptoj pri Dio[redakti | redakti fonton]

Por alproksimiĝi al solvo de la problemo de la malbono, multe gravas precizigi kiel oni karakterizas Dion je kiu oni kredas aŭ nekredas.

Tiel varias la konceptoj:

  • se Dio ekzistas, li estas bona kaj ĉiopova;
  • se Dio estas ĉiopova, li povas elimini la malbonon;
  • se li estas bona, li devas voli detrui la malbonon;
  • nu, la malbono ekzistas;
  • do Dio ne ekzistas.

La problemo, laŭ tiu logika formulado, montrus la logikan senkonsistecon kiel argumenton por elimini la ekziston de Dio, ĉar la kvar antaŭaj propozicioj ne povas esti subtenitaj ĉiuj kune (nur kelkaj povas esti subtenitaj kune). Kion, tial, eblas perfekte rigore konkludi ne rilatas al manko de raciaj fundamentoj de la religiaj kredoj, sed nur ke ili fondiĝas sur fundamentoj ne raciaj. Ne Dio estas neata sed la logikeco de la intelekta procedo.

En tiu formulado, krome, oni ne reflektas la rezonadon de la Dikredantoj. Tiuj ĉi troviĝas antaŭ du verojn: Dio bona kaj ĉiopova kaj la konstato de la malbono. Ĉar du aferoj kunekzistas, naskiĝas la problemo; sed la solvo de la problemo povas ne esti atingita de la homa racio: kio ne ŝanĝas la forton de la evidento de la du veroj.

En la supra skiza rezonado, laŭ dikredantoj (aparte en la bibliaj adherantoj, mankas io: «Dio estas tutalia» (Jeremia): ni konas Dion nur per nocioj devenigitaj el la karakterizoj en la aĵoj spertitaj kaj aplikas al li analogie, nome parte vere kaj parte nevere. Pri tio pritraktas la negativa teologio. Pruvi la ekziston de Dio ne egalvaloras lin difini tute lin komprenante. Por referenci al koncepto pri Dio, Jesuo sciigas la esencon de Dio en la amo al homoj, laŭ kiu li igas homojn siaj filoj kun partopreno al siaj bonoj. Dio estas vidata aganta per amo, kaj nenio plu estas pri li dirita aŭ direbla.

Malbono laŭ Islamismo, Budhismo kaj Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Famaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La nura sindefendo de Dio estas ke li ne ekzistas. , Stendhal
  • Ili naskiĝis, ili suferis, ili malaperis, Anatole France (Résumé de l'histoire universelle)
  • La malbono estas bono kiu ne atingis sian lokon, Rudolf Steiner
  • Se Dio ekzistas, mi esperas ke li havu bonan sindefendon Woody Allen
  • Malbonaĵoj povas esti utilaj por nia purigado, sed ili estas detruigaj, Joseph Ratzinger (Jesuo de Nazareto)
  • «Batali la malbonon per amo al fratoj estas la invento de kristanismo per kiu ekrealiĝas la dia regno» (Bededikto la 16-a)
  • «Tiom estas la bono atendata ke ĉiu malbono estas benata» (Sankta Francisko el Asizo)
  • "Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos" (Beatecoj de Jesuo (Mateo 5).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Kellens, profesoro ĉe Collège de France, [1]
  2. Platono, Respubliko, 379 a-c
  3. Per tiu karikaturo, Voltaire ne kritikis la kristanan koncepton pri Providenco kiu ne koincidas kun tiu ĉi de Leibiniz. Providenco laŭ kristanismo estas la ago de Dio kiu provizas al siaj kreaĵoj tion kio necesas por ke ili atingu la celon de li destinita.
  4. V, Jenseit von Gut u. Böse. «Bono estas kio pliigas la potenco»

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]