Sankta-Kito kaj Neviso
El Vikipedio
Sankta-Kito kaj Neviso, iam Sankta Kristofo kaj Neviso, estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro.
- Landkodo: KN.
- E-nomo: Sankta Kristofa kaj Nevisa Federacio; laŭ PIV Sankta-Kito kaj Neviso.
- Nacia nomo: Federation of Saint Kitts and Nevis.
- Areo: 261 kv.km.
- Politika sistemo: federacia konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Bastero (14 mil).
- Loĝantaro: 41 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Persona MNP: 5.170 $.
Enhavo |
[redaktu] Nomo
La nomo "Sankta-Kito kaj Neviso" devenas de la du insuloj Sankta-Kito kaj Neviso, kiuj konsistigas la ŝtaton.Insulo Sankta-Kito iam nomiĝis "Sankta-Kristofo" (angle: Saint Christopher, france: Saint-Christophe), tiam ankaŭ la ŝtato nomiĝis "Sankta-Kristofo kaj Nevis".
[redaktu] Strukturo
La ŝtato administre konsistas el 14 "paroĥejoj", el kiuj 9 situas sur Sankta-Kito kaj 5 sur Neviso. La du insulojn disigas markolo ĉ. tri kilometrojn larĝa. Dum la lasta glaciepoko, je malpli alta marnivelo, estis nur unu insulo.
[redaktu] Ekstera politiko
Sankta Kristofo kaj Neviso apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

