Sinopo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sinopo.
Sinopo
Natura satelito de Jupitero (IX)
Oficiala nomo Jupitero IX[1],
Historio
Malkovrinto Seth Barnes Nicholson[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
21-a de julio 1914[1]
Observatorio Lick[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 368 614 km[2]
Discentreco 0,2685
Klinangulo 153,976° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 729,80 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 38 km (averaĝe)
Maso
- Denso
7,5 × 1016 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 17[2]
v  d  r
Information icon.svg

Sinopo estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita[3] la 21-an de julio 1914 de Seth Barnes Nicholson, en la Observatorio Lick sur la Monto Hamilton, (Kalifornio - Usono).

Ĝi tiam ricevis nur nomon Jupitero IX. Ĝi neniam ricevis maldaŭran nomon: tiu noma sistemo ne tiam ekzistis.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 7-an de oktobro 1975, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Sinopo, (greke; Σινώπη: Sinope)[5]. En la helena mitologio, Sinopo estis nimfo amata de Zeŭso, kiu sukcesis sin rifuzi al li.

Orbito[redakti | redakti fonton]

La orbito de Sinopo similas tiujn, de la anoj de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Tamen, ĝia koloro estas pli ruĝa ol la ceteraj pazifaaj lunoj, kaj ĝia transruĝa spektro similas tiujn de la D-tipaj asteroidoj; pli griza, Pazifao similas C-tipan asteroidon. Pro tio, Sinopo povus esti objekto sendepende kaptita de Jupitero.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. Discovery of the ninth satellite of Jupiter (angle)
  4. IAUC 2846: N Mon 1975 (= A0620-00); N Cyg 1975; 1975h; 1975g; 1975i; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Sinope, respektante sugeston de J. Blunck, (pli malfrue oficialigita) kiu proponis, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e", (tio, kiu neeblas en esperanto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]