Sylt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylt

Sylt (dane: Sild, frise: Söl) estas la plej granda inter la Nordfrisaj insuloj en la Norda Maro. Ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, en tuja proksimeco al Danio.

Situo la insulo Sylt
satelita bildo de la insulo Sylt

Geografio

Situo

Sylt havas areon de 99,14 km² kaj sekve estas la kvara plej granda insulo de Germanio - inter la insuloj en la Norda Maro la plej granda de la ŝtato. Ĝi situas en distanco de inter 9 kaj 16 kilometroj okcidente de la kontinenta marbordo. Kun la kondinento konektas ĝin 11 kilometrojn longa fervoja digo. Sudoriente de Sylt situas la insuloj Amrum kaj Föhr, kiuj same apartenas al Germanio, norde de ĝi situas la insulo Rømø, kiu apartenas al Danio.

La insulo, kiu komplete konsistas el sablaj dunoj, de nordo al sudo ampleksas 38 kilometrojn, kaj en la pleja nordo, la "reĝa haveno" Königshafen apud la vilaĝo List, kaj en la pleja sudo, sude de la vilaĝo Rantum larĝas malpli ol 400 metrojn. En la mezo tamen, la okcidenta bordo estas nord-suda, kaj oriente la insulo larĝiĝas ĝis 12,6 kilometroj, kvazaŭ "proksimiĝas" al la kontinento, tial ke en la plej orienta punkto la restan distancon al la kontinento kovras la fervoja digo. En la mezo, ĉe la okcidenta marbordo troviĝas la plej granda loĝloko de la insulo, la baneja urbo Westerland kaj la plej orienta punkto apud la vilaĝo Morsum nomiĝas Nössespitze. En la okcidenta kaj nordokcidenta flanko, kiu frontas la plej grandan parton de la Norda Maro etendiĝas sabla plaĝo de 40 kilometroj.

la vadomaro ĉe Keitum

En la oriento, inter la insulo kaj la kontinento, troviĝas parto de la vadomaro, kiu apartenas al granda vadomara zono de tiu marbordo kaj kie dum ĉiu malalta tajdo, do dufoje tage, videblas la ŝlima mara grundo.

La formo de la insulo dum la fluo de la tempo konstante ŝanĝiĝis kaj pluŝangiĝas. La vento, kiu dum vintraj ŝtormoj fortas, preskaŭ ĉiam venas de okcidento, de de la mara flanko, kaj dum aparte fortaj ŝtormoj la grandaj ondoj forprenas iom de la sablaj klifoj de la okcidento. Nur en la pleja oriento, proksime de la vadomaro, ekzistas iom da aluvia grundo, kiu fekundas kaj uzeblas por bredado de bestoj kaj kultivo de iom da greno. Laŭ la hodiaŭaj scioj Sylt nur dum grandega inundo de la jaro 1362 iĝis insulo. La plej alta punkto de Sylt estas duno de 52,5 metroj, kiu nomiĝas laŭ la loka batalanto pri libereco Uwe Jens Lornsen.

Klimato

La mara klimato de la insulo influiĝas de la Golfa fluo, kiu trans la tuta Atlantika Oceano al la Norda Maro alportas varman akvon el la Golfo de Meksiko. La vintraj monatoj averaĝe pli mildas ol en la najbaraj kontinentaj regionoj, sed dum la somero la averaĝa temperaturo de 17 °C, malgraŭ pli da sunbrilaj horoj, pro la malvarmeta mara vento malpli altas ol sur la kontinento. Ke la insulo per averaĝe 1790 jaraj sunbrilaj horoj havas 170 horojn pli da sunbrilo ol la statistikga averaĝo de Germanio, ŝuldiĝas al la malalta reliefo de la marbordo: nuboj ne amasiĝas, sed plubloviĝas de la vento sur la kontinenton.

Protekto de la bordo

kontraŭonda protektilo ĉe la plaĝo norde de Westerland.
tetrapodoj, "kvarpiedaĵoj", antaŭ la marborda promejejo de Westerland.

Por iom protekti la sablan insulon kontraŭ troa ŝanĝiĝo pro vento kaj ondoj, la homoj jam dum la 19-a jarcento komencis konstrui lignajn palisarojn kiel kontraŭondaj protektiloj. Ili konstruiĝis ortangule al la plaĝo, por malhelpi la aparte detruajn akvofluojn paralelajn al la marbordo, kaj poste anstataŭiĝis per metalaj kaj betonaj palisaroj.

Ekde la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento oni aldone per tiel nomataj tetrapodoj, betonaj "kvarpiedaĵoj", piede de la dunoj, provis haltigi la fortajn ondojn de ŝtormoj. La iloj estis konstruitaj ĉe la bordo de la Atlantika Oceano en Francio, kaj tie bone efikis, sed por la moviĝema duna grundo de Sylt ili estis tro pezaj kaj la sablo pli kaj pli kovris ilin. Ĉe la okcidenta plaĝo de Hörnum oni ekte la jaro 2005 iom post iom denove forprenas la tetrapodojn.

Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento oni - kaj tio momente estas la sola efika rimedo kontraŭ la forkonsumiĝo de la grundo - per ŝipoj transportas aldonan sablon al la plaĝoj... dum fortaj ŝtormoj, jen la ideo, la ondoj forprenu tiun aldonan sablon kaj la origina marbordo restu netuŝata. Problemo estas la grandaj kostoj de tiu metodo, kiuj sumiĝas je pluraj milionoj da Eŭroj ĉiujare.

Iuj fakuloj timas, ke malgraŭ la nunaj penoj meze de la 21-a jarcento la insulo signife malpligrandiĝos. La tutmonda varmiĝo supozeble kaŭzos ne nur iom pli altan akvonivelon, sed precipe pli fortajn ŝtormojn. Se tio realiĝos, ne nur dunoj, sed ankaŭ unue unuopaj domoj kaj iom post iom kompletaj vilaĝoj malaperos.

Flaŭro kaj faŭno

arbustaj hundorozoj aparte tipas por la duna plantaro

La plantaro de la insulo karakteriziĝas de la malfekunda sabla grundo kaj la malfavoraj fortaj ventoj. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento Sylt estis praktike senarba; nur pro fortaj penoj planti kaj flegi iujn arbojn sukcesis krei etajn arbaretojn kaj arbustarojn. Ankaŭ la intertempe tre tipaj arbustaj hundorozoj inter la dunoj origine estis sisteme alportitaj de la kontinento kaj zorge plantitaj. Origine tiuj arbustoj venis el Siberio, estis klimate tre nepostulaj kaj bone adaptiĝis al la klimato.

La grandaj erikejoj ĉe la malventa, orienta insuloflanko proksima al la vadomaro estas vivejo por multaj en Mezeŭropo raraj bestoj. Ĝis nun esploratas 2.500 bestaj specioj, el kiu duono estas en danĝero de tutmonda formorto. Aparte rimarkindas la granda nombro de pli ol 600 diversaj specioj de papilioj hejmaj en la erikejoj.

Ankaŭ inter la birdoj estas multaj maloftaj specioj, kiuj nestas sur la insulo - inter ili estas vaneloj, grandaj pluvioj, ŝternoj, kampalaŭdoj kaj tadornoj.

Okcidente de la insulo porkocetoj naskas siajn idojn, kaj en la maro okcidente de la insulo, kun siaj multaj sablejoj aldone vivas multaj fokoj.

Vilaĝoj de la insulo

Haveno kaj pramobordejo de List

La insulo Sylt administre konsistas el du regionoj: La urbo Westerland, kiu havas iom pli ol 10.000 konstantaj enloĝantoj, estas administre sendependa; kaj ĉiuj aliaj komunumoj, kiuj sume havas iom pli ol 17.000 konstantajn enloĝantojn, estas kune administrataj en la komunumaro Amt Landschaft Sylt kun administra sidejo en la vilaĝo Keitum. Al la konstantaj loĝantoj tamen aldoniĝas multaj urbanoj, kiuj havas dometon kaj oficialan duan vivolokon sur la insulo, kaj aldone grandaj nombroj da turistoj, plej da kompreneble dum somero, sed iuj da ankaŭ dum la vintro.

La komunumoj de la okcidenta marbordo

Laŭ la okcidenta, plaĝa marbordo de Sylt situas ses unuopaj komunumoj. List en la pleja nordo de la insulo longe apartenis al Danio kaj pro sia geografie malcentra situo longe restis relative sendependa. Wenningstedt (kun Braderup) kaj Kampen historie proksime kunlaboris, kaj ankoraŭ hodiaŭ havas komunan lernejaron. Tuj sude de Wenningstedt komenciĝas la urbo Westerland, la plej granda insula loĝloko. Meze de la 19-a jarcento, tien venis la unuaj turistoj el la grandaj urboj de norda Germanio; dum la dua duono la luterana pastro Brinkmann de Westerland aktivis por Esperanto kaj kolektis Esperanto-rondon, el liaj filoj Nils aktivis en la estraro de GEJ. Dum 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en Westerland.

Sude de la urbo estas plaĝoj kaj dunoj relative netuŝitaj, kaj nur en la pleja sudo troveblas la kvina kaj sesa okcidentaj komunumoj: Ĉe Rantum la insulo plej mallarĝas, kaj la plej suda vilaĝo Hörnum estas la plej juna - ĝi nur ekestis ĉirkaŭ la jaro 1900.

La oriento

La oriento de la insulo, la komunumo Sylt-Ost, havas sume pli-malpli 5.500 konstantajn enloĝantojn kaj estas kunligo de la antaŭe memstaraj vilaĝoj Tinnum, Munkmarsch, Archsum, Morsum kaj la administre centra vilaĝo Keitum. La grundo en la oriento kiel supre skizite estas pli fekunda kaj tial jam dum multaj jarcentoj modeste eblis praktiki agrikulturon en tiuj vilaĝoj, ne nur vivi de fiŝkaptado.

En la teritorio de la vilaĝo Tinnum ankaŭ ekzistas la eta "flughaveno Sylt (IATA-kodo GWT [Germanio-Westerland-Tinnum], ICAO-kodo EDXW).

la preĝejo Sankta Severino en Keitum

Keitum (frise Kairem) estas inter la plej malnovaj lokoj de la insulo kaj ĝis la fino de la 19-a jarcento estis la plej grava vilaĝo. Ekde tiam pro la turistoj, kiuj por naĝado kaj sunbruniĝo preferis la plaĝan okcidenton, la okcidentaj vilaĝoj pli kaj pli graviĝis. Nun Keitum ankoraŭ estas la administra centro de la komunumaro Amt Landschaft Sylt, kiu grupigas ĉiujn insulajn komunumojn krom la urbo Westerland ... kvankam ekzistas malkonkretaj planoj, administre unuigi la tutan insulon kaj nomi la tuton "urbo Sylt", supozeble kun administra centro en Westerland.

Tipe por Keitum estas la konservitaj historiaj domoj de kapitanoj en la vilaĝa kerno. Tiuj domoj atestas pri la bonfarto de la insulaj kapitanoj, kiuj estris grandajn ŝipojn de hamburgaj, sed ankaŭ nederlandaj markomercaj kompanioj, kiuj survojis en la Norda Maro kaj la Atlantika Oceano. Iuj kapitanoj ankaŭ laboris sur ŝipoj, kiuj ĉiun printempon ekvojis al la Norda Maro por ĉasi balenojn.

Historio

Nomo

La nomo „Sild“ unuafoje dum la jaro 1141 dokumente menciiĝas en libro de la dana monaĥejo Odense. En dokumento de la dana reĝo Valdemaro la 2-a el la jaro 1231 troveblas la nomo "Syld" kaj en tekstoj de la dioceso Ŝlesvigo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj uziĝas la formoj "Syld" und "Sylt". Nur komence de la 19-a jarcento fiksiĝis la nuna ortografio. Pri la deveno de la nomo ekzistas diversaj teorioj: Laŭ unu el ili, la vorto estu parenca al la esperanta vorto sojlo respektive la angla sill - la insulo do estu komparata al "sojlo" antaŭ la kontinento. Laŭ alia teorio la vorto parencu al la dana vorto sild por haringo kaj aludu al la graveco de la fiŝkaptado - aparte de haringoj - fare de la insulaj maristoj. Tiun teorion subtenas la fakto, ke jam dum la jaro 1668 haringo bildiĝas sur insula blazono.

Ĝis la 19-a jarcento

Kune kun la aliaj nordfrisaj insuloj kaj haligoj la insulo Sylt ĝis la granda inundo de la jaro 1362 apartenis al sabla kaj aluvia pejzaĝo konektita al la kontinento. Post la "insuliĝo" de la jaro 1362, nur dum la 15-a jarcento ekestis la unuaj signifaj sablaj dunoj, kaj ekde la 19-a jarcento oni provis planti pli kaj pli da herboj sur ili, por eviti la migradon de dunoj, kiuj alikaze malaperigus stratojn, vilaĝojn kaj agrokulturajn areojn.

Ĉirkaŭ la jaro 460 post Kristo la areo iom okcidente de la hodiaŭa insulo, tiam ankoraŭ parto de la kontinento, havis signifan havenon. Laŭ nepruvita teorio la engloj de tie ŝipe veturis al Britio, por kune kun alianciĝintaj saksoj batale kontraŭ la tieaj keltoj kaj romanaj britoj konkeri grandan parton de la brita insulo.

Dum la 9-a kaj 10-a jarcento frisoj, kiuj fuĝis de la ekspansio de la frankoj en la nordo de la hodiaŭa Germanio, ekvivis sur la insulo. La frisa lingvo ĝis la 20-a jarcento restis la plej grava loka lingvo. Al tio aldoniĝas la platgermana, dana kaj altgermana.

Dum la jaro 1386 la insulo dividiĝis inter la duklando Ŝlesvigo kaj la reĝlando Danio, kaj dum 1435 krom la daŭre dana plej norda insulo List tute iĝis ŝlesviga. Dum la jaro 1640 unuafoje menciiĝas lernejo en la vilaĝo Keitum. La insulanoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj vivis de kaptado de haringoj kaj de balenoj, bredado de ostroj kaj kolektado de ovoj de sovaĝaj birdoj, kaj dungiĝis kiel maristoj kaj kapitanoj sur grandaj komercaj ŝipoj. Tiuj, kiuj provis vivi de agrikulturo, estis la plej malriĉaj. Dum la jaro 1769 sur la insulo vivis 2.814 homoj.

Post la milito inter Danio kaj Prusio de la jaro 1866 pri la regionoj Ŝlesvigo kaj Holstinio, la insulo iĝis prusia. Tiutempe turistoj el pli grandaj urboj de la kontinento ekinteresiĝis pri la insulo. La unuaj gastoj alvenis per vaporŝipoj el Tondern. Ĝis la jaro 1911 Westerland estis la plej sukcesa kuraca urbo de la regiono, antaŭ la banlokoj Wyk kaj Büsum.

La kuraca domo de Westerland

20-a jarcento

Dum la jaro 1927 malfermiĝis 11 kilometrojn longa fervoja digo inter la plej orienta punkto de Sylt kaj la kontinento. La digo baptiĝis laŭ Paul von Hindenburg, la tiama prezidento de la Germana Regno. Inter la du mondmilitoj la insulo estis eĉ pli furora inter turistoj ol dum la antaŭaj jaroj. La nazia organizo "Kraft durch Freude" ("forto per ĝojo"), kiu organizis somerajn feriojn por laboristoj favoraj al la diktatora reĝimo, konstruigis hotelojn. Sed ankaŭ kritikantoj de la reĝimo kolektiĝis sur la insulo, ekzemple en la domo Kliffende en la erikejo de Kampen.

Dum la Dua Mondmilito la armeo de Nazia Germanio antaŭvidis invadon de la Aliancanoj per la Norda Maro, kaj provis fortikigi ankaŭ la insulon. Tamen fine la invado okazis en Normandio, kaj la regiono ne estis tre tuŝita de la milito, kvankam la unuaj britaj bomboj, kiuj falis sur Germanion, trafis la sudon de la insulo. Foje aviadiloj, kiuj survojis al bombado de Hamburgo, Kijlo kaj Berlino, ĵetis unuopajn bombojn, kaj dum kvin noktoj de la jaroj 1939 kaj 1940 la insulo sisteme estis celo de bombadoj.

Dum 1945 fuĝintoj el la orientaj partoj de Germanio, nun konkeritaj de Sovetunio kaj Pollando, estis senditaj al la insulo samkiel al ĉiuj aliaj kamparaj regionoj de okcidenta Germanio. Dumtempe pli da orientaj germanoj ol da lokuloj vivis sur la insulo. Aparte fuĝintoj el Orienta Prusio, kiuj rimarkis similecon de la insulo kun la pejzaĝo de la Kurona Duoninsulo, restis tie.

Dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj, kiam ekprosperis la ekonomio de okcidente Germanio kaj la civitanoj iĝis tre feriemaj, plenigante ĉiujn eŭropajn plaĝojn de la Mediteranea Maro kaj ankaŭ de la pli proksimaj Norda kaj Balta Maroj, ankaŭ la plaĝoj de Sylt denove altiris multajn feriantojn. Ĉe la marborda promenejo de Westerland dum la 60-aj jaroj ekestis hoteloj kaj centraj konstruaĵoj laŭ la tiuepoka "modernisma" arkitektura stilo. Intertempe la insula ekonomio ekskluzive dependas de la turismo.

Religio

la moderna preĝejo Sankta Kristoforo en Westerland

Pri la religio de la insulaj frisoj antaŭ la kristaniĝo nur ekzistas supozoj. La kristanismo atingis la insulon ĉirkaŭ la jaro 1150. Dum la 20-aj jaroj de la 16-a jarcento la insulo - kiel preskaŭ la tuta nordo de Germanlingvio iĝis luterana. Katolikoj nur post fortiĝo de la turismo fine de la 19-a jarcento revenis al la insulo. Nuntempe sur la insulo estas ok germanlingvaj luteranaj kaj tri katolikaj preĝejoj, aldone unu danlingva luterana kirko. Dum la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento pro la kuracisto kaj verkisto Paul Dahlke ankaŭ la budhismo atingis la insulon. Dum 1914 en Wenningstedt ekestis budhana hejmo. Planoj pri budhana monaĥejo ne realiĝis, sed dum 1920 aldone en la erikejo de Braderup ekestis budha monumento, kiu tamen dum la nazia epoko, komence de la 40-aj jaroj, estis reforigita. Nun la budhismo ne plu ludas signifan rolon kiel insula religio.

El la antaŭkristanaj kutimoj nur restis la Biikebrennen, grandaj fajroj en la nokto de la 21-a de februaro, kies origino supozeble estas la forpelo de vintraj fantomoj, kaj maskofesto de la 31-a de decembro, kiam la maske kamuflitoj iras de domo al domo kaj en la frisa lingvo rakontas anekdotojn pri la insula vivo de la pasinta jaro. Silvestraj piroteknikaĵoj pro la multaj kanaj tegmentoj de la historiaj domoj, kiuj tre rapide ekbrulas, neniam estis permesataj.

Frisaj domoj

tipa insule frisa domo (tiu-ĉi de la najbara insulo Amrum)

Kontraste al la frisaj domoj sur la kontinento la insule frisaj domoj (utlandfriesische Häuser) havas grandan gablon super la enireja pordo. Komune por ĉiuj frisaj domoj estis la dikaj tegmentoj el kano, kiuj ĝis distanco de iom pli ol metro proksimiĝis al la grundo, tial ke la fenestroj kaj pordoj devis esti malaltaj: tiom dikaj tegmentoj pli bone tenis la doman varmecon, protektis kontraŭ la malvarmaj ventoj kaj la vintre oftaj ŝtormoj. La gablo havis la celon, dum brulo de la kana tegmento eviti, ke brulaĵo falu rekte antaŭ la enireja pordo, kaj pliverŝajnigi sekuran forlason de la brulanta domo.

Plia karakterizaĵo de la insule frisaj domoj estis la Klöntür aŭ "babilopordo". Tiu speco da pordo estis horizontale dividita en supran kaj malsupran partojn, kiuj sendepende malfermeblis, tial ke eblis ekzemple malfermi la supron por aerumi la domon aŭ por babili ĉe la pordo, dum la fermita malsupro evitis ke bienaj kokinoj aŭ anseroj marŝu en la domon.

Lingvoj

Ĉefa artikolo: nordfrisa lingvo

La indiĝena lingvo de la insulo Sylt estas la nordfrisa lingvo. La insula dialekto nomiĝas Sölring. Kun la dialektoj de la insuloj Föhr, Amrum kaj Helgolando ĝi konsistigas la insule nordfrisan dialektaron, kiu signife diferencas de la kontinente nordfrisa lingvo. Sölring diversas de la aliaj insulaj dialektoj pro pli da pruntvortoj el la dana lingvo. La kutimaj nordfrisaj ortografiaj reguloj ne uziĝas por la insula dialekto. Tamen, kiel en multaj regionoj, la forta alfluo de homoj el aliaj lingvoregionoj dum la lastaj jardekoj tre malaltigis la signifon de la loka dialekto en la ĉiutaga vivo.

La indiĝena lingvo fortiĝas per la leĝo pri la frisa lingvo el la jaro 2004, kiu permesas ekzemple dulingvajn vojindikilojn kaj ŝildojn sur publikaj konstruaĵoj. Ekemploj estas la komunumaj ŝildoj „Kampen-Kaamp“ aŭ „Keitum-Kairem“, respektive „Kaamp-Hüs“ por la loka turisma administrejo. Ankaŭ la instruo de la frisa lingvo en lernejoj kaj la vespera lernejo por plenkreskuloj estu subtenata.

Turisma poŝtkarto kun salutoj en Esperanto de la insulo

En la kampare strukturita oriento de la insulo multaj familioj krome parolas la platgermanan lingvon. Sur la insulo krome troveblas dana malplimulto. En Westerland kaj List ekzistas du danaj lernejoj kaj pluraj danaj infanĝardenoj. La plimulto de la hodiaŭaj insulanoj tamen ĉiutage uzas la altgermanan lingvon.

Arto kaj artistoj

De multaj jardekoj la insulo altiris artistojn. Aparte la vilaĝo Kampen ekde la komenco de la 20-a jarcento estis preskaŭ "kolonio de artistoj". Krom la libropublikigistoj Ferdinand Avenarius kaj Peter Suhrkamp, tie vivis pentristoj kiel Emil Nolde, Siegward Sprotte, Ole West kaj Hans Nordmann, sed ankaŭ verkistoj kiel Thomas Mann aŭ filmaj famuloj kiel Gret Palucca kaj Will Grohmann.

Ankoraŭ nun - aparte dum la someraj monatoj - la insulo havas imponan densecon de artistoj, galerioj, ekspozicioj kaj eventoj, dum kiuj verkistoj legas el siaj propraj verkoj.

Nudismo

parto de la 40-kilometra plaĝo

Dum la komenco de la 20-a jarcento la plaĝoj ankoraŭ strikte estis dividitaj inter "sinjorinaj banejoj" kaj "sinjoraj banejoj", kie oni banis en banvestoj de la kolo ĝis la kruroj. Ekde la mezo de la 20-aj jaroj tamen - kun ĝermejo en la akademiula vilaĝo Kampen – disvastiĝis la modo de nuda banado aŭ nudismo. Antaŭ la Dua Mondmilito tiu modo restis relative elita, ligiĝis kun vegetarismo kaj ĝenerale aparte sana vivostilo. Ekde la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento tamen, kiam entute tre liberaliĝis la socio de Germanio, la nudismo sur la insulo iĝis amasa fenomeno. En la tuta 40-kilometra okcidenta plaĝo instaliĝis multaj zonoj por nuda banado. Nuntempe la limoj inter nudismaj kaj banvestaj plaĝoj iom viŝiĝas. Dum la puraj nudismaj plaĝoj iom perdis je allogo, intertempe ne plu estas raraĵo ke feriantoj sur banvesta plaĝo simple baniĝas kaj sunbruniĝas nude.

Alternativa signifo de la vorto „Sylt“

Dosiero:Confituur.JPG
konservita „Sylt“

En skandinaviaj landoj „Sylt“ estas speco de marmelado precipe el fragoj, framboj, mirteloj kaj rubusoj, kiu konsumiĝas kaj sur butere kovritaj panotranĉaĵoj kaj sur krespoj.

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la administrejo de la urbo Westerland (germanlingvaj) greke paĝoj de la komunumaro Sylt, kiu adminstras ĉiujn komunumojn krom Westerland (same germanlingvaj) greke historiaj fotoj de la insulo

Koordinatoj: 54° 54' 57" norde, 8° 19' 51" oriente

Ŝablono:LigoElstara