Universala Poŝta Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de la Universala Poŝta Unio en Berno.

Enkonduko

Universala Poŝta Unio (UPU, france: Union postale universelle) estas internacia organizaĵo kiu kunordigas la poŝtajn politikojn inter la landoj kaj la tutmondan poŝtan sistemon. Ĝi estis kreita kiel "Ĝenerala Poŝta Unio" okaze de Interkonsento subskribita en Berno, 1874. La nunan nomon ĝi alprenis en 1878.

Inter aliaj normoj, kiel la difino de kompens-tarifoj inter membro-ŝtatoj, ĝi administras ankaŭ la iaman signifan sistemon de Internaciaj Respondkuponoj (IRK). Temas pri sistemo kreita en 1906, kiu ebligas internacian antaŭpagon de poŝta afranko.

Historio

La 9-a de oktoboro 1874 estis fondita laŭ propono de la gemana ĝeneralpoŝtdirektoro Heinrich von Stephan Ĝenerala Poŝta Unio de 22 ŝtatoj. Tiu ĉi asocio estis unu el la plej malnovaj internaciaj organizaĵoj de la mondo. La universala poŝtkontrakto estis ratifikita de 21 fondoŝtatoj kaj ekvalidis la 1-an de julio 1875.

La ratifikintaj fondoŝtatoj estis: Egipto, Belgio, Danlando, Germanio, Grekio, Grandbritio, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Aŭstrio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Svedio, Svislando, Serbio, Hispanio, Turkio, Hungario kaj Usono. La 1-an de januaro 1876 krome aliĝis Francio al la Universala Poŝta Unio.

La poŝtunio regulas okaze de siaj poŝtkongresoj la internacian kunlaboron de la landaj poŝtadministracioj. En la jaro 1878 la Ĝernerala Poŝta Unio estis transformita al la Universala Poŝta Unio. Samjare estis adoptita la valorleterinterkonsento kaj la poŝtmandatinterkonsento. En 1881 ekvalidis la poŝtpakaĵkontrakto, en 1885 sekvis la aldona interkonsento al la kontrakto pri la universala poŝto, la valorleterinterkonsento kaj la poŝtmandatinterkonsento. La poŝtordoninterkonsento kaj interkonsento pri la legitimillibroj ekvalidis en 1886.

Okaze de la Universala Poŝtkongreso en Vieno en 1891 estis renovigitaj ĉiuj ekzistantaj kontraktoj. La modifoj ekvalidis la 1-an de julio 1892, la nove aldonita poŝtrevuinterkonsento la 1-an de januaro 1893. Sekvis la kongreso en Vaŝingtono, la plibonigoj deciditaj ekvalidis la 1-an de januaro 1889.

La 4-an de julio 1947 la Universala Poŝta Unio estis integrita kiel specialigita institucio al Unuiĝintaj Nacioj. Kun 191 membroŝtatoj ĝi estas la internacia formumo por kunlaboro inter poŝtaŭtoritatoj kaj poŝtentreprenoj.

Sidejo

La ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Berno ĉe la Weltpoststrasse (Strato de la monda poŝto). De tie la unio organizas ĉiujn kvin jarojn la Universalan Poŝtkongreson. Ĝenerala direktoro de la Universala Poŝta Unio estas ek de la 1-a de januaro 2005 la franco Edouard Dayan.

Pri la signifo de la urbo Berno por la tutmonda poŝtservo memorigas la monumento pri la universala poŝto.

Celo de la unio

La Universala Poŝtkontrakto de 1874 regulas la internacian kunlaboron de la poŝtaj aŭtoritatoj kaj la kadrajn kondiĉojn de la translima poŝttrafiko. Ĝis hodiaŭ la ĉefa tasko de la Universala Poŝta Unio estas la garantio de tutmonda racitempa alsendo de leteroj kaj pakaĵoj trans landaj kaj lingvaj limoj. La neceso de kunordiga instanco kiel la Universala Poŝta Unio evidentiĝas, kiam oni konsideras la ciferojn, kiuj priskribas la tutmondan poŝttrafikon (stato de 2003):

  • 6 milionoj da poŝtkunlaborantoj
  • 700.000 poŝtoficejoj
  • 430 miliardoj da leteroj de kiuj 6 miliardoj internaciaj
  • 4,4 miliardoj pakaĵoj de kiuj 82 milionoj internaciaj

Oni decidis pri multnombraj aldonaj protokoloj la la Universala Poŝtkontrakto okazce de la Universalaj Poŝtkongresoj. Je la lasta kongreso 2004 en Bukaresto oni ekzempe decidis pri la interkonsentoj pri la poŝttranspagservoj, kiuj kunigas la interkonsentoj pri poŝtaj ĝiroj, poŝtaj mandatoj kaj poŝtaj remborsoj.

Kiel oficiala lingvo de la Universala Poŝta Unio estis elektita la franca.


Universalaj Poŝtkongresoj

greke 1-a Universala poŝtkongreso: 1874 en Berno greke 2-a Universala poŝtkongreso: 1878 en Parizo greke 3-a Universala poŝtkongreso: 1885 en Lisbono greke 4-a Universala poŝtkongreso: 1891 en Vieno greke 5-a Universala poŝtkongreso: 1897 en Vaŝingtono greke 6-a Universala poŝtkongreso: 1906 en Romo greke 7-a Universala poŝtkongreso: 1920 en Madrido greke 8-a Universala poŝtkongreso: 1924 en Stokholmo greke 9-a Universala poŝtkongreso: 1929 en Londono greke 10-a Universala poŝtkongreso: 1934 en Kairo greke 11-a Universala poŝtkongreso: 1939 en Bonaero greke 12-a Universala poŝtkongreso: 1947 en Parizo greke 13-a Universala poŝtkongreso: 1952 en Bruselo greke 14-a Universala poŝtkongreso: 1957 en Otavo greke 15-a Universala poŝtkongreso: 1964 en Vieno greke 16-a Universala poŝtkongreso: 1969 en Tokio greke 17-a Universala poŝtkongreso: 1974 en Laŭzano greke 18-a Universala poŝtkongreso: 1979 en Rio-de-Ĵanejro greke 19-a Universala poŝtkongreso: 1984 en Hamburgo greke 20-a Universala poŝtkongreso: 1989 en Vaŝingtono greke 21-a Universala poŝtkongreso: 1994 en Seulo greke 22-a Universala poŝtkongreso: 1999 en Pekino greke 23-a Universala poŝtkongreso: 2004 en Bukaresto greke 24-a Universala poŝtkongreso: 2008 en Ĝenevo

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Universala Poŝta Unio en la angla kaj franca lingvoj