Velura prozopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Velura prozopo
Amentoj de floranta velura prozopo
Amentoj de floranta velura prozopo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Prozopo Prosopis
Prosopis velutina
Wooton, 1898
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La velura prozopo (Prosopis velutina), estas eta aŭ mezgranda arbo el la familio de fabacoj. Ĝi estas adaptata al seka dezerta klimato. Kvankam oni konsideras ĝin invadan specion en regionoj ekster ĝia natura arealo, ĝi ludas esencan rolon en la ekologio de Sonora-Dezerto.

Disvastiĝado[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta planto hejmas en Sonora-Dezerto, Mojave-Dezerto, kaj Ĉiuaŭa dezertoj. Ĝi vegetas ĉe altitudoj sub 1 200 ĝis 1 500 metroj en dezertaj herbejoj kaj apud fluejoj. La ĉefa disvastiĝo troviĝas en centra kaj suda Arizono kaj en najbara Sonoro ( Meksiko ). Apud fluejoj, la prozopoj povas konstitui deciduajn duonarbarojn, hispane nomataj bosques [1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kompilita bildo de velur-prozopaj folioj kunfaldiĝantaj vespere reagante je malpliiĝantaj lumoniveloj.

La velura prozopo altas ĝis 9–15 m aŭ pli. Ĝi povas esti pli granda en areoj kun sufiĉe da akvo, malpli granda en malfermaj, sekaj herbejoj. La plej junaj branĉoj povas esti verdaj kaj fotosintezaj[2]. Juna arboŝelo estas ruĝ-bruna kaj glata. Maturiĝante, ĝi estiĝas malhele, polvece griza aŭ bruna, kaj aperigas malglatan aspekton. Flavaj dornoj kiuj longas ĝis 2,5 centimetrojn aperas sur la junaj branĉoj. La folioj longas ĉirkaŭ 7,5 –15 centimetrojn, kaj estas pare kunmetitaj. Ili kunfaldiĝas nokte. La pivotradiko profonde penetras en la grundon, multe pli profunde ol la arboalteco, profitante de la akvaj resursoj ne alireblaj por plimulto da plantoj. La radikoj etendiĝas ĝis proksimume 15 m, sed profundecoj de 53 m estis registritaj [1].

Semoj de velura prozopo.
Sekaj velur-prozopaj guŝoj.

La velura prozopo estas falfolia, perdante siajn foliojn vintre kaj ree burĝonante printempe kiam ĉiu frostodanĝero estas pasinta. Kaŭze de sia profunda radiksistemo, ĝi konservas siajn foliojn dum la sekaj someraj monatoj en ĉiujn jarojn escepte de la plej severaj trosekecoj. La floroj estas flavaj kaj aperas ( post la folioj ) en densajn cilindrajn grupetojn (amentojn) kiuj longas 10 cm. Longaj guŝoj estiĝas el la floroj. Ili estas brilante verdaj kaj iome aspektas kiel pizoguŝoj kiam junaj. Maturaj, la sekaj guŝoj estas malmolaj kaj entenas plurajn, sekajn, brunajn semojn. La semoj estas skarifikendaj antaŭ povi ĝermi. Tiu skarifikado tipe okazas en la digesta sistemo de bestoj, kiuj manĝas la semojn kaj poste vaste disvastigas ilin, dum la semo bezonas plurajn tagojn por pasi tra la besto [3].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La velura prozopo grave kontribuas al dezerta ekosistemo. Kojoto, Xerospermophilus tereticaudus (sciuredoj), pekario (Pecari tajacu, Tayassuidae), Odocoileus hemionus (cervedoj), blankavosta cervo, kaj leporoj ĉiuj manĝas velur-prozopajn guŝojn, kiel ankaŭ faras brutaro kiam ĝi ĉeestas.[1]. Birdoj nutriĝas kun la floraj burĝonoj. Kiel membroj de la fabacoj, prozopoj fiksas nitrogenon en la grundon. Veluraj prozopoj povas servi kiel nutristin-arbo por junaj kaktoj, kiel saguaro. La ombro de ĝiaj branĉoj provizas protekton por etaj mamuloj, speciale por fosantaj bestoj. Indiĝenaj amerikanoj uzis la semojn kiel nutraĵon, muelante ilin en farunon. La arboŝelo estis uzata por korboj kaj teksaĵo kaj la ligno por brulligno kaj konstruado. La folioj kaj natura gumo servis kiel kuraciloj.

Xerospermophilus tereticaudus manĝante velur-prozozajn guŝojn.

La arealo de la velura prozopo estas ŝanĝinta kaŭze de paŝtado. Brutaro ne nur disvastigis la semojn, ĝi ankaŭ tropaŝtis la terenon. El tiu ĉi rezultis malpli da arbaraj incendioj por regi la prozopan populacion. La veluraj prozopoj kreskis pli dense kaj disvastiĝis en kio antaŭe estis herbejo [1]. Konsekvence la velura prozopo estas konsiderata invadan speciontrudherbon en pluraj subŝtatoj[4]. Aliflanke, prozopaj maldensarbaroj kovras nur etan parton de la areo kiun ili okupis antaŭ la homa setlo. Agrikulturo, hakado por brulligno, urbanizado, kaj malplialtiĝo de la grundakvonivelo ĉiuj kontribuis al perdiĝo de indiĝenaj prozopaj arbareroj [1].

Uzado[redakti | redakti fonton]

  • La velura prozopo estas komuna elekto por krei urbanajn pejzaĝojn kaj ĝardenojn en Tusono kaj Fenikso, urboj kiuj estas ene de sia natura arealo. Starigita prozoparbo bezonas nenian aŭ tre malmultan akvadon, kaj ĝi estas alloga ornama planto [5].
  • Medicinaj uzadoj : gorĝdoloro estis kuracitaj kun varma teo farita el miksaĵo de la klara suko kaj de la interna ruĝa arboŝelo. Stomakaj doloroj estis kuracitaj per teo farita el la freŝaj folioj. Kontraŭ denta doloro oni maĉis la molan internan ŝelon de la radiko. Por instigi apetiton, antaŭ la manĝoj oni prenis teon farita kun la sekigitaj folioj [6].
  • Kosmetikaj uzadoj : plej grava por iuj popoloj estis la velur-prozopa uzado kontraŭ alopecio. Tiu flegado, nur ĉe viroj, konsistis el apliko al kapo de la nigra suko kiu fontas el la vundoj de la arbo (ne la klara suko) miksita kun aliaj sekretaj herboj. Speciala velur-prozopa herbo-sapo ankoraŭ is disponebla por "macho" haro en iuj partoj de Meksiko [7].
  • La ligno estas uzata kiel brulligno kaj por aromigi la viandon ĉe kradrostado.

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La prozopaj guŝoj estas grava resurso de nutraĵo por la homoj kaj por la bestioj.

La guŝoj estas konsiderataj kiel nutraĵo kiu malrapide asimilas kaŭze de la galaktomaninaj gumoj kiuj malplialtigas la glukemiajn reagojn. Ilia glukemia indekso estas 25 pocentoj, kompare kun 60 por sukermaizo kaj 100 por sukero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Prosopis velutina. Alirita 2008-05-01.
  2. angle Turner, Raymond M. 1963. Growth in four species of Sonoran Desert trees. Ecology. 44: 760-765.
  3. angle Fisher, C. E.; Meadors, C. H.; Behrens, R.; [and others]. 1959 : Control of mesquite on grazing lands. Bull. 935. College Station, TX: Texas Agricultural Experiment Station. 24 p. In cooperation with: U.S. Department of Agriculture
  4. angle PLANTS Profile for Prosopis velutina (velvet mesquite). USDA PLANTS. Alirita 2008-05-01.
  5. http://www.amwua.org/quick_search.html?type=&keyword=mesquite&x=0&y=0
  6. angle Felger, R. S. and M. B. Moser, 1985 : People of the Desert and Sea, University of Arizona Press, Tucson, AZ.
  7. hispane Diaz, J. L. 1976 : Usos de las Plantas Medicinales de Mexico, Instituto Mexicano para el Estudio de las Plantas Medicinals, Mexico, D.F.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio