Arjona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri municipo de Andaluzio. Por informoj pri municipo de Kolombio, vidu la artikolon Arjona (Bolívar).
Arjona
Arjona (Jaén, Andaluzio)
Arjona (Jaén, Andaluzio)
Arjona (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Arjona
Poŝtkodo 23760
Retpaĝaro Arjona.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Arjona
Demografio
Loĝantaro 5 826 [1]
Loĝdenso 36,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°56′N 4°3′U  /  37.933°N, 4.05°U / 37.933; -4.05 (Arjona) (mapo)Koordinatoj: 37°56′N 4°3′U  /  37.933°N, 4.05°U / 37.933; -4.05 (Arjona) (mapo)
Alto 548 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 158 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Arjona (Andaluzio)
Arjona (Andaluzio)
DMS
Arjona
Arjona
Arjona
Arjona sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arjona [+]
vdr

Arjona [arĤOna] aŭ Arĥono estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la nordokcidento de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 158 km2 kie loĝas 5826 geloĝantoj, do loĝdenso estas 36.9 loĝ./km2. Arjona situas je 45 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Kamparo de Ĥaeno.

Ĝia teritorio estas majoritate agrikultura, kun granda hegemonio de olivarboj. Ĝia ekonomio estas bazata sur la agrikultura agado kaj la industrio de olivoleo, kvankam ankaŭ la industrio de mebloj kaj kukoproduktado havas prestiĝon kaj tradicion.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limoj de la municipa teritorio de Arjona
Nordokcidente: Marmolejo Norde: Andújar kaj Arjonilla Nordoriente: Lahiguera
Okcidente: Lopera Noriente: Torredelcampo
Sudokcidente Porcuna Sude: Torredonjimeno Sudoriente: Escañuela

Historio[redakti | redakti fonton]

En la epoko de la Romia Imperio estis grava urbo kun temploj. Post la Islama invado de Iberio la romia Urgavo iĝis nomita kiel Kal'at Arĝuna en araba, kontrolita de la familio Banu Baĝila. Post la falo de la Kaliflando de Kordovo, la urbo partoprenis en la internaj luktoj de la periodo de tajfoj, kaj plifortigis siajn muregojn.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Busto de Muhammad ibn Nasr.
  • En la municipo naskiĝis en 1194 Mohamed ibn Ĝusuf Ibn Nasar, konata kiel Alhamar, kiu estos la estonta unua reĝo nazaria de Granado.
  • Verkisto Juan Eslava Galán

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 5826 geloĝantoj de la municipo Arĥono estas 2906 inoj kaj 2920 viroj. En la 158-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 5809 geloĝantoj, kaj aliaj 17 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 56, 23 inoj kaj 33 viroj, kaj mortis 56, 25 inoj kaj 31 viroj. Tiel la natura kresko estis 0 (0.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 2459 homoj (42.2%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Arjona - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007