Franz Anton Mesmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Anton Mesmer
(1734-1815)
Germana kuracisto kaj fondinto de la teorio pri la animala magnetismo.
Germana kuracisto kaj fondinto de la
teorio pri la animala magnetismo.
Persona informo
Naskonomo Franciscus Antonius Mesmer
Naskiĝo 23-a de majo 1734
en Iznang,  Germanio
Morto 5-a de marto 1815
en Meersburgo,  Germanio
Tombo Meersburg vd
Religio spiritualismo vd
Lingvoj francagermanalatina vd
Loĝloko ParizoVienoFrauenfeld vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Dillingen, Universitato de Ingolstadt , Universitato de Vieno
Familio
Patro Anton Mesmer vd
Patrino Maria Ursula Mesmer vd
Edz(in)o Anna Maria von Posch vd
Parencoj Joseph Conrad Mesmer • Franz von Posch vd
Profesio
Okupo kuracisto • magnetizer • astronomo vd
Laborkampo hipnoto vd
Aktiva en VienoParizo vd
Verkado
Verkoj bestomagnetismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz Anton MESMER (1734-1815) estis germana kuracisto, magnetisto, kiu principe interesiĝis pri astronomio, kaj fondinto de la teorio pri natura transporto da energioj inter ĉiuj bestoj kaj animitaj objektoj, al kiu li nomis animala magnetismo, pli malfrue konata kiel mesmerismo. Li estis filo de Franciscus Antonius Mesmer (1701-1747) kaj Maria Ursula Michel (1701-1770), kiu apartenis al riĉa familio en la ŝvaba regiono. La teorio altiris multajn inter 1780 kaj 1850 kaj plu havis iom da influenco ĝis la fino de la jarcento. En 1843, la kuracisto James Braid (1795–1860) proponis la vorton hipnoto por la tekniko devenanta de la animala magnetismo.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1750 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Dillingen, en Bavario, de la Societo de Jesuo, kie li studis Filozofion dum kvar jaroj, kaj eĉ diplomiĝis kiel doktoro. Tie li eklegis la verkojn de Galileo Galilejo (1564-1642), René Descartes (1596-1650), Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716) Johano Keplero (1571-1630), Isaac Newton (1642-1727) kaj aliaj.

En 1754, li komencis sian kurson pri Teologio en la Universitato de Ingolstadt. En 1759, li eniris en la Universitato de Vieno, kie li sin dediĉis al juro en la unua jaro. Iom poste, li ŝanĝis al la kurso pri Medicino, kiu estis konsiderata la plej bona en Eŭropo en tiu genro, tute reformulita de Gerard van Swieten (1700-1772), disĉiplo de Herman Boerhaave (1668-1738), tiama plej respektata profesoro, konata kiel la nederlanda Hipokrato. En la 27-a de majo 1766, li publikigis sian doktoriĝan tezon sub latina titolo "De planetarum influxu in corpus humanum"[1], kie li traktadis la influon de la luno kaj de la planedoj kaj ties rilatoj kun la korpa sano. Amplekse bazante sin sur la teorioj de Isaac Newton (1642-1727) pri la tajdoj, Mesmer klarigis ke certaj inklinoj de la homa korpo povus havi rilatojn kun la suna kaj luna movado. Laŭ evidenteco kreita de Frank Acklen Pattie (1901-1999)[2] sugestas ke Mesmer plagiatis sian disertacion el verko de la eminenta angla kuracisto Richard Mead (1673-1754), kiu estis amiko de Newton, kaj en ĝi li unuafoje uzis la koncepton pri universala fluidaĵo. Tion konstatinte, ni venas al la konkludo ke la doktoriĝa tezo de Mesmer ne montris sin originala.

En la 10-a de januaro 1768, Mesmer edziĝis al riĉa vidvino Anna Maria von Posch, en multehoma cerimonio, celebrita en la Katedralo de Sankta Stefano, de la ĉefepiskopo de Vieno. La paro translokiĝis al bela palaco en Landstrasse, kie li stariĝis kiel kuracisto en la aŭstra ĉefurbo Vieno, kaj plenumis muzikajn vesperfestojn, en kiuj partoprenis gravaj personoj kiel Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791), Christoph Willibald Gluck (1714-1787), Joseph Haydn (1732-1809) kaj aliaj. Dumsomere li vivis en splenda propraĵo kaj fariĝis patrono de la artoj. En 1768, kiam la intrigoj de la kortego malhelpis al li ĉeesti la prezentadon de "La Finta Semplice", kiun la 12-jara knabo Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791) estis komponinta 500 paĝojn kun muziko, Mesmer disponigis la ĝardenojn de sia domo por la prezentaĵo de "Bastien und Bastienne", unuakta opero far Mozart, kvankam Georg Nikolaus von Nissen (1761-1826) asertas pri la malekzisto de pruvo ke tia prezentado efektive okazis. Mozart pli malfrue senmortigis sian patronon inkludante komedian referencon en la karaktero de Despina, alivestita kiel kuracisto, en sia opero "Così fan tutte".

La malkovro de la animala magnetismo[redakti | redakti fonton]

Memorlibro pri la malkovroj de
Franz Anton Mesmer, 1779

La unua traktado pere de la animala magnetismo komencis en 1774. La pacientino, Francisca Österlin, 29-jara kaj forte malsana, estis parencino de la edzino de Mesmer kaj amikino de Mozart, kaj suferis pri histerio. Li sugestis al ŝi engluti preparaĵon entenantan feron, kaj sekve alligis magnetojn al diversaj partoj de ŝia korpo. Ŝi raportis ke ŝi sentas kurenton da mistera fluidaĵo trairante sian korpon kaj dum pluraj horoj ŝi sentis sin libera de la simptomoj. Mesmer ne kredis ke la magnetoj mem estas respondecaj pri la kuracado. Li konkludis ke iele helpis la animala magnetismo, akumulita en sia laboro. Do, li ne plu uzis magnetojn kiel parto de la traktado. En tiu sama jaro li kunlaboris kun Maximilian Hell (1720-1792).

En 1775, Mesmer invitiĝis por doni sian opinion antaŭ la Munkena Akademio de Sciencoj pri la ekzorcoj plenumitaj de Johann Joseph Gaßner (1727-1779), sacerdoto kaj kuracanto el Ŝvabio. Mesmer diris ke, la kuracadoj de Gaßner okazis dank'al la sincera fido de la sacerdoto, kiu posedis altan gradon da animala magnetismo. Ĉi tiu metologio inter la sekulara ideo de Mesmer kaj la religiaj kredoj de Gaßner metis finon al la kariero de Gaßner same kiel, laŭ Henri Ellenberger (1905-1993), determinis la ekaperon de la dinamika psikiatrio.

La skandalo sekvinta la malsukcesan provon de Mesmer ĉe la traktado de 18-jara blinda muzikistino Maria Theresia von Paradis (1759-1824), devigis lin lasi Vienon, en 1777. En Februaro 1778, Mesmer translokiĝis al Parizo, luis apartamenton en tre riĉa kvartalo kaj stariĝis kiel praktika medicinisto. Parizo baldaŭ disdividiĝis per tiuj opiniantaj ke li estis ĉarlatano kiu estis devigata fuĝi el Vieno, kaj tiuj kredantaj ke li faris grandan malkovron.

En siaj unuaj jaron en Parizo, Mesmer provis kaj fiaskis en sia enirado en la Reĝa Akademio de Sciencoj aŭ en la Reĝa Societo pri Medicino por ricevi oficialan aprobon al liaj teorioj. Nur unu kuraciston li sukcesis, socie altranga kaj alte profesia, kiel disĉiplo: Charles Nicolas Deslon (1750-1786)[3]. En 1779, stimulita de Deslon, Mesmer verkis 88-a paĝan libron "Mémoire sur la découverte du magnétisme animal"[4], al kiu li aldonis 27 propoziciojn. Kaj ĉi-propozicioj difinis lian tiaman doktrinon.

Laŭ Deslon, Mesmer komprenis ke la sano estis libera fluo en la vivoprocezo tra miloj da kanaloj ekzistantaj en niaj korpoj. La malsano okazis kaŭze de la obstakloj en ĉi tiuj fluoj. Venki tiajn obstaklojn kaj restarigi la fluojn kaŭzis krizojn, kiuj redonis la sanon. Kiam la naturaj fortoj fiaskis en siaj liberaj klopodoj, la kontakto kun iu kondukanto de animala magnetismo sufiĉis kiel saniga kuracilo. Mesmer ŝajne celis helpi aŭ provoki la fortojn de la naturo. Por kuraci malsanan personon, ekzemple, tio kelkfoje povus kaŭzi frenezatakon. La avantaĝo de la magnetismo rezultis en la akcelo de tiaj krizoj ne kaŭzante danĝeron.

Proceduro[redakti | redakti fonton]

Mesmer traktis la pacientojn kaj individue kaj grupe. Kun individuoj li kutime sidiĝis antaŭ la paciento kun liaj genuoj tuŝante la genuojn de la paciento, kaj premante la dikfingrojn de la paciento per liaj manoj, fikse rigardante la okulojn de la paciento. Mesmer aplikis fluidaĵojn, movante siajn manojn sur la ŝultrojn de la pacientoj kaj laŭlonge de iliaj brakoj. Tiam, li premis siajn fingrojn sur la hipokondra regiono de la paciento (tiu kampo sub la diafragmo), kelkfoje tenante siajn manojn sur tiu loko dum horoj. Multajn pacientoj havis agrablajn sentojn kaj aliaj havis konvulsiojn kiuj estis konsiderataj kiel krizoj kaj supozeble estis la veturilo por la kuracado. Kelkfoje Mesmer finigis siajn traktadojn ludante belajn muzikaĵojn per vitroharmoniko.

Ĉirkaŭ 1780, Mesmer havis pli da pacientoj kiujn li povas trakti individue kaj li estigis kolektivan proceduron konata kiel "kameo". Angla kuracisto kiu ĉeestis Mesmeran traktadon priskribas lin jene:

En la mezo de la ĉambro kuŝis vazo 45-centimetro alta kiu tie ĉi nomatas "kameo". Ĝi estas tiel granda ke dudek homoj facile sidiĝas ĉirkaŭe de ĝi. Apud la rando de la kovrilo ĝin ŝildanta, estas truoj egalvalorantaj al la kvanto da personoj ĉirkaŭ ĝi. En ĉi-truoj enkondukiĝas feraj vergoj, turnitaj en rekta angulo eksteren, kaj kun malsimilaj altoj, tiamaniere ke ili korespondas al la korpoparto kie ili aplikiĝos. Krom ĉi-vergoj, estas ŝnuro kiu interligas la kameon al unu el la pacientoj, kiu el li iras al lia, ĉirkaŭ la tuta rondo. Efektoj plej senteblaj produktiĝas kun la proksimiĝo de Mesmer, kiu laŭŝajne konduktas la fluidaĵon pere de certaj movoj de liaj manoj aŭ okuloj, ne tuŝante la personon. Mi interparolis kun pluraj homoj atestantaj tiujn efektojn, kiuj havis konvulsiojn okazitaj kaj nuligitaj per iu manmovo...

Enketo[redakti | redakti fonton]

De planetarum influxu in corpus humanum, Vieno, 1766

En 1784, sen la peto de Mesmer, la reĝo Ludoviko la 16-a indikis kvar membrojn de la Fakultato pri Medicino por esplori la animalan magnetismon tiam praktikata de Deslon. Laŭpete de ĉi komisiitoj, la reĝo nomumis kvin aldonaj membroj el la Reĝa Akademio de Sciencoj. Inter ili troviĝis Antoine Lavoisier (1743-1794), Joseph-Ignace Guillotin (1738-1814), kaj la astronomo Jean-Sylvain Bailly (1736-1793), krom al ambasadoro Benjamin Franklin[5] (1706-1790).

La komisiitoj efektivigis serion da eksperimentoj, kiuj celas ne nur determini ĉu la traktadoj de Mesmer ja funkciis, krom ankaŭ scii ĉu li estis malkovrinta novan fizikan fluidaĵon. La sciencistoj konkludis per la evidentecomanko de tia fluidaĵo. Kia ajn estus la beneficoj de la traktado atribuiĝis al la imagopovo de la pacientoj, krom redakti sekretan raporton, kiu estis sendita al la policestro, avertante lin pri la forte diboĉa medio de la klinikoj uzantaj tiaj procezojn. La komisiitoj ne enketis Mesmer-on, sed esploris la praktikojn de Deslon. En la 20-a de aŭgusto 1781, Mesmer sendis leteron al Benĵamino Franklino, denuncante la misojn de la komisio nomumita por enketi Deslon, senrajtigante lin por aktivi lianome, kaj menciante la neadekvatecon de la uzita metodo. Aliaj komisio formita de kuracistoj el la Reĝa Societo pri Medicino ankaŭ rifuzis la ekziston de la animala magnetismo. Tamen, unu el ties membroj diverĝis el ĝiaj kolegoj kaj agnoskis la kuracadojn. En tiu sama jaro, Mesmer interŝanĝis leterojn kun Georgo Vaŝingtono, unua prezidanto de Usono.

En aŭgusto 1784, Mesmer vizitis la societon kiu portas sian nomon en Liono. En 1785, kelkaj disĉiploj de Mesmer publikigis notojn pri liaj instruoj libroforme kies titolo estis Aforismoj de Mesmer, malgraŭ la senrajtigo de la propra Mesmer. En tiu sama jaro, Mesmer lasis Parizon kaj en 1790, li estis ree en Vieno kaj stariĝis en la proprietaĵo de sia edzino Maria Anna, kiu mortis pro brustkancero en la 15-a de majo 1790. Vojaĝante al Zuriko, Mesmer troviĝis kun la pastro Johann Kaspar Lavater (1741-1801), iu entuziasmulo de la animala magnetismo en Svisio. En 1801, kiam li vendis sian domon en Vieno, li estis en Parizo. Mesmer estis sendita al ekzilo iom post la enketadoj pri sia animiala magnetismo. En 1802, Mesmer decidis lasis Francion, kaj ekloĝis en Meersburg, sude de Germanio. Post kelkaj jaroj, en 1809, li translokiĝisal Frauenfeld, en Svisio. Tiuepoke, multaj jam kredis ke li jam estis mortinta. Iu grupo da kuracistoj el la Akademio de Berlino, remalkovris lian kieeston, sed li jam estis sepdekvin jara, kaj Mesmer rifuzis akompani ilin.

Abato Faria (1756-1819), iu goano-portugala monaĥo el Parizo kaj samtempulo de Mesmer, emfazis ke "nenio venas el la magnetizanto, ĉio devenas de la volo de la paciento kaj okazas ĉe lia imagopovo, t.e., memsugesto generita en la interno de la penso".

Provoj pri postmorta agnosko[redakti | redakti fonton]

En 1821, notindaj eksperimentoj rilate al magnetismo (notarie registritaj) okazis far la magnetizistoj Barono Du Potet kaj Thierry Robouam[6], sub la gvidado de la doktoroj Alexandre Bertrand (1795-1831), Henri-Marie Husson (1772-1853)[7] kaj Joseph Claude-Anthelme Récamier (1774-1852), ĉeeste de tridek aliaj kuracistoj.

En 1826, post varmaj debatoj, nova 12-membra komisio nomumiĝis, far la Akademio pri Medicino de Parizo, por ree analizi la bestan magnetismon, kiu poste reduktiĝis al 9 membroj[8]: Bourdois de la Mothe[9], Edme Joachim Bourdois de la Mothe[10] (1754-1830), Pierre Fouquier (1776-1850), Noël Guéneau de Mussy (1813-1885), Louis Benoit Guersant (1776-1848), Jean Itard (1774-1838), Husson[7], Jean-Jacques Leroux de Tillets (1749-1832), Marc kaj Auguste Jean Thillaye.

En sesioj okazintaj inter la 21-a kaj 28-a de junio 1831, Dro. Husson, la komisiito, legis kaj aprovis la favoran raporton pri la komisio de la Akademio de Medicino rilate al la animala magnetismo, post kvin jaroj da esploro kaj sennombraj eksperimentoj registritaj. Tamen, la raporto ne publikiĝis. Post la subskriboj, ĝi restis arkivita en la akademio.

En 1835, alia grupo da esploristoj ligitaj al la Fakultato pri Medicino de Parizo, kiel Markizo de Puységur (1751-1825) kaj Millet, reprenis la temon, kaj sin dediĉis al "somnambulismo" kaj al aliaj fenomenoj estigitaj far la apliko de la magnetagento de Mesmer, ree sensukcesa.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

  • Antonii Mesmer Dissertatio physico-medica de planetarum influxu, Dissertation, Vieno 1766
  • Schreiben über die Magnetkur, ohne Ort 1766
  • Sendschreiben über die Magnetkur an einen auswärtigen Arzt, Vieno 5. Januar 1775 (Sendschreiben an Johann Christoph Unzer in Altona)
  • Zweites Schreiben an das Publikum, Vieno 1775
  • Drittes Schreiben an die Frankfurter, 1775
  • Mémoire sur la découverte du magnetisme animal, Didot, Genf und Parizo 1779 (Digitalisat der Erstausgabe, E-Text der Ausgabe Parizo 1826)
  • Lettre à Monsieur Mesmer et autres pièces concernant la maladie de la Dlle. Berlancourt de Beauvais, Beauvais 1781
  • Précis historique des faits relatifs au magnétisme-animal / Jusques en avril 1781. Par M. Mesmer, Docteur en médecine de la Faculté de Vienne., London 1781 (Digitalisat auf Französisch; ‚Übersetzung aus dem Deutschen‘.)
  • Abhandlung über die Entdeckung des thierischen Magnetismus, Carlsruhe 1781 (Digitalisat und Volltext im Deutschen Textarchiv) (Nachdruck: Tübingen 1985, ISBN 3-88769-507-0; E-Text) – Übersetzung der „Mémoire sur la découverte“
  • Letero de M. Mesmer al M. le comte de C… d.d. Parizo, 31-a aŭgusto 1784
  • Letero el kuracisto el Parizo al iu kuracisto en la provinco, ohne Ort 1784
  • Leteroj de M. Mesmer al M. Vicq.-d'Azyr et à Messieurs les auteurs du Journal de Parizo, Brüssel 1784
  • Leteroj de M. Mesmer al la Sinjoroj aŭtoroj de la Ĵurnalo de Parizo kaj al M. Franklin, ohne Ort 1784
  • Théorie du monde et des êtres organisés suivant les principes de M…., Parizo 1784
  • Aforismoj, eldonis Louis Caullet de Veaumorel, Parizo 1785
  • Correspondence de M. M[esmer] sur les nouvelles découvertes du baquet octrogone, de l'homme-baquet et du baquet moral, pouvant servir de suite aŭ aphorismes, hrsg. v. Alphonse Touissant Joseph André Marie Marseille de Fortia de Piles, François Jourgniac de Saint-Méard und Pierre Marie Louis de Boisgelin de Kerdu, Libourne, Parizo 1785 – alle Namen von Autor und Herausgebern erscheinen in dem Buch nur abgekürzt
  • Lettre de l'auteur de la découverte du magnétisme animal à l'auteur des Réflexions préliminaires, ohne Ort 1785
  • Lehrsäzze des Herrn Mesmer's. So wie er sie in den geheimen Versammlungen der Harmonia mit getheilt hat, und worinnen man seine Grundsäzze, seine Theorie, und die Mittel findet selbst zu magnetisiren. Hrsg. v. Louis Caullet de Veaumorel. Verlag der akademischen Buchhandlung, Straßburg 1785
  • Supplément aŭ Observations de M. Bergasse, ou Règlemens des sociétés de l'harmonie universelle, ohne Ort 1785

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la influo de la planedoj sur la homa korpo.
  2. Mesmer and Animal Magnetism: A Chapter in the History of Medicine, Frank Acklen Pattie (1901-1999)
  3. Charles Nicolas Deslon ou d'Eslon (1750-1786) estis franca kuracisto, profesoro pri medicino de la Universitato de Parizo, membro de la Reĝa Societo pri Medicino de Parizo kaj unua kuracisto de la Grafo de Artois.
  4. Memorlibro pri la malkovro de la animala magnetismo.
  5. Benjamin Franklin: Verification and Validation of the Scientific Process in ..., Mark A. Best, Duncan Neuhauser, Lee Slavin
  6. franca profesoro pri komparaj religioj de la Universitato de Sofio, en Tokio
  7. 7,0 7,1 Henri-Marie Husson et le magnétisme animal, Olivier Husson (médecin.), 1984.
  8. Revue médicale française et étrangère
  9. Bourdois de la Mothe: kuracisto de la hospitalo de la karitato de Sankta Sulpico.
  10. La longévité médicale du docteur Edme Joachim Bourdois de la Mothe