Al-Mustadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Mustadi
Turkisvitra stampilo de kalifo al-Mustadi, 1170–1180. Brita Muzeo.
Turkisvitra stampilo de kalifo al-Mustadi, 1170–1180. Brita Muzeo.
Persona informo
حسن المستضيء بأمر الله
Naskiĝo 23-an de marto 1142 (1142-03-23)
en Bagdado
Morto 30-an de marto 1180 (1180-03-30) (38-jaraĝa)
en Bagdado
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mustanĝid vd
Edz(in)o Sayyida Zumurrud Khatun • Banafsha bint Abdullah al-Rumiyyah vd
Infanoj An-Nasir vd
Profesio
Okupo politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hassan al-Mustadi Ibn Jusuf al-Mustanĝid (1142 – 30a de Marto 1180) (arabe المستضيء بأمر الله) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1170 ĝis 1180. Kiel sia antaŭulo, li pliokupis pli malpli sendepan postenon, kun veziro kaj ĉirkaŭaj kortegoj, kaj estis subtenita nur de malgranda forto sufiĉa por porokaza loka kampanjo. Dum sia regado, Saladino finigis la ekziston de la Fatimida kaliflando, iĝis la Sultano de Egiptio kaj deklaris obeon al la Abasidoj.

Benjameno de Tudelo, kiu veturis al tiu areo inter 1160 kaj 1173, notis: "Du tagojn el Akbara staras Bagdado. Nome la granda metropolo de Kalifo Emir-al-Mumenin al Abassi Amir al-Mu'minin, de la familio de ties profeto, kiu estas estro de la Mahometa religio. Ĉiuj mahometaj reĝoj agnoskas lin, kaj li tenas la saman dignecon super ili kiel la Papo ĝuas super la Kristanoj. La palaco de la Kalifo en Bagdado estas trimejle etenda. Ĝi enhavas grandan parkon plena je ĉiaj specoj de arboj, kaj utilaj kaj ornamaj, kaj ĉiaj tipoj de bestoj, same kiel akvejo plenita el akvo rekte prenita el la rivero Tigris; kaj kiam ajn la Kalifo deziras distriĝi kaj ekzerci Aŭ veturi, birdoj, bestoj kaj fiŝoj estas preparataj por li kaj por liaj korteganoj, kiujn li invitas al sia palaco. Tiu granda Abasido estas tre amika de Judoj, kaj multaj el liaj oficiroj estas de tiu nacio; li komprenas ĉiujn lingvojn, estas fakulo en Mosea juro, kaj legas kaj verkas la hebrean lingvon. Li ĝuas nenion pli ol tion kion li spezas pro la laboro de siaj propraj manoj, kaj tiele li manfabrikas litkovrilojn, kiujn li stampilas per sia sigelo, kaj kiujn liaj oficiroj vendas en la publika merkato..."[1]

En 1180, la kalifo Al-Mustadi mortis kaj estis sukcedita de sia filo Al-Nasir.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita el: Komroff, Manuel, Giovanni, Willem van Ruysbroeck, Odorico, and Benjamin. 1928. Contemporaries of Marco Polo, consisting of the travel records to the eastern parts of the world of William of Rubruck (1253-1255); the journey of John of Pian de Carpini (1245-1247); the journal of Friar Odoric (1318-1330) & the oriental travels of Rabbi Benjamin of Tudela (1160-1173). New York: Boni & Liveright.
  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.