Anna Fotyga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Fotyga
Persona informo
Anna Fotyga
Naskiĝo 12-an de januaro 1957 (1957-01-12) (67-jaraĝa)
en Lębork / Lauenburg
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko • Defenders of Westerplatte High School in Gdańsk vd
Partio Juro kaj Justeco vd
Subskribo Anna Fotyga
Profesio
Okupo politikistodiplomato • sindikatisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovioGdańsk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anna Fotyga, MEP (eŭropdeputito) de Eŭropa Parlamento dum la 6-a kaj 8-a oficperiodoj
Anna Fotyga kaj Condoleezza Rice en Vaŝingtono (2006)

Anna Elżbieta Fotyga fraŭlinnome Kawecka (naskiĝis la 12-an de januaro 1957 en Lębork) – pola politikistino kaj ekonomikistino, en la jaroj 2006–2007 ministro pri eksteraj aferoj en registaroj de Kazimierz Marcinkiewicz kaj Jarosław Kaczyński, en la jaroj 2007–2008 ĉefo de Kancelario de Pola Prezidento, parlamentanino de Sejmo de la 7-a oficperiodo, eŭropdeputito de Eŭropa Parlamento de la 6-a kaj 8-a oficperiodoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukiteco[redakti | redakti fonton]

En 1976 finis la 3-an Ĝeneralklerigan Liceon en Gdańsk. En 1981 finis studojn pri internacia komerco en Universitato de Gdańsk.

Profesia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

En 1981 laboris en eksterlanda fako de la Landa Interkomprena Komisiono de „Solidarność”. En la jaroj 1987–1989 estis membro de la estraro de kompanio „Modem”. De 1989 ĝis 1991 laboris kaj poste gvidis Buroon de Eksterlandaj Aferoj de la Landa Komisiono de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato „Solidareco”. Ŝi estis proksima kunlaborantino de tiutempa vicprezidanto de la Asocio Lech Kaczyński.

En la jaroj 1992–1994 laboris en eldon-entrepreno „Przekaz”, kaj dum laŭvicaj jaroj kiel spertulino en Internacia Labora Organizaĵo kaj kiel konsilanto pri projektoj de Monda Banko. Od 1998 do 2002 plenumis funkcion de vicprezidantino de la kontrolkonsilio ĉe Asocio pri Sociaj Asekuroj. De 1999 ĝis 2001 ankaŭ estis konsilantino de la prezidanto de Kontrol-Ofico de Sanaj Asekuroj pri eŭropa integrado, kaj en 2000 ankaŭ konsilantino de ĉefministro pri eksteraj aferoj en la registaro de Jerzy Buzek. En 2001 plenumis devojn de direktoro de Departemento pri Eksteraj Aferoj de Kancelario de Ĉefministro.

La 20-an de novembro 2002 estis nomumita anstataŭantino de la prezidento de urbo Gdańsk, kie respondecis pri ekonomia politiko de la urbo kaj interalie pri fondusoj el Eŭropa Unio. Ŝi tamen rezignis de tiu ĉi funkcio januare 2004, formulante riproĉojn pri nepotismokorupto direktitajn al la urba prezidanto Paweł Adamowicz el Civitana Platformo kaj liaj ĉirkaŭuloj.

En balotoj al Eŭropa Parlamento junie 2004 startis laŭ listo de Juro kaj Justeco en areo n-ro 1 ampleksanta Pomerian Provincon. Ŝi akiris mandaton kun 25 994 voĉoj. Funkcion de la pola eŭrodeputito de la 6-a kadenco de EP plenumis ĝis novembro 2005.

La 23-an de novembro 2005 estis nomumita sekretario en Ministrejo de Eksteraj Aferoj.

La 9-an de majo 2006 post dimisio de Stefan Meller prezidento Lech Kaczyński nomumis ŝin al la posteno de ministro pri eksteraj aferoj en la registaro de Kazimierz Marcinkiewicz. Ŝi estis la unua virino en tiu ĉi posteno, daŭrigante ĝin en la registaro de Jarosław Kaczyński.

Ordenoj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Komandora Kruco „Pro Meritoj por Litovio” (2009)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 17an de marto 2017 en Słupsk / Slupsko okazis la renkontiĝo de esperantisto Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kun MEP Anna Fotyga kaj parlamentanino de Pola Sejmo Joanna Szczypińska: Por la planita E-konferenco kaj vernisaĝo de la E-ekspozicio "130 Jaroj de Esperanto" en la Urbodomo de Slupsko, la ĉefa E-aranĝo kadre de "Zamenhofa Jaro en Słupsk" mi invitis dum tiu tago (vidu la foton en la ligilo) la MEP (Membron de Eŭropa Parlamento) Anna Fotyga kaj parlamentaninon de Pola Sejmo Jolanta Szczypińska, transdonante al ili ankaŭ la invitilon por MEP Ryszard Czarnecki (esperantisto) kiu estas Vic-Prezidanto de Eŭropa Parlamento. EDE-Pollando kaj kunorganizanto d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Urbestro de Słupsk antaŭvidas en tiu grava E-aranĝo partoprenon de la gravuloj el Ĉinio, Barato, Litovio, Irlando, Hungario, Nederlando kaj Pollando ([1]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]