Gertrude B. Elion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrude B. Elion
Nobel-premiito
Persona informo
Gertrude Belle Elion
Naskonomo Gertrude Elion
Naskiĝo 23-an de januaro 1918 (1918-01-23)
en Nov-Jorkio
Morto 21-an de februaro 1999 (1999-02-21) (81-jaraĝa)
en Chapel Hill (Norda Karolino)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hunter College • Universitato de Novjorko • New York University Tandon School of Engineering • Walton High School • Jamaica High School vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo biologokemiisto • biokemiisto • farmakologo • apotekistoprofesoro • scienca esploristo vd
Laborkampo farmakologiobiokemio vd
Doktoreca konsilisto George H. Hitchings vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gertrude Belle Elion (Novjorko, la 23-an de januaro 1918 -- Chapel Hill, Norda Karolino, la 21-a de februaro, 1999) estis usona biokemiisto kaj apotekistino, kiu ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio kaj Medicino en 1988 kune kun George Herbert Hitchings kaj James Whyte Black pro ŝiaj "eltrovaĵoj de la esencaj principoj pri evoluo kaj kuracado de medikamentoj".

Ŝi estis implikita en la disvolviĝo de granda nombro da drogoj ,inkluzive de medikamentoj por malpezigi simptomojn de HIV kaj herpeto. Malsanuloj de aidoso fariĝis de finvivaj al dumvivaj pacientoj; kaj herpeto fariĝis de kronika al neaktiva malsano. Male al medikamentoj kontraŭ bakteriaj infektaj malsanoj, kontraŭvirusaj medikamentoj estas konsiderataj drogoj malfacilaj por disvolvi. Elion gajnis pli da premioj pro ŝiaj atingoj kiel medicina esploristo: La usono nacia medalo de scienco, Groven-Olin Medalo, Membreco en la nacia halo de inventistoj de usono kaj honora doktoro de tri universitatoj. Ĉio ĉi , kvankam ŝi neniam kompletigis Ph.D.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Novjorko, filino de judaj enmigrintoj, ŝi studentiĝis ĉe Hunter College en 1937 kaj New York University en 1941.

Decidinte pri specialiĝo en siaj studoj, ŝi estis tre influita de la malsano suferita de sia avo, kun kiu ŝi estis tre proksima, kaj kiu mortis pro kancero kiam ŝi estis 15-jara. Ĉi tiu fakto instigis ŝin profundiĝi en ĉi tiun malsanon kaj kiel kuraci ĝin. Tial, ŝi decidis pri la scienca branĉo: kemio.

Elion ĉiam montris intereson akiri novajn sciojn; ŝi estis persono kun granda persistemo, kio permesis al ŝi alfronti la antaŭjuĝojn kontraŭ ŝia kondiĉo kiel virino.

Ŝi studis Kemion ĉe Hunter College kiam ŝi estis nur 15 jarojn, du jarojn pli juna ol kutime. Elion povis studi senpage danke al sia bona akademia sukceso. La financa kraŝo de 1929 konsiderinde influis la ekonomian situacion de la familio, kiu ne povis pagi por la studoj de sia filino en la universitato.

La malfacilaĵoj ankaŭ daŭris forlasinte la Universitaton. Kiel en ĉiu ekonomia krizo, estis ne multe da laboro. Krome, virinoj sciencistoj havis pli malfacilan aliron al la labormondo en tiu tempo. Elion kombinis instruadon kun malgranda tasko kiel laboratorihelpanto por pagi por siaj studoj.

En 1939 ŝi komencis magistron en Kemio en New York University. Ŝi estis la sola virino tie. Ŝi laboris matene kiel akceptisto en kabineto de kuracisto kaj posttagmeze kiel instruisto pri kemio kaj fiziko. Ŝi dediĉis noktojn kaj semajnfinojn por studi por sia magistro, kiun ŝi finis en 1941.

La saman jaron kiam Elion finis sian magistron, sian plej altan akademian gradon, ŝia fianĉo mortis pro bakteria endokardito. Tiu malsano estos kuracebla nur kelkajn jarojn poste per la alveno de penicilino. Tio eĉ plej instigis ŝin studi medicinesploradon

Kariero[redakti | redakti fonton]

La alveno de la Dua Mondmilito ŝanĝis la ĝistiamajn laborregulojn, ĉar multaj viroj, kiuj dediĉis sin al scienco, devis iri al la fronto, do por la unua fojo, virinoj povis kandidatiĝi por laboroj antaŭe nealireblaj. Elion laboris kiel analiza kemiisto ĉe manĝentrepreno dum jaro kaj duono antaŭ ol ŝanĝi al esplorposteno ĉe Johnson & Johnson Pharmaceuticals.

En 1944, la juna virino povis akiri laboron kiel asistanto al George H. Hitchings ĉe la Burroughs-Wellcome farmacia firmao (nun GlaxoSmithKline). En ŝia laboratorio, la sciencisto iris el fakulo pri organika kemio en la kampojn de biokemio, imunologio, farmakologio ...

Estis tempo kiam nukleaj acidoj ankoraŭ estis malbone komprenitaj (la strukturo de la duobla helico estis malkovrita en 1953), sed Elion kaj Hitchings hipotezis, ke se la ĉeloj de vivaĵoj bezonis sintezi nukleajn acidojn, ili povus iel bloki la kreskon de bakterioj, parazitoj aŭ kanceraj ĉeloj (kies metabolo estas pli rapida ol tiu de sanaj ĉeloj) enkondukantaj malĝustajn partojn en la korpon. Tiu teorio, konata kiel la kontraŭmetabolita teorio, postulis kompleksajn kemiajn sintezstudojn. La ŝlosilo estis fari molekulojn tre similajn al la pirimidinaj kaj purinaj bazoj de nukleaj acidoj, sed tiel ke ili havis iun strukturan eraron, kiu sukcesis haltigi sian metabolon. Tio estas, Elion kaj Hitchings uzis la biokemiajn diferencojn inter normalaj homaj ĉeloj kaj patogenoj (malsan-kaŭzantaj agentoj) por dizajni medikamentojn kiuj povis elimini aŭ malhelpi la reproduktadon de specialaj patogenoj sen difektado de gastigaj ĉeloj. Ili tiel moviĝis de metodoj de "provo kaj eraro" al multe pli racia, rekta, kaj finfine efika strategio por dizajni medikamentojn kiuj povis elimini aŭ malhelpi la reproduktadon de specialaj patogenoj sen damaĝi gastigajn ĉelojn.

Gertrude B. Ellion kun George H. Hitchings
Gertrude B. Ellion kun George H. Hitchings

Post du jaroj de laborado en la Burroughs Wellcome-laboratorio, Elion estis devigita elekti inter doktoreco kaj sia tasko ĉe la farmacia firmao. Pro premo de la dekano de la Broklina Politeknika Instituto, kie ŝi faris sian tezon partatempe, la juna sciencisto forlasis siajn studojn por dediĉi sin al la laboro sintezi antimetabolitojn. Kaj paradokse, jarojn poste ŝi fariĝis nobelpremiito sen doktoriĝi. Ŝi neniam gajnis oficialan doktorecon, sed poste estis aljuĝita tri honordoktorecojn fare de George Washington University, Brown University, kaj la Universitato de Miĉigano.

La laboro kun Hitchings donis siajn unuajn fruktojn fine de la 1940-aj jaroj. Ili sukcesis montri, ke "la inhibicio de DNA-sintezo en tumorĉeloj, bakterioj kaj virusoj povus esti atingita per analogoj de nukleaj acidoj". En 1948, Elion unue sintezis diaminopurinon. Ĉi tiu kunmetaĵo malhelpis la kreskon de Lactobacillus casei, integrigante ĝin en la DNA-fadenojn. Klinikaj studoj de ĉi tiu kunmetaĵo montris esperigajn rezultojn en la traktado de leŭkemio. Tamen, kromefikoj rilataj al naŭzo kaj vomado ankaŭ estis observitaj. Malgraŭ la malsukceso, Hitchings kaj Elion ne ĉesis labori pri ĝi. Tri jarojn poste, ili sintezis du derivaĵojn kiuj malhelpis purinbiosintezon: 6-tioguanino kaj 6-merkaptopurino. Precipe grava estis mercaptopurino: konsiderata la unua efika kontraŭkancera drogo en la batalo kontraŭ infana leŭkemio, ĝi pliigis la postvivadon de infanoj de 3 ĝis 12 monatoj.

Iliaj rezultoj kondukis al la rapida aprobo de la drogo fare de la usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA). La sintezo de merkaptopurino sendube markis turnopunkton en la historio de medicino: la komponaĵo estas nuntempe uzata en kombinaĵo kun aliaj drogoj en pacientoj kun akra limfoida leŭkemio. Per tio, la prognozo de ĉi tiu malsano estas multe pli favora, ĉar ĝi eliminas 80% de la kazoj, kaj la infanoj, kiuj venkas ĝin, atingas plenaĝecon.

La laboro de Gertrude B. Elion plu kondukis al resanigaj terapioj. En 1950 alvenis pirimetamino, medikamento kiu sukcesis trakti malarion. La listo de drogoj baldaŭ komencis kreski per trimetoprimo aŭ azatioprino. En ĉi tiu dua kazo, ili povis pruvi ĝian efikecon kiel imunosubpremanto en transplantitaj pacientoj. Aliaj malordoj, kiel guto, reŭmatoida artritolejŝmaniozo, estis finfine kontraŭbatalataj danke al la laboro de ambaŭ esploristoj.

Kiam Hitchings retiriĝis en 1967, Gertrude B. Elion daŭre laboris kiel estro de la la Sekcio de Eksperimenta Terapio ĉe Boroughs Wellcome. Monatojn poste alvenis acikloviro, konsiderata kiel la unua kontraŭvirusa medikamento kiu blokis la reproduktadon de la herpeta viruso. Elion retiriĝis en 1983, sed ŝi ne rezignis sian entuziasmon por scienco. Ŝi daŭriĝis kiel emerita esploristo, helpante en la evoluigo de la unua kontraŭaidosa medikamento: zidovudino ( AZT ).

Ŝi ankaŭ laboris por la usona Nacia Kancer-Instituto, la Usona Asocio por Kankro-Esplorado, kaj la Monda Organizaĵo pri Sano.

Kvankam ŝia plej granda esplorado, kaj por kiu ŝi estis premiita la Nobel-premio pri Fiziologio aŭ Medicino de 1988 kune kun George Hitchings kaj James W. Black, estas la studo de la biokemiaj diferencoj inter normalaj kaj patogenaj homaj ĉeloj por desegni medikamentojn kiuj povus elimini aŭ malhelpi la reproduktadon de apartaj patogenoj sen damaĝi gastigajn ĉelojn, aliaj premioj kiujn ŝi ricevis inkludas la National Medal of Science (1991) kaj la Lemelson-MIT Lifetime Achievement Award (1997). En 1991, ŝi iĝis la unua virino induktita en la Nacia Famhalo de Inventistoj.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

  • 6-merkaptopurino (Purinethol), la unua kuracado kontraŭ leŭkemio
  • Azatioprino (Imuran), la unua imunosubprema agento, uzita en organtransplantadoj
  • Alopurinolo (Zyloprim), kontraŭ podagro
  • Pirimetamino (Daraprim), kontraŭ malario
  • Trimetoprimo (Septra), efika kontraŭ bakteria meningito kaj iuj specoj de sepsemio, kaj bakteriaj infektoj de la urinaj kaj spiraj vojoj
  • Acikloviro (Zovirax), kontraŭ herpetaj virusoj
  • Nelarabino por la traktado de kancero.