Guarda (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Guarda
Guarda
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6300–6301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42 541  (2011) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 7° 16′ U (mapo)40.536388888889-7.2683333333333Koordinatoj: 40° 32′ N, 7° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 056 m [+]
Areo 717,88 km² (71 788 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Guarda (Portugalio)
Guarda (Portugalio)
DEC
Guarda
Guarda
Situo de Guarda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guarda, Portugal [+]
vdr

Guarda (portugallingva prononco: [ˈɡwaɾdɐ]) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Guarda, kies ĉefurbo ĝi estas, kaj regiono Centra en nordokcidenta Portugalio. La municipo havas 40 126 loĝantojn (2021). La urbo mem havas 31 224 loĝantojn (2006).[1]

Guarda estas konata kiel "urbo de kvin F": Farta, Forte, Fria, Fiel kaj Formosa - abunda (aŭ tute kontentiga), forta, malvarma, fidela kaj bela.[2] Klarigo estas jena:

  • Farta (abunda), pro la fekundeco de la tero de la valo de la rivero Mondego;
  • Forte (forta), pro la kastelturo, muregoj kaj alta geografia loko;
  • Fria (malvarma), pro proksimeco al la Serra da Estrela;
  • Fiel (fidela), ĉar la kapitangeneralo de la kastelo, Álvaro Gil Cabral, praavo de Pedro Álvares Cabral, malakceptis transdoni la ŝlosilojn de la urbo al la reĝo de Kastilio dum la krizo de 1383-1385 kaj krome partoprenis en la Batalo de Aljubarrota;
  • Formosa (bela), pro la natura beleco de la urba kerno.[3][4]

Ĉefa altiraĵo estas la katedralo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Guarda.

La municipo limas kun Almeida, Belmonte, Covilhã, Celorico da Beira, Gouveia, Pinhel, Manteigas kaj Sabugal.

Ĝi estas sur la deklivaro de la Serra da Estrela, nome la plej alta montaro en kontinenta Portugalio, kun pinto ĉe 1993 metroj. Guarda estas la urbo sur plej alta altitudo en Portugalio (1 056 m.s.m.) kaj unu el la plej gravaj urboj de la portugala regiono Beira Alta. La Serra da Estrela, nome la plej alta montaro en kontinenta Portugalio, estas parte en tiu distrikto. La urbo estas atingebla per naciaj kaj internaciaj fervojoj kaj per aŭtovojoj A25 (Aveiro, Viseu, Guarda, Vilar Formoso) kaj A23 (Guarda, Covilhã, Fundão, Castelo Branco, Abrantes, Torres Novas). Ĝi estas proksime de la limo kun Hispanio, je ĉirkaŭ 40 km de Fuentes de Oñoro, provinco Salamanko, tra Vilar Formoso.

Ĝi havas 43 freguesias, nome la jenaj: Adão, Aldeia do Bispo, Aldeia Viçosa, Alvendre, Arrifana, Avelãs da Ribeira, Avelãs de Ambom e Rocamondo, Benespera, Casal de Cinza, Castanheira, Cavadoude, Codesseiro, Corujeira e Trinta, Faia, Famalicão, Fernão Joanes, Gonçalo, Gonçalo Bocas, Guarda, Jarmelo São Miguel, Jarmelo São Pedro, João Antão, Maçainhas de Baixo, Marmeleiro, Meios, Mizarela, Pêro Soares e Vila Soeiro, Panóias de Cima, Pega, Pêra do Moço, Porto da Carne, Pousade e Albardo, Ramela, Rochoso e Monte Margarida, Santana da Azinha, Sobral da Serra, Vale de Estrela, Valhelhas, Vela, Videmonte, Vila Cortês do Mondego, Vila Fernando, Vila Franca do Deão kaj Vila Garcia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Porta do Sol (Sunpordego).

En la unuaj jarcentoj de la romiigo de la Iberia Duoninsulo, Luzitanaj popoloj loĝis en la regiono de Guarda, nome Igaeditani, Lancienses Oppidani, kaj Transcudani. Tiuj popoloj rezistis romiigon dum du jarcentoj. Male tiuj areoj ne konsumis vinon, sed bieron el glanoj. Iliaj armiloj estis kurbaj glavoj falcata, kiuj facile rompis romiajn glavojn pro sia metalurgia supereco. Iliaj paganaj dioj estis diferencaj el la romiaj dioj. Luzitanaj religiaj surskribaĵoĵ estas videblaj en kelkaj sanktejoj kiel Cabeço de Fráguas.[5]

Oni sugestis, ke praurbo Castelos Velhos (MAlnovaj kasteloj), el la Ferepoko, estis sur la loko de la nuntempa urbo Guarda.[6]

Kvankam pluas duboj pri la naskoloko, Luzitana militestro Viriato (heroo de Portugala historio ĝis nune) eble naskiĝis en la regiono de Guarda nome en "Montoj Herminios", koresponde al nuntempa Serra da Estrela. Aliaj historiistoj sugestas, ke eble li naskiĝis pli proksime al la marbordo.[7][8][7][9] Ĉiuokaze lia murdo fare de perfiduloj je la servo de la romia Kepjo, konsulo kaj militestro, okazis en Cabeço de Fráguas, en la nuntempa municipo de Guarda, en la jaro 139 aŭ 138 a.n.e.[10][11][12][13][10]

Ĉefturo de la Kastelo de Guarda.

Post la romia epoko, sekvis la periodo de okupado fare de Visigotoj. Poste, la regiono estis okupita de la islama civilizacio kaj poste de la Reĝlando Asturio. Nur post la procezo de kristana konkero, oni definitive konfirmis la gravon de la urbo kaj de la regiono.[14]

En 1199 Sanĉo la 1-a ŝanĝis la diocezon de Egitania (Idanha-a-Velha) al Guarda,[15] kaj havigis al la urbo foruon similan al tiu de Salamanko.[16]​ Pro sia alta loko la urbo ludis gravan rolon en defendo kaj strategio.[17]​ La juda komunumo de la urbo, jam gravis en la 13-a jarcento kaj enhavis ĉirkaŭ la 15-a jarcento inter 600 kaj 850 personoj, kaj akceptis nombrajn judojn elpelitajn el Hispanio en 1492.[17]

En 1202 oni kreis la diocezon de Guarda, ĉar Idanha, iama Egitania,[18] estis tre forlasita dum la epoko de la militoj kontraŭ islamanoj pro situo proksime al la landlimo kaj malfacila defendo.[19] Guarda male estis fondita en loko multe pli facile defendebla.[20]

La unua katedralo de Guarda estis konstruita samjare, je iniciato de episkopo Don Martinho kun apogo de la reĝo Sanĉo la 1-a. Tamen ĝi estis translokigita al alia loko ene de la urbopordegoj, inter la jaroj 1208 kaj 1214. Inter 1390 kaj 1396 oni konstruis la nunan katedralon, je iniciato de la episkopo Don Frei Vasco kun apogo de la reĝo Johano la 1-a. La katedralo estis poste ampleksigita inter 1397 kaj 1426, inter 1435 kaj 1458, kaj inter 1504 kaj 1517.[21]

La reĝo Denizo kaj la reĝino Izabela estis en la regiono de Guarda inter Novembro 1281 kaj la fino de Julio 1282, precize en la urbo Trancoso.[22] Tiu reĝo Denizo preparis tie militon kontraŭ Kastilio, kiu estos solvita pere de la Traktato de Alcañices. En 1282, la reĝo Denizo regis la unuajn portugalajn "Cortes" de Guarda (kortumoj, praparlamento).[20]

Kruc-pilorio de Guarda.

En 1371, Denizo deklaris Guarda "rifuĝejon" por "humanigitoj", tio estis la personoj kondamnitaj pro murdo, kiujn la reĝo pardonis cele al reloĝado de teroj proksimaj al la limoj.[23] En 1383 oni kreis en la urbo lernejon por malriĉaj studentoj fare de la episkopo Afonso Correia la 2-a, asocie kun la episkopa lernejo de Guarda, ekzistinta (almenaŭ) ekde la 13-a jarcento.[24]

En 1465 la reĝo Afonso la 5-a faris novajn kortumojn en Guarda.[25][26] En 1475, la Princo Johano (estonta reĝo Johano la 2-a) faris Konsilantaron en Guarda por arigi trupojn kiuj partoprenos en la Batalo de Toro, kadre de la Milito de Kastilia Sukcedo.[27] En la 1490-aj jaroj, kiam okazis la forpelo de Judoj el Hispanio, Guarda ricevis novajn loĝantojn por sia juda komunumo, kiuj kreis novan vivon al la komerco en tiu landlima areo. En 1493, lokano kaj kronikisto Rui de Pina planis la Traktaton de Tordesillas kaj organizis diplomatian mision al Kastilio.[28] En 1496 kaj 1497, dum la regado de Manuelo la 1-a, oni ordonis konverton aŭ forpelon de judoj, kio rezultis en apero de la nomitaj novkristanojn (aŭ Marranos), kaj ankaŭ la aperon de Kriptojudismo en la regiono.[29] La 22an de Oktobro, 1536, la Inkvizicio ekfunkciis, kaj oni lanĉis persekutadon kontraŭ hinduistoj (en Portugala Barato), islamanoj kaj judoj.[30] Tiu persekutado estis lanĉita ankaŭ en Guarda, precize la 8-an de Junio 1564, kiam oni rajtigis al Don Ambrosio Capelo, inkvizicisto de Guarda, funkciigi la inkvizicion en la diocezoj de Guarda kaj Lamego.[31]

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Malnova urbodomo de Guarda el la 17-a jarcento.

En 1580, dum la dinastia krizo de 1580, la episkopo de Guarda, Don João, defendis la sendependecon de Portugalio kaj opoziciis al la Iberia Unio. La episkopo poste rezistis la rezultojn de la Batalo de Alcântara (1580) ĉe Lisbono kaj plue estis aliĝinta kun António, Prioro de Krato, kontraŭ ĉiuj aliaj portugalaj episkopoj.[32] La 18an de Marto, 1582, la Papo kondamnis la farojn de Don João, episkopo de Guarda, kaj li mortis en 1592 dum la regado de Filipo la 2-a (Hispanio) (Filipo la 1-a de Portugalio).[33][34]

La 21-an de Septembro 1597, okzis la sinodo en kiu oni iniciatis novajn statutojn kaj konstituciojn de la episkopo de la urbo, cele al adpto de la dekretoj de la Koncilio de Trento, en la kadro de la Kontraŭreformacio de la Katolika Eklezio.[35]

En 1655 la ekspluatado de minoj de stano en Guarda intensiĝis.[36] En 1674, okazis la dioceza sinodo de Guarda por reguli impostoj.[37] Inter 1728 kaj 1730, la loka doktoro Simão de Castro estis kondamnita de la loka inkvizicio pri judismo. Kiel rezulto, li rifuĝiĝis en Portugala Hindio, kie li setliĝis en 1734.[38]

Interno de la preĝejo de Mizerikordo.

En 1762-1763 la regiono de Guarda estis invadita de hispanaj fortoj, dum la Sepjara milito, kaj kelkaj urboj en la areo estis okupaciitaj de Hispanio, inklude Almeida. Tiu urbo estis redonita al Portugalio en 1763, post pactraktato subskribita en Parizo.[39] En 1801, Pedro de Almeida Portugal, 3a Markizo de Alorna konstruis bunkrojn en Guarda, kontraŭ bombatakoj, post la malbonigo de diplomatiaj rilatoj kun Hispanio.[40] Tiun saman jaron, la unua sekcio de la muegoj estis detruita, je ordonoj de la Markizo de Alorna, por reuzi ties ŝtonojn en la konstruado de fuorto en la najbara urbo de Vale de Estrela, okcidente de la urbo.[41]

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

André Masséna decidis koncentri la francan armeon ĉirkaŭ Guarda kaj Belmonte.

Kiel rezulto de la Napoleona invado de Portugalio, kun trupoj komandataj de la franca generalo Louis Henri Loison, okazis ribelo en Guarda la 21an de Junio, 1808, post la translokigo de la Portugalia kortego al Brazilo kiel rezulto de tiuj invadoj.[42] La 22an de Marto, 1811, la franca generalo André Masséna decidis koncentri la francan armeon ĉirkaŭ Guarda kaj Belmonte, for el la fortikaĵoj de Ciudad Rodrigo kaj Almeida. La 3an de Aprilo samjare, en la Batalo de Sabugal, la brita militestro Wellington venkis kontraŭ la generalo Jean Reynier, kaj devigis Masséna foriri el Portugalio.[43]

En 1829, dum malvarmega tajdo, oni informis en Guarda ke temperaturoj estis falintaj tiom ke ili frostigis ovojn, brandon, kaj aliajn aĵojn kiuj frostiĝas nur en tre akra malvarmo.[44] En 1835, alia sekcio de murego estis detruita, inter la ĉefturo kaj la Porta Nova (Nova Pordego), kaj ties ŝtono estis uzita en la konstruado de la nova publika tombejo.[41] En 1855 ono fondis la liceon kie studis estontaj gravuloj kiel Vergílio Ferreira, Eduardo Lourenço kaj Augusto Gil.[45]

En 1868, dum la regado de Ludoviko la 1-a, oni publikigis la unuan gazeton de Guarda nome O Egytaniense.[46] En 1882 oni malfermis fervojon de Beira Alta (al kio venis Ludoviko la 1-a kaj la reĝa familio), kiu ligis la marbordan urbon Figueira da Foz kaj Vilar Formoso, ĉe la limo kun Hispanio. Ĝi estas ankoraŭ la ĉefa fervoja konekto inter Portugalio kaj la cetero de Eŭropo.[47][48] En 1893, oni malfermis duan fervojon inter Guarda kaj Abrantes, en Ribatejo.[49] La 1an de Januaro 1899, elektra lumo estis enkondukita en Guarda, kio faris ĝin unu el la plej fruaj portugalaj urboj kiuj estis elektrigita.[50] En 1897 oni fondis lernejon por mezlernejaj instruistoj.[51] En Majo 1907, kun ĉeesto de la reĝo Karlo kaj la reĝino Amélie de Orleano, oni inaŭguris sanatorion Sousa Martins, unua siatipa en la lando por pacientoj de tuberkulozo.[52][53]

Respubliko[redakti | redakti fonton]

Loka poeto Augusto Gil.

Post la deklaro de respubliko en Portugalio en 1910, aperis gazetoj tra la tuta Distrikto Guarda, speciale en Guarda kaj Seia, ĉefe aliĝintaj al respublika idearo kaj propagandaj celoj. Tiuj konstituas fonton tre gravan por la rekonstruo de la ĵusa historio de variaj komunumoj de la Distrikto dum la apliko de la respublika reĝimo.[54]

La legenda Guarda poeto Augusto Gil mortis la 26an de Februaro, 1929, jam en la epoko de la militista diktatoreco.[55] Poste venis la diktatoreca reĝimo de Oliveira Salazar. En la nokto de la 24a de Aprilo, 1974, la kapitano Augusto José Monteiro Valente arestis sian komandanton kaj aliĝis al la Movimento das Forças Armadas (MFA), kiu la venontan tagon renversos la diktatoran reĝimon de Salazar kaj Caetano en la Revolucio de la Diantoj, kaj li estis konsiderita unu el plej brilaj kaj plej engaĝinĝintaj portugalaj militistoj en tiu revolucio.[56]

En 1942 oni malfermis la unuan hotelon en la urbo Guarda, nome "Hotel Turismo" aktiva ĝis nun, kaj ikona simbolo de turismo en tiu urbo.[57] En 1963, Industrias Lusitanas Renault (aŭtomobila fabriko) ekfunkciis en Guarda, estis aktivaj ĝis 1987, kaj produktis 189 461 vehiklojn de la modeloj Renault 4, Renault 5, Renault 6, Renault 8, Renault 10, Renault 12 , Renault 16 kaj Renault Trafic. Poste venis "Delco Remy" kaj poste "Delphi (Autopeças)", ĝis ties fermmo en Decembro 2010.[58] En 1965 oni malfermis Altlernejon por Flegistinoj.[59] En 1980, Politeknika Instituto malfermiĝis, en 1986 Kiel Altlernejo de Edukado kaj la venontan jaron kiel Altlernejoj de Teknologio kaj Administrado. En 1999, oni kreis Altlernejon de Turismo kaj Telekomunikado en tiu instituto, sed en la najbara urbo Seia.[60]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La du ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la katedralo kaj la kastelo. La katedralo enhavas elementojn de Gotika arkitekturo kaj de Manuelisma stilo ekzemple en fenestroj kaj salomonaj kolonoj; ĝi estis konstruita ekde 1390 ĝis mezo de la 16-a jarcento kaj restaŭrita de la arkitekto Rosendo Carvalheira inter 1898 kaj 1921. Estas gravaj prilaboritaj tomboj de gravuloj, bela ĉefretablo, ktp., sed ekzemple baroka orgeno estis forigita de Carvalheira por restaŭri la gotik-manuelisman etoson. La kastelo estis konstruita inter la 12a kaj 14a jarcentoj.​ Ĝi estis deklarita Nacia Monumento. Estas aliaj gravaj vidindaĵoj, kiel la jenaj:

Interno de la katedralo. La tipaj salomonaj kolonoj de Manuelisma stilo estas karaktera trajto.
Mezepoka strato kaj preĝejo de Sankta Vincento fone.
  • Iama Episkopa Palaco de Guarda (aktuala Muzeo de Guarda)
  • Dolmeno de Pêra do Moço (megalita monumento)
  • Turo de la Forĝistoj (Ferreiros) (parto de la mezepokaj muregoj)
  • Konvento de Sankta Francisko de Guarda aŭ Konvento de la Sankta Spirito
  • Kapelo de Nia Sinjorino de Mileu
  • Arkeologia kuŝejo de Póvoa do Mileu
  • Fontano de Dorna
  • Preĝejo de Sankta Vincento
  • Preĝejo de la Mizerikordo
  • Krucpilorio (pelourinho) de Guarda
  • Kastrumo Jarmelo (antaŭromia)
  • Paços do Concelho, iama urbodomo
  • Kastrumo de Tintinolho, grava loko en la milito inter luzitanoj kaj romianoj
  • Domo de Rua do Encontro
  • Domo de Chaves Bandarra
  • Fontano (Chafariz) de la Poplejo de Sankta Andreo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj sektoroj de Guarda estas jenaj: turismo, tekstila industrio, industrio por elektraj kabloj por aŭtomobila fabrikado kaj por energiaj industrioj, lano, vitro, marmoro kaj granito, metalurgio, aluminio, kemiaĵoj, bakado, laktaĵoj, kaj konstruados. Estas ankaŭ metiartoj, agrikulturo kaj brutobredado en la ruraj areoj de la municipo.[61][62][63][64][65][66][67][68]

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Guarda estas ĝemeligita kun:[69]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Guarda". Portal nacional. Alirita la 26an de Decembro 2020.
  2. Cidade da Guarda (Ciudad de Guarda). Escola Superior de Tecnologia e Gestão - Instituto Politécnico da Guarda. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2022-10-20.
  3. Guarda: A cidade dos 5 "F"s. Câmara Municipal da Guarda (Ayuntamiento de Guarda). Alirita 25a de Decembro 2020.
  4. PT - Circuito Centro e Interior histórico - Portugal - Guarda. Turiventos - Turismo e Eventos. Alirita 25a de Decembro 2020.
  5. "PT - Circuito Centro e Interior histórico - Portugal - Guarda". Turiventos - Turismo e Eventos. Alirita la 25an de Decembro 2020.
  6. Alarcão, Jorge. "Notas de arqueologia, epigrafia e toponímia IV" (PDF). Revista Portuguesa de Arqueologia. Alirita la 25an de Decembro 2020.
  7. 7,0 7,1 Pérez Vilatela 2000, p. 261.
  8. Amílcar Guerra 1992, p. 14.
  9. Amílcar Guerra 1992, p. 15-16.
  10. 10,0 10,1 Sánchez Moreno 2002, p. 152.
  11. Pastor Muñoz 2009, p. 48.
  12. López Melero 1988, p. 260-261.
  13. Pastor Muñoz 2009, p. 41, 48.
  14. Viagens na Nossa Terra! - Guarda. Colégio Internato dos Carvalhos. Arkivita el la originalo je 2015-04-15. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-15. Alirita 2022-10-20.
  15. About the (genealogical) relationship between medieval municipal law of Coria and Castelo Bom. Bielefeld University. Arkivita el la originalo je 5a de Marto 2016. Alirita 25a de Decembro 2020.
  16. de la Torre Rodríguez 1998, p. 789.
  17. 17,0 17,1 Fonseca Moretón 2004, p. 442.
  18. Diocese da Guarda. Casa Santa Marta - Irmãzinhas dos Anciãos Desamparados. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 2022-10-20.
  19. A Lenda da Gardunha. Centro de Estudos Ataíde Oliveira. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 2022-10-20.
  20. 20,0 20,1 Histórias e sabores - Guarda. Histórias e sabores. Alirita 25a de Decembro 2020.
  21. Catedral da Guarda / Sé da Guarda. SIPA - Sistema de Informação para o Património Arquitectónico. Alirita 25a de Decembro 2020.
  22. Pero-Sanz, José Miguel. (19-a de septembro 2011) Santa Isabel, 2011‑a eldono (hispane), Palabra. ISBN 978-84-9840-546-0.
  23. Maldonado de Vasconcelos Correia, Luís Miguel. (2010) Castelos em Portugal. Castelos em Portugal: retrato do seu perfil arquitectónico (1509-1949) - Mediabooks. ISBN 9789892600222.
  24. A Escola Episcopal da Sé da Guarda, p. 195–199. Revista do Instituto Politécnico da Guarda. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 25a de Decembro 2020.
  25. A Guarda em Cortes nos séculos XIV e XV. Revista Portuguesa de História - Universidade de Coimbra. Alirita 25a de Decembro 2020.
  26. Documentos de D.Afonso V, Infante D. Pedro e Príncipe D.João. Arquivo Municipal de Lisboa. Arkivita el la originalo je 2016-08-04. Alirita 25a de Decembro 2020.
  27. Mimória Scrita de Sendin. Mimória Scrita de Sendin. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2022-10-20.
  28. Tratado de Tordesillas - O Tratado de Tordesilhas e as suas consequências. Educa já!. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2012. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-07. Alirita 2022-10-20.
  29. A Fundação da Inquisição em Portugal: Um novo olhar. Scuola Normale Superiore, Pisa-Italia. Arkivita el la originalo je 2017-08-15. Alirita 25a de Decembro 2020.
  30. Sassoon, Salomon, Saraiva. (2001) The Portuguese Inquisition and Its New Christians, 1536-1765. Brill, 2001, p. 345–347.
  31. Os bispos e a inquisição portuguesa (1536-1613). Repositório Institucional da Universidade Católica Portuguesa. Arkivita el la originalo je 28a de Februaro 2013. Alirita 25a de Decembro 2020. Arkivigite je 2013-02-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-28. Alirita 2022-10-20.
  32. Bishops and Politics: The Portuguese Episcopacy During the Dynastic Crisis of 1580. Universitato de Koimbro - Centre for History, Society and Culture. Alirita 25a de Decembro 2020.
  33. João de Portugal, bispo da Guarda. Geni.com. Alirita 25a de Decembro 2020.
  34. Restauração da Independência de Portugal: Os difíceis tempos da Igreja antes e após 1640. Secretariado Nacional da Pastoral da Cultura. Alirita 25a de Decembro 2020.
  35. (1936) Grande enciclopédia portuguesa e brasileira (pt-BR). Editorial Enciclopédia, limitada, p. 897.
  36. Thomaz, Manoel Fernandes. (1819) Repertorio Geral, ou, Indice Alphabetico das Leis Extravagantes do Reino de Portugal (pt-BR). Real Imprensa da Universidade de Coimbra.
  37. Dissertações sobre os Dizimos Ecclesiasticos, ‑a eldono, p. 27.
  38. Un Médico entre la Garras de la Inquisición: El proceso de Simón de Castro (1728-1730). University of Southampton, p. 373–388.
  39. Campanha de 1762. Guerra Fantástica (1762-1763). Arquivo Histórico Militar. Arkivita el la originalo je 2018-12-24. Alirita 26a de Decembro 2020.
  40. D. Pedro de Almeida Portugal, 3.º marquês de Alorna. Portugal - Dicionário Histórico, Corográfico, Heráldico, Biográfico, Bibliográfico, Numismático e Artístico. Alirita 26a de Decembro 2020.
  41. 41,0 41,1 A evolução da paisagem urbana da cidade da Guarda: ativação/desativação do património edificado.. Porto Universitato. [rompita ligilo]
  42. Invasões Napoleónicas. História de Portugal (9a de Marto 2013). Alirita 26a de Decembro 2020.
  43. Cronologia das invasões francesas - 1811. O Portal da História - As invasões francesas. Alirita 26a de Decembro 2020.
  44. Guarda - Uma cidade talhada no granito. Café Portugal. Arkivita el la originalo je 2015-04-25. Alirita 26a de Decembro 2020.
  45. Liceu Nacional da Guarda celebrou ontem 150 anos. Público (Portugalio). Alirita 26a de Decembro 2020.
  46. Rafael, Gina Guedes. (1998–2002) Jornais e Revistas Portugueses do séc. XIX. Lisboa: Ministério da Cultura, Biblioteca Nacional. ISBN 972-565-229-0.
  47. 130 Anos da Linha da Beira Alta. Rota da Bairrada. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 26a de Decembro 2020.
  48. Gazeta dos Caminhos de Ferro. Sociedade SKF Limitada. Alirita 26a de Decembro 2020.
  49. Linha da Beira Baixa. Gazeta dos Caminhos de Ferro. Alirita 26a de Decembro 2020.
  50. De S. Pedro "Dos Comedeiros" à Aldeia dos Trinta. O Interior. Alirita 26a de Decembro 2020.[rompita ligilo]
  51. Formação de professores. Navegando na Educação. Arkivita el la originalo je 2009-02-03. Alirita 26a de Decembro 2020. Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-03. Alirita 2022-10-20.
  52. Notícias. Portal Oficial da Ordem dos Médicos. Alirita 26a de Decembro 2020.
  53. 106 anos do Sanatório Sousa Martins. Sapo Videos. Alirita 26a de Decembro 2020.
  54. O Distrito da Guarda na I República - Os Jornais no Distrito da Guarda. Arquivo Distrital da Guarda. Arkivita el la originalo je 2014-10-10. Alirita 26a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-10. Alirita 2022-10-20.
  55. Obras de Augusto Gil (1873-1929). Literatura Contemporânea em Língua Portuguesa. Alirita 26a de Decembro 2020.
  56. Major-general Augusto José Monteiro Valente – Militar, Republicano, Patriota e Herói de Abril. Revista Praça Velha. Alirita 26a de Decembro 2020.
  57. A Guarda com turismo em 2050. O Interior. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 26a de Decembro 2020.
  58. "Foi um orgulho ter servido a fábrica que era a "menina dos nossos olhos"". O Interior. Arkivita el la originalo je 2015-05-05. Alirita 26a de Decembro 2020.
  59. Escola - Apresentação (Escuela - Presentación). IPG - Escola Superior de Saúde. Arkivita el la originalo je 5a de Majo 2015. Alirita 26a de Decembro 2020. Arkivigite je 2015-05-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-05. Alirita 2022-10-20.
  60. História do Instituto. IPG. Alirita 26a de Decembro 2020.
  61. Obervatório Local - Indicadores Socio-Económicos das Freguesias do concelho da Guarda. Admestrela. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 26a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2022-10-20.
  62. Declaração Ambiental 2013. Coficab. Alirita 26-a de decembro 2020.[rompita ligilo]
  63. Obervatório Local - Indicadores Socio-Económicos das Freguesias do concelho da Guarda. Admestrela. Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 26a de Decembro 2020. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2022-10-20.
  64. Guarda, Portugal. Sodecia. Arkivita el la originalo je 2015-03-07. Alirita 26a de Decembro 2020.
  65. Vidreiros Reunidos foi fundada em 1991.
  66. Metalguarda. Metalguarda - Indústria Metalúrgica. Alirita 26a de Decembro 2020.
  67. Historial. Egiquímica. Arkivita el la originalo je 2017-10-05. Alirita 26a de Decembro 2020.
  68. Fumeiros da Guarda. Europages. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 26a de Decembro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2022-10-20.
  69. 69,0 69,1 69,2 69,3 69,4 69,5 Geminações de Cidades e Vilas. Associação Nacional de Municípios Portugueses. Arkivita el la originalo je 2022-10-20. Alirita 26a de Decembro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]