Unua Ĉeĉenia milito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50: Linio 50:


===Batalo de Grozno===
===Batalo de Grozno===
[[Image:Evstafiev-chechnya-palace-gunman.jpg|thumb|250px|right|Ĉeĉena militanto apud ruinoj de Grozna prezidenta palaco, januar [[1995]].]]
Kiam Rusio atakis Ĉeĉenian ĉefurbon Groznon en decembro [[1994]] - januaro [[1995]], miloj kaj miloj de civitanoj jam mortis pro bombado kaj artileriaj atakoj. La bombado de Grozno estis plej forta bombado en Eŭropo ekde [[detruo de Dresden]] dum la [[Dua mondmilito]]<ref>Williams, Bryan Glyn (2001).[http://www.blackwell-synergy.com/doi/pdf/10.1111/1475-4967.00012 The Russo-Chechen War: A Threat to Stability in the Middle East and Eurasia?]. ''[[Middle East Policy]]'' 8.1.</ref>. Post fiasko de kelkaj sturmoj, Rusia armeo penis bombdetrui la urbon. La aerarmeo ĵetis sennombrajn bombojn dum la artilerio lanĉis raketojn de la lando. Samtempe Rusiaj registoj akuzis la Ĉeĉenojn je uzo de "[[homa ŝildo|homaj ŝildoj]]" pro grandaj kvantoj de civitanoj, kiuj ne permesis tutan detruon de la urbo<ref>[http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/europe/545672.stm Chechens 'using human shields']</ref>.

Unua atako finiĝis je granda malvenko de atakantoj kaj multaj mortoj inter Rusiaj trupoj. Proksimume inter 1000 kaj 2000 da Rusiaj federaciaj soldatoj mortis dum atako je [[Silvestro]]. El ĉ. 1000 soldatoj de ''131 Motora [[Brigado]] "Majkop"'' sendita en la urbon nur ĉ. 230 travivis post 60-hora batalo, kaj eĉ el tiuj triono estis kaptitaj. Aliaj rusoj trupoj perdis centojn da homoj dum unuaj du-tri tagoj de [[sieĝo]].<ref name="Gall">{{cite book
| last =Gall
| first =Carlotta
| authorlink =
| coauthors =Thomas de Waal
| title =Chechnya: Calamity in the Caucasus
| publisher =New York University Press
| date =1998
| location =
| pages =
| url =http://www.nytimes.com/books/first/g/gall-chechnya.html
| doi =
| isbn = 0-8147-2963-0 }}</ref>.

Malgraŭ multaj viktimoj de la atako, Rusio armeo eventuale okupis Groznon dum akra urba [[gerilo]]. En [[7-a de januaro]] [[1995]] Rusio [[general-majoro]] [[Viktor Vorobjov]] estis mortita en Grozno per [[haŭbizo]], iĝante la unua el longa listo de Rusiaj generaloj pereintaj en Ĉeĉenio. En [[19-a de januaro]], malgraŭ egaj perdoj, Rusiaj trupoj okupis ruinojn de la prezidenta palaco. La ĉeĉenoj defendis ĝis dum pli ol tri semajnoj, kaj je la tempo de okupo ĝi kaj apudaj distriktoj de la urbo estis preskaŭ tute ruinitaj. La batalo en sudaj partoj de la urbo oficie finiĝis en la [[6-a de marto]] [[1995]].

Laŭ kalkuloj de [[Sergej Kovaljov]] ĉ. 27000 civitanoj mortis dum unuaj 5 semajnoj de bataloj. [[Dmitrij Volkogonov]], la generalo kaj historiisto de moderna Rusio, asertas ke Rusiaj bombadoj mortigis ĉ. 35000 civitanojn el kiuj 5000 estis infanoj. Li ankaŭ asertas ke plimulto de la mortintoj estis etnaj [[rusoj]], ĉar plimulto de la ĉeĉenoj loĝis en montaraj vilaĝoj kaj ne en la urbo. Rusiaj militistoj ankaŭ agnoskis ĉ. 2000 mortintoj kaj perditoj el flanko de Rusia armeo.<ref>{{cite journal
| last =Faurby
| first =Ib
| authorlink =
| coauthors =Märta-Lisa Magnusson
| title =The Battle(s) of Grozny
| journal =Baltic Defence Review
| volume =
| issue =2
| pages =75–87
| publisher =
| date =1999
| url =http://www.caucasus.dk/publication1.htm
| doi =
| id =
| accessdate = }}</ref>. Internaciaj observistoj de [[Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo|OSKE]] priskribis la scenojn de milito kiel "neimagebla katastrofo". Eksa (kaj ununura) prezidento de Sovetunio [[Miĥail Gorbaĉov]] komentis pri la milito ke ĝi estas "honta, sanga aventuro" dum [[Germanio|Germania]] [[kanceliero]] [[Helmut Kohl]] priskribis la eventojn kiel "frenezaĵo"<ref>{{cite web
| last =
| first =
| authorlink =
| coauthors =
| title =The First Bloody Battle
| work =The Chechen Conflict
| publisher =BBC News
| date =[[2000-03-16]]
| url =http://news.bbc.co.uk/2/hi/europe/482323.stm
| format =
| doi =
| accessdate = }}</ref>.

===Daŭraj Rusiaj atakoj===


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 23:36, 21 aŭg. 2008

Rusa helikoptero Mil Mi-8 detruita de ĉeĉenaj ribeluloj apud Grozno, decembro 1994.

La Unua Ĉeĉenia milito okazis inter Rusio kaj popolo de Ĉeĉenio inter jaroj 1994 kaj 1996. Rezulto de ĝi estas fakta apartiĝo de Ĉeĉenia respubliko Iĉkerio el Rusa Federacio. Tiu sendependeco, kvankam ne agnoskita oficie far iuj ŝtatoj, daŭris ĝis la dua Ĉeĉenia milito.

Post komenca kampanjo de jaroj 1994-1995, kies kulmino estis detrua batalo ĉe Grozno, la rusaj federaciaj trupoj penis kontroli la montarajn areojn, sed estis reĵetitaj reen far Ĉeĉeniaj partizanoj. La Ĉeĉenoj konduktis kuraĝan gerilon malgraŭ granda avantaĝo de Rusio je grando de la armeo, armiloj kaj aviado. Pro kontinuaj fiaskoj de la milito kaj granda popola opozicio al la konflikto en kaj ekster Rusio, tiama rusa prezidento Boris Jelcin devis deklari batalhalton en 1996 kaj subskribi packontrakton sekvan jaron.

Laŭ oficiaj informoj rezulte de la konflikto mortis ĉ. 5500 rusaj militistoj, kaj diferaj neŝtataj nombradoj montras kvanton inter 3500 kaj 7500, kaj laŭ unu fonto eĉ 14000[1]. La kvanto de mortitaj Ĉeĉenaj partizanoj estas precize nesciebla, ĉar la gerilo estis popola movado, oficie ne nombrita. Laŭ rusaj informoj oni mortigis ĉ. 15000 gerilistoj, dum Ĉeĉeniaj separistaj fontoj asertas ke ne povis esti pli ol 3000. La nombro de mortitaj pacaj civitanoj estas, laŭ diferaj fontoj, inter 50000 kaj 100000, kaj ĉ. 200000 estis vunditaj. pli ol 500000 iĝis rifuĝintoj rezulte de la konflikto[2], ĉar la urboj kaj vilaĝoj tra la respubliko estis ruinitaj.

Fontoj de la milito

Antaŭ-historio

La kozakoj loĝis en ebena parto de nuna Ĉeĉenio ekde 16-a jarcento kaj militaj konfliktoj okazis ekde tiam. Unua amasa invado de Rusia armeo al Ĉeĉenio okazis dum regno de Petro la Granda en komenco de la 18-a jarcento. Post serio de detruaj militoj Rusio sukcesis aneksi Ĉeĉenion post Kaŭkaza milito en 1870-aj jaroj. Post tio, Ĉeĉenio konstante luktis por sendependeco kaj estigis multaj ribeloj kontraŭ la caro, sed sen sukceso. La provo separigi la regionon post frakaso de Rusia Imperio dum Rusa revolucio ankaŭ fiaskis kaj en 1922 Ĉeĉenio iĝis parto de la Bolŝevika Rusio kaj poste de Sovetunio.

En 1936 Josif Stalin deklaris kreon de Ĉeĉen-Inguŝa Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko kadre de RSFSR, kiu havis relative grandan kvanton de politika sendependeco (kiom entute eblis en reĝimo de stalinisma Rusio). Dum la dua mondmilito ĉeĉenoj ankaŭ strebis uzi la situacion por sendependiĝo. Pro tio la Soveta registaro akuzis la tutan popolon je kunlaboro kun Nazioj. En 1944 laŭ ordo de tiama ĉefestro de NKVD Lavrentij Berija ĉirkaŭ 1 miliono de ĉeĉenoj kaj inguŝoj estis laŭ etna principo elsenditaj al Siberio kaj Centrala Azio. Iliaj landojn kaj domojn Stalin donis al anoj aliaj popoloj, plejparte rusoj kaj kartveloj, sed ankaŭ ukrainoj kaj aliaj, ĉar Stalin strebis neniigi etnan unuecon de Ĉeĉenio. Dum la "degelo" post morto de Stalin, Nikita Ĥruŝĉov permesis al ĉeĉenoj kaj inguŝoj reveni al iliaj hejmlandoj kaj restarigis la respublikon en 1957.

La disfalo de Sovetunio

Rusio iĝis sendependa lando post Disfalo de Sovetunio en decembro de 1991. Kvankam ĝi estis plejparte akceptita kiel hereda ŝtato de Sovetunio, ĝi perdis grandan parton de sia potenco kaj ne plu povis subpremi liberiĝajn movadojn per pura politika kaj ekonomia premo. Kvankam etnaj rusoj estis pli ol 70% de la loĝantaro de iama RSFSR, ekzistis grandaj entaj kaj religiaj diferencoj inter regionoj kaj aperis emo de sendependismaj movadoj. En Soveta periodo ĉ. 100 nacioj havis entajn enklavojn kun formaj rajtoj de federaciaj subjektoj. Dum 1990-aj jaroj multaj el ili postulis faktan aŭtonomion.

Prezidento Boris Jelcin dum sia elekta kampanjo de 1990 deklaris, ke solvo de tiuj problemoj estas prioritata. En 31-a de marto 1992 li kaj Ruslan Ĥasbulatov (posta ĉefestro de Supera Soveto kaj etna ĉeĉeno) subskribis Federacian pakton ambaŭflanke kun 86 el 88 subjektoj de Rusa Federacio. En preskaŭ ĉiuj okazoj la pustuloj por sendependiĝo estis negocitaj por regiona aŭtonomio kaj impostaj privilegioj. La pakto priskribis tri bazajn tipojn de federaciaj subjektoj kaj rajtoj de loka kaj federacia registaroj en ĉiu el ili.

La nuraj du subjektoj de federacio kiuj rifuzis subskribi la pakton estis Ĉeĉenio kaj Tatarstano. En printempo de 1994 Jelcin sukcesis signi apartan traktaton kun tiama prezidento de Tatarstano Mintimer Ŝajmiev, kiu donis al la respublikon grandan aŭtonomion kadre de Rusio. Do, Ĉeĉenio restis ununura regiono kiu ne signis la pakton. Nek Jelcin, nek Ĉeĉenia loka registaro faris iujn provojn negoci la situacion. La ĉeĉenoj preferis vivi laŭ propraj moroj kaj ignori la federacian registaron kaj Jelcin ne emis lasi sendependan popolon ene de Rusia teritorio. La plenskala konflikto iĝis neevitebla.

Ĉeĉenia Deklaracio de sendependeco

Ĉeĉenio (ruĝe) en mapo de Rusia Federacio.

En 6-a de septembro 1991 militantoj de Tut-Nacia Kongreso de Ĉeĉena Popolo (TNKĈP), la partio de eksa Soveta generalo de aerarmeo Ĝoĥar Dudajev sturmis sesion de la Supera Juĝo de Ĉeĉen-Inguŝa ASSR kun celo demandi sendependecon. Dum la sturmo mortis ĉefo de Ĉeĉenia branĉo de Komunista Partio de Sovetunio Vitalij Kucenko, kiu aŭ mem falis el fenestro de dua etaĝo aŭ estas ĵetita. Tiu morto efektive dissolvis la registaron de Ĉeĉen-Inguŝa Aŭtonoma Respubliko[3][4][5].

En sekva monato Dudajev kaj lia partio gajnis egan popularecon kaj popolan subtenon inter la ĉeĉenoj kaj povis neniigi federacian administracion, apogantan far centra federacia registaro. Li estis elektita kiel prezidento kaj proklamis sendependecon de Sovetunio. En novembro 1991 Jelcin sendis armeajn trupojn al Ĉeĉenio, sed pro efikaj agoj de trupoj de Dudajev ili ne povis eĉ forlasi flughavenon post landiĝo kaj post ioma tempo estis retiritaj. En junio 1992 el sendependa Ĉeĉen-Inguŝa Aŭtonoma Respubliko apartigis Inguŝio, kiu eniris konflikton kun alia Rusia respubliko Norda Osetio. Poste Ignuŝio aliĝis al Rusia Federacio dum Ĉeĉenio deklaris plenan sendependecon en 1993 kiel Ĉeĉena Respubliko de Iĉkerio.

Interna konflikto en Ĉeĉenio

Ekde 1991 ĝis 1994 Iĉkerio estis fakte sendependa de Rusia registaro, sed neniu stato agnoskis ĝin sendependa. Ĉeĉena ekonomio komencis malkreski pro ekonomia blokado kaj manko de komerco. La industrio ankaŭ komencis malaperi, ĉar multaj laboristoj kaj inĝenieroj forlasis la respublikon pro malriĉeco, alta krimnivelo kaj onidiroj pri etnaj persekutoj kontraŭ ne-ĉeĉenoj. La aŭtoritato de Dudajev ankaŭ malkreskis kaj kreskis opozicio kontraŭ li, kun granda subteno el Rusio. En malfrua tiu periodo okazis veraj bataloj inter subtenantoj kaj malapogantoj de Dudajev, ofte eĉ kun uzo de pezaj armiloj.

Subtenantoj de Dudajev preĝas antaŭ prezidenta palaco en Grozno, 1992

En marto 1992 la opozicio provis perforte detronigi na Dudajev, sed ilia tumulto fiaskis. Monaton poste, Dudajev enkondukis rektan prezidentan regon kaj dispelis la parlamenton por eviti la referendumon por voĉdono de malfido. Rusaj federaciaj trupoj kiuj zorgis pri Oseta-Inguŝa konflikto estis movigitaj al Ĉeĉenia landlimo en malfrua oktobro 1992, kaj Dudajev, kiu perceptis tiun akton "akto de agreso kontraŭ sendependa Ĉeĉenia Respubliko" deklaris krizostaton kaj minacis per mobilizo se Rusiaj trupoj ne revenos de la limo. Post alia tumulto en decembro 1993 la opozicio organizis alternativan registaron por Ĉeĉenio kaj petis helpon de Moskvo.

En aŭgusto 1994 la koalicio de pro-Rusiaj opoziciaj grupoj en nordo de Ĉeĉenio lanĉis militan kampanjon kontraŭ registaro de Dudajev. Rusio subtenis ilin per financoj, armiloj kaj solduloj. Ĉiuj aviadaj vojoj el Rusio al Grozno estis nuligitaj kaj la bordaj trupoj establis blokadon de la respubliko. En 30-a de oktobro 1994 Rusia aviadilo sen iuj signoj komencis ĵeti bombojn al Grozno. La opoziciaj trupoj kune kun Rusiaj solduloj lanĉis atakon al Grozno en mezo de oktobro 1994, sed ĝi fiaskis pro malbona organizo. En 26-27-a de novembro ili okazigis duan, plej grandan atakon, kiu finis je granda batalo en Grozno. La Ĉeĉena Nacia Gvardio de Dudajev sukcese disbatis la atakantojn. Krome, por granda hontigo de Kremlo, ili ankaŭ kaptis ĉ. 20 soldatojn de Rusia armeo kaj ĉ. 50 aliajn Rusiajn civitanojn, solditaj de Rusia ŝtat-sekureca organizo FSK[6].

En 29-a de novembro, Boris Jelcin deklaris ultimatumon por ĉiuj frakcioj en Ĉeĉenio kun ordono senarmiĝi kaj kapitulaci. Kiam la registaro en Grozno rifuzis, Jelcin ordonis militan atakon kun ekskuzo de "restarigo de konstitucia ordo". En 1-a de decembro Rusio lanĉis grandan aerbombadon de Grozno kaj aliaj militaj punktoj de Ĉeĉenio.

En 6-a de decembro 1994 Dudajev kaj Rusia defendministro Pavel Graĉov subskribis batalhalton kaj konsentis ne plu uzi perforton. Sed jam kvin tagojn poste, en 11-a de decembro, Rusiaj trupoj amase invadis Ĉeĉenion por "establi konstitucian ordon en Ĉeĉenio kaj konservi teritorian unuecon de Rusia Federacio". Graĉov tiam fanfaronis ke li povas disbati armeon de Dudajev per unu avian regimenton kaj proklamis ke tio ĉi estos "sensanga blitzkrieg, kiu finos ne malpli frue ol la 20-a de decembro".

Rusia militoperacio en Ĉeĉenio

Komencaj eventoj

En 11-a de decembro 1994 Rusia armeo lanĉis grundatakon kontraŭ Grozno. La ĉefa atako estis portempe haltita pro komandanto de Rusia armeo general-kolonelo Eduard Vorobjov, kiu rifuzis ataki kaj rezignis je protesto, proklamante ke estas "krimo" uzi armeon konntraŭ "nia propra popolo". Multaj rusiaj oficistoj kaj registoj ankaŭ oponis la militon. Emil Pain, konsilisto de Jelcin pri problemoj de nacioj, kaj general-kolonelo Boris Gromov (komandanto de Ruĝa armeo dum Soveta-Afgania milito) ankaŭ rezignis por protesto kontraŭ la invado. Gromov diris en televido "Tio estos sanga banejo kaj nova Afganistano". Same faris general-majoro Boris Polakov. Pli ol 800 profesiaj soldatoj kaj oficiroj rifuzis partopreni en la operacio; el ili 83 estis kondamnitaj de tribunalo, ĉiuj aliaj dispelitaj. Poste general-leŭtenanto Lev Roĥlin rifuzis ricevi gratifikon de Heroo de Rusio por lia parto en la milito.

La Ĉeĉnia aerarmeo havis nur kelkajn aviadilojn, kiu estis detruitaj dum unuaj kelkaj horoj de la milito. Ĉ. 500 membroj de Ĉeĉena milicio akceptis promeson de Jelcin pri amnestio por Ĉeĉenaj militistoj kaj dizertis. Tamen, la esperoj de Jelcinaj oficistoj por rapida ĥirurga frapo kaj baldaŭa kapitulaco de la Ĉeĉenoj ne realiĝis kaj Rusio trovis sin en longa kaj laciga milito. La esprit de corps de Rusia armeo estis malalta dekomence, ĉar la trupoj estis malbone priparitaj, ekipitaj kaj ne havis iun komprenon pri celoj de la batalo. Kelkaj Rusiaj trupistoj rezistis ordonojn ataki kaj en kelkaj okazoj eĉ sabotis sian propran ekipon. En Inguŝio civilaj protestantoj haltigis kolumnon de militaj vehikloj kaj bruligis na ĉ. 30 el ili, dum ĉ. 70 soldatoj dizertis siajn trupojn. Poste la kolumno estis haltigita pro neatendanta rezisto de Ĉeĉenaj milicistoj apud vilaĝo Dolinskoje. Grupo de ĉ. 50 Rusiaj paraŝutistoj kapitulacis al loka milicio post kiam ili estis defalitaj en Ĉeĉenio.

Malgraŭ ordonoj de Jelcin la Rusia armeo, plejparte kreata el eksaj banditoj kaj solduloj, baldaŭ komencis ondon de rabo kaj perforto en Ĉeĉenio, kaŭzante grandan kontraŭstaron inter Ĉeĉeniaj civitanoj. Eĉ membroj de opozicio, kiuj originale petis Rusion agi kontraŭ Dudajev, flankis kun li por protekti sian popolon. Aliaj problemoj okazis kiam Jelcin komencis sendi al Ĉeĉenio novtrejnitajn soldatojn el apudaj regionoj, kiuj ricevis preskaŭ neniun militan trejnadon krom marŝoj kaj paradoj. Mobilaj trupoj de Ĉeĉenaj partizanoj kaŭzas grandan kvanton de mortoj inter nepriparitaj kaj nebatalemaj Rusiaj trupoj. La komandantoj rekomencis taktikon de tapiŝ-bombado kaj nedistingaj atakoj per raketa artilerio, kiuj kaŭzis enormajn kvantojn de mortintoj inter loĝantaro de Ĉeĉenio, kaj ĉeĉenoj kaj rusoj. En mezo de januaro 1995 estis miloj de civitanoj, mortitaj per Rusiaj bomboj[7]

Post kiam la Rusia armeo fokusis atakon al Grozno, la Ĉeĉenoj komencis pripari bunkrojn por defendi la ĉefurbon. En 29-a de decembro okazis unu el nur kelkaj veraj venkoj de Rusio en Ĉeĉenio, kiam rusia aerarmeo kaj paraŝutistoj sukcesis okupi urbon Ĥankala apud Grozno kaj rebatis atakon de Ĉeĉenaj trupoj. Sekva celo estis Grozno mem.

Batalo de Grozno

Ĉeĉena militanto apud ruinoj de Grozna prezidenta palaco, januar 1995.

Kiam Rusio atakis Ĉeĉenian ĉefurbon Groznon en decembro 1994 - januaro 1995, miloj kaj miloj de civitanoj jam mortis pro bombado kaj artileriaj atakoj. La bombado de Grozno estis plej forta bombado en Eŭropo ekde detruo de Dresden dum la Dua mondmilito[8]. Post fiasko de kelkaj sturmoj, Rusia armeo penis bombdetrui la urbon. La aerarmeo ĵetis sennombrajn bombojn dum la artilerio lanĉis raketojn de la lando. Samtempe Rusiaj registoj akuzis la Ĉeĉenojn je uzo de "homaj ŝildoj" pro grandaj kvantoj de civitanoj, kiuj ne permesis tutan detruon de la urbo[9].

Unua atako finiĝis je granda malvenko de atakantoj kaj multaj mortoj inter Rusiaj trupoj. Proksimume inter 1000 kaj 2000 da Rusiaj federaciaj soldatoj mortis dum atako je Silvestro. El ĉ. 1000 soldatoj de 131 Motora Brigado "Majkop" sendita en la urbon nur ĉ. 230 travivis post 60-hora batalo, kaj eĉ el tiuj triono estis kaptitaj. Aliaj rusoj trupoj perdis centojn da homoj dum unuaj du-tri tagoj de sieĝo.[10].

Malgraŭ multaj viktimoj de la atako, Rusio armeo eventuale okupis Groznon dum akra urba gerilo. En 7-a de januaro 1995 Rusio general-majoro Viktor Vorobjov estis mortita en Grozno per haŭbizo, iĝante la unua el longa listo de Rusiaj generaloj pereintaj en Ĉeĉenio. En 19-a de januaro, malgraŭ egaj perdoj, Rusiaj trupoj okupis ruinojn de la prezidenta palaco. La ĉeĉenoj defendis ĝis dum pli ol tri semajnoj, kaj je la tempo de okupo ĝi kaj apudaj distriktoj de la urbo estis preskaŭ tute ruinitaj. La batalo en sudaj partoj de la urbo oficie finiĝis en la 6-a de marto 1995.

Laŭ kalkuloj de Sergej Kovaljov ĉ. 27000 civitanoj mortis dum unuaj 5 semajnoj de bataloj. Dmitrij Volkogonov, la generalo kaj historiisto de moderna Rusio, asertas ke Rusiaj bombadoj mortigis ĉ. 35000 civitanojn el kiuj 5000 estis infanoj. Li ankaŭ asertas ke plimulto de la mortintoj estis etnaj rusoj, ĉar plimulto de la ĉeĉenoj loĝis en montaraj vilaĝoj kaj ne en la urbo. Rusiaj militistoj ankaŭ agnoskis ĉ. 2000 mortintoj kaj perditoj el flanko de Rusia armeo.[11]. Internaciaj observistoj de OSKE priskribis la scenojn de milito kiel "neimagebla katastrofo". Eksa (kaj ununura) prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov komentis pri la milito ke ĝi estas "honta, sanga aventuro" dum Germania kanceliero Helmut Kohl priskribis la eventojn kiel "frenezaĵo"[12].

Daŭraj Rusiaj atakoj

Notoj kaj referencoj

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj jamestown; $2
  2. First Chechnya War - 1994-1996 Globalsecurity.org
  3. The Chechen Wars: Will Russia Go the Way of the Soviet Union? by Matthew Evangelista Page 18.
  4. Russia's Chechen war by Tracey C. German Page 176
  5. Chechnya: Calamity in the Caucasus by Carlotta Gall and Thomas De Waal Page 96; Vitaly Kutsenko, the elderly First Secretary of the town soviet either was pushed out of a first-floor window or tried to clamber out to escape the crowd.
  6. http://www.bdcol.ee/fileadmin/docs/bdreview/07bdr299.pdf
  7. Cluster Munitions Use by Russian Federation Forces in Chechnya
  8. Williams, Bryan Glyn (2001).The Russo-Chechen War: A Threat to Stability in the Middle East and Eurasia?. Middle East Policy 8.1.
  9. Chechens 'using human shields'
  10. Gall, Carlotta; Thomas de Waal. (1998) Chechnya: Calamity in the Caucasus. New York University Press. ISBN 0-8147-2963-0.
  11. (1999) “The Battle(s) of Grozny”, Baltic Defence Review (2), p. 75–87. 
  12. The First Bloody Battle. The Chechen Conflict. BBC News (2000-03-16).