„ unuanime akceptita de la XVI-a Kongreso
La XVI-a Kongreso de SAT, kunveniginta 167 Gekamaradojn el sep landoj, aprobinte la ĝeneralan raporton de la Plenum-Komitato kontraŭ nur 2 voĉoj kaj la financan raporton unuanime,
konstatas, post dutagaj kamaradecaj k fruktodonaj diskutoj, ke nuntempe, kiam en la tuta mondo la ŝovinismo enpenetras pli k pli la spiritojn de la homoj, SAT havas gravan taskon plenumotan: tutforta lukto kontraŭ la naciecan frenezon. Pro la fakto, ke multaj K-doj el faŝistaj landoj ne povas partopreni dume en nia movado, estas la devo de ĉiuj SAT-anoj en la landoj, kie libera agado ankoraŭ eblas, pli forte k pli fervore disvastigadi niajn celojn.
La Kongreso estas konvinkita, ke la ĝis nun aplikitaj gvidprincipoj estas la sole ĝustaj k ke nur irante sur tiu vojo ni povos servi utile nian idealon. La strukturo de nia organizo estas la plej celkonforma por nia movado.
Konsekvence, la Kongreso ree alvokas al ĉiuj klaskonsciaj laboristaj esperantistoj, al kiu ajn tendenco ili apartenas, ke ili ariĝu k trovu sin hejmece en Sennacieca Asocio Tutmonda.
La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn labori en frateca spirito por la prospero de nia komuna afero. Vivu SAT! ” |