Bélapátfalva
Bélapátfalva (bElapAtfalva) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Bélapátfalva, kies centro estas. La nomo signifas vilaĝo de abato Bél.
Bazaj informoj
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 3460
- Poŝtkodo: 3346
- Telefonprefikso: 36
Situo
La urbo situas en montoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Füzesabony-Putnok.
Historio
Abatejo kaj preĝejo fondiĝis en 1232, poste ankaŭ vilaĝo. Tio determinis la tutan historion de la komunumo. La ĉirkaŭaĵo estis precipe eklezia posedaĵo. Ĝi estis kampurbo ĝis 1761, ĝis 1895 vilaĝo, kiu iĝis grandvilaĝo, fine urbo en 2004. Inter 1910-1980 cementofabriko funkciis, krome estis aliaj uzinoj. Nuntempe la funkcianta preĝejo kaj ruinaĵoj de abetejo estas fremdultrafika vidindaĵo.
Komunumoj pri apát (= abato) en Hungara reĝlando
Pilgrimloko
La abateja preĝejo estas longe pilgrimloko.