Drôme
Drôme | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Rodano-Alpoj |
Numero | 26 |
Prefektejo | Valence |
Subprefektejoj | Die Nyons |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Didier Guillaume |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 519 458 (2021) |
Areo | 6 530 km² |
Loĝdenso | 80 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 36 |
Komunumaroj | 22 |
Komunumoj | 369 |
Drôme [dʁom] aŭskultu, okcitane Droma, estas franca departemento de la franca regiono Rodano-Alpoj, en sudoriento de la lando. Ĝia areo estas 6 530 km2 kaj ĝi havis 487 008 loĝantojn en la jaro 2010[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Valence.
Ĝi estas nomita laŭ la rivero Drôme, alfluanto de Rodano. La departemento enhavas 369 komunumojn.
Historio
La departemento estis kreita tuj post la francaj revolucioj, la 4-an de marto 1790 por altrudi la leĝon de la 22-a de decembro 1789, ekde parto de la provinco Dauphiné.
La limoj de la departemento plurfoje estis modifitaj poste la anekson de Comtat Venaissin en 1792 kaj poste la kreado de la departemento Vaucluse en 1793. La urboj Carpentras kaj Valréas, interalie, partoprenis en la departemento Drôme mallongtempe. Tiuj ŝanĝoj kreis enklavon de Vaucluse (kantono de Valréas) ene de Drôme, la plej granda enklavo de tiu speco en Francio.
Geografio
Ĝi limas al la departementoj Ardèche, Isère, Hautes-Alpes, Alpes-de-Haute-Provence kaj Vaucluse.
Kelkfoje oni distingas la departementon en pluraj partoj:
- montena Drôme, norde, verdeca simile al montetoj ĉe Liono,
- la ebenaĵo de Valence, okcidente,
- la montaro Vercors, oriente,
- provenca Drôme, sude.
Tiuj malnovaj nomoj havas neniun kialon historian, lingvan aŭ etnologian.
Notoj kaj fontoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Drôme (26) (france). Alirita la 16-an de novembro 2012.