François Rebsamen
François Rebsamen, naskiĝinta la 25-an de junio 1951 en Dijon (Côte-d'Or), estas franca politikisto membro de la Socialista Partio kaj ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo.
Proksima al François Hollande, kies vicestro li estis en la Socialista Partio de novembro 1997 (kongreso de Brest) ĝis novembro 2008 (kongreso de Reims), li estis urbestro de Dijon, prezidanto de la aglomera komunumo Grand Dijon, senatano de Côte-d'Or kaj prezidanto de socialista frakcio en la Senato. La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita al la posteno de ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo en la 1-a registaro de Manuel Valls[1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]La 21-an de septembro 2008, li fariĝis senatano de Côte-d'Or, la unua socialista ekde 1948. Li tiam demisis el sia posteno de departementa konsiliano de kantono Dijon-5. En la Senato, li estis membro de la komisiono pri financoj, de la buĝeta kontrolo kaj de la ekonomiaj kontoj de la nacio.
Post la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011 kaj la elekto la 1-an de oktobro de Jean-Pierre Bel kiel prezidanto de la Supra Ĉambro, François Rebsamen estis elektita por anstataŭi lin kiel estro de la socialista frakcio en la Senato.
En 2012, kiam la registaro volis obeigi sian proponon faritan okaze de la prezidenta kampanjo malpermesi mandatkumulon, François Rebsamen kontraŭis ĝin pretekstante la apartan staton de senatano[2]. La registaro, per sia proparolanto kaj sia ĉefministro respondis ke ne estos escepto[3]. F. Rebsamen tamen anoncis ke se la leĝo pri la nekumulo estos akceptita, li elektos rest urbestro de Dijon[4].
Framasono, li estas ano de la loĝio Solidarité et progrès (esperante "Solidareco kaj progreso") de Grand Orient de France (esperante "Grand oriento de Francio") en Dijon ekde 1989[5].
En la dua balotvico de la municipaj balotoj de Dijon la 30-an de marto 2014, la listo, kiun li gvidis estis la unua kun 52,84 % de la esprimitaj voĉoj fronte al la listo UMP de Alain Houpert (34,02 %) kaj al tiu de la Nacia Fronto de Édouard Cavin (13,13 %). Tiu venko donis al li trian mandaton al la urbodomo[6].
Li estis nomumita ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo la 2-an de aprilo 2014 en la 1-a registaro de Manuel Valls[7]. Tiu nomumo devigas lin rezigni pri sia posteno de urbestro de Dijon, kiun ĝi okupis ekde marto 2001. La 5-an de aprilo, lia unua vicurbestro, Alain Millot, estis elektita urbestro[8].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- france Dijon, portrait d'une ville contemporaine kun Armand Frémont kaj Jean Vautrin, fotoj de Philippe Maupetit, eld. "Cercle d'Art", 2007
- france De François à Ségolène, interparolo kun Philippe Alexandre, eld. "Fayard", 2007
- france Football et politique, eld. "Stock", septembro 2014
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Royal, Montebourg, Hamon... la riskoplena ekvacio de Manuel Valls, gazeto Le Monde, la 2-an de aprilo 2014
- ↑ Nekumulo de mandatoj : François Rebsamen forpelas la promeson de Hollande, gazeto 20 minutes, la 29-an de aŭgusto 2012.
- ↑ Martine Aubry revokis al ordo la elektitoj de PS pri la nekumulo, gazeto Le Monde, la 28-an de aŭgusto 2012.
- ↑ Nekumulo : "Mi elektos Dijon" (Rebsamen), gazeto Le Figaro, la 12-an de junio 2013.
- ↑ « Kiel la framasonoj manipulas la kandidatojn », gazeto L'Express, la 6-an de januaro 2012.
- ↑ Tria urbestra mandato por François Rebsamen
- ↑ Anonco de la 1-a registaro de Manuel Valls
- ↑ « Alain Millot farigas urbestro de Dijon », interretejo Le Bien Public, la 6-an de aprilo 2014
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kantono Dijon-5
- Aglomera komunumo Grand Dijon
- Departementa Konsilio de Côte-d'Or
- Regiona Konsilio de Burgonjo
- Dijon
- Listo de urbestroj de Dijon
- Listo de senatanoj de Côte-d'Or
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala interretejo
- Slipo de François Rebsamen
- Prezento de François Rebsamen sur la interretejo de la Senato
|
|
Ŝablono:Ligiltabelo Ministroj pri laboro de G8 Ŝablono:Ligiltabelo Ministroj pri laboro de la Eŭropa Unio