Gotha
Gotha [go:ta] estas urbo en la germana federacia lando Turingio.
Faktoj
- Situo: 50°57' NO, 10°41' OR
- Loĝantaro: ĉ. 48.400 (en 2000)
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Historio
Unue menciita estis Gotha en 775 sub la nomo villa Gotaha'. Tiam Karolo la 1-a donacis la lokon al la monaĥejego de Bad Hersfeld. Inter 1180 kaj 1190 ĝi fariĝis urbo.
En la 15-a kaj la 16-a jarcento la loĝantoj komercadis ĉefe per greno, produktoj arbaraj kaj izatido.
Ekde 1572 la urbo apartenis al la Duklando Saksio-Koburgo, dum 1640-1918 tie ĉi rezidis la dukoj de Saksio-Gotha. Gotha famiĝis dum jarcentoj pro sia lernejo Gymnasium illustre.
Historio industria
En 1767 malfermiĝis la fabrikoj de porcelanaĵoj. En 1785 Justus Perthes fondis eldonejon geografian, kiu baldaŭ ekfamiĝis.
Geografio
Sudokcidente de la urbo troviĝas la montaro Boxberg kiu servas kiel ripozumaero.
Politikaĵoj
- En 1875 unuiĝis - post la akcepto de la t.n. Programo de Gotha - en la gastejo Tivoli maldekstraj partioj de Bebel/Liebknecht kaj de Lasalle.
- En 1917 fondiĝis tie ĉi la Sendependa Socialdemokrata Partio de Germanio (Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands - USPD).
- La 7-an de aprilo 1946 unuiĝis en Gotha la landaj organizoj de la Komunista Partio de Germanio kaj de la SPD kaj nome ŝanĝiĝis en Socialistan Unuecan Partion de Germanio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Ĉeestis kaj Wilhelm Pieck kaj Otto Grotewohl.
Vidindaĵoj
- la Kastelo Friedenstein
- Kastelo Friedrichsthal kun oranĝerio
- Muzeo pri asekuroj
- Zoologia ĝardeno de Gotha
- Ĝardendomo Frankenberg
- Oranĝerio de Gotha
- Aŭgustenana kirko
- Cranach-domo kun Wasserkunst
- Rondiro Juda vivo en Gotha
- Tombejo malnova (spuroj)
- Tombejo meza de Gotha
- Tombejo supra de Gotha
- Ĉeftombejo de Gotha
- Kunstforum
- Kastelo Mönchshof (Siebleben)
- Tivoli (Gotha)
Gravuloj rilataj al la urbo
- Ernst Anding, astronomo
- Ernst Wilhelm Arnoldi, ekonomipolitikisto
- Albert von Bamberg, gimnaziestro
- Rudolph Zacharias Becker, eldonisto kaj verkisto
- Johann Ludwig Böhner, komponisto kaj pianisto
- Ludwig Bohnstedt, arkitekto
- Johann Franz Buddeus, teologo
- Heinrich Credner, geologo
- Johann Andreas Danz, orientalisto
- Hans Dominik, verkisto
- Conrad Ekhof, teatrulo
- Ernesto la 1-a, duko
- Johann Georg August Galletti, instruisto
- Johann Gottfried Geißler, lernejestro kaj bibliotekisto
- Karl Ernst Georges, filologo kaj instruisto
- Carl Christian Friedrich Glenck, entreprenisto
- Friedrich Wilhelm Gotter, verkisto
- Friedrich Melchior Grimm, verkisto
- Peter Andreas Hansen, astronomo
- Henriko (Saksio-Römhild), duko
- Caspar Hofmann, kuracisto kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Altdorf
- Julius Hopf, juristo
- August Wilhelm Iffland, aktoro
- Andreas Kieling, reĝisoro
- Dirk Kollmar, bierfaristo kaj sportklubprezidanto
- Joseph Kürschner, eldonisto
- Kurd Laßwitz, verkisto
- Otto Liebetrau, urbestro
- Joachim Marquardt, filologo kaj lernejestro
- Joseph Meyer, eldonisto
- Herrmann Julius Meyer, eldonisto
- Justus Perthes, eldonisto
- Wilhelm Pertsch, orientalisto
- August Petermann, kartografo
- Julius von Plänckner, regimentestro
- Valentin Rost, instruisto
- Ernst Friedrich von Schlotheim, paleobotanikisto
- Adolf Stieler, geografo kaj kartografo
- Hans Adam von Studnitz, teatra intendanto
- Friedrich August Ukert, geografo kaj historiisto
- János Ferenc Zách, astronomo
Gotha kaj Esperanto
En la 1909-a jaro okazis en Gotha la 4-a Germana Esperanto-Kongreso. Kable aŭdeblas en Gotha Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.
Aliaj
Vidu ankaŭ
- Saksio-Koburgo kaj Gotao (lando)
- Saksio-Koburgo kaj Gotao (dinastio)
- Distrikto Gotha
- Turingia Arbarfervojo
- Muzeaj Leonoj
Eksteraj ligiloj
greke Bildkarto okaze de la 4-a Germana Esperanto-kongreso en Gotha greke http://www.gotha.de Oficiala retejo greke http://english.gotha.de Retejo angla greke http://public-transport.net/bim/Gotha.htm Tramo en Gotha greke http://www.landkreis-gotha.de Oficiala retejo de la distrikto Gotha