Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la katolikaj esperantistoj
Sankta meso en Esperanto dum la 95-a UK en Havano (celebras Peter Knauer).

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estas asocio de katolikaj esperantistoj. Ĝi fondiĝis en 1910 kaj havas sian sidejon en Romo.

Celoj de IKUE

IKUE deziras disvastigi la uzon de la neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto inter katolikoj por tiamaniere kontribui al kompreniĝo, unueco kaj paco. Ĝi krome celas diskonigi la kristanan kredon kaj funkcii kiel internacia komunumo de fideluloj. Por realigi tiujn ĉi celojn, la asocio eldonas publikaĵojn kaj organizas internaciajn kunvenojn kaj spiritajn aranĝojn. Sacerdotoj de IKUE ofte ofertas esperantlingvajn Diservojn kadre de aranĝoj de la ĝenerala Esperanto-movado.

En la statuto de IKUE, la asocio formulis siajn celojn jene:

IKUE celas pere de Esperanto:
a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15);
b) montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado;
c) kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;
d) strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21).

Agado

Katolika Esperanto-Tendaro en Ĉeĥio, 1995

Renkontiĝoj kaj Diservoj

IKUE organizas ĉiujaran kongreson kun prelegoj, diservoj, preĝadoj kaj abunda distra programo. Nuntempe ĉiun duan jaron la IKUE-Kongreso estas organizata kunlabore kun Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kiel Ekumena Esperanto-Kongreso.

Krome IKUE aŭ ĝiaj landaj ligoj organizas multajn pliaj internaciajn aranĝojn, ekzemple Katolikajn Esperanto-Tendarojn (ĉiusomere dum unu semajno en Ĉeĥio), Junularajn Ekumenajn Esperanto-Tendarojn, bibliajn semajnfinojn kaj pilgrimadojn.

Esperantligvaj Diservoj okazas regule en kelkaj preĝejoj, ekzemple ĉiun duan monaton en la Katedralo de Speyer (Germanio) sub gvido de pastro Albrecht Kronenberger, kaj krome en Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj multaj pliaj Esperanto-aranĝoj.

Revuo Espero Katolika

La revuo de IKUE, Espero Katolika, aperas de 1903 kaj estas la plej malnova daŭre aperanta Esperanto-gazeto. Nuntempe ĝi aperas ĉiun duan monaton kaj estas rigardata kiel unu el la plej bonkvalitaj Esperanto-periodaĵoj laŭ aspekto kaj enhavo. En interreto oni trovas multajn artikolojn el la plej novaj numeroj kaj la kompletajn jarkolektojn de 1978 ĝis 1990 temas pri progresanta projekto, kiu celas enretigi ĉiujn numerojn ekde 1903.

Libroj kaj aliaj publikaĵoj

Jam en 1912 aperis la Nova Testamento en esperanta traduko, kaj en 1926 sekvis la kompleta Biblio. Nuntempe IKUE okupiĝas (sub gvido la pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, kunlabore kun KELI) pri nova, komplete rekompostata eldono de la Biblio, kiu aperos antaŭvideble en 2007.

En 2001 aperis, eldonita de IKUE kaj KELI, la 1472-paĝa ekumena kant- kaj preĝlibro ADORU.

IKUE aperigas - jen en siaj retpaĝoj, jen en papera formo - multajn publikaĵojn el Vatikano, aŭ kunlaboras en tiaj eldonoj. Ekzemple en aprilo 2006 aperis kiel 43-paĝa broŝuro la encikliko "Deus caritas est" de Papo Benedikto la 16-a.

Entute la kristana literaturo en Esperanto ampleksas kelkmil volumojn.

Radio kaj interreto

Ekde januaro 1977 Radio Vatikana elsendas regule en Esperanto, komence unufoje, ekde 1981 dufoje kaj ekde oktobro 1998 trifoje semajne. La elsendoj estas aŭskulteblaj ankaŭ en interreto sur retpaĝo de Radio Vatikana.

Inter multaj retaj forumoj de katolikaj esperantistoj, plej vigla estas la dissendolisto de IKUE ĉe yahoogroups.

Bonfara agado

Same kiel preskaŭ ĉiuj kristanaj organizoj, ankaŭ IKUE aktivas karitate. Ekzemploj estas la agado por blinduloj fare de la iama IKUE-prezidanto Jacques Tuinder, kaj helpaj projektoj en Afriko fare de la nuna honora prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani.

Landa kaj episkopuja agado

IKUE havas pli ol 10 landajn asociojn. En la retejo de IKUE troviĝas listo de landaj reprezentantoj en ĉ. 35 landoj. Kelkaj el la landaj asocioj regule organizas landan kongreson aŭ eldonas propran gazeton. Ekzemploj de tiaj gazetoj estas Dio Benu de la ĉeĥa sekcio, Katolika Sento de la itala sekcio kaj Brazila Katoliko. Krome ekzistas kelkaj episkopujaj ligoj (ekzemple en la germanaj episkopujoj Freiburg kaj Speyer, ambaŭ agnoskitaj de la respektiva episkopo).

Historio

Emile Peltier

Estiĝo kaj evoluo de IKUE

En 1902 la franca pastro Emile Peltier (1870-1909) fondis, kune kun Henri Auroux kaj kun permeso de la episkopo de Tours, la societon Espero Katolika. Pro manko de kunlaborantoj Peltier kaj Auroux ne sukcesis registrigi la asocion laŭ franca leĝo kaj decidis unue fondi gazeton kun la sama nomo Espero Katolika, kiu aperas ekde 1903. Nur post la morto de Peltier, en 1910, okazis en Parizo la unua Katolika Esperanto-Kongreso. Kadre de ĝi fondiĝis IKUE.

En 1951 IKUE ekhavis kunlaborajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tamen, kiel religia organizo, ĝi ne rajtas aliĝi al UEA kiel faka asocio.

Aliaj katolikaj Esperanto-asocioj

Dum la ĉirkaŭ 100-jara historio de IKUE, aperis ankaŭ aliaj organizoj de katolikaj esperantistoj. La plej gravaj el ili estas Internacio Katolika, kiu ekzistis de 1920 ĝis la 2-a Mondmilito, kaj Internacia Katolika Informejo (IKI), kiu aktivis de 1936 ĝis 1974 en Nederlando.

Prezidantoj de IKUE

  1. Austin François Richardson Taylor (1843-1913), 1910-1913
  2. Patrick Parker (1869-1948), 1913-1920
  3. Lambert Johan Joseph Marie Poell (1872-1937), 1920-1921
  4. Paulus Antonius Schendeler (1878-?), 1921-1924
  5. Francisko de Paul Meštan (1865-?), 1924-1927
  6. Joan Font i Giralt (1899-1936), 1927-1935
  7. Marie Larroche (1854-1940), vicprezidantino aganta kiel prezidanto, 1934-1935
  8. Petrus Heilker (1883-1964), 1935-1950
  9. Alfons Beckers (1908-1994), 1950-1966
  10. Jacques Tuinder (1933-2011), 1966-1971
  11. Ferdinando Longoni (1916-1975), 1971-1975
  12. Czesław Biedulski (*1936), 1976-1979
  13. Duilio Magnani (1928-2010), 1979-1995
  14. Antonio De Salvo (*1942), 1995-2003
  15. Miloslav Šváček (*1941), 4-a de septembro 2003 ĝis 20-a de februaro 2012
  16. Giovanni Daminelli (*1943), ekde 20-a de februaro 2012

IKUE-Junularo

Jam de 1920 ĝis ĉ. 1935 ekzistis Mondjunularo Katolika (MOKA), kiu tamen ne estis ligita al IKUE, sed al Internacio Katolika.

La unua junulara organizo de IKUE, La Alta Flugo, ekzistis de ĉ. 1960 ĝis ĉ. 1965. Ĝi eldonis la gazeton Birdo.

La nuntempa IKUE-Junularo (IKUEJ) fondiĝis en 1996 kadre de la Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio).

Agnosko fare de la Eklezio

Esperanto kiel liturgia lingvo

La 8an de novembro 1990 la vatikana Kongregacio pri la Dia kulto kaj la disciplino de la sakramentoj aprobis la mestekstojn en Esperanto. Tiamaniere Esperanto definitive fariĝis liturgia lingvo. Ekde somero 1995 la "Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj" estas havebla en formo de du lukse binditaj volumoj.

Agnosko de la Papa Konsilio por Laikoj

La 11an de januaro 1992 IKUE estis agnoskita per dekreto de la Papa Konsilio por Laikoj kiel internacia asocio de fideluloj laŭ pontifika juro. Per la dekreto la Papa Konsilio por Laikoj aprezas la laŭstatutajn celojn de IKUE same kiel "la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuiĝo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikaĵoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado)".

Papoj

Ĉiuj papoj ekde Pio X (t.e. entute 9 papoj) montris ian favoron al la agado de katolikaj esperantistoj. Papo Johano Paŭlo la 2-a dufoje (en 1991 kaj 1997) alparolis kunvenojn rekte en Esperanto kaj ekde 1994 regule uzis Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en sia paska kaj kristnaska salutparolado.

Dum Pasko 2006, Papo Benedikto la 16-a daŭrigis la tradicion de sia antaŭulo kaj salutis en Esperanto per la vortoj "Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta".

Kardinaloj kaj episkopoj

Almenaŭ 56 kardinaloj iel subtenis Esperanton, kiel montras detala listo en franclingva eldono de la libro "Esperanto - la nova latino de la Eklezio".

La ĉefepiskopo de Prago, Kardinalo Miloslav Vlk, lernis Esperanton kiel studento kaj kunlaboris kiel juna pastro en Katolikaj Esperanto-Tendaroj. En 1995 Vlk celebris en IKUE-Kongreso meson en Esperanto kaj akceptis esti alta protektanto de IKUE.

La ĉefepiskopo Alba Iulia (Rumanio), Györgyi Jakubinyi, flue parolas Esperanton kaj trifoje, en 1991, 1999 kaj 2009, pledis en Sinodoj pri Eŭropo por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la Eklezio. Plurfoje, ekzemple en la Germanaj Katolikaj Foiroj de 1994, 1998 kaj 2000, Jakubinyi celebris Meson en Esperanto kaj reeldiris sian pledon por Esperanto.

IKUE kaj ekumenismo

Jam la iniciantinto de Esperanto, Zamenhof engaĝiĝis por frateco inter homoj de diversaj religioj aŭ konfesioj. La "patro" de IKUE, Emile Peltier, pledis en sia revuo Espero Katolika por la unuiĝo de la kristanaj religioj, kaj forte deziris kunlaboron kun protestantaj esperantistoj.

Multaj pliaj aktivuloj de IKUE sekvis tiujn ĉi instigojn. Mejloŝtonoj sur la vojo de ekumenismo inter kristanaj esperantistoj estis la unua Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 kaj la apero de la Ekumena Diserva Libro ADORU en 2001. Nuntempe IKUE kaj KELI frate kaj intense kunlaboras en la spirito de ekumenismo. Dum en nacilingva medio katolikoj kaj protestantoj ankoraŭ kutimas uzi malsamajn kant- kaj preĝlibrojn, en la Esperanto-movado oni uzas ĉefe la saman libron.

Esperanto kiel "nova latino de la Eklezio"

Katolikaj esperantistoj ofte nomas Esperanton "la nova latino de la Eklezio". Kutime ili tamen ne celas malpliigi la rolon de la latina lingvo en la Katolika Eklezio (kies graveco en internacia komunikado ĉiukaze jam delonge tre malkreskis), sed doni novajn impulsojn favore al kompreniĝo, unueco kaj paco. Ĉi-lastan strebadon subtenis ankaŭ Papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu en sia salutletero al la Universala Kongreso en 1993 en Valencio kuraĝigis la esperantistojn "daŭrigi sian estimindan klopodon por realigi mondon, en kiu regu la interkompreniĝo kaj unueco".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekeLa oficiala hejmpaĝo de IKUE grekeArkivo de historiaj numeroj de la revuo de IKUE grekeKompleta teksto de la libro Esperanto - la nova latino de la Eklezio grekePrelego Esperanto kaj la Katolika Eklezio