Kaŭno
Kaŭno (Kovno) | |||
litove Kaunas, hebree בנה, pole Kowno, beloruse Коўна, ruse Каунас, germane Kauen | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kaunas | |||
Ŝtato | Litovio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Distrikto Kaunas | ||
Flughaveno | Flughaveno Kaŭno | ||
Konata loko | Kaŭna kastelo | ||
Valbaraĵo | Kaŭna valbaraĵo | ||
Riveroj | Neris, Nemunas | ||
Situo | Kaŭno | ||
- alteco | 48 m s. m. | ||
- koordinatoj | 54° 53′ 50″ N 23° 53′ 10″ O / 54.89722 °N, 23.88611 °O (mapo) | ||
Areo | 157,0 km² (15 700 ha) | ||
Loĝantaro | 305 120 (2023) | ||
- de metropolo | 673 706 | ||
Denseco | 1 943,44 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 673 706 loĝ./km² | ||
Zoologia ĝardeno | Zoo de Kaŭno | ||
Unua skriba mencio | 1361 | ||
Horzono | UTC+2: Orienteŭropa Tempo (OET) | ||
- somera tempo | UTC+3: Orienteŭropa Somera Tempo (OEST) | ||
Poŝtkodo | |||
Asocio | Hansa ligo | ||
Situo enkadre de Litovio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kaunas | |||
Retpaĝo: www.kaunas.lt | |||
Kaŭno[1] (antaŭe konata slavdevena esperanta nomo Kovno, litove Kaunas, hebree קובנה, ruse Каунас, arkaike Ковно — Kovno, beloruse Коўна — Koŭna, pole Kowno, germane ĝis la 19-a jarcento Kauen) estas la dua plej granda urbo en Litovio, en la centro de la lando. Ĝi apartenis al la iama Hansa Ligo. En 2023 en la urbo vivis 305 120 loĝantoj sur areo de 157 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 943 loĝantoj/km². Ekde la jaro 1920 ĝis junio 1940 ĝi estis la ĉefurbo de la moderna respubliko Litovio, kaj de 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 estis la administra centro de samnoma distrikto de Litovio. Ene de la urba teritorio kunfluas la riveroj Nemunas kaj Neris. La historia kaj nuna litova ĉefurbo Vilno situas pli-malpli 100 kilometrojn oriente.
La centra situo de la urbo en Litovio, kiu estis la komencopunkto de la unuaj du litovaj aŭtoŝoseoj — okcidenten al Klaipėda kaj orienten al Vilno — kaj krome fervoja, aviada kaj riveroŝipa nodopunkto, favorigis kreskon de industriaj entreprenoj (en lando krome principe difinita per agrikulturo kaj malmulta industrio), sed ankaŭ la kreskon de pluraj universitatoj kaj multaj artaj galerioj. Aparte la arto de teksaĵoj kaj vestaĵoj, kies radikoj krom la historiaj teksaj tradicioj estas la de la 19-a jarcento forta teksa kaj vestaĵojnkudra industrio de la urbo, fortas en Kaunas, kiun respegulas granda kaj internacie tre atentata privestaĵa foiro ĉiun duan jaron.
Kaunas estis en 2022 Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Mezepoko
[redakti | redakti fonton]Dum la jaro 1361 unuafoje menciiĝas fortikaĵo de la Granda Duklando de Litovio proksime al la enfluejo de la rivero Neris en la pli grandan riveron Nemunas. La fortikaĵo estis ripete konkerata kaj detruata de la ekspansiemaj armeanoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, sed ĉiam senprokraste estis rekonstruita de la litovoj. La germana kavalira ordeno dum la 13-a jarcento en la proksima marborda teritorio sude de la rivero Nemunas (la pli posta germana provinco Orienta Prusio), do en la sudo de Litovio, neniigis la baltan popolan de praprusoj kaj en la "kristanisma" batalo kontraŭ la nekristanaj baltoj poste konkeris teritoriojn de la baltaj popoloj livonoj kaj kuronoj en la nordo de Litovio. Ĉefa kialo por la ripetaj atakoj de la ordeno al Kaunas kaj la ĉirkaŭa centro de la vivregiono de litovoj estis la provo ligi la du konkeritajn teritoriojn, por ekhavi kontinuan kaj unuecan regnon inter Livonio kaj Orienta Prusio. Sur tiu imagita akso de prirevata konkerata teritorio la litova fortikaĵo de Kaŭno estis geografie centra kaj detruinda obstaklo. Post la klara malvenko de la Ordeno de germanaj kavaliroj kontraŭ la unuiĝintaj armeoj de Litovio kaj Pollando dum la batalo de Grunberg/Žalgiris de julio 1410 la armea konflikto decidiĝis favore al la litovoj kaj la ripetaj atakoj al Kaŭno ĉesis.
Dum la postaj jardekoj kaj jarcentoj la urba fortikaĵo malgraviĝis, sed la urbo ekprosperis kiel komerca centro. Jam dum la jaro 1408 la urbo ricevis urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga modelo kaj dum la jaro 1440 malfermiĝis kontorejo de la Hansa ligo. Multaj metiistoj eksetlis en la komerca urbo kaj Kaŭno iĝis trafike centra, riĉa kaj granda urbo de la Granda Duklando de Litovio kaj la federacia regno Pollando-Litovio.
Moderna epoko
[redakti | redakti fonton]Malfacilajn tempojn por la urbo alportis la 17-a kaj 18-a jarcentoj: Inter la jaroj 1655 kaj 1661 la urbo estis okupita fare de la armeo de la Rusia Imperio, kaj dum la jaro 1701 de la sveda armeo. Dum 1670 kaj 1732 incendioj detruis la urbon, kaj ripete pestaj epidemioj mortigis grandajn partojn de la urbanaro. Post kiam la Rusia Imperio konkeris kaj aneksis la teritorion de la eksa Granda Duklando de Litovio en la jaro 1795, la urbo en 1831 iĝis gubernia ĉefurbo de la rusaj okupantoj. En 1879 la rusia imperia armeo komencis transformi la urbon al fortikaĵego, reto da sep unuopaj fortikaĵoj plus ok fortikaĵetoj, kaj inter ili remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la centra urbo, kaj jardekon pli poste aldoniĝis plia, oka fortikaĵo. Dum 1912 la imperia armeo komencis energie ampleksigi la fortikaĵegon, sed pro la Unua Mondmilito nur pretiĝis unu plia, do naŭa, fortikaĵo, antaŭ ol la armeo de la Germana Regno dum la jaro 1915 konkeris la urbon.
Post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Litovio, dum 1920 la armeo de la same sendependiĝinta najbara ŝtato Pollando atakis Litovion kaj konkeris la regionon ĉirkaŭ la historia litova ĉefurbo Vilno: kaj la urbo Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono sub la nomo Centra Litovio estis aneksita kaj inter la jaroj 1920 kaj 1940 apartenis al la teritorio de Pollando. Sekve Kaŭno, estante la dua plej granda litova urbo, inter la jaroj 1920 kaj 1940 iĝis la dumtempa ĉefurbo (laikinoji sostinė) de la demokratia respubliko Litovio, kaj plimultaj el la tiujaraj prezidentoj de Litovio estis Kaŭnanoj.
Dum junio 1940 la Sovetunio armee konkeris la respublikon kaj ankaŭ enmarŝis en Kaŭnon — koresponde al la sekreta aldona protokolo inter la diktaturoj Sovetunio kaj Tria Regno de la pakto Ribbentrop-Molotov.
Sekvajare, dum 1941 la armeo de Tria Regno, deklarinte militon ankaŭ al Sovetunio, konkeris la urbon kaj restis ĝis 1944. Dum tiu tempo la granda juda loĝantaro de Kaŭno estis malliberigita en la germana-nazia koncentrejo norde de la rivero Neris (la nuna urba kvartalo Vilijampolė), kaj estis genocide mortigita parte en la urba naŭa fortikaĵo kaj parte en pli foraj koncentrejoj. Inter la jaroj 1940 respektive 1944 kaj la rea atingo de la ŝtata sendependeco de Litovio la urbo apartenis al la Litova Soveta Socialista Respubliko instalita de la komunistaj sovetuniaj okupantoj. Ĉefurbo de tiu sovetunia respubliko denove estis la urbo Vilno.
Nuntempe la urbo unuavice estas industria, eduka kaj scienca centro. Pro sia situo ĝi estas la precipa trafika nodopunkto de Litovio. Kaŭno posedas altiran urban centron kun piedira zono de pli ol 2,5 kilometroj, kie abundas kafejoj, artaj galerioj, teatroj kaj vendejoj. Tiu piedira zono konektas la mezepokan historian urbocentron kun la "nova urbocentro" de la 19-a jarcentro.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ datumoj de la censo de 2021, en Kaŭno tiujare loĝis 298 753 personoj.[2]
La loĝantaro de Kaŭno laŭ denaskaj lingvoj surbaze de la censo de 2021 estis:
Lingvo | Kvanto de denaskaj parolantoj[2] | % |
---|---|---|
litova lingvo | 285 418 | 95,53 |
rusa lingvo | 8591 | 2,87 |
pola lingvo | 789 | 0,26 |
belorusa lingvo | 303 | 0,10 |
ukraina lingvo | 331 | 0,11 |
cigana lingvo | 73 | 0,02 |
germana lingvo | 34 | 0,01 |
latva lingvo | 0 | 0,00 |
aliaj lingvoj | 1266 | 0,42 |
plurlingvuloj | 1948 | 0,65 |
sume | 298 753 | 100 |
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]Kauno diena ("la tago de Kaunas") estas ĉiutage aperanta gazeto en Kaunas, kiu origine fondiĝis en novembro 1945 kiel organo de la urba komunista partio. Inter la jaroj 1998 kaj 2006 ĝi apartenis al la norvegia konzerno Orkla Media, kaj ekde tiam estas posedaĵo de la investa konzerno Hermis Capital.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Adam Mickiewicz, pola-litova poeto-profeto
- Helene Holzman, litova pentristino jud-germandevena, aŭtorino de rememoroj pri Holokaŭsto, ricevinta honorigon pro homsavado dum la Dua Mondmilito
- Stasys Krasauskas, litova desegnisto kaj grafikisto
Pliaj nuntempe gravaj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Valdas Adamkus, tria kaj sesa postmilita prezidento de Litovio
- Moŝe Arens, israela politikisto kaj eksa nacia ministro pri defendo kaj eksteraj rilatoj
- Aušra Augustinavičiūtė, psikologino kaj ekonomikistino, iniciatintino de la psikologia skolo Socioniko
- Vytautas Barkauskas, litova komponisto
- Vytautas Landsbergis, litova politikisto
- Arvydas Sabonis, litova korbpilkisto
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]- Bila Cerkva (Біла Церква), Ukrainio
- Bjalistoko, Pollando
- Brno, Ĉeĥio
- Canelli kaj Breŝo (Brescia), Italio
- Rende, Italio
- distrikto Lippe, Germanio
- Ferrara, Italio
- Grenoble, Francio
- , komunumo Hordaland, Norvegio
- Ĥarkivo (Харків), Ukrainio
- Kaliningrado, Rusio (partnereco finiĝis en 2022 pro la invado de Rusio en Ukrainion)
- Linköping, Svedio
- Linz, Aŭstrio
- Los-Anĝeleso, Usono
- Łomża, Pollando
- Odense, Danio
- Sjamen (厦门市, Xiàmén), Ĉinio
- Tampere, Finnlando
- Tartu (Reval), Estonio
- Tjumen, Rusio (partnereco finiĝis en 2022 pro la invado de Rusio en Ukrainion)
- Växjö, Svedio
- komunumo Vestfold, Norvegio
- Vroclavo, Myślibórz, Pollando
Esperanto en Kaŭno
[redakti | redakti fonton]- En Kaŭno (str. L. Zamenhof n-ro 5)[3] vivis la familio Zilbernik, al kiu apartenis la edzino de Ludoviko Zamenhof, Klara Zilbernik. Ŝia patro Aleksandro Zilbernik estis la unua grava mecenato de la Esperanto-movado, donante signife grandajn monsumojn por la presado de la unuaj lernolibroj pri la nova lingvo.
- Ĉiam okazis Esperanto-kursoj en la urbo, sed speciale elstaras la amasaj kursoj aranĝitaj dum 1911 por ruĝkrucanoj.
- La domo de la familio Zilbernik en la malnova urboparto de Kaŭno nun estas la sidejo de Litova Esperanto-Asocio, kaj la strato, en kiu ĝi troviĝas, nomiĝas "Zamenhofo gatvė".
- En la urbo naskiĝis la esperantistaj aktivuloj Boris Kotzin, Aleksandr Postnikov kaj Emma Goldman kaj Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin tie movadis.
- Urba Esperanto-Grupo - Kaŭna Esperanto-Societo - jam ekzistas ekde la frua 20-a jarcento.
- La Junulara Esperanto-klubo ONDO ekde la dua duono de la 20-a jarcento estas unu el la centroj de la agado de la landa junulara esperanto-movado (JEJL).
- Dum la jaro 1992 la jara kongreso de SAT okazis en la urbo; tutekzakte la kongresejo estis la nacia agrikultura universitato en la loĝloko Noreikiškės de la subdistrikta komunumo Kaunas ĉe la okcidenta urborando. Borde de la baraĵlago Kauno marios, tuj oriente de la urbo, situas la loĝloko Girionys, kie en 1995 okazis la 31-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Virginija Gvazdaitienė (n. la 21-an de junio 1965)
- Adas Vadminas
- Antanas Prapuolenis (n. en 1894, m. Kaŭne en 1962)
- Laima Bagušytė (n. la 10-an de aŭgusto 1966)
- Vilius Valužis
- Arvydas Kazlauskas
- Remi Rudaitytė (n. en 1963)
- Povilas Jegorovas, organizanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj
Čiurlionis-muzeo
[redakti | redakti fonton]Mikalojus Konstantinas Čiurlionis estas la ĝis nun historie plej grava litova pentristo kaj komponisto. La Čiurlionis-muzeo en Kaŭno montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la strato K. Donelaičio gatvė. Jen nur unu el pluraj urbaj muzeoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Laimius Stražnickas: "Reviviĝo post 75 jaroj" el Monato (2005/03, p. 23) pri rekonstruita preĝejo en Kaŭno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Reta Vortaro, kaj ankaŭ laŭ la esperantlingva gazetaro, antaŭ ĉio La Ondo de Esperanto kaj la magazino Monato, kaj en multaj publikaĵoj de Litova Esperanto-Asocio
- ↑ 2,0 2,1 http://pop-stat.mashke.org/lithuania-lang2021.htm
- ↑ Povilas Jegorovas, Ekspozicio "Ludoviko Zamenhof kaj Litovio" en publika biblioteko, Jurbarkas, distrikto Kaŭno, inter la 15-a de junio kaj la 13-a de julio 2020 (litove)