Marc-André ter Stegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc-André ter Stegen
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1992 (1992-04-30) (31-jaraĝa)
en Mönchengladbach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Marc-André ter Stegen - prononco laŭ sistemo IFA x, naskiĝis la  30-an de aprilo 1992(nun 1992-04-30) en Mönchengladbach, do nun 31-jara - estas germana profesia futbala golisto. Ekde la jaro 2012 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2007 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Tiam li honoriĝis interalie per la medalo Fritz Walter por futbalistoj de sub 17 kaj de sub 19 jaroj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo Borussia Mönchengladbach inter la jaroj 1996 (tiam 4-jara) kaj 2010, li ekde 2009 aktivis kiel golisto en la 2-a kaj ekde 2011 en la 1-a vira teamo de la klubo, kaj ekde la jaro 2014 estas golisto de la klubo FC Barcelona en Katalunio. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "22".

Marc-André ter Stegen en 2014