Palaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palaso (filo de Pandiono))
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri roluloj de la grek-romia mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Pallas.
Konstelacio Koĉero ĉe Prodromus Astronomia, de Johannes Hevelius (1690). Bildigo de la kaprinoforma titano Palaso.

PalasoPalanto (el la greka Πάλλας, [ˈpæl əs] «svinganta lancon», genitive Πάλλαντος; latine Pallas) estas la nomo de la jenaj personoj de la Grek-romia mitologio.

Palaso, la titano[redakti | redakti fonton]

Laŭ Heziodo, Palaso estis titano de la dua generacio kiu personigis saĝecon kaj estis iamaniere ligita al militarto kaj al la printempaj militkampanjoj.[1][2] Li estis filo de Krejo kaj Eŭribia, do frato de la astraj titanoj Astreo kaj Perseso. Palaso edziĝis al la subtera riverdiino Stiksa, filino de Oceano kaj Tetisa. Kun ŝi li iĝis patro de Nika (venko), Kratoso (povo, forto), Bia (perforto) kaj Zelo (rivaleco, klopodo aŭ penado), aliancanoj de la gedioj en la militoj kontraŭ la titanoj.[3] Higeno rakontas ke Palaso, kiun li nomas «la giganto», estis patro ankaŭ de Skila, Fonteso (fontoj) kaj Lako (lagoj).[4]

Batalo inter la gedioj kaj la titanoj, pentraĵo de Joachim Wtewael. En la titanomakio, Palaso estis venkita fare de Atena.

La Homera himno al Hermeso asertas ke la luna diino Selena (laŭ la plimulto de la versioj filino de la titanoj Hiperiono kaj Teja) estis filino de Palaso, filo de Megamedo. Tiu ĉi estas la nura mencio al tiu Megamedo, kaj kelkaj mitologoj konsideras ke temas pri la sama rolulo, tio estas, la titano Palaso.[5] Aldone, Ovidio uzis la patronomon «Pallantias» aŭ «Pallantis» kiel kromnomo de Aŭrora, la romia ekvivalento de la greka Eosa (mateniĝo) kaj fratino de Selena. Do, la elstara poeto verŝajne konsideras ilin filinoj de Palaso, aŭ almenaŭ rilantaj al li iamaniere[6][7]

Pro tio, ke Palaso estis ankaŭ epiteto de Atena, ŝi aperas en maloftaj versioj kiel plia filino lia. Tamen, la plej divastigata versio pri la kialo de la kromnomo de tiu diino asertas ke iam la titano Palaso klopodis seksperforti ŝin, sed Atena sin defendis kaj sukcesis mortigi la atakanton. Poste li senhaŭtigis lin kaj faris per lia haŭto la faman kirason kiu karakterizis ŝin, la Egido.[8] Laŭ alternativa versio, la origino de la epiteto ne estas la titano Palaso, sed samnoma nimfo, akompanantino de la diino dum junaĝo. Suido ankaŭ pritraktas la devenon de la atena epiteto, kaj sugestas eblan derivaĵon de "svingi (pallein) lancon".[9]

Palaso verŝajne prezidis la konstelacion Koĉero kaj ĝian ĉefan stelon Capella (la ŝtormoportanta kaprino Aiksa), kiu supreniras ĉielen kaj anoncas la komencon de la tradicia kampanja sezono en Antikva Grekio. Lia patro Krejo kaj lia frato Perseso eble prezidis la du apudajn stelarojn, Ŝafo (Krejo en la greka) kaj Perseo, respektive. Fakte, la koĉera konstelacio enhavas la du plej signifajn atributojn de la titano Palaso, unue ĉar ĝi estis prezentita kiel batalanto stiranta militĉaron, kaj due pro la kaprino Aiksa. Oni imagis Palason kiel kaprinoforma dio (de tio la kaprineca felo kiu formis la Egidon), same kiel Krejo estis virŝafo, Perseso hundo kaj Astreo azeno aŭ ĉevalo, laŭ la popola imago. La rilato de Palaso al la steloj plifortiĝis per la atributo al li de la patrineco de Selena (Luno).

La geografo Paŭzanio rakontas ke la loĝantaro de la aĥea urbo Pellene asertis ke ĝi ricevis tiun nomon honore al Palaso, kvankam la argolandanoj postulis ke ĝi devenis el ilia loka heroo Peleno.[10] La ĉevalo de la titano Palaso nomiĝis Esono.

Palaso, la giganto[redakti | redakti fonton]

Atena bataladas kontraŭ giganto, sur ruĝfigura plato el Atiko (ĉ. 525 a.K.). Luvro.

Palaso estis unu el la originaj gigantoj, filoj de Gea (Tero) kiuj spruĉis el la sango de Urano kiam li estis kastrita fare de sia filo Krono.[11][12] Laŭ la mitografo Apolodoro, dum la gigantomaĥio (kosma batalo inter la gigantoj kaj la olimpaj gedioj), Palaso estis senhaŭtita fare de Atena, kiu uzis lian haŭton kiel ŝildon.[13] Johano Tzetzes priskibas Palason kiel flugilhava virŝafo, kaj laŭ li Atena ankaŭ enmetis liajn flugilojn sur siaj propraj ŝuldoj.[14] Kvankam la origino de tiu epiteto de Atena ne estas klara,[15] laŭ fragmento de la verko de Epikarmo (ĉ. 540-450 a.K.), la diino, post uzado de la haŭto de Palaso kiel mantelo, aldonis la nomon de tiu giganto al la sia propra.[16]

Atena portanta la Egidon, sur nigrfigura hidrio pentrita de Eŭfileto (ĉ. 540 a.K.). Tiu ĉi vestaĵo, atributo de la diino, estis farita per la haŭto de Palaso.

Tiu ĉi rakonto, priskribita de Apolodoro kaj Epikarmo, estas unu el la multnombraj epizodoj en kiuj Atena mortigas kaj senhaŭtigas kontaŭulon, kaj faras la Egidon per lia haŭto.[17] Ekzemple, Eŭripido priskribas ke dum la batalo inter gigantoj kontraŭ la gedioj okazinta en Flegro estis la Gorgono, eble konsiderata ĉi tie kiel unu el la gigantoj, tiu mortigita kaj senfeligita de Atena, [18] dum la eposa poemo Meropiso asertas ke la viktimo estis la giganto Astero, de nepenetrebla haŭto.[19] Alia supozebla kontraŭulo de Atena en tiu milito, ankaŭ nomiĝinta Palaso, verŝajne estis ŝia patro, kiu klopodis seksperforti ŝin, do jen plia identigo de tiu ĉi rolulo kun la antaŭe priskribita.[20]

La latina poeto Klaŭdo Klaŭdiano mencias en sia Gigantomachia ke Palaso estis unu el la multnombraj gigantoj ŝtonigitaj fare de la gorgona ŝildo de Minerva. En tiu verko, la giganto kriis «Kio okazas al mi? Kio estas tiu glacio kiu rampadas tra ĉiuj miaj membroj? Kio estas tiu ĉi torporo kiu katenigas min per tiuj marmoraj ĉenoj?»[21] Tamen, laŭ la plimulto de la versioj, Atena vundis Palason per ĵetado de ŝtono, kaj Heraklo finmortigis lin ĉar laŭ la aŭguro la gedioj ne sukcesos venki la gigantojn sen lia helpo.

Ĉu pro la similaj atributoj de ambaŭ, ĉu pro simpla konfuzo, la giganto Palaso kaj la samnoma titano ofte unuiĝas en ununura figuro.

Palaso, filo de Pandiono[redakti | redakti fonton]

Bildigo de la prodaĵoj de Tezeo sur ruĝfigura kilikso (ĉ. 440-430 a.k.). Por akiri la tronon de sia patro, Tezeo devis venki la komploton de Palaso kaj liaj filoj.

Palaso estis atena princo, filo de Reĝo Pandiono la 2-a kaj de Pilia. Li naskiĝis en Megaro, kie lia patro regis en ekzilo ĉar la filoj de Metiono forpelis lin el Ateno. Post la morto sia patro, Palaso kaj liaj fratoj Egeo, Nizo kaj Liko detroniĝis la uzurpanton Metiono, kaj akiris la regadon de la urbo. Ili kundividis la povon, laŭ lotado per kiu Egeo iĝis la oficiala reĝo de Ateno[22] kaj Palaso ricevis la vilaĝon Paralio[23][24]Diakrio[25] kiel reĝlando, aŭ eble li dividis la posedon de pluraj demoj en la suda parto de Atiko kun Egeo.[26]

Multajn jarojn poste, kiam Egeo forpasis, Palaso klopodis forpreni la tronon de la laŭleĝa heredinto, lia nevo Tezeo. Tamen, li malvenkis, kaj la filo de Egeo mortigis lin.[27][28] Tezeo estis juĝita pro tiu murdo, sed la tribunalo de Delfina Apolono konsideris ĝin «pravigebla homicido» kaj malkondamnis lin. Religiflanke, lia filo Hipolito senpekigis lin en Trezeno, kie Tezeo devis pasi unu jaron. Tamen, la kvindek filoj de Palaso, la palantidoj, daŭrige kontraŭstaris Tezeon,[29] kaj planis lian detroniĝon. Sed li estis perfiditaj fare de la heroldo Leoso kaj ĉiuj el ili mortis per embusko organizita de Tezeo.[30] La elstara atena familio Palantidoj asertis deveni el tiu ĉi Palaso,[31] ĉar laŭ alternativa versio li kaj liaj filoj ne mortis fare de Tezeo, ĉar ili petegis kompaton, kaj dispeliĝis poste. Pro tiu fakto, en historiaj tempoj, la familio Palantidoj rifuzis ian ajn rilaton kun la Agnuntoj, devenantoj de la perfidulo.[32]

Laŭ versio apogita fare de Servio, Palaso ne estis frato, sed filo de Egeo. Laŭ tiu rakonto lia frato Tezeo forpelis lin el Atiko, do Palaso instaliĝis en Arkadio, kie li iĝis reĝo kaj fondanto de la urbo Palantio kaj de la dinastio al kiu apartenis Evandro kaj lia filo Palaso.[33]

Palaso Likaonida[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo kun la ruinaĵoj de Monto Palatino, laŭ Peter Paul Rubens (ĉ. 1615). Tiu romia monteto ricevis sian nomon el la arkadia kolonio fondinta tie de Palaso, post sia alveno en Italio.

Palaso estis unu el la likaonidoj, la filoj de la malpia Reĝo Likaono kiuj ekskapis de la palaco kiam Zeŭso aliformigis ilian patron en lupo[34]. En sia ekzilo, li iĝis eponima fondinto de la arkadia urbo Pallantiono, tuj post la diluvo de Deŭkaliono.[35][36] Li estis la instruisto de la diino Atena[37] kaj okupiĝis pri ŝi tuj post ŝia naskiĝo, kiu laŭ la loka mitaro okazis en la proksima urbeto Alifero.[38] Li havis filinon nomiĝinta Kriza, kiu edziniĝis al Reĝo Dardano kaj portis la Paladion al Trojo.[39] Malofta tradicio konsideras lin, anstataŭ la samnoman titanon, la patro de Nika, personigo de venko. Dionizo de Halikarnaso ankaŭ konfuzas lin kuna la filo de Pandiono,[40] sed ŝajnas ke tiu atribuo celas pravigi ke la troja reĝfamilio devenas, kaj pro tio ŝuldas respekton, de tiu atena.[41]

La helenismaj mitologoj, tre okupitaj en la redaktado de genealogiaj arboj, unuigis eble pro konfuzo tiun ĉi rolulo kun la filo de Pandiono, al kiu ili atribuis regadon en Arkadio je la fino de lia vivo por kongruigi la du vivrakontojn. Do la likaonida Palaso ankaŭ aperas en la mitaj fontoj kiel praŭlo de Evandro, la arkadia reĝo kiu kondukis sian popolon al Italio. Ŝtonaj skulptaĵoj de Palaso kaj de supozebla nepo[42] Evandro videblis en Palantio en la epoko de Paŭzanio.[43]

Romiaj verkistoj uzis la nomon de Palaso en sia klopodo trovi etimologion por la nomo de la monteto Palatino.[42]

Palaso, filo de Evandro[redakti | redakti fonton]

Lasta batalo inter Eneo kaj Turno, laŭ Wenceslaus Hollar (1607-1677). Eneo fine mortigis la rutulan reĝon en venĝo pro la morto de sia amiko Palaso.

Laŭ la romia mitologio tiu ĉi Palaso estis filo de la arkadia reĝo Evandro, tiu kiu migris al Latio kun sia popolo kaj iĝis aliancano de Eneo. Lia patrino nomiĝis Karmenta. En Eneado, de Vergilio, Evandro permesis lin batali kontraŭ la rutuloj, flanke de Eneo. Tiu lasta konsideris tion honoro, kaj traktis Palason kiel sian propran filon Askanio.[44] Dumbatale, sur sia ĉevalo Etono, Palaso montris sian militkapablon per mortigo de multnombraj kontraŭuloj,[45], ĝis la punkto ke onis komparis lin kun la rutula Laŭzo, filo de Mezentio.[46]

Tamen, li estis malvenkita kaj mortigita fare de Turno,[47][48] kiu prenis la glavzonon de Palaso kiel trofeo.[49] Eneo furioziĝis pro la morto de sia amiko, kaj atakis la rutulan armeon farante vojon ĝis Turno. Tamen, Juno intervenis kaj deturnis la reĝon, savante tiamaniere lian vivon. Venĝeme, Eneo mortigis Laŭzon, sed li tuj pentis pri tio.[50] Okazis poste kombato dum kiu Eneo venkis kaj mortigis Mezention,[51] kaj je la fino de la poemo, post priskribo de la malĝojo de Evandro kiam li ricevis la kadavron de sia filo,[52], Eneo estis preskaŭ mortigonta Turnon. Tiu lasta petegis kompaton kaj la filo de Anĥizo hezitis, sed li subite vidis la balteon kiu apartenis al Palaso kaj plenkolerite mortigis la rutulan reĝon en venĝo.[53] Tiu ĉi lasta epizodo de la eposa poemo estas klara paralelismo kun la morto de Hektoro fare de Aĥilo, venĝeme pro la morto de lia amiko Patroklo.

Ekzistas pli antikva versio kiu priskribas la entombigon de Evandro en Monto Palatino fare de sia filo Palaso. La malkongruo de la vergilia rakonto kun supervivo de Palaso al sia patro originis la figuron de dua Palaso, nepo de Evandro, kiu pravigos la nomon de la sakrala monteto en Romo.[54]

Palaso Heraklida[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en romia mitologio, Palaso estis filo de la heroo Herkulo kaj filino de Evandro (nomiĝinta Lavinia, DinaLaŭna, laŭ la versioj) fratino, do, de la rolulo antaŭe menciita. Li mortis antaŭ atingi puberecon, en ĉe-tibera urbo kiu pro tio ricevis la nomon Palantio,[55] Do, jen plia klopodo pravigi etimologion por tiu ĉi municipo kaj monteto.

Dum Mezepoko, la imperiestro Henriko la 3-a pretendis esti malkovrinta la tombejon de tiu ĉi persono (aŭ eble de lia samnoma onklo, ĉar ambaŭ figuroj konfuziĝis en tiu tempo). Laŭ la tiamaj onidiroj, oni trovis gigantan mumion kun vundego surbruste en sekreta tombejo kie troviĝis ankaŭ lampeto brulanta dum pli ol du mil tricent jaroj.[56]

Palaso, patro de Eŭrialo[redakti | redakti fonton]

Palaso estis la patro de Eŭrialo, batalanto en la Troja milito. Lia edzino nomiĝis Diomeda,[57] sed oni scias nenion pli pri ili.


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Ateno kaj Arkadio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pontuso
 
Gea
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eŭribia
 
 
 
 
Krejo
 
Oceano
 
Tetiso
 
Japeto
 
 
Krono
 
Rea
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Palaso
 
Stiksa
 
 
 
 
 
 
 
 
Klimena
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Palaso
 
Kleokaria
 
Lelekso
 
Pelasgo
 
Melibea
 
 
Plejona
 
Atlaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Klezono
 
Nonakra
 
Likaono
 
 
 
 
Maja
 
 
Elektra
 
Zeŭso
 
Alkmena
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Cekropso
 
Metiaduza
 
Pilaso
 
likaonidoj
 
Palaso
 
Ladono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pandiono
 
 
 
Pilia
 
 
 
 
 
Kriza
 
 
Karmenta
 
Hermeso
 
 
Dardano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Meta
 
Egeo
 
Etra
 
Palaso
 
 
Nizo
 
 
Likuso
 
 
Evandro
 
Karmenta
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kalciopa
 
 
 
 
 
 
 
Medea
 
palantidoj
 
 
 
 
 
 
 
Habrota
 
 
Palaso
 
Lavinia
 
 
 
Heraklo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Siciono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Palaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daly. Greek and Roman, paĝ. 109
  2. PALLAS: Greek Titan god of warcraft.
  3. Hard, paĝ. 49; Heziodo. Teogonio, 375-383; Pseŭdo-Apolodoro, Mitologia biblioteko 1.2.2, 1.2.4. Oni konsultu ankaŭ la verkon de Paŭzanio, Priskribo de Grekio 8.18.1–2.
  4. Higeno. Fabulae Antaŭparolo.
  5. Hard, paĝ. 46; Vergados, paĝ. 313; Himno al Hermeso (4), 99–100.
  6. Ovidio. Fasti, 4.373 kaj Metamorfozoj, 9.418, 15.191 kaj 700.
  7. Frazer, paĝ. 292; Keightley, paĝ. 62; Vergados, paĝ. 313; York, paĝ. 39; Smith, s.v. Pallantias.
  8. MARTIN, René. [2004] Diccionario de mitología clásica, ‑a eldono, p. 440. ISBN 84-670-1536-5.
  9. Suido s.v. Παλλάς.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.26.12.
  11. Plia informo pri la naskiĝo de la gigantoj troviĝas en la verko de Heziodo, Teogonio, 185.
  12. Tamen, Higeno (Fabulae,Antaŭparolo) asertas ke la patro de la gigantoj estis Tartaro.
  13. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, = Apollod. + 1.6.2 1.6.2.
  14. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 355.
  15. Burkert, paĝ. 139.
  16. Tamen, Guillén (paĝ. p. 83) sugestas ke tio estis elpensaĵo de Epikarmo kun moka celo.
  17. Robertson, paĝ. 42.
  18. Eŭripido. Jono, 987–997.
  19. Robertson, paĝ. 42; Yasumura, paĝ. 50, 173 n. 44; Janko, paĝ. 191–192 (14.250–61).
  20. Robertson, paĝ. 42; Wilk, paĝ. 82; Burkert, paĝ. 140; Cicerono, De natura deorum, 3.59; Klemento de Aleksandrio, Protrepticus, 2.28.2.
  21. Klaŭdo Klaŭdiano. Gigantomachia, 91–103 (pp. 286–289).
  22. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.5-6
  23. Strabono. Geografio, 9.1.6, kun mencio al Sokrato.
  24. Suido. s.v. Paralōn.
  25. Stefano de Bizanco, s.v. Diakria
  26. Skolioj pri Hipolito, de Eŭripido, 35.
  27. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.22.2 kaj 1.28.10.
  28. Higeno. Fabulae, 244.
  29. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, antaŭparolo, 1.11.
  30. Plutarko. Vivo de Tezeo, 13.1.
  31. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.22.2 kaj 2.28.10.
  32. Plutarko. Tezeo, 13.
  33. Servio. Pri Eneado, 8.54.
  34. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.8.1.
  35. Stefano de Bizanco, s.v. Pallantion.
  36. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.3.1.
  37. Dionizo de Halikarnaso, Romiaj antikvaĵoj, 1.33.1.
  38. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.26.6.
  39. Dionizo de Halikarnaso, Romiaj antikvaĵoj, 1.61.1-2 kaj 1.68.3. Tamen, laŭ la maniero kiel tiu aŭtoro priskribas la rolulon, ŝajnas ke la patro de Kriza povus estis alia Palaso, pri kiu oni scias nenion krom tio. Verŝajne tiu rakonto naskiĝis de la klopodo de la romiaj mitologoj plifortigi la rilaton inter Romo kaj Trojo.
  40. Dionizo de Halikarnaso. Romiaj antikvaĵoj, 1.33.
  41. Robert Graves. The Greek Myths, 158.b.
  42. 42,0 42,1 Servio. Pri Eneado, 8.51.
  43. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.44.5.
  44. Vergilio. Eneado, 8.514 kaj sekv.
  45. Vergilio. Eneado, 10.365-425.
  46. Vergilio. Eneado, 10.426-438.
  47. Ovidio. Fasti, 1.521.
  48. Vergilio. Eneado, 10.453-489.
  49. Vergilio. Eneado, 10.496.
  50. Vergilio. Eneado, 10.815-830.
  51. Vergilio. Eneado, 10.896-908.
  52. Vergilio. Eneado, 11.139 kaj sekv.
  53. Vergilio. Eneado, 12.940 ĝis fino.
  54. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Pallante.
  55. Dionizo de Halikarnaso. Romiaj antikvaĵoj, 1.32.1. kaj 1.43.1.
  56. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie, s.v. Pallante.
  57. Higeno. Fabulae, 97.

Referencoj[redakti | redakti fonton]