Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎La ĉefpaĝo: nova sekcio
Linio 612: Linio 612:
:Kie malaperis historioj de redaktoj ĉe alinomitaj artikoloj, ekz. ĉe la alinomitaj [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosniakoj&limit=100&action=history Bosniakoj]? Mi ne volas kredi, ke la alinominto estus ununura redaktinto de tiu ĉi paĝo kaj ke tiu redakto estus nur la alinomado mem. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 18:34, 15. Mar 2009 (UTC)
:Kie malaperis historioj de redaktoj ĉe alinomitaj artikoloj, ekz. ĉe la alinomitaj [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosniakoj&limit=100&action=history Bosniakoj]? Mi ne volas kredi, ke la alinominto estus ununura redaktinto de tiu ĉi paĝo kaj ke tiu redakto estus nur la alinomado mem. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 18:34, 15. Mar 2009 (UTC)
::Mi pensas, ke la historio de "Bosniakoj/Bosnoj" estas ĉi tie: [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosnoj&action=history] kaj de "Bosnianoj" ĉi tie: [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosnianoj&action=history]; [[Vikipediisto:Punktor|Punktor]] 19:40, 15. Mar 2009 (UTC)
::Mi pensas, ke la historio de "Bosniakoj/Bosnoj" estas ĉi tie: [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosnoj&action=history] kaj de "Bosnianoj" ĉi tie: [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bosnianoj&action=history]; [[Vikipediisto:Punktor|Punktor]] 19:40, 15. Mar 2009 (UTC)

== La ĉefpaĝo ==

Saluton, karaj, kxiu povus afable ŝanĝi la inviton:
La voko por la partopreno al la Wikimania 2009 nun ekas. Submetu vian prenzentadon antaŭ la 15-a de Aprilo. Aŭ mi ne scias, kio estas "prenzentado"?

Kiel registrite je 10:58, 17 mar. 2009


Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 352 766 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Ŝablono:DiskutejoAliLingve


Problemo en ŝablono pri Taksonomio

Saluton. Mi ne havas problemojn en la nova ŝablono por Taksonomio ĉe animalaj specioj (birdoj), tamen kiam mi volas enmeti speciojn en la tabelo por genroj la spceioj duobliĝas kaj saltas al neatendita loko. Ĉu iu scias kial tio okazas? Vidu ekzemple en Bordhirundoj, RokhirundojDelichon. En antaŭe faritaj genroj eble mi simple forigis tiun informon, sed mi ne komprenas kial en la angla versio bone aperas kaj ne en la esperanta.--kani 20:45, 6. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Kani. Mi ĵus korektis la artikolojn. La esperantigita ŝablono konas du similajn parametrojn, nome subdivizio kaj subdivizio2. La dua estu ĉifoje uzata. Krome tiam estu uzata la parametro specioj de subdivizio, ĉifoje kun la valoro Specioj. Mi esperas, ke ĉi tiu klarigeto helpos al vi. Kore --Tlustulimu 21:04, 6. Jan 2009 (UTC)
Saluton, Tlustulimu, kaj dankon. Mi komprenas, ke mi devas kopii tiun modelon kaj uzu ĝin. Tio sufuĉas, ĉar mi estas mallerta ŝablonisto. Mi dankas ĉefe pro la ege rapida solvo. Vikipedio ne nur funkcias, sed ankaŭ foje mirindas.--kani 21:09, 6. Jan 2009 (UTC)


Saluton, Konserva statuso: En danĝero Taxonomio korektita kun la statuso EN ne funkciias? |EN|en={{{image_width}}} Konserva statuso: En danĝero pino 12:43, 7. Jan 2009 (UTC)

Mi atentigas pri ekzisto de ampleksa Ŝablona diskuto:Informkesto biografio rilata al ŝanĝado de multaj biografiaj artikoloj en la Vikipedio. Redaktante iun biografian artikolon kiun mi antaŭe verkis, ĉeesto de tia ŝablono en ĝi surprizis min, kaj mi dume ne sukcesis trovi ajnan informon pri tio, ĝis kiom tiu iniciato estas ĝenerale akceptita de la vikipediistaro kaj ĝis kiom temas pri iniciato de unuopulo. Aldone la nuntempe ĉeestanta atentigo por "ne plu uzi tiun ŝablonon" en la ŝablono mem jam plene konfuzis min. Tial mi volas direkti al la menciita diskuto la atenton de ankaŭ tiuj vikipediistoj, kiuj pri ĝi ĝis nun ne eksciis per alia maniero. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:11, 4. Jan 2009 (UTC)

Plendo kontraŭ ŝloso de paĝo Ba Jin

Ringo Starr
John Tyler
Ba Jin

Mi plendas pro la ŝloso de paĝo pri Ba Jin, La ŝloson faris Arno Lagrange nur pro tio, ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono, kiu montras pli detalojn pri la priskribata persono. Anstataŭ tio li reenmetis tien la ŝablonon, kiu fuŝigas la paĝon. Kerio 19:08, 9. Jan 2009 (UTC)

Kie estas malpermesite interŝanĝi diversajn ŝablonojn? En kiu paĝo oni povas legi pri tio? Kerio 19:09, 9. Jan 2009 (UTC)
Kiel videblas, Vikipedio ĉesas esti libera enciklopedio, sed enciklopedio, en kiu regas administrantoj. Kerio 19:19, 9. Jan 2009 (UTC)
La historio de la paĝo estas iom konfuza. Ĉu iu povas klarigi la aferon pli precize ? Thomas Guibal 20:03, 9. Jan 2009 (UTC)
Ĉi tie vi povas vidi la ŝanĝon de AL. Narvalo 20:08, 9. Jan 2009 (UTC)
Dankon. Nu, Kerio ŝajne pravas tiukaze. La ŝablono "informkesto biografio" estas laŭ mi tute evitinda novaĵo pro tio, ke ĝi aŭtomate kreas la unuan frazon de la artikolo, kiu do poste fariĝas nekorektebla. Mi proponas, ke oni ree enmetu la ŝablonon "informkesto verkisto" kaj permane reverku la enkondukan frazon. Thomas Guibal 21:06, 9. Jan 2009 (UTC)
La komenca frazo kreita per {{bio}} estas korektebla en la ŝablono se ĝi montriĝas sintakse erara. La datumojn oni povas korekti ŝanĝante la valoron de la parametroj en ŝablono. Winston ankaŭ aldonis la eblecon ke la ŝablono ne kreu la komencan frazon. La filozofio de tia ŝablono estas provizi normigitan stilon por enkondukaj frazoj de biografioj, anstataŭ lasi grandan ĥaoson, ke en ĉiu unuopa biografia artikolo la enkonduka frazo estas verkita diversstile. Krome la ŝablono provizas metadatumojn kiuj ebligas diversajn aŭtomatajn taskojn. AL @ 21:52, 9. Jan 2009 (UTC)

Per la vortoj «ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono» Kerio montras ke li tute ne komprenis kial mi protektis la paĝon, kvankam mi klarigis ĝin en la diskutpaĝo. Ĉu oni uzu ŝablonon aŭ la alian estas nun diskutata en diversaj lokoj. Mi ne protektas paĝon por defendi unu ŝablonon kontraŭ la alia. Mi protektis la paĝon kiam la duan fojon Kerio anstataŭigis unu ŝablonon ne rimarkinte aŭ ignorante ke li dume lasas la artikolon sen enkonduka frazo, sciigante en resumo "ŝablono:Informkesto biografio estas tute ne taŭga; la komencan frazon bonvolu reverki permane". Tia aroganta sinteno, kun ripeta damaĝo al artikolo estas neakceptebla. En kvin jaroj mi preskaŭ neniam protektis paĝojn sed mi konsideras ke la situacio pravigas la protekton. Mi konsideras ke artikolo pri Ba Jin estas grava artikolo de nia Vikipedio pro la graveco de la tema homo por Esperanto kaj tutmonde. Estas neakcepteble ke tiel grava artikolo povus perdi sian enkondukan frazon nur ĉar iu redaktanto volas pruvi sian vidpunkton pri diskutata temo. --Arno Lagrange @ 21:25, 9. Jan 2009 (UTC)

Kerio skribis: «La ŝloson faris Arno Lagrange nur pro tio, ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono, kiu montras pli detalojn pri la priskribata persono. Anstataŭ tio li reenmetis tien la ŝablonon, kiu fuŝigas la paĝon.»

1) bonvolu en diskuto ne fuŝpriskribi la intencon de la homo pri kiu vi parolas («nur pro tio, ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono»)
2) la ŝablono kiun mi reenmetis ja ne provizas ĉiujn detalojn kiujn provizas la alia. Tamen perdo de kelkaj detaloj ne povas esti nomita «fuŝo» ('fuŝigo' signifas ke oni plenumigas la fuŝon de iu alia, ĉar mi faris mem la redakton «fuŝo» sufiĉas). Kontraste ripetan forigon de la enkonduka frazo klare estas okulfrapa damaĝo al la artikolo.
3) precize pri la artikolo Ba Jin, laboradis Winston kaj mi por peni plibonigi {{bio}} laŭ la esprimitaj plendoj (vidu artikolan historion. Entrudo en precize tiun artikolon de la alternativa ŝablono estas malbonvena ĝeno en niaj klopodoj progresigi la aferon. Bonvolu anstataŭe prizorgi la kelkcentojn (eble kelkmilojn) da biografiaj artikoloj kiuj tute malhavas iun ajn informkeston. AL @ 22:09, 9. Jan 2009 (UTC)

La afero estas diskutata jam de kelkaj tagoj en Ŝablona diskuto:Informkesto biografio. Marek atentigis pri tio je #Ŝablona diskuto:Informkesto biografio. En {{bio}} aperas malrekomenda averto kiun enmetis Kerio kvankam ne okazis decido nek interkonsento pri tiu malrekomendo. La vortigo mem de la malrekomendo montras miskomprenon de tio kion faras la ŝablono. Kerio skribis "ĝi forigas la komencan frazon kaj la kategoriojn rilate al interŝanĝo kun alia, pli konvena, pli preciza aŭ pli tralaborita ŝablono el la informkestaj ŝablonoj" La ŝablono nenion forigas, sed male forigante ĝin oni ankaŭ forigas kaj la enkondukan frazon kaj la aŭtomatan ordigon en kategorioj. Estas tute diskuteble ĉu estas oportune havi tian ŝablonon aŭ ĉu estas preferinde havi alispecan. Oni ankaŭ povas imagi kunigi la avantaĝojn de ambaŭ ŝablonoj (kaj tion realigi estas delikata tasko). De kiam ekis debatoj pri tiu temo Winston multe penis por plibonigi {{bio}} laŭ la esprimitaj kritikoj. La rezulto ne estas jam plene kontentiga. La debato povas daŭrigi, ankaŭ la plibonigaj laboroj, kaj ni povas pace atingi solvon pri kiu ĉiuj konsentos.

Sed bonvolu dume ne damaĝi taŭge aspektantajn artikolojn.

AL @ 21:43, 9. Jan 2009 (UTC)

Ĉi tie vi povas vidi miajn unuajn kontribuojn en la paĝo kaj ĉion, kion mi aldonis kaj ĉion, kion mi forigis. Kerio 08:37, 10. Jan 2009 (UTC)
Kaj ĉi tie vi povas vidi, kiu forigis la komencan frazon kaj la kategoriojn el la paĝo. Kerio 08:49, 10. Jan 2009 (UTC)
Arno skribis, ke : En {{bio}} aperas malrekomenda averto kiun enmetis Kerio kvankam ne okazis decido nek interkonsento pri tiu malrekomendo. Ankaŭ mi ne trovis interkonsenton aŭ baloton por uzi tiun ĉi ŝablonon kun tia ĝeniga maniero okaze de anstataŭigo de tiu ĉi ŝablono kun iu alia ŝablono. Uzado de tiu ĉi ŝablono estas reveno al la komencoj de Vikipedio, kiam sufiĉis en ŝablono, ke iu naskiĝis, mortis kaj en kiuj lokoj tio okazis. Mi petas ankaŭ Arnon, ke ankaŭ li pripensus, kion li skribas rilate al ies neakceptebleco pri ties ŝanĝoj kaj simile. Lia ŝloso estas ankaŭ neakceptebla misuzo de rajtoj de administranto. Kerio 10:13, 10. Jan 2009 (UTC)
Por ke ankaŭ neadministrantoj aŭ nespertuloj povu kompari ambaŭ paĝojn, mi kreis paĝon Ba Jin/Komparu. Kerio 13:48, 10. Jan 2009 (UTC)
Por krei kaj progresigi novaĵon neniam estis postulata antaŭdecido. Por malrekomendi uzon de ŝablono zorge pretigata de aliaj uzuloj certe necesas interkonsento kaj ne nur unuopa opinio. Estas via opinio, Kero, ke {{bio}} estas primitiva. Mi kaj kelkaj aliaj ne same opinias, kaj ke male ĝi estas ege evoluigita kaj enhavas promesplenan potecialon. Okazas diskuto kaj se necesas ni povos organizi baloton.
En la ŝangoj kiujn vi montras, Kerio, klare aperas ke Winston anstataŭigis la komencan frazon per {{bio}} kiu reaperigas la enkondukan frazon, kaj ke per via ŝanĝo tiu enkonduka frazo malaperis. Bonvolu esplori la sinsekvajn versiojn uzante la ligilonIru al sekvanta ŝanĝo → por evidentigi tion.
Mi ne konsideras ke estas trouzo de administra rajto protekti paĝon kontraŭ dufoje ripetita forigo de enkonduka frazo, kun netolerebla admono "la komencan frazon bonvolu reverki permane". Kion vi forigas, bonvolu rekonstrui mem kaj ne ŝarĝu aliajn per tiu tasko. Mi des pli forte reagis ke mi lastatempe konstatis ke tiaj fuŝoj povas restadi monatojn kaj foje jarojn antaŭ ol iu ajn rimarku kaj zorgu ripari. Temante pri artikolo kiun mi konsideras kiel grava (preskaŭ elstariginda) mi opinias la difekton neakceptebla. Cetere protekton oni povas facile forigi se ni scias ke ne plu estas risko ke iu malkonsekvence faros ŝanĝojn por pruvi sian vidpunkton en disputata punkto. AL @ 18:23, 10. Jan 2009 (UTC)

Mi havas plendon pri la ŝablono {{Informkesto biografio}}: Ĝi skribas la unuan frazon de la artikolo. Fakte mi estis konfuzita dum la unuaj fojoj ke mi renkontris ĝin. Neniu alia ŝablono havas tian kontrolon de teksto. Se la ŝablono ne skribis la unuan frazon, mi ne havus problemon kun ĝi. Pro la konfuzeco, ĉi tiu ŝablono (aŭ alia ŝablono kiu skribas pli ol simpla mallonga frazero) estas evitinda. Fakte, mi volas forigi Biografio-ŝablonon el Ba Jin kaj aliaj, sed ne volas starigi redakto-batalon kontraŭ alia administranto.

Arno, mi pensas ke ni bezonas havi baloton pri ĉi tiu afero. -- Yekrats 22:23, 10. Jan 2009 (UTC)

Mi tute konsentas ke ni okazigu baloton, kaj zorgu ke la baloto okazu "laŭregule", kun diskutotempo, balottempo kaj decida tempolimo. {{bio}} estas diskutebla ŝablono, ne tre populara, kiu havas iujn avantaĝojn kaj estas kritikata pro iuj malavantaĝoj. Mi ne nepre volas subteni ĝin, sed opinias ke ĝi rezultas el zorga laboro de bonvolemaj kunlaborantoj, kaj ne konsentas ke ni forigu kaj malrekomendu ĝin pro persona malŝato, sed akceptos politikon komune deciditan post diskuto, malferma debato en kiu ĉiu povos prezenti argumentojn. Mi emfazas ke Winston aldonis la eblecon malhelpi la ŝablonon krei la enkondukan frazon. Sekve se tiu punkto estas konsiderita kiel la plej ĝena , la afero estas jam solvita. Mi eĉ sugestas plibonigon : ke la ŝablono nur kreu la unuan frazon je la enmeto de la ŝablono, sed ke ĝi poste fariĝu normale redaktebla tekstero (funkciado surbaze de la uzo de {{subst:). Tamen ne jam funkcias tiel: mi provis kaj la rezulto estas terura paĝo da programkodo tute neredaktebla por laiko kaj apenaŭ de klerulo. AL @ 00:21, 11. Jan 2009 (UTC)
Mi ne rememoras, ke en iu ajn vikipedio, ŝablono donas la unuan enkondukan frazon. Narvalo 07:59, 11. Jan 2009 (UTC)
Mi konsentas pri la ideo de voĉdonado. Estas ĉiukaze interesa la ideo de Arno, laŭ kiŭ oni povus enkonduki la koderon {{subst: por ke la enkonduka frazo, kvankam aŭtomate skribita, iĝu permane redaktebla. Tio povus eviti forigon de la (laŭ mia vidpunkto) utileco de la ŝablono (unuecigo de enkondukaj frazoj), kaj tamen permesi, ke la enkonduka frazo estu facile redaktebla same kiel antaŭe.
Mi ĉiukaze rimarku, ke jam ekde pli ol unu jaro ĉiuj biografioj en la itallingva Vikipedio komencas per enkonduka frazo aŭtomate skribita de ŝablono tute simila al nia informkesto (it:Helmut Kohl, it:Barack Obama, it:Ludwik Lejzer Zamenhof kaj ja aliaj 92 000 en la kaŝata kategorio it:Categoria:BioBot). Tie, male ol ĉi tie, eĉ ne ekzistas parametro por eviti la kreadon de tiu frazo, kiu estas redaktebla nur per ŝanĝo de la parametroj. --WinstonSmith 12:04, 11. Jan 2009 (UTC)
Antaŭ nelonge ankaŭ ĉi tie aperis tia ŝablono kiu automate provizas la enkondukan linion de komunumoj. Tio kaŭzis protestojn kaj peton ĉesigi tiun aŭtomatigon. Tamen eĉ se io estas senprecendeca novaĵo ĝi ne nur pro tio estus forĵetenda, alikaze ni neniam enkondukus iun ajn novan aferon, kaj tio ne estas la ĝenerala vikia dinamiko. AL @ 14:37, 11. Jan 2009 (UTC)

Baloto

Mi pretigis balotpaĝon Vikipedio:Decidodebato/biografiaj informkestoj. Ĉio kion ĝi entenas estas nur miaj proponoj kaj ĉiuj rajtas esprimi ŝanĝojn al tiuj proponoj. Ni okazigos la baloton laŭ komuna interkonsento pri kiel ĝi fakte okazu. AL @ 20:35, 11. Jan 2009 (UTC)

Jen okazis akra disputo, kaj de kiam mi proponis okazigi baloton por pace trovi solvon kiu plej taŭge konvenus al ĉiuj, ne plu estas interesiĝo krom unu komento de WinstonSmith ! Ĉu pli plaĉe estas detrueme disputi ol konstrueme proponi solvojn en vortoj kiuj ebligas prudente taksi avantaĝojn kaj malavantaĝojn?
Arno, mi komentis pri la baloto. -- Yekrats 16:22, 21. Jan 2009 (UTC)
Karaj sendepende de ĉiuj supraj argumentoj mi devas simple konstati du aferojn: Unue: En sia nuna formo (3-an de febrauro 2009 - 10.00 mezeŭropa tempo) la artikolo almenaŭ per Internetexplorer aspektas fuŝe - ŝajne ĝuste pro la lamentita ŝablono ... - aperas granda truo supre maldekste post la enkonduka frazo, ĉar la teksto ne povas flui ĉirkaŭ la ŝablono ... [kaj nun bonvolu ne rekomendi al mi utiligi alian navigilon: Vikipedio bonvolu funkcii sambone sur ĉiuj multe uzataj navigiloj ... (mi ne instalas fajrovulpon nur por povi legi la vikipedion ...]]. Kaj dua konstato: La aŭtomate generita enkonduka frazo estas absoluta horaraĵo: Terura krampo en krampo ... Eble estus tamen perferinda, ke tia frazo ne estu kreita aŭtomate ... Mi nun ne enmiksiĝas en la debaton denove forviŝante la ŝablonon, sed mi forte petas, ke la ŝablonkonstruantoj plukonsideru tiun problemon kaj espereble trovu solvon. Rilate la enkondukan frazon: Estu facila mekansimo por malŝalti ĝin ... Amike DidiWeidmann 21:07, 3. Feb 2009 (UTC)

Legu ankaŭ

Ŝablona diskuto:Informkesto biografio#John Tyler, James K. Polk, Zachary Taylor Kerio 07:20, 11. Jan 2009 (UTC)

Betawiki update

  • Currently 99.91% of the MediaWiki messages and 99.81% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 11:15, 10. Jan 2009 (UTC)

Vikipediisto:WinstonSmith

Mi plendas kontraŭ senĉesaj ofendoj kaj atakoj kontraŭ mi elflanke de Vikipediisto:WinstonSmith, kiu senĉese skribas ion, kio ne estas vero. Mi petas iun administranton, por ke li intervenu. Kerio 18:04, 11. Jan 2009 (UTC)

Estas klare ke Kerio kaj Winston havas malsaman vidpunkton, sed laŭ mia konstato Winston afable kaj ĝentile prezentas sian vidpunkton. Plurfoje uzas ofendajn vortojn Kerio. Mi do petas vin ne uzi ofendajn vortojn dum la diskuto. AL @, iu el administrantoj. 19:36, 11. Jan 2009 (UTC)
Viaj vortoj estas stultaj kaj mensogaj.

—Kerio 15:32, 7. Jan 2009

[...] ŝajnas esti el plumo de duonblinda homo. Ĉu vi portas okulvitrojn? Kiom da dioptrioj? [...] Vi skribas mensogojn kaj aliajn vi kulpigas pro mensogoj.

—Kerio 15:27, 11. Jan 2009

Por ĉiuj ŝanĝoj en kritikataj paĝoj mi uzis butonon malfaru. Mi ne redaktis malnovan version eĉ ne mi tiel redaktinte forviŝis partojn de teksto. Ĉion faris butono malfaru, ĉar tio eblis fari. Ĵus mi revenigis tiujn ĉi paĝojn al versio de Winston Smith. Kerio 22:00, 11. Jan 2009 (UTC)

Ĉu post Petro, ankaŭ Kerio kabeas? Narvalo 22:33, 11. Jan 2009 (UTC)

Iu sprita amiko mia atentigis ke por kabei oni antaŭe estu grava kontribuanto al la esperanto-kulturo (kaŭ -movado, kiel estis Kabe). Sed ni eble inventos novan verbon en Vikipedio «tomasovski». Mi revortigos la demandon de Narvalo : «Ĉu hazarde Kerio estas tomasovskonta ?» AL @ 20:41, 12. Jan 2009 (UTC)
Mi subtenas la novan verbon. (neniu ofendo por Kerio) Thomas Guibal 21:45, 12. Jan 2009 (UTC)
La verbo tiam tamen estu "tomaŝovski", ĉar ja Petro skribiĝas kun "š" en sia familia nomo. (Tamen, ĉu ne Petro Tomašovský siatempe verkis multon en la Vikipedio en Esperanto?) Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:04, 12. Jan 2009 (UTC)
Vidu mian malnovan artikolon pri tiu vorto --Tonyo 23:13, 12. Jan 2009 (UTC)
Mi dubas pri la proponitaj nomformoj. Ĉu eble Petro ne lasis la movadon, Eon, nur Vikipedion (propraj elparoloj pruvas nenion)? Culver iĝas dumtempe grava lingvistiko. Kial plu malamikigi ilin? Tiuj damaĝas la movadon. Kriĉji estas apenaŭ elparolebla, laŭ mi. Ĉu kriĉi signifas ion? Eble tiu formo ne ofendus iun ajn. Aŭ tute alia elpensita vorto, laŭ historia, socia, natura ks. analogio. 84.206.8.134 10:42, 14. Jan 2009 (UTC)/ Narvalo.

Venonta traduko de la semajno povas esti esperantisto

En la kandidatoj por la multlingva Traduko de la semajno, la unuan lokon okupas la propono por Tibor Sekelj. Vidu [1]. Se vi enregistriĝis tie, bv. voĉdoni. Krome, estus bone havi pli bonan foton de la homo, kaj eble de iuj el siaj verkoj (sen kopirajtoj). Bv. kontroli erarojn en la nuna artikolo kaj en la jam ekzistantaj tradukoj, sed mi rekomendas ke oni ankoraŭ ne ampleksigu ilin, nek oni kreu novajn, ĝis kiam la decido estu prenita. --Tonyo 23:18, 12. Jan 2009 (UTC)

Anglocentrismo de kontraŭantoj estas senlima. Jen kialoj por ne elekti la artikolon kiel tradukaĵo de la semajno (la fontlingvoj de la artikolo estas Esperanto kaj la franca):
  • Tomer T  : Because the English article is a stub
    • English version shouldn't be the basic criterium for the translation projects. This is a chance to make a good article also in the English Wikipedia. --Lalulilo
  • Leo Johannes : It will be though for smaller Wikipedias finding people who
    • 1) is engaged in the translation of the week-project and
    • 2) speak these languages. Also, I can not judge whether the article is easy to translate, since I do not know the language.
traduko
  • Tomer T : Ĉar la anglalingva artikolo estas ĝermo
    • La angla versio ne devus esti la baza kriterio por tradukprojektoj. Estas ŝanco por krei bonan artikolon ankaŭ en la angla. --Lalulilo
  • Leo Johannes : Estos tamen por etaj Vikipedioj trovi homojn
    • 1) engaĝitajn en la traduko de la semajna projekto kaj
    • 2) parolas tiun lingvojn . Ankaŭ mi ne povas taksi ĉu la artikolo estas facile tradukebla, ĉar mi ne mi ne konas la lingvon.
  • laŭ mi Li estis ne kroata, sed hungara ĵurnalisto, aŭ pli precize hungara, verkanta en diversaj lingvoj, ankaŭ kroate. Lian fraton mi renkontis iam en kunveno, nek li estis kroato.
  • la komunumo estis supozeble Cenei, sed tio ne estas tutcerta, eble demandu ankaŭ Zetey-n.--Crosstor 08:24, 13. Jan 2009 (UTC)
Mi nun voĉdonis jese, sed mi bedaŭras la elekton. La artikoloj en Eo kaj fr ne estas vere bonaj aŭ interesaj, jam nur pro la longaj listoj kun verkoj. El la eo-artikolo mi nun forigis multajn troajn ligilojn (ekzistis eĉ al ĝeneralaj vortoj kiel "jaro" kaj "familio"!). Kaj, antaŭ ol proponi tian artikolon, estintus multe pli bone jam elverki la en-artikolon... Cetere Sekelj certe ne estis "important explorer".--Ziko 12:15, 13. Jan 2009 (UTC)

La artikolo estis elektita traduko de la semajno. Jam kvin novaj tradukoj aperis : ca, cy, simple, sv, tl AL @ 12:31, 20. Jan 2009 (UTC)

Aldoniĝis kvar kromaj : de, it, pt,yi AL @ 23:53, 20. Jan 2009 (UTC)

Mi ĵus fintradukis el la germana vikipedio la artikolon pri Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, kiu ne nur estis nacirusa romantisma komponisto, sed ankaŭ ne malgrava kemiisto. Estante muzikisto kaj ne kemiisto, mi havis malfacilaĵojn je la traduko de la kemiaj terminoj. Sed mi rimarkis, ke en eo-vikipedio ekzistas ne malmultaj artikoloj pri kemiaj terminoj, tiel ke mi supozas, ke ankaŭ kemifakuloj kunlaboras ĉivikipedie. Tial mi petas tiujn, kontrollegi la ĉapitron Borodin kiel natursciencisto. Mi lasis du terminojn netradukitajn, kaj eble vi pli bone povus traduki ilin. --Longharulo 14:47, 15. Jan 2009 (UTC)


Kunigo de la artikoloj besto kaj animalo

Sur la diskutpaĝo Diskuto:Animalo okazas diskuto pri tio, ĉu la artikoloj besto kaj animalo estu kunigitaj aŭ ne. Ĉar ĝis nun nur du Vikipediistoj kontribuis al la diskuto, mi petas ke pli da homoj menciu sian opinion tie. Fakte, la diskuto temas pri du apartaj demandoj (la unua tute ne-lingva, la dua nur-lingva):

  • Ĉu ni kunigu la du artikolojn?
Devus esti du artikoloj, ĉar bestoj kaj animaloj ne estas sinonimoj! (bestoj ja estas animaloj, sed ne ĉiuj animaloj estas bestoj ..., kvankam ja certaj homoj foje kondutas beste ...) Estas evidenta, ke la artikolo pri animaloj ekzemple devas trakti la biologiajn aspektojn (kie homo ja inkluzivas), dum la artikolo pri bestoj devas trakti la apartajn trajtojn de bestoj (ankaŭ ekzmempe aspektojn de bestoprotektado, bredado ktp.) DidiWeidmann 21:21, 3. Feb 2009 (UTC)
  • Se jes, kiun el la du vortoj ("besto" aŭ "animalo") ni uzu por la kunigota artikolo?
La duan demandon evidente mi jam ne devas respondi, ĉar en la unua mi liveris sufiĉajn argumentoj por la ekzisto de la du artikoloj. Se oni dirus, ke animalo estu la titolo, tiam la artikolo ne povus enhavi subtemojn kiel rajtoj de bestojdombestoj en la kulturhistorio ktp. - se oni dirus, ke besto estu la titolo, tiam bonvolu klarigi, kie oni priskribu la biologion de la animaloj (kiu ja samas por homoj kaj bestoj) ...? Kaj ĉu la bestoprotektoleĝoj estu aplikeblaj al homoj? - Do evidente malrekomendindas kunigi la du artikolojn - alia afero estas, ke oni ili devas maturigi tiel, ke ili povas ambaŭ memstare ekzisti. ... [Oni nature povus fari ĉefartikolon "animaloj" kaj poste havi unu ĉapitron "bestoj" kaj duan "homoj"] DidiWeidmann 21:21, 3. Feb 2009 (UTC)

Mi petas vin konsideri ambaŭ demandojn aparte kaj konsideri la argumentojn jam menciitajn sur Diskuto:Animalo. Bonvolu respondi tie, ne ĉi tie. Marcos 11:46, 16. Jan 2009 (UTC)

Didi, ĉu vi entute legis la diskuton ĉe Diskuto:Animalo? Vi simple senkritike transprenas la difinon de "besto" el PIV, kvankam la diskuto ja temis precize pri tio, ĉu tiu limigita difino povas esti ĝusta. Almenaŭ laŭ la Fundamento, kiu ja estas multoble pli aŭtoritata ol PIV, "besto" ŝajne ankaŭ povas inkluzivi homojn. Kaj mi en tiu diskuto menciis plurajn uzojn el la Tekstaro de Esperanto de la vorto "besto", kie ĝi klare inkluzivas homojn (ankaŭ Zamenhofan uzon). Ĉu vi povas respondi al tiuj argumentoj? Marcos 02:26, 4. Feb 2009 (UTC)
Pri la interpreto de la fundamento ja videble regas preskaŭ religia malinterkonsento sur la menciita diskutpaĝo. Tiom klara kaj evidenta via interpreto fakte tute ne estas - mi tamen havas la impreson, kiam oni rigardas la aktualan Esperanto-literaturon, ke la difino de PIV en moderna Esperanto vaste estas akceptita. Se vi cetere legas miajn suprajn klarigojn, sendepende de la demando fundamenta/PIVa, vi rimarkas, je ja biologie la kunigo ne kaŭzas tro grandajn problemojn, en ĉiuj aliaj kampoj (medicino, politiko, kulturo, religio ktp.) jes ... aŭ ĉu vi preferus, ke vin traktu je via venonta malsano bestokuracisto? (el kosta vidpunkto tio ja eventuale povus estis eĉ avantaĝa) DidiWeidmann 22:19, 15. Feb 2009 (UTC)

Artikolo / stabila paĝo / malneto / paĝo / plej lasta reviziita versio

Ŝajne la terminoj pri la reviziado kondukas al iom da konfuzo. Kutime la paĝo pri iu temo supre nomiĝas "artikolo"; tiel restis, se la lasta versio estas reviziita. Se ekzistas nereviziita lasta versio, tiam ne plu troveblas "artikolo", sed nur "stabila paĝo" kaj "malneto". (Ĉu do ne plu ekzistas "artikolo"? ;-). La vorto "malneto" cetere ne troveblas en vikipedio, ankaŭ ne la vorto "neto"; mi legis, ke "malneto" estas fundamenta, sed eble ĝi tamen ne estas tre konata vorto.

Dekstre de la paĝotitolo oni povas sur nereviziita versio legi "Malneto [rigardi paĝon] (kompari) (+/-)". "Rigardi paĝon" funkcias kiel "rigardi stabilan paĝon". Tria nomo por tiu versio legeblas post klako al "+/-"; tiam ĝi nomiĝas "plej lasta reviziita versio". Mi ne miras, ke konatino alvokis min antaŭ nelonge, por ke mi klarigu al ŝi ĉion ĉi. Laŭ mi ni interkonsentu pri unuecaj nomoj. Ekzemple "artikolo" por la lasta reviziita versio, "nereviziita versio" por la lasta versio. "(stabila) paĝo" malaperu, eble ankaŭ "malneto". Ĉu?--Lu 14:01, 16. Jan 2009 (UTC)

Sen esti rigardinta ĉion ĉi surloke: Vi absolute pravas ke gravas unuecigitaj terminoj en la ĝustaj lokoj. Bedaŭrinde facile englitiĝas alilingva, ankaŭ ne unuecigita lingvouzo. Mi ekzemple neniam uzas "stabila versio", ĉar tio estas analogiaĵo el komputilscienco (pri programoj).--Ziko 23:54, 17. Jan 2009 (UTC)
Krome stabilas komputilo nur, kiam ĝi estas malŝaltita ... :-) DidiWeidmann 21:23, 3. Feb 2009 (UTC)
Ĉu iu alia ŝatas komenti? Aŭ al kiu mi rekte turniĝu?--Lu 20:34, 24. Jan 2009 (UTC)

Abelo kaj Mielabelo

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis du artikolojn, kiuj havas malĝustajn titolojn. Temas pri abelo, kiu laŭ la tiea priskribo devas alinomiĝi al abeloideoj kaj mielabelo, kiu devas alinomiĝi al abelo. Bonvolu krome legi la tieajn diskutojn: Diskuto:Abelo kaj Diskuto:Mielabelo. Kaj mi krome komencis helpan paĝon pri la sufiksoj, kiujn ni povas uzi en tiaj artikoloj: Vikipediisto:Tlustulimu/Sufiksoj por biologia klasifikado, ĉar mi ne volas lasi la nuna ĥaoson. Kore --Tlustulimu 15:27, 17. Jan 2009 (UTC)

(+) Mi trovis la afiksojn en NPIV el 2002. Kore --Tlustulimu 15:28, 17. Jan 2009 (UTC)
Saluton, en Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster legeblas:abelo, zool. Biene (als Nutztier, d.s. Arten der Gatt. Apis L. u. gewisser meliponoinoj ); vgl. apoidoj, Habelo. apoidoj, zool. Bienen, Apiden (Fam. der himenopteroj); vgl. abelo. - Punktor 16:28, 17. Jan 2009 (UTC)
Saluton, Punktor. Tio signifas, ke la vortaro de Wüster subtenus mian proponon alinomi Mielabelo al abelo, ĉu bone? Sed antaŭe necesos alinomi Abelo al abeloideoj laŭ mia propono sur Vikipediisto:Tlustulimu/Sufiksoj por biologia klasifikado kaj NPIV 2002 kaj 2005. Ambaŭ eldonoj de NPIV enhavas la sufikson -oide- uzenda por superfamilioj. Kore --Tlustulimu 16:57, 17. Jan 2009 (UTC)
Konfuza afero...Bv. legi artikolon: "la fama svingo-danco de la domabelo, "Apiso miela" (Apis mellifera), kiu..." Por montri pri kiu abelo temas, la aŭtoro prof. C. Støp-Bowitz nomas ĝin "domabelo" kaj "apiso". Do "abelo" ŝajne estas fakvorto por prof. C. Støp-Bowitz por la nova "abeloideo". "Apis" estas "mielabelo(domabelo)/Honigbiene/honeybee/..." en la itala (el la latina). Sed serĉu la vorton "apiso" en interreto, plej ofte temas pri ia sankta taŭro. Kaj kio estas pri la "apoidoj" de Wüster ? La Etimologia Vortaro de E. Vilberg: "ABEL/O ...bazita sur F .... . Por zoologia termino oni atendus L bazon (L apis). Laŭ Mondrijan 37, Z evitis *apo pro malbonsoneco; tamen Z proponis ĝuste ap- en 1894." En LA ORIGINO DE SPECIOJ vi povas legi "mielabelo"n. La Dr. PI bloobook Insecta II ankaŭ ne helpas, ĉu ? - Punktor 19:51, 17. Jan 2009 (UTC) PS me ne estas biologo, sed tre plaĉus al mi "Abelo - Abeledoj - Mielabelo" laŭ Narvalo. Ankaŭ "mielabelo" ne nur estas anglismo/germanismo - bv. vidi "Abeille à miel" en la franca.
Verdire, en la franca Apis estas titolo pri abelo. Estas ankaŭ artikolo Apis mellifera. "Abeille à miel" estas artikolo por pluraj signifoj nomoj. pino 17:18, 18. Jan 2009 (UTC)


Sed tamen mi preferus alian skemon, nome "Abeloideoj - Abeledoj - Abelo - Mielabelo" por superfamilio, familio, genro kaj la bredita specio (Apis mellifera). Tio pli facile estus komprenebla. Krome ne plaĉas al mi la formo domabelo, ĉar la abeletoj ja fakte loĝas en iu kestoj, ĉu ne? Kaj la latina dua nomparto mellifera ja enhavas la latinan vorton por mielo, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 22:52, 17. Jan 2009 (UTC)
Ĉu eventuale iu emus aliĝi al Portalo:Biologio, kiu estas fakulo pri abeloj, biologiaj terminoj aŭ simila afero. Tio multe helpus ordigi ĉion. Krome en la tiea listeto nur estas du nomoj de vikipediistoj, kiuj ĉijare ankoraŭ ne estis aktivaj. Do, ni devos reaktivigi la portalon, ĉu ne? Sed mi ne estas biologo, sed biologio estis unu el miaj preferataj fakoj dum miaj lernejaj jaroj. Kore --Tlustulimu 23:10, 17. Jan 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu ! Eble interesa por Vi: PROVIZORA PRIVATA LISTO DE NOMOJ DE BESTOJ, Aŭtoro: Wouter F. Pilger - Punktor 15:42, 8. Feb 2009 (UTC)

Mi sugestas, protekti tiun artikolon, kaj/aŭ bari la vandalojn. Jam du fojojn en la lastaj 24 horoj oni forigis la foton kaj metis foton de simio anstataŭe. Se ĉiuj kontraŭuloj de Obama faros tion ekde nun, ni havos multe da laboro por konstante korekti. --PaulP 10:27, 22. Jan 2009 (UTC)

Mi nun protektis la artikolon kontraŭ redaktoj de neensalutintaj uzantoj por la daŭro de unu monato, kaj forbaris la du vandalojn por la daŭro de po unu jaro.
(Fakte, la du vandalaj agoj estis faritaj de ensalutintaj uzantoj. Tamen, se la afero funkcias same kiel en la anglalingva Vikipedio, protekto de artikolo kontraŭ redaktoj de neensalutintaj uzantoj signifas ke nur uzantoj, kiuj kreis la konton antaŭ minimume kvar tagoj kaj faris minimume 10 redaktojn, povas redakti la paĝon, do tiuspecaj nov-kontaj vandaloj nun ne povas redakti la paĝon.) Marcos 11:04, 22. Jan 2009 (UTC)
Eĉ la salutnomo de la lasta fuŝulo estas forviŝenda ĉar gi estas insulta. Mi faris peton en meta. AL @ 11:38, 22. Jan 2009 (UTC)
✔ Farite: Account globally locked and hidden, IP blocked. (Konto ĝenerale ŝlosita kaj kaŝita. IP blokita.) -Thogo 11:48, 22 January 2009

Mi plilongigis ĉi tiun regulpaĝon, kiu tre longe estis nur dufraza ĝermeto, per parta traduko de la anglalingva versio. Ĉar temas pri regulpaĝo, mi petas aliajn Vikipediistojn kontroli, ĉu ili konsentas kun la principoj (ĉar eble ni ne volas havi regulojn tute samajn kiel en la anglalingva Vikipedio). Aldone, plutraduko de la anglalingva versio, aŭ enmeto de eroj el alilingvaj versioj, daŭre estas tre bonvena. Marcos 13:28, 25. Jan 2009 (UTC)

Jen tre bezonita paĝo. Dankon pro via laboro. Thomas Guibal 17:24, 26. Jan 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Denove IPulo parte fuŝe redaktis la artikolon Konjugacio. Sed li iom ruze agis, ke li krome aldonis novajn enhavojn. Sed tamen mi proponas partan malfaron, precipe ĉe la listigo de la rusaj ekzemploj, kiujn ja korektis antaŭ kelkaj semajnoj rusa esperantisto post diskuto sur la artikola diskutopaĝo. Krome mi proponas, ke ni parte protektu la artikolon, por eviti tiajn parte sensencajn ŝanĝojn. Kore --Tlustulimu 17:15, 26. Jan 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus kunfandigis la ĉapitrojn pri la persaj kaj sanskritaj ekzemploj, ĉar ja ambaŭ lingvoj estas hindiranaj. Krome mi aldonis dualajn formojn al la sanskritaj ekzemploj, sed sen la sanskrita skribo. Kiu povas aranĝi la sanskrite skribitajn formojn por dualo? Kore --Tlustulimu 10:56, 27. Jan 2009 (UTC)

Montrado de malaktuala versio

Ŝajne momente estas iu problemo pri la prezento de la plej aktuala versio de (reviziita) artikolo. Per Kobajo (momente) oni vidas mallongan, tre malnovan version; sur [2] oni vidas, ke tamen la plej nova versio estas bone konservita. Eble simila problemo estos (dumtempe) ankaŭ pri aliaj paĝoj.--Lu 11:15, 27. Jan 2009 (UTC)

Intertempe la problemo ne plu aperas ĉe Kobajo.
Hieraŭ mi spertis similan problemon en la germanlingva Vikipedio, nome ĉe la artikolo de:Puppe (Insekt). Intertempe ankaŭ tie la problemo malaperis.
Verŝajne temis pri iu programara eraro, kiu intertempe estis solvita. Marcos 11:30, 27. Jan 2009 (UTC)
Nun ĉe Kobajo denove; ŝajne do la problemo estas nekonstanta.
Mi ne volis voki al ago, sed simple informi.--Lu 16:18, 27. Jan 2009 (UTC)

Traduko de la semajno: Lingvoplanado

La nuna Traduko de la semajno estas Lingvoplanado. La bazo estas la anglalingva versio: Language planning. Mi pensas ke temas pri bona ŝanco mencii konstruitajn lingvojn en la malsamaj versioj. Notu tamen ke en la originala artikolo oni ne mencias Planlingvistikon/Interlingvistikon, kaj specife la helpajn lingvojn, kaj do Esperanton, krom en atentigo en la supra paragrafo, kiu sendas al aparta artikolo. Tio aspektas iom stranga, kaj mi pensas ke ni devus aldoni pli klaran mencion al Planlingvistiko en la artikoloj mem, ĉefe en la originalan. Kion vi pensas? --Tonyo 22:49, 27. Jan 2009 (UTC)

Ŝanĝo de uzantnomo

Kie oni povas peti ŝanĝon de onia uzantnomo? --PAD 16:29, 28. Jan 2009 (UTC)

Saluton PAD. Tion vi povas peti al unu el niaj burokratoj, nome ArnoLagrangeAlaŭdo. Kore, Thomas Guibal 17:45, 28. Jan 2009 (UTC)

110.000

Kiu estis la artikolo 110.000-a? Ĉu iu diskoniginda? Kaj la antaŭa kaj tuj posta? Mi sugestas ke ni planu ion por la artikolo 111.111, kiu estas pli bela! --Tonyo 22:30, 28. Jan 2009 (UTC)

Laŭ mia kalkuko la 110 000-a estis Historio de fotografio fare de UNiesert. Miaopinie estos tamen neniu grava mejloŝtono antaŭ la 150 000-a. Thomas Guibal 05:05, 29. Jan 2009 (UTC)
Ankaŭ mi venis al la konkludo, ke temas pri la menciita artikolo de UNiesert. (Kiel cetere vi tion kalkulis, Thomas? Mi uzis la kongruon inter la listo de novaj paĝoj kaj la ĉefpaĝo.) Mi tuj informis pri la ronda nombro en esper-inform post tiea anonco du tagojn antaŭe. Estas al mi egale, ĉu oni nomas la nombron "mejloŝtono" - mi kredas je tio, ke vikipedio devas kreski laŭ uzantoj kaj redaktantoj. Kaj la tri plej efikaj metodoj tiucele estas publikigi, publikigi kaj publikigi.--Lu 10:33, 29. Jan 2009 (UTC)
Dankon pro la publika sciigo, Lu. Mi uzis la saman metodon por trovi la artikolon. Thomas Guibal 11:02, 29. Jan 2009 (UTC)

Fari libron el Vikipedio-artikoloj

Germanlingva Vikipedio enkondukis novan funkcion por fari PDF-aĵojn el vikipediaj artikoloj, vd. de:Hilfe:Buchfunktion. Estas utila por prepari "reader", kompilaĵojn el artikoloj, por prezenti ekz. al loka grupo. Se estas interesiĝo igi ĝin al eo.vp, mi pretas traduki la helppaĝojn antaŭe.--Ziko 15:41, 30. Jan 2009 (UTC)

Al mi ŝajnas tute utila kaj interesa funkcio, ĝuste pro la kialo kiun vi menciis (prezenti artikolojn al lokaj grupoj, aŭ dum prelegoj). --WinstonSmith 21:48, 30. Jan 2009 (UTC)

Seksa orientiĝo aŭ seksa orientado?

Mi ŝatus fari artikolon pri... ho, kiel diri esperante?

Temas pri angla sexual orientation, franca orientation sexuelle kaj germana Sexuelle Orientierung.

Kiel nomi ĝin esperante? Seksa orientiĝo, seksa orientado aŭ ie alie? Helpu!

--Fiskot (diskuto) 17:38, 3. Feb 2009 (UTC)

Orienti estas transitiva verbo. Do temas tie ĉi pri seksa orientiĝo. Seksa orientado signifus: "orienti la seksan inklinon", do ŝanĝi ies seksan inklinon kaj tio verŝajne ne estas la intencita signifo ;-)

--PaulP 17:56, 3. Feb 2009 (UTC)

Dankon, Paul! Mi tian artikolon kreos. Pri seksa orientiĝo, fakte. --Fiskot (diskuto) 18:14, 3. Feb 2009 (UTC)

Ĉu la enkonduko de kategorio longaj artikoloj trovus subtenon

Ĉar la statistika informo "longaj artikoloj" listigas nur la unuajn 5000 artikolojn, ne eblas facile trovi artikolojn laŭ longeco, kio ja por certaj komparceloj de diversaj vikipedioj povus esti interesa. Mi tial proponus kaj pretus krei kategorion longaj artikoloj kun la koncernaj subkategorioj Kategorio:Artikoloj kun longeco super 3000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 4000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 5000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 6000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 8000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 10000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 20000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 30000 bitokoj, Kategorio:Artikoloj kun longeco super 40000 bitokoj. Tio helpus pli rapide al si povi fari bildon pri la kvalito kaj profundeco de Esperanto-Vikipedio. Se ne venas kontraŭstaro, mi pretus okupiĝi pri tiu-ĉi agado. Krome mi havas la demandon, ĉu mi kaŝu tiujn kategoriojn, aŭ ĉu ili estu videblaj. Persone mi preferus, ke ili estu videblaj, ĉar kaŝitajn kategoriojn povas trovi nur tre spertaj vikipediistoj, dum la longeco ja estas iua speco de kvalitinformo. (Nature ankaŭ ekzistas longaj malbonkvalitaj artikoloj, tamen kun la longeco altiĝas la nombro de kontribuantoj, kaj tio kutime havas pozitivan efikon al kvalito.) Lasta punkto: Se la tuto trovas subtenon, ĉu robotspecialisto povus poste kunhelpi, ĉar persone mi ne regas la utiligadon de robotoj, kaj la aldono de tia kategoriinformo estus absolute tasko por roboto. Amike DidiWeidmann 21:34, 3. Feb 2009 (UTC)

Mi ĝis nun ne sciis pri la ebleco de kaŝitaj kategorioj, sed se ni entute entreprenu ĉi tiun aferon, ni certe faru ĝin per kaŝitaj kategorioj, ĉar alikaze ĉiuj bonaj artikoloj estus makulitaj per tute teĥnika kategorio. Marcos 02:29, 4. Feb 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Marcos : tiaj kategorioj rilatas al la teĥnika administrado de Vikipedio, ne al ties enciklopedia enhavo, kaj ni do nepre uzu kaŝitajn kategoriojn (samkiel la ĝermo-kategorioj). Thomas Guibal 06:41, 4. Feb 2009 (UTC)
La ideo estas iom trompa. Ekzemple mi verkis telefonon grandparte, kiu nun estas 10000b, sed se mi aldonus al tio la ligantajn artikolojn, estus pli, se mi distranĉus partojn el tio (ili estas nun subĉapitroj) kaj ili estus apartaj artikoloj, estus malpli.--Crosstor 13:58, 4. Feb 2009 (UTC)

Laŭ mi, la longeco de artikolo ja estas kvalita parametro, sed ne interesa por la ordinara leganto (al kiu ĉiukaze sufiĉas rigardi per siaj okuloj la kvanton da teksto por plimalpli taksi la longecon de artikolo, ĉu ne?). Se oni volas ĉiukaze plenumi tiun taskon, laŭ mi kategorioj ne estas la plej taŭga solvo. Male, la roboto verku liston (ekz. Listo de artikoloj kun longeco super 20000 bitokoj je la 4-a de februaro 2008), kiu estu aŭtomate ĝisdatigita regule. Tiel DidiWeidmann kaj la interesatoj facile trovos la deziratan informon, kaj ni ŝparos cent mil nebezonatajn robotajn intervenojn nur por aldoni la kategorion al ĉiu ekzistanta artikolo. --WinstonSmith 14:44, 4. Feb 2009 (UTC)

La longeco de artikolo estas ja kvanta ne kvalita parametro - mi jam trovis tre aĉajn longajn artikolojn - kiu roboto povus prijuĝi kvaliton? - --Dominik 15:33, 4. Feb 2009 (UTC)
Vi memkompreneble pravas, ke longeco unuavice estas kvanta parametro kaj ke ankaŭ ekzistas longaj malbonaj artikoloj. Tamen ja estas certa rilato inter longeco kaj kvalito, ĉar ja estas fakto, ke la plej multaj fuŝartikoloj estas kutime ege mallongaj. Mi tion supre ja jam klarigis. Longeco estas nur unu inter pluraj elementoj por pritaksi artikolon. Persone mi cetere tre ŝatus, se en la listo de la vikipedioj diverslingvaj troviĝu ankaŭ kolumno kun la nombro da artikoloj pli longaj ol 30000 bitokoj. Kaj fakte tiu-ĉi kolumno devus esti la ordiga kriterio por la rango. La volapuka vikipedio en tia vico tuj perdus sian rangon komplete ... dum la esperanta evidente restus pli-malpli en sia pozicio. DidiWeidmann 00:07, 5. Feb 2009 (UTC)
La ideo de Winston (se ĝi teknike eblas) estas interesa kaj miaopinie pli praktika, ĉar robotoj ne bezonus redakti niajn 110 000 artikolojn. Thomas Guibal 17:11, 4. Feb 2009 (UTC)
Sendepende de la solvo, kiun ni elektas, certe estas saĝa ke ni utiligu roboton por plenumigi la taskon. Kiel mi komprenis, se ni elektos kategorion, tiam estu kaŝita, se estas listo, ĝi ne troviĝu en la nomspaco sed en la vikipedia spaco. Fakte ambaŭ solvoj laŭ mi estas pli-mal-pli egalvaloraj. Mia demando estas, kiu robotspecialisto pretus solvi ĉi-tiun peton? DidiWeidmann 23:59, 4. Feb 2009 (UTC)
La diskuto iom kliniĝis al "profundeco", kiu en Esperanto estas 13 laŭ la listo. Laŭ mi lasu la longajn artikolojn kaj strebu kompletigi la ĝermojn! Mi legas ankaŭ la hungaran Vikion, kie ni ofte trovis longajn, sed samtempe tre TRE tre aĉajn artikolojn. Mi vidis multe da slovakaj artikoloj, kiuj apenaŭ havas informojn, la ceteraj estas nur malplenaj subĉapitroj.--Crosstor 09:11, 5. Feb 2009 (UTC)

Nova tradukilo

Vikipediistoj kiuj ofte tradukas tekstojn el la angla Vikipedio eble interesiĝos pri nova tradukilo angla-esperanta de Apertium. En mia blogo http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/127194/?lg=eo mi faris malgrandan komparan teston inter Apertium kaj la jam ekzistanta tradukilo de Traduku.net

Biografiaj artikoloj - naskiĝis, mortis...

Ĉu ekzistas iaj normoj pri biografiaj artikoloj ĉe esperanta Vikipedio? Mi demandas ĉefe pri vortoj "naskiĝis" kaj "mortis". Foje mi vidis jam "naskiĝinta" aŭ steleton (simbolon *) kaj krucon. Kiaj estas reguloj? Kiel estas valide? --Fiskot (diskuto) 22:09, 5. Feb 2009 (UTC)

Ho, kaj ankoraŭ mi vidis nur literon n kaj punkton (n.) - kio estas malplej longa versio. --Fiskot (diskuto) 22:14, 5. Feb 2009 (UTC)
Jes, vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj
Ĉio kiel mi supozis, kiel mi pli frue faris! Ege dankon. --Fiskot (diskuto) 22:36, 5. Feb 2009 (UTC)

La steleto kaj kruco estas uzataj en la germana vikipedio kaj aliaj, sed (laŭ mia humila opinio) estas malneŭtralaj ĉar ili estas kristanaj simboloj. Pli bona estus "naskiĝis" kaj "mortis", aŭ mia prefero, mallongigoj n. kaj m. -- Yekrats 23:31, 5. Feb 2009 (UTC)

Laŭ mi ne uzu mallongigojn, eble estas iu, kiu ne scias tion, fine la bitokoj pligrandiĝos.--Crosstor 09:36, 6. Feb 2009 (UTC)
La supre citita regularo ĝuste diras ne uzi mallongigojn, sed plene: naskiĝis la, mortis la. --PaulP 11:06, 6. Feb 2009 (UTC)
Jes, kaj fakte mi ne uzas mallongigojn. Aŭ pli korekte - mi uzas nur ĉe la paĝoj de dato, kiel 6-a de februaro kaj 2009 (sekcioj: naskiĝintoj, mortintoj). --Fiskot (diskuto) 13:30, 6. Feb 2009 (UTC)

Tiu gvidilo estis nur "gvidilo", kaj la citata regulo (evitante mallongigojn en biografiaj artikoloj) estis farita sen baloto aŭ diskuto antaŭ pli ol 5 jaroj. Laŭ mia scio, ni neniam diskutis la aferon. Plue, la regulo estis farita de iu kiu (ahem!) forlasis ambaŭ Vikipedion kaj Esperanton. ;-) Mi opinias ke ni reekzamenu kaj traktu la la gvidliniojn (aŭ regulojn) pri biografioj.-- Yekrats 16:26, 7. Feb 2009 (UTC)

Tute prave. :=) Thomas Guibal 18:08, 7. Feb 2009 (UTC)
Mi tamen opinias, ke la konsilo uzi "naskiĝis" kaj "mortis" estas tre bonaj. Ne gravas, ke tiun konsilon verkis iu, kiu intertempe kabeis. La fakto, ke la konsilo estis dum multaj jaroj sekvata de la plej multaj Vikipediistoj, kaj ne kritikata, ja ankaŭ iugrade montras ĝian taŭgecon. Mallongigoj kiel "n." kaj "m." ne estas sufiĉe klaraj, por ke ĉiu senprobleme komprenu. La longigo al "naskiĝis" kaj "mortis" vere ne estigas multe da aldona teksto. Kaj simboloj kiel steleto kaj kruco estas ĉiuokaze evitindaj. Marcos 22:10, 7. Feb 2009 (UTC)

Por kompari, jen la plej altaj dek Vikipedioj, kun kiel ili markas la naskiĝdatoj:
Mi komparis la artikolon pri L.L. Zamenhof.

  1. Angla: (December 15, 1859 – April 14, 1917)
  2. Japana: ??? Ne ekzistas! Ĉu japana esperantisto povas helpi ĉi tie!
  3. Germana: (* 15. Dezember 1859 in Białystok (Polen); † 14. April 1917 in Warschau)
  4. Hispana: (Białystok, 15 de diciembre de 1859 - 14 de abril de 1917)
  5. Franca: (15 décembre 1859-14 avril 1917)
  6. Pola: (ur. 15 grudnia 1859 w Białymstoku, zm. 14 kwietnia 1917 w Warszawie)
  7. Itala: (15 dicembre 1859 – Varsavia, 14 aprile 1917)
  8. Portugala: (Białystok, 15 de dezembro de 1859 — Varsóvia, 14 de abril de 1917)
  9. Rusa: (15 декабря 1859, Белосток — 14 апреля 1917, Варшава)
  10. Nederlanda: (Białystok, 15 december 1859 – Warschau, 14 april 1917)

Interese, sep el dek el la plej altaj vikipedio montras nenian vorton aŭ mallongigo por la naskiĝdato aŭ mortodato. -- Yekrats 14:30, 8. Feb 2009 (UTC)

Banloko/Kuracloko

Laŭ mi estas diferenco el tiuj 2 nocioj. En banloko simple banadas, ekzemple en Hungario en Balatono, en Danubo, alie en maro por refreŝiĝi, sportadi; en kuracloko ankaŭ banadas, sed precipe por kuracadi sin, por esti (pli) sana, ekzemple en Budapeŝto. Kaze de konsento kiu faros la aldirekton?--Crosstor 13:53, 6. Feb 2009 (UTC)

Mi pensas tiu tro eŭropcentra. Mi apenaŭ povas imagi, kiu estas kuracloko.Roberto 14:47, 6. Feb 2009 (UTC)
Sed kio estus la alternativo ? Pri "eŭropcentra": bv. vidi: [3] pri ĉina kuracloko Yantai el www.interrilatoj.com kaj "kuracloko Warm Springs en Georgia" en paĝo [4]. Cetere ankaŭ ekzistas kuraclokoj sen banado - bv. vidi ankaŭ "Kuracloko" en [5]. Do same kiel Crosstor, mi opinias, ke diferenco necesas. - Punktor 16:16, 6. Feb 2009 (UTC)
Mi ne opinias ke tio rilatas al eŭropcentreco. Temas simple pri du malsamaj aferoj. Mi povas imagi ke kulpas pri miskompreno nacilingvaĵoj: banloko estas germane Badeort (kiel apudlaga aŭ apudmara urbo), sed ekzistas ankaŭ vortkombinoj kun Bad kiuj celas la kuraclokon: Bad Mergentheim, Kurbad. Crosstor bone vidis la diferencon.--Ziko 18:38, 7. Feb 2009 (UTC)
Fakte mi vere ne vidas, kian eŭropcentrecon havu la nocio kuracloko, kuraclokoj ekzistas ĉie tra la mondo (ekzemple ankaŭ en Hindujo). Estas ankaŭ sencohava diferencigi la nociojn banloko kaj kuracloko. Tipaj banlokoj ekzemple estas Varadero en Kubo aŭ Varna en Bulgario, kien turistoj ĉefe iradas por ripozi kaj feriadi, dum lokoj kiel Bad RagazLeukerbad estas lokoj kun sanigaj mineralfontoj kaj ĉi-rilataj kuracinstitucioj. Ofte ankaŭ malsanaxsekuroj pagas restadon en kuracloko, sed certe ne en simpla banloko. Aliflanke kuraclokoj ofte ne estas celo de la tipa feriturismo, kiu ja ne serĉas kuraciston sed ĵuste distran programon. Aliflanke nature en moderna tempo ankaŭ ekzistas la tendenco kombini la du aferojn. DidiWeidmann 22:35, 16. Mar 2009 (UTC)

Averto al neensalutinta uzanto

Kiam oni neensalutinte redaktas, oni ricevas multe da informoj, iom kaose. Mi proponas fari la jenon: forigi ĉion kaj diri nur, klare: "Dankon ke vi volas plibonigi Vikipedio-paĝon! Sed atentu: antaŭ ol fari redakton, vi nepre konu tiun ĉi paĝon." Kaj en tiu paĝo ni informas pri IP-problemeco, respekto de kopirajto ktp., facile komprenebla kaj kun ligiloj.--Ziko 19:09, 7. Feb 2009 (UTC)

Mi kontraŭas "forigi ĉion", ĉar kelkfoje okazis, ke mi longe redaktis, dume la aŭtomato forigis min (aŭ okazis io alia), mi tiam ne estis ensalutinta. Miaj redaktoj tamen restis, sed ne sub mia nomo. Almenaŭ tio ne ŝanĝiĝu!--Crosstor 06:08, 8. Feb 2009 (UTC)
Mi pensas, ke Ziko sugestis ion alian. Li kontraŭas la troecon de informoj, kiuj estas montrataj al neensalutintoj kiam ili redaktas paĝojn (ekz. "respektu la kopirajton! ne skribu fantaziaĵojn! legu la stilgvidon!" ktp). Fakte, tamen, al mi la informoj ne ŝajnas tiom kaosaj, kaj ĉu deloki ilin al alia paĝo ne estus simpla forŝovo de la problemo aliloken? --WinstonSmith 14:19, 8. Feb 2009 (UTC)
Ĉe la redaktofenestra paĝo, ĉio estas laŭeble klara kaj konciza. Sed en la klariga paĝo ni povos fari la (necese) longan liston de aferoj atentindaj, kun utilaj ligiloj. Estas domaĝe se iu multpene faras longan redakton, kaj poste vidos ke iu malfaris ĝin pro originala esploro aŭ unu el niaj multaj reguloj.--Ziko 19:28, 8. Feb 2009 (UTC)
Mi fakte bonvenigus, ke se iu sen ensaluto redaktas, la programo postulu, ke oni antaŭ ol povi registri siajn modifojn devu klaki al antaŭrigardo. Tio ankaŭ solvas la problemon, se oni sen rimarke estis elsalutigita, ĉar oni tiam tion konstatas kaj povas reensaluti antaŭ la memorigo de la modifoj.DidiWeidmann 22:39, 16. Mar 2009 (UTC)

Peto pri urĝa helpo kontraŭ vandalismaĉo

Ĉu iu spertulo/fakulo bonvole farus la konvenajn paŝojn kontraŭ la "agado" de tiu ĉi anonimulo Kontribuoj de neŭrozulo ripetfoja ? Koran dankon, Punktor 19:13, 8. Feb 2009 (UTC)

Kial vi parolas pri urĝa agado ? la fuŝulo agis antaŭ pluraj monatoj (16. Sep 2008 ) kaj estis definitive forbarita. AL @ 21:55, 8. Feb 2009 (UTC)
Pardonu ! Simple temas pri stulta eraro de mi rilate al la historio de artikolo. Dankon, Punktor 17:03, 9. Feb 2009 (UTC)

Informkesto universala

Kio okazas pri tiuj informkestoj universalaj? Sub Atatürk mi vidas "erotika modelino", sub Pamela Anderson "politikisto" ... Ĉu la ŝablono estas erara, aŭ la kontribuantoj uzas ĝin erare? --PaulP 19:12, 9. Feb 2009 (UTC)

Vidu noton super la ŝablono {{informkesto universala}}. Kerio 19:18, 9. Feb 2009 (UTC)
Bone. Mi vidis nun. Sed ĉu ne estus pli bone provizore ne uzi la ŝablonon, ĝis kiam tiu eraro estas forigita? Se mi estus Schwarzenegger, mi ne tre kontentus pri la esperantlingva Vikipedio ... --PaulP 19:23, 9. Feb 2009 (UTC)
Jes, ni evidente ne disvastigu tiun ŝablonon antaŭ solvo de tiu problemo. Thomas Guibal 19:40, 9. Feb 2009 (UTC)
Feliĉe ĝis nun neniu reviziis la artikolojn kun tiu ŝablono. Do eksteruloj ne vidas la strangan rezulton. --PaulP 19:43, 9. Feb 2009 (UTC)
Dum redakta konflikto.
Memkompreneble mi konsentas kun vi. Mi faris la ŝablonon en bona intenco mallongigi kelkajn ŝablonojn, precipe tiujn pri politikistoj, kies profesio estis antaŭe soldato, kaj kiuj nun estas en kelkaj kazoj pli longaj ol la paĝo mem. Mi esperas, ke tiu neperfekteco de la ŝablono estos baldaŭ forigita, ke iu scipovos korekti ĝin. Almenaŭ por nun, bonvolu ne mesaĝi al rilataj personoj, ke ili estis laŭ la ŝablono io, kio ili ne estis. Kerio 19:46, 9. Feb 2009 (UTC)
La ŝablono estas forviŝita eĉ kun ĉiuj siaj partoj kaj proponita por forigi ilin. Mi esperas, ke administrantoj tre rapide ekreagos kaj forigos ilin. Kerio 16:29, 13. Feb 2009 (UTC)

Novulo

Eble iu administranto povus ĵeti rigardon al la kontribuoj de novulo Vikipediisto:Freakazoid0123, kiu ĵus komencis krei miaopinie iom fuŝajn artikolojn. --Tonyo 22:28, 9. Feb 2009 (UTC)

Mi provlegis liajn kontribuojn, kaj povis savi 2 el liaj 5 artikoloj. La aliajn mi proponis por forigo. Thomas Guibal 04:51, 10. Feb 2009 (UTC)

Banloko 2

Por eviti alinomadon kiuj estos la bonaj artikolnomoj?

  • Marbanejo aŭ marbanloko
  • Kuracloko aŭ bankuracloko aŭ kuracbanloko

--Crosstor 14:50, 13. Feb 2009 (UTC)

1. Mi opinias, ke via diferencigo: "banejo" kaj "kuracloko" tute ĝustas. Laŭ miaj vortaroj kaj laŭ praktikado (serĉo per Goggle) estus preferinda "marbanejo" (Google: 350; "marbanloko" nur 4). 2. laŭ Google: "kuracloko": 2230, "bankuracloko": 1, "kuracbanloko": 36 kaj "kuracbanejo": 2850. 3. Cetere mi volas atentigi, ke ekzistas "kuraclokoj" kiuj ne estas "kuracbanejoj". La saniga efekto de akvo aŭ aero ne estas eŭropa sensencaĵo, sed science agnoskita; bv. vidi [6], [7], Morta_Maro#Sano. - Punktor 17:36, 13. Feb 2009 (UTC)

Translatewiki.net update

  • Translatewiki.net formerly known as Betawiki is where the Internationalisation and Localisation of MediaWiki is concentrated. Over 300 languages are supported, issues with MediaWiki programs are dealt with. We need all the help we can get to ensure that we can maintain this service in the face of an increasing workload.
  • Currently 98.38% of the MediaWiki messages and 86.45% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 15:29, 13. Feb 2009 (UTC)
  • PS Please help us complete the most wanted messages..


Roboto petata/Informoj pri UEA-delegitoj kaj reprezentantoj de pasporta servo

Mi petas iun, kiu kapablas funkciigi roboton por forigo de ĉiuj sekvaj (neenciklopediaj, sensencaj) aldonaĵoj: "==Esperanto-movado==

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie."

Mi jam laciĝis forigi tiujn

Antaŭdankon Narvalo 19:40, 13. Feb 2009 (UTC)

Alia versio: Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

Mi konsentas kun la forigo de tiuj rimarkoj.
Se sufiĉe da aliaj konsentas, kaj ne troviĝas alia, kiu pretas krei la roboton por tio, mi povus fari ĝin (sed pro okupiteco ne povas promesi tion). Marcos 22:59, 13. Feb 2009 (UTC)

Mi iom dubetas, ĉu roboto povos fari la laboron. Ezkistas ja multaj variaj formoj:

  1. Opava (Opava): Estas nuntempe gastiganto de Pasporta Servo.
  2. Pasvalys: Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
  3. Luando: Tie estas gastiganto de Pasporta Servo.

Sed mi plene konsentas, ke temas pri neenciklopediecaj aldonaĵoj:--PaulP 09:23, 14. Feb 2009 (UTC)

Ankaŭ mi plene konsentas pri la propono forigi tiujn neenciklopediajn rimarkojn. Ĝis nun mi lasis, sed ekde nun mi forviŝos, kiam trovos. Popolano 22:29, 15. Feb 2009 (UTC)

Roberto hodiaŭ aldonis amase tiujn frazaĉojn. Mi forbaris lin je unu tago. Narvalo 12:05, 17. Feb 2009 (UTC)

Bedaŭrinde mi vidas tiun-ĉi diskuton nur nun (mi pretervidis ĝin, ĉar ĝi havis malsignifan titolon, kiun mi nun modifis, por ke oni vidu, pri kio temas!). Mi fakte deziras rimarkigi plurajn aferojn al la tuto: Unue ni bone pripensu, kio estas "ne-enciklopedia" (fakte jam la vorto "ne-enciklopedia" en si mem estas kompleta absurdaĵo, ĉar enciklopedio ja estu verko, kiu kaptas la tutan scion de la homaro. La informo, ke ekzistas UEA-delegito en certa loko do absolute estas enkciklopedia (fakte ne ekzistas ne-enciklopedia informo en la strikta senco de la vorto). La demando laŭ mi ne estu, ĉu tia informo povus troviĝi en artikolo pri certa loko, sed ni diskutu en kia formo. Ebleco estus aparta kategorio aŭ simbolo, kiu indikas, se en loko ekzistas reprezentanto de pasporta servo aŭ UEA-delegito (povus ekzemple esti aldona linio en la komunuma ŝablono). La ekzisto de UEA-delegito aŭ gastiganto de Pasporta Servo ja estas informoj, kiuj por la ĉefa publiko de la Esperanto-vikipedio estas interesaj. Tiam due mi tre ĝenas pri la forbaro de Roberto fare de Narvalo. Tio estas laŭ mi ĉe la limo de misuzo de la povo de administranto (aŭ jam trans tiu limo) - precipe mi riproĉas, ke Narvalo ja forbaris sen admono Roberton kaj samtempe skrbis en lia diskutpaĝo, ke li bonvolu forigi tiujn aldonaĵojn. Per tiu-ĉi forbaro Narvalo tamen samtempe malebligis al Roberto, ke li povis entute "obei" la peton de Narvalo. Tia procedmaniero estas malserioza. Roberto kun certeco ne intencis vandali vikipedion, sed estas meritoplena longtempa kontribuanto. La normala procedo estus en tia kazo, ke oni diskutu la aferon publike, prenu decidon kaj tiam memkompreneble oni povas "puni" personon, kiu malgraŭ admono ne submetiĝas al ĝenerale akcpetita decido. Forbaro estas forta rimedo, ĝi apliku nur kontraŭ vandaloj, kaj vandalismo certe ne estas aldono de korekta informo sen ofenda karektero, kiu ankaŭ ne havas nek komercan nek sektecan nek politikan celon. Estas ja ankaŭ evidenta, ke ni estas la Esperanto-vikipedio, kaj tial informoj rilate al la Esperanto-movado ja estas de ĝenerala intereso kaj do evidente enciklopediaj. DidiWeidmann 23:37, 16. Mar 2009 (UTC)

Valona lingvo

Mi petas, ke iu administranto forigu la malplenan artikoleton Valona lingvo por ebligi la renomadon de Valona franca dialekto al Valona lingvo. Ĉiuj aliaj vikipedioj nomas la valonan "lingvo" (an:Idioma balón, bg:Валонски език, da:Vallonsk (sprog), de:Wallonische Sprache ktp ktp), nur Esperanto parolas pri Valona franca dialekto ... --PaulP 20:01, 15. Feb 2009 (UTC) ✔ Farite Mi faris laŭ via peto! Amike, Alaŭdo ۩ 20:06, 15. Feb 2009 (UTC)

Dankon pro la fulmrapida laboro!! --PaulP 20:09, 15. Feb 2009 (UTC)

Ĉu ŝlosi diskutejon kontraŭ neregistritaj uzantoj?

Kiel mi rimarkas nun, en la lasta tempo oni tro ofte vandaligas tiun ĉi paĝon -- la diskutejon. En ĉiu okazo (vd. historion) la vandaligon okazigis la neregistrita uzanto, identigita nur per sia IP-adreso. Ĉar diskutejo unuavice celas al jam pli-malpli kutimaj anoj de nia vikipedia sociumo, kaj ĉar ni havas specialan (sen ajna protekto!) paĝon por homoj, kiujn ŝatus skribi ion al la komunumo en alia lingvo (vidu ligilon supre sur tiu paĝo) mi proponas duonprotekti tiun ĉi paĝon, por ke anonimuloj ne havu rajton ŝanĝi ĝin. Ĉiu, kiu volas ion skribi al la komunumo, nepre registriĝu por tio. Se mi ĝuste memoras, iam ni jam havis tiun kondiĉon por tiu ĉi paĝo, sed tio iel ŝanĝiĝis poste... Alaŭdo ۩ 09:57, 16. Feb 2009 (UTC)

Mi ja ne kontraŭus duonprotektadon, sed tio miaopinie ne necesas. Nia diskutejo estas en la atentaro de multegaj ĉiutagaj kontribuantoj, kiuj tuj rimarkas vandaligon kaj nuligas ĝin. Cetere gravas, ke eksteraj kaj bonintencaj "observantoj" daŭre rajtu atentigi pri io en tiu paĝo (la alia bedaŭrinde estas apenaŭ uzata kaj atentata). Thomas Guibal 10:03, 16. Feb 2009 (UTC)
Mi opinias la ptorekton de la diskutesjo same nenecesa pro la ofta vizito de la kontribuantoj. Narvalo 10:13, 16. Feb 2009 (UTC)
Mi opinias ke pli gravas doni eblecon skribi en la diskutejo por bonintencaj novuloj, do ne protekti kaj ne duonprotekti ĝin. Maksim 21:20, 18. Feb 2009 (UTC)

Georgo el Poděbrady

Mi petas iun el administrantoj por alinomi paĝon Georgo de Poděbrad (tiu estas poste forigenda) al Georgo el Poděbrady, (ĉar li estis el Poděbrady) kiu estas ĝusta? Moldur alinomis Jiří z Poděbrad al malĝusta titolo kaj nun ne estas alinomebla por ni. La nuna titolo estas la sama, se ni titolus iun ekz. Karolo la Kvar. Dankon. Kerio 20:35, 16. Feb 2009 (UTC)

Alinomi povas ajna uzanto, se la paĝo kun celnomo ankoraŭ ne ekzistas. Ĉu mi do forigu la paĝon Georgo de Poděbrad, kie nun estas redirektilo? Alaŭdo ۩ 00:12, 17. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Kerio kaj Alaŭdo. Mi jam aranĝis la alinomadon. Kore --Tlustulimu 13:59, 17. Feb 2009 (UTC)
Estimataj, permesu mallongan eksplikon laŭ mia opinio: Ĉiuj ĉeĥaj nobelaj nomoj enhavis la parton "z", kio fakte indikis, ke temas pri nobelo. Mi komprenas ĝin neevitebla (kaj netradukinda) parto de la nomo. Jan Žižka z Trocnova nomiĝis fakte Jan z Trocnova, tiu "Žižka" estas nura kromnomo, nomoj de multaj nobeloj konsistis nur el baptonomo kaj predikato, ekz. "Oldřich I. z Rožmberka". Se vi volas traduki la ĉeĥajn "z", bonvolu traduki ankaŭ milojn da germanaj "von", temas pri la sama afero. Jiří z Poděbrad estis unusola ĉeĥa reĝo, devenanta el tiu nobela tavolo, kaj eble estus pli sistema aŭ nomi lin per tuta ĉeĥa nomo (Jiří z Poděbrad), aŭ nomi la artikolon Georgo la 1-a (Bohemio). Ĉe la aliaj ĉeĥaj reĝoj mankas indiko pri ties deveno (Přemyslido, Habsburk). --tuurq 15:02, 4. Mar 2009 (UTC)

Mi petas permesson, interkonsenton por forbari por kelkaj tagoj vikipediisto:Steinthors pro liaj lastaj kontribuoj. Narvalo 07:11, 17. Feb 2009 (UTC)

Laû mia impreso Vikipediisto:Steinthors senchave kontribuas al temoj rilataj al Islando. Mi ne vidas kialon por forbari lin. Ĉu vi povus pliprecizigi la kialon? Marcos 12:15, 17. Feb 2009 (UTC)
Li kreas ne artikolojn, sed io alian, kio estas sub nivelo de ĝermeto. Kio pri tiaĵoj kiel Ásta R. Jóhannesdóttir? Narvalo 12:17, 17. Feb 2009 (UTC)
Laŭ mi ĝi ne estas sub la nivelo de ĝermeto, sed ja je la nivelo de ĝermeto. Oni eble atentigu lin pri tio, ke li prefere verku kelkajn pli longajn artikolojn anstataŭ multajn ĝermetajn. Sed ni certe ne forbaru lin antaŭ ol kontakti lin pri la temo. Marcos 13:49, 17. Feb 2009 (UTC)
La artikoloj sen iu ajn frazo estas ĉiukaze neakcepteblaj. Du vikipediistoj jam atentis Steinthors pri la problemo. Mi provlegos ĉiujn liajn kontribuojn dum la venonta semajnfino. Se la koncernitaj artikoloj ne pliboniĝas antaŭ tiam, mi listigos ilin kaj proponos ilin sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Thomas Guibal 19:33, 17. Feb 2009 (UTC)
Mi ne vidas diferencon inter Ásta R. Jóhannesdóttir kaj Anuschka De Coster rilate al kvalito de paĝoj. Eĉ jen pli, en la paĝo pri la islanda politikistino estas sukceda tabelo. Do, en kio estas problemo? Kerio 15:49, 18. Feb 2009 (UTC)
La paĝo, kiun vi menciis, estas (nun kaj post redaktoj de pluraj vikipediistoj) en ordo. Tamen ekzistas aliaj paĝoj fare de Steinthors, kiuj entenas nur la sukcedan tabelon, sen iu ajn frazo. Tiuj paĝoj, se ne plibonigotaj, estas forigendaj. Thomas Guibal 17:05, 18. Feb 2009 (UTC)
Por kompreni la diskuton mi rigardis la vikipedian difinon de "ĝermo". Laŭ Vikipedio:Ĝermo (nuna versio): "Ĝermo estas artikolo kiu ne estas ricevita multe da atento el Vikipediaj redaktantoj." (Tiel! verkita je 21:54, 15. Jul 2005 de Yekrats, kaj neniu posta redaktanto nek leganto korektis, eĉ ne Lu (kiu konsideris tion tasko de la Ĝermeto!-kriantoj--Lu 11:39, 22. Feb 2009 (UTC)) ! AL @ 21:23, 20. Feb 2009 (UTC) ) Krome "ĝi minimume esti sufiĉe longa por difini la titolo de la artikolo" (tiel!). Sub "ĝermeto" legeblas io difino-simila, "ĝermo-artikolo ideale enhavas minimume tri kompletajn frazojn kaj unu ligilon. Ĉi tiu "regulo" ne estas "malmola regulo", sed "nobla celo"." Eble iu el la ĝermo-interesitaj vikipedianoj ŝatos konsideri redaktadon de tiu artikolo pri ĝermo antaŭ ol uzi tro da tempo pri forbaroj kaj forigoj.
Laŭ mi meti etikedojn al mallongaj artikoloj, forbari uzantojn aŭ forigi artikolojn ne tre kontribuas al la kvalito de vikipedio. Necesas tute trankvile korekti kaj grandigi la artikolojn - kaze, ke tio necesas; en ĉiu papera enciklopedio troviĝas amaso da unufrazaj klarigoj. Krome ni eble lasu iom da tempo al nova vikipediano. Eble indas plurfoje komuniki kun li aŭ ŝi. Mi vere neniel vidas danĝeron por vikipedio pro la baza enmeto de kelkaj islandaj politikistoj - dum mi vidas grandan danĝeron, se oni tuj komencas diskuton pri forbaro kaj forigo ĉe la, eble, unua islandano, kiu komencas helpi al vikipedio. (Mi cetere apenaŭ plu redaktas en la germana vikipedio pro similaj eventoj kaj mi tre ŝatus, se en la Esperanto-versio la rilatado restus amika.)--Lu 18:34, 20. Feb 2009 (UTC)
Ŝajne ĉiuj artikoloj estis multe plibonigitaj de Steinthors mem aŭ de aliaj vikipediistoj, do la afero estas nun solvita. Mi simple volas aldoni, ke mi neniel subtenis aŭ proponis forbaron rilate al tiu afero, ĉar forbaro kompreneble ne taŭgas por bonintenca novulo.
Lu bonvolu kompreni, ke la administrantoj simple celas gvidi la novulojn kiel eble plej bone, kaj ĉiutage plenuman vastan laboron tiurilate : la unuan bonvenan mesaĝon al Steinthors faris Narvalo, kaj mi mem, mirante pri la kvalito kaj nombro de liaj unuaj artikoloj, redaktis gratulmesaĝon, kiu ankoraŭ legeblas sur lia diskutpaĝo. Nur poste aperis la problemo de la amasa kreado de senfrazaj artikoloj, kontraŭ kio nia devo estis firme atenti Steinthors. Ĉiam mi ĝojas pri novaj, talentaj vikipediistoj, kaj mi deziras al Steinthors agrablan kunlaboradon (enkadre de respektindaj reguloj ! ) Thomas Guibal 19:18, 20. Feb 2009 (UTC)
Narvalo nomis nur unu ekzemplon. Sed jam la unua versio de Ásta R. Jóhannesdóttir enhavas taŭgan kaj utilan informon. Mi opinias, ke en vikipedio enestu la informo, kiu estas la aktuala islanda ministro pri sociaj aferoj, kiam tiu naskiĝis kaj kiu estis la antaŭulo. Bedaŭrinde, se ni ne jam havas pli da informoj - sed multe pli bone havi tion ol nenion pri la temo. Kaj tio jes estas ĝermeto laŭ la difino ĉe Vikipedio:Ĝermo#Ĝermeto: "Ekzistas iuj artikoloj enhavantaj mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigendaj, sed oni identigu kaj kreskigu ilin." (Mi ĵus redaktis, sed mi ne ŝanĝis la enhavon.) Laŭ mi indas unue legi niajn difinojn pri ĝermoj kaj ĝermetoj (aŭ doni trafajn ekzemplojn) antaŭ ol proponi forigon de iu. Ŝajne la senfrazaj artikoloj enhavas informojn pri antaŭuloj kaj posteuloj. Kaj eĉ - kie estas skribite, ke senfraza artikolo ne estas ĝermeto?!
Mi konsentas kun la tasko "gvidi la novulojn" nomita de Thomas. Sed laŭ mi estas netaŭga maniero de gvidado proponi la forbaron de novulo, eĉ dum nur kelkaj tagoj, pro iuj ne sufiĉe longaj artikoloj. Ĉu tio estu la danko de la vikipedia komunumo al homo, kiu enmetis multajn informojn en vikipedion? Kaj same estas laŭ mi netaŭge proponi forigi la artikolojn de novulo. Eble mi nun eltenos tiajn proponojn, sed eĉ por mi tio estus ŝoko. Mi persone spertis, kiom detruita estis novulo post la informo, ke ĵus verkita artikolo estas "tre malfacile komprenebla" kaj forigenda - kaj mi ne deziras, ke tio ripetiĝu tro ofte. Tio fakte minacas la progreson de la vikipedio - ni havas malmulton pli valoran ol estas niaj novuloj. Sekve mi tre sugestas, ke ni verku rekomendon, kiel trakti novulojn. Mi ekzemple dirus, ke dum la unuaj tri monatoj kaj cent redaktoj la malnovuloj eĉ ne rajtu pensi pri forbaro de la persono aŭ forigo de artikolo. (Se tamen, la koncernulo ricevu la "punon" sidi dum kvin minutoj kaj pensi, kiel sentas sin novulo post tia informo ;-)
Cetere, Thomas: Vi asertis, ke du vikipediistoj jam atentigis Steinthors pri la problemo. Fakte ne, Narvalo skribis sur la diskutpaĝon de Steinthors, post kiam li jam ĉi tie proponis la forbaron. Kaj tion li proponis sep horojn kaj duonan post la atentigo de Didi en la diskutpaĝo de Steinthors. Ĉu tio laŭ vi estas taŭga maniero por "gvidi novulojn"? (Krome la atentigo de Didi en la diskutpaĝo estis pri nova artikolo kreita supozeble nur kelkajn minutojn antaŭe.)
Mi redaktis Vikipedio:Ĝermo kaj Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo. Bv. tralegi kaj eble pluredakti.--Lu 11:39, 22. Feb 2009 (UTC)
Mi fundamente kaj plejparte konsentas kun vi, Lu. Memoru, ke ni jam havis tiun diskuton. Vere la traktado de la kontribuoj de novaj redaktantoj ne estas tiel senindulga, kiel vi pensas. Ĉu vi iam ekzamenis miajn ĉiutagajn kontribuojn ? Petoj pri forigo laŭ mi estas kaj restu tute esceptaj, precipe se la verkinto estis bonintenca. Mi plejofte pritraktas ĝermetojn, eĉ se ili havas nur unu frazeton, per la aldono de la ŝablono "ĝermeto" (aŭ ankaŭ "polurinda" se la stilo de la artikoleto malbonas). Ofte la verkinto rimarkas la ŝablono(j)n kaj kompletigas la artikolon. Eĉ se li ne faras tion, mi kutime ne petas forigon. Vidu ekzemple, nur por hieraŭ, Manic Street Preachers, Nash-ekvilibro, Kolono (Panamo), ktp...
Forigoj miaopinie taŭgas nur por la artikoloj, kiuj ne tauĝas enciklopedie, aŭ ne kompreneblas, tiel ke ili ne estas plibonigeblaj krom de sia originalaj, ofte anonimaj verkintoj. Ne hezitu krei gvidilon pri la traktado de novuloj. Mi volonte legos kaj komentos ĝin. Kore, Thomas Guibal 14:21, 22. Feb 2009 (UTC)
Ĵus mi ricevis retleteron de iu homo, kiu antaŭ kelka tempo komencis redakti en vikipedio. Li raportas, ke iuj varbis lin por kunlabori en vikipedio. Kiel nespertulo pri vikipedio kelkaj el liaj artikoloj ne estis sufiĉe taŭgaj laŭ iu forigemulo - kaj estis proponitaj por forigo. Li ne komprenis la proceduron pri forigo kaj kiel batali kontraŭ forigo. Li petis helpon de la homoj, kiuj iam varbis lin - sed tiuj ne respondis. Fine oni forigis liajn artikolojn. Krome estis kelkaj teknikaj problemoj. Ekde tiam li ŝajne ne plu kunlaboris en vikipedio.
La komenton mi ricevis reage al artikolo, en kiu mi varbis por vikipedio - fakte mi defendis vikipedion kontraŭ iu atako. Mi ŝatas varbi por vikipedio. Sed vere ne havas sencon varbi por vikipedio, se la varbitoj poste ricevas traktadon, kiu tiom dolorigas ilin, ke ili ne plu emas kunlabori. Ĝis nun mi konas kvar tiajn kazojn, du pri la germana, du pri la Esperanto-versio; du tamen plulaboras - unu ŝanĝis la lingvon, unu nun tre singarde interkonsentas kun mi pri ĉiu nova artikolo, por ke estu mi, kiu afable trarigardu ĝin kaj protektu kontraŭ malafablaĵoj. Ĉu necesas tia etoso?--Lu 17:57, 22. Feb 2009 (UTC)
Lu, viaj senĉesaj kritikoj vere lacigas min. Bonvolu tralegi mian diskutpaĝon : eble vi miros pri la granda nombro da "Dankon"-sekcioj kreitaj de variaj novuloj, kiujn mi volonte helpis kaj gvidis komence de ilia kontribuado. Mi neniel hontas pri mia ĉiutaga laboro kaj neniel kulpas pri la supozita malbona "etoso", kiun vi denuncas. Thomas Guibal 19:19, 22. Feb 2009 (UTC)

Mi ĵus skribis novan artikolon pri Lauri Kristian Relander. Ĝi certe ne plenumas la kondiĉojn de la forigemuloj, kiuj koncentriĝas al strangaj formalaj detaloj. Mi tamen opinias, ke ĝi estas utila, ĝuste tia minimumo, kiun mi volus trovi por iomete orientiĝi pri iu plene nekonata nomo ie legita. En nia enciklopedio, ofte, rapide venas helpemuloj por aldoni vikipediajn ligilojn kaj aliajn detalojn al novaj artikoloj. Streĉite, mi nun atendas, ĉu tamen Relander baldaŭ aperos en la listo de forigendaj artikoloj. [Fakte jam nun, dum mi skribis ĉi tion, aperis aldonoj ĉe Relander, sed bonvolu rigardi nur mian nudan unuan redakton kiel ekzemplon.] --Surfo 18:48, 22. Feb 2009 (UTC)

Via unua redakto estis bona ekzemplo de ĝermeto, ne de forigendaĵo : la temo estas perfekte difinita kaj enciklopedia, la titolo estas taŭga kaj la lingvo estas en ordo. Mi certe ne forigus tiun artikolon sed klopodus aldoni la intervikiajn ligilojn, kategoriojn kaj bildon, kune kun Ŝablono:ĝermeto por inviti aliajn uzantojn plibonigi ĝin. Sed Kerio jam faris tiun laboron. Thomas Guibal 19:19, 22. Feb 2009 (UTC)
Kiel mi nun komprenu, ke Lauri Kristian Relander estis laŭ Thomas "bona ekzemplo de ĝermeto" kaj ke Sighvatur Björgvinsson kaj similaj povis esti por Narvalo kaŭzo por kelktaga forbaro de Steinthors? - Apartan pardonpeton al Thomas, se mi nun denove lacigis vin. Sekve prefere ne legu miajn rimarkojn pri Forigmanio kaj forbaremo por ne plu laciĝi. (Bv. kompreni, ke mi alte aprezas vian laboron. Ĉi tie temas pri diskuto pri kelktaga forbaro de vikipediulo kiel puno pro tro mallongaj artikoloj, bv. memori tion.) - Mi havas la impreson, ke necesas atingi klarajn gvidliniojn pri la temaro forigo-ĝermo-ĝermeto-forbaro; ne havas sencon, ke ĉiu administranto prijuĝas la temon laŭ ĉefe persona vidpunkto. --Lu 19:51, 22. Feb 2009 (UTC)
Dankon pro via precizigo. Nu, laŭ mi la ĉefa diferenco inter Lauri Kristian Relander kaj Sighvatur Björgvinsson estas tio, ke unu el ili havas neniun frazon, nur kelkajn skatolojn. Unu el ili jam klare difinas sian temon, dum la alia tute ne (por kompreni, ke temas pri Islando, necesas ekzemple legi la kategorion malsupre de la paĝo). Se la kreinto klopodas aldoni almenaŭ iomete da teksto antaŭ konvena tempo (eble du-tri tagoj), do tute en ordo kaj la artikolo povas resti. Se ne, ĝi vere estas legitima kazo de forigo, kompreneble post - ĝentila - atento al la nova, bonintenca kontribuanto. Forbaro ne taŭgas tiurilate kaj estas tute alia ilo, kiu ĉefe utilas kontraŭ vandaloj, do kontraŭ malbonintencaj uzantoj. Thomas Guibal 21:18, 22. Feb 2009 (UTC)
Al ĉi tiu jam longa diskuto mi nun nur volas aldoni atentigon pri la paĝo Vikipedio:Bonvolu ne mordi novulojn, kiun mi antaŭnelonge longigis surbaze de la anglalingva versio. En ĝi tamen daŭre mankas informoj pri kiel trakti eble forigendajn artikolojn kreitajn de novuloj, kaj mankas malrekomendo de forbar-proponoj kontraŭ bonintencaj novuloj, kiuj nakoraŭ ne bone konas nian regularon.
Mi ŝatus vidi tiuspecajn aldonojn al tiu paĝo, plejparte laŭ la ideoj esprimitaj de Lu ĉi-supre. Bedaŭrinde mi persone nun ne havas la tempon por verki tiujn aldonojn – espereble iu alia havas. Marcos 13:30, 24. Feb 2009 (UTC)
Mi redaktis la paĝon Vikipedio:Bonvolu ne mordi novulojn; en la diskutpaĝo mi proponis ŝanĝi al: "Afable trakti novulojn". La demandon pri senfrazaj artikoletoj kun alispeca enhavo kiel tabeloj - ĉu ĝermeto aŭ ne, ĉu forigenda aŭ ne - mi traktis sur Vikipedia diskuto:Ĝermo, kie la interesitoj eble daŭrigu. La baza demando, ĉu forbari uzanton, ja estas finsolvita, ĉar neniu subtenis.
Cetere: Mi ne trovis klarigon pri forbarado de vikipediano sur Helpo:Enhavo. Ĉu ekzistas neniu alia regulo ol tiu sur Helpo:Vikipedia_terminaro#Forbari? "Administranto povas forbari uzanton, kiu ripete aŭ tre grave ofendas la regulojn de Vikipedio." --Lu 23:03, 25. Feb 2009 (UTC)
Laŭ mia scio, nenia regularo por forbaroj ekzistas. Ĝi tute dependas la juĝon de la administranto. Mi opinias ke forbaro estu lasta puno. Do, averto aŭ informado ofte atingas pli bonan rezulton. Tamen, mi havas nulan toleremon por spamistoj kaj vandalismuloj, kaj se mi trovas "malferman prokurilon" en la spamecaj datenbazoj, ĝenerale mi forbaros la IP-adreson 1-3 jarojn.
Do, mi opinias ke gvidlinoj endas esti verkita por gvidlinoj por forbaroj, sed mi nune ne havas la libertempon por tio. -- Yekrats 00:46, 26. Feb 2009 (UTC)
Mi absolute konsentas kun Yekrats: Gravas regularo aŭ gvidlinio rilate al forbaro. Kaj devas ankaŭ ekzisti ebleco de protesto kontraŭ maljusta forbaro. Forbaro en la supra kazo estintus same maljusta kiel la forbaro de Roberto, kiun Narvalo laŭ mi kontraŭ la spirito de Vikipedieo praktikis antaŭ kelkaj tagoj. Mi estis unu el tiuj, kiuj atentigis al vikipediisto:Steinthors pri la problemoj kun liaj ĝermetoj (ekzemple pri la manko de almenaŭ la intervikia ligilo al la koncerna persono en la nacilingva vikipedio) - kaj mi konstatis, ke li mem aŭ aliaj tuj poste komencis aldoni tiujn mankantajn ligilojn: Do evidente forbaro estintus absolute maljusta. Forbaro okazu en en jenaj kazoj: Vandalismo (tio estas detruo aŭ intenca fuŝigo de ekzistantaj artikoloj, aldono de ofendoj, intenca aldono de malveraĵoj) - tio pravigas tujan forbaron por protekti la vikipedion. - Ripeta malobeo de ĝeneralaj decidoj de la vikipediistaro: Tio pravigas forbaron post vana admono! - Ofendo kaj insulto de aliaj kunlaborantoj, depende de la graveco tio pravigas forbaron post admono, aŭ tujan forbaron en tre gravaj kazoj. - Misuzo de la vikipedio por politika aŭ religia propogando kaj personaj celoj, sen enciklopedia valoro kaj intenco: Pravigas forbaron post vana admono respektive sen admono en kazo de ripeto. Ne povas esti kialo por forbaro la eraroj de novuloj aŭ komencantoj, kiuj tamen bonintece kontribuas. Certe ankaŭ ne la nura kreado de ĝermoj, dum tiuj ĝermoj ne estas ofendaj aŭ politika aŭ religa reklamo. DidiWeidmann 00:37, 17. Mar 2009 (UTC)

Ridinda reviziado

Vikipediisto:Roberto hodiaŭ aldonis la "frazon" multloke Estas gastiganto de Pasporta Servo tie: ekz. [8] Poste, la programo aldonas al la historio de la artikolo, ke la kontibuo estis [reviziita de Roberto]. Tion mi trovas ridinda. Narvalo 12:22, 17. Feb 2009 (UTC)

Kial vi tion trovas ridinda? Ĉu pasporta servo estas ridindaĵo? 90% de la legantaro de Esperanto-vikipedio estas esperantistoj, por kiuj informo, ke en certa urbo ekzistas gastiganto de pasporta servo ja estas tute interesa, pli interesa ol la partio de la urbestro aŭ la dato de la fondiĝo de la koncerna urbo (informoj, kiuj en multaj pri-urbaj artikoloj aperas, kaj neniam estis disputitaj kiel ridindaj)! Estas via persona opinio, ke tiu-ĉi informo estas malinteresa. Ni povas diskuti la formon, en kiu ĝi aperu. La informo eventuale pli bone troviĝu en informkesto pri la urbo. Tamen la informo ja estas vera, kaj ne temas pri politika nek pri religia propogando. DidiWeidmann 00:46, 17. Mar 2009 (UTC)

Defaultsort

Mi vane serĉis en Vikipedio iujn regulojn pri la sinsekvo de la elementoj en la funkcio "Defaultsort". Mi vidas, ke plej ofte oni ordigas laŭ la reguloj de la gepatra lingvo de la persono, ekzemple {{DEFAULTSORT:Gogh, Vincent van}} laŭ la nederlandaj reguloj, Einar Benediktsson oni ordigis laŭ islandaj reguloj, ktp. Sed ekzistas esceptoj: la islanda politikisto Jóhanna Sigurðardóttir estis ordigita laŭ Sigurðardóttir, Jóhanna. Sekve la kategori-indeksoj iĝas iom ĥaosaj.

Se ne ekzistas regularo ĝis nun, mi proponas ke ni ordigu laŭ la reguloj de la gepatra lingvo de la koncernato. Tio limigos la necesajn ŝanĝojn. Indus tiam fari liston de la esceptoj al la sistemo "Familia nomo, Propra nomo" kiel gaela, islanda, nederlanda ktp. --PaulP 20:05, 17. Feb 2009 (UTC)

Mi mem trovis la respondon en la angla Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Categorization_of_people#Ordering_names_in_a_category Mi provos en unu el la venontaj tagoj krei esperantlingvan version. --PaulP 20:05, 17. Feb 2009 (UTC)
Notinda: Oni ankaŭ povas uzi la esperantlingvan vorton "DEFAŬLTORDIGO" anstataŭ anglalingvan "DEFAULTSORT". -- Yekrats 20:44, 17. Feb 2009 (UTC)
Mi kreis esperantlingvan version en Helpo:Kategorioj. --PaulP 21:25, 17. Feb 2009 (UTC)
Mi flanke memorigas, ke en biografioj oni prefere uzu la ŝablonon {{vivtempo|naskiĝjaro|mortjaro|ordigilo}}, kiu aŭtomate aldonas kategoriojn laŭ naskiĝjaro kaj mortjaro, kaj ŝparas iom da "burokratia" kodo. --WinstonSmith 15:35, 21. Feb 2009 (UTC)

Nigrejo - ĉu plej trafa titolo?

Mi kreis la paĝon Nigrejo (= Black site en la angla, germana vikipedio, en aliaj lingvoj io kiel "sekretaj prizonoj de CIA"). En mia diskutpaĝo Kani atentigas pri tiklaj pensoligoj rilate al nigruloj (dankon, Kani!).

Kion vi pensas?

Ĉu ni volas ĉu ne, nigra koloro vekas emociojn (ĉar homoj timas la nokton), ekzemple "nigra animo, koro, krimo". La angla esprimo Black site reflektas tion: loko, pri kiu ni devas honti.

Mi tamen ne volis transpreni la anglan esprimon en la esperantan vikipedion, sed elektis ĵus "nigrejo", ĉar estas hontiga por la tuta homaro.

Ĉu iu havas pli taŭgan proponon por la elekto de la titolo?

--UNiesert 08:03, 20. Feb 2009 (UTC)

Esperanto estas internacia lingvo, do ni ne paŭsu ĉian anglan esprimon. Ekzemple "ĉielskrapilo" (el la angla "skyscraper") estas bona ĉar komprenebla, sed "nigrejo" ? Leginte la artikolnomon mi pensis pri io ajn, sed ne pri CIA-malliberejoj. Eblajn solvojn montras [9][10] kaj "black site" povas ja esti menciita en la artikolo kaj en alidirektila paĝo. Punktor 10:24, 21. Feb 2009 (UTC)
Mi proponas "CIA-malliberejoj" aŭ "Malliberejoj de CIA". Eĉ la adjektivo "sekretaj" ne estas bezonata, ĉar ja ne ekzistas ne-sekretaj prizonoj de CIA, ĉu? Kiam mi vidis la vorton "nigrejo" unue, mi tuj pensis pri "nigraj truoj" en la universo. --PaulP 10:30, 21. Feb 2009 (UTC)
Mi ankaŭ voĉdonas por "CIA-malliberejoj" aŭ "Malliberejoj de CIA". La nomoj sufiĉe bone montras la ne-jurŝtatan situacion. Punktor 10:47, 21. Feb 2009 (UTC)
Ankaŭ mi voĉdonas por "CIA-malliberejoj" kaj "Malliberejoj de CIA" (ambaŭ, unu kiel alidirektilo). Kiel aliaj diskutintoj, mi eniris en la artikolon ĉar mi tute ne sciis pri kio temas sub la titolo Nigrejo. Mi, se estas konsento pri tio, eĉ ne lasus "Nigrejo" kiel alidirektilo.--kani 14:16, 1. Mar 2009 (UTC)

Helpo por prononchelpilo

En libro germanidevena el la 1970-aj jaroj mi legis la prononchelpilon [UI] por la germana Ü. Mi opinias ke tiu ĉi varianto pli bonas ol nur simple [I]. En Vikipedio:Prononchelpilo mi ne trovis solvon. Kion vi opinias ? Dankon, Punktor 11:24, 21. Feb 2009 (UTC)

[UI] estus en nia sistemo de prononchelpiloj indiko ke oni prononcu normalan "u" sekvatan de normala "i", ambaŭ akcentataj (ĉar ambaŭ estas skribataj grandlitere). Por skribi sonon, kiu ne ekzistas en Esperanto, ekzistas la eblo kursivigi iun literon kun simila sono. Por la germana "ü" (per IFA [y:], [y] aŭ [ʏ]), ni do uzu iun similan vokalon kaj skribu ĝin kursive. La sola diskutinda afero estas, ĉu ni uzu kursivan i aŭ kursivan u. Mi persone preferas ĉi-kaze kursivan u (kaj uzus kursivan i ekzemple por la slava [ɨ] (ruse "ы", pole "y")). Marcos 13:49, 24. Feb 2009 (UTC)
Dankon ! Do vi estas kontraŭ [ui] kaj por [u]; ekzemple "Dürnstein": ne [DIRNŝtejn], sed [DURNŝtejn]. Ĝuste ? Se neniu kontraŭas ĉu ni aldonu la ekzemplon al Vikipedio:Prononchelpilo ? Punktor 14:13, 24. Feb 2009 (UTC)

-ujo kaj -io

Kial Vikipedio uzas Aŭstrio ktp. anstataŭ Aŭstrujo ktp.? Mi pensas, ke -io estu reservata por landoj, kiuj nomiĝas pro geografia loko, kiu estas en tiu lando, ekzemple Niĝerio pro Niĝero, kaj -ujo estu reservata por landoj, kiuj nomiĝas pro la homoj, kiu loĝas tie, ekzemple Germanujo. Se oni skribas Germanio, oni ne povas ekscii (se oni ne lernis tion parkere, por ĉiu lando!) ĉu "Germano" estas la homoj, kiuj loĝas en Germanio, aŭ ili estas "Germanianoj" kaj "Germano" estas iu loko en Germanio/-ujo. Pro tio, mi proponas alinomi ĉiujn landartikolojn al -ujo. Viaj opinioj? (Kaj kial Vikipedio ŝanĝas la supersignoj al c'x ktp, eĉ se oni tajpas ilin korekte?) Darkweasel94 21:01, 21. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Darkweasel94. Ĉi tiu temo jam estis diskutita en 2007. La tiaman diskuton vi povas legis sur la paĝo Vikipedio:Diskutejo/-ujo kaj -io. Sed bonvolu atenti, ke ĝi estis enarkivigita kaj tial ne ŝanĝenda. Kore --Tlustulimu 21:23, 21. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Darkweasel94. Ho, mi ion preterlegis. - Do, la x-ado estas specifaĵo de la esperantovikipedio por ĉiuj uzantoj, kiuj ne povas tajpi la supersignajn literojn. La softvaro ja aŭtomate kreas la tipe esperantajn literojn el tio. Kore --Tlustulimu 14:28, 23. Feb 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Darkweasel94 ke uzo de "-ujo" ĉe landonomoj bazitaj je popolnomoj estas mula pli klara ol uzo de "-io". La finaĵo "-io" estas uzata ne nur ĉe landoj, kiuj nomiĝas laŭ iu rivero aŭ urbo (kiel Niĝerio laŭ la rivero Niĝero kaj Alĝerio laŭ la urbo Alĝero), sed ankaŭ ĉe multaj landoj, kiuj en diversaj lingvoj finiĝas per "-ia", sed ne devenas de popolnomoj (ekzemple Kolombio, Tanzanio, Indonezio, Aŭstralio). Se oni uzas "-io" ankaŭ ĉe landoj nomitaj laŭ popoloj (kiel "Germanio", "Ĉinio", "Hispanio" ktp), oni ne povas scii, ke tie loĝas germanoj, ĉinoj kaj hispanoj, dum tute ne ekzistas popoloj nomeblaj kolomboj, tanzanoj, indonezojaŭstraloj, sed nur kolombianoj, tanzanianoj, indonezianoj kaj aŭstralianoj. Tiun diferencon nur eblas facile vidi, se oni sisteme uzas la "ujo"-formojn ĉe "Germanujo", "Ĉinujo, "Hispanujo" ktp.
En la antaŭa diskuto, al kiu ligis Tlustilumu, ĉefe temis pri aldona mencio de la "ujo"-formo komence de la artikolo (intertempe efektivigita), kaj nur flanke temis pri titolŝanĝado al la "ujo"-formo. La kialo, pro kiu ni tiam ne povis ŝanĝi la titolojn, estis, ke plejmulto de la Vikipediistoj ne konsentis kun tiu titolŝanĝo. Tamen estas mia impreso, ke intertempe en Esperantujo multe kreskis la konscio pri la pli-klareco de la uzado de "-ujo" ĉe landnomoj, interalie pro la esearo Rusoj loĝas en Rusujo, kiu aperis en 2007. Do estus bone vidi, ĉu eble nun plejmulto de la Vikipediistaro kunsentus kun titolŝanĝoj al "ujo"-formoj. Estus bone se aliaj esprimus siajn opiniojn pri tio. Marcos 14:06, 24. Feb 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la nuna kutimo uzi -io ĉe ĉiuj landonomoj. Tio ŝajnas al mi pli kutima en la ĉiutaga uzo de la lingvo. Aldone, nomoj kiel "Italujo" aŭ "Germanujo" ŝajnas al mi iomete "naciismaj". Germanaj francianoj havas la samajn rajtojn kiel denaskaj francoj, do la nacio ne povas esti klare difinita "ujo de francoj". Mi aldonas ke, pro kialo nekonata (al mi), jam nun rusaj verkistoj, politikistoj, ktp. estas kategoriitaj en nia Vikipedio kiel "Rusianoj", ne kiel "Rusoj". --WinstonSmith 15:14, 24. Feb 2009 (UTC)
Kial "Francujo = la lando kiu ricevis sian nomon pro Francoj" estas pli naciisma ol "Francio = la lando kiu ricevis sian nomon pro Francoj"? Kaj jes, mi subtenas la proponon transiri al la uzo Francujo ks. en Vikipedio. --Surfo 15:40, 24. Feb 2009 (UTC)
La rekomendoj de Zamenhof en la Lingvaj Respondoj estas el 1911. Ekde tiu jaro la mondo tre ŝanĝiĝis kaj Z. mem skribis ke la sistemo ofte ne estas logika (ekz. Aŭstrujo, Belgujo, Brazilo, ...). Ĉu ekzistas logika Esperantigo de homaj nomoj ? Aŭ ĉu mi devas lerni ilin ? Cetere: estas fakto, ke ekz. en Germanio vivas multe da civitanoj turkdevenaj kun turka mentaleco kaj kulturo fiera, kiuj preskaŭ neniel scipovas la germanan. Ĉu ili estas "germanoj", "turkaj germanoj", "germanaj turkoj" aŭ ĉu ili simple estas "germani-anoj" ? Vidu ankaŭ Svedlingvaj finnlandanoj. La frazo " ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel >fremduloj<" estas same malaktuala kiel "-ujo" estas arkaika. Punktor 16:53, 24. Feb 2009 (UTC)

Al Punktor: Mi ne komprenas, kiel svedlingvaj finnlandanoj aŭ turkdevenaj civitanoj de Germanujo rilatas al landnomoj. La sola guteto da logiko, kiun mi vidas en via respondo, estas la demando “Ĉu ekzistas logika Esperantigo de homaj nomoj ?” Vi pravas, se vi celas diri, ke ne estas tre racie klopodi krei derivsistemon por propraj nomoj, ĉar tiuj estas konvenciaĵoj, ĉiam ŝanĝeblaj per decidoj kiuj estas plejparte ekster nia influpovo. Sed Esperanto dekomence havis sian sistemon, kaj ĉiuj postaj provoj rearanĝi la aferon nur pli konfuzis la lingvon kaj precipe la lernantojn. Tute precipe la "ioj" estas sistemo pli ĥaosa ol la "ujoj", kaj pluraj aliaj sistemoj estis provitaj, unuj pli logikaj ol aliaj, kaj ĉiuj nur kapturne konfuzas la ordinaran lingvouzanton. Ĉu vi aŭdis ekz. pri Germanjo kaj Usonjo, uzitaj en ne malrespektinda fakvortaro? --Surfo 11:39, 25. Feb 2009 (UTC)

La vorto "rusiano" montru ke temas pri homo kun rusia civitaneco, egale se tiu estas ruso, tataro, ukraino, ktp. "Rusujo" nur estus nenecesa "etniismo". Sed bv. forgesi, ekzistas ja sufiĉe da argumentoj kontraŭ tion - ni povos diskuti tion ĝis la Fina Venko anstataŭ skribi novajn artikolojn ;). Cetere mi devas diri, ke neniu postulas absolutan logikon de lingvo vivanta, sed eble precizecon kaj realecon. Finfine: la decidon faros la lingva komunumo en la ĉiutaga aplikado, do mi kredas, ke egalas ĉu la artikolo nomiĝas "Germanio" aŭ "Germanujo" se ambaŭ nocioj estas en la unua frazo kaj ambaŭ egalrajtas. Mi voĉdonus kontraŭ vikipedia "kondamno" de -io-formoj. Punktor 13:17, 25. Feb 2009 (UTC)

Ni finu jam tiun temon 10a-foje: Se la Jarlibro entenas kaj la gazeto Esperanto uzas ujo-formojn, ni ŝanĝas la titolojn. 84.206.8.134 13:57, 25. Feb 2009 (UTC)

Al Punktor: Tute ne temas pri propono "kondamni" la formojn kun "-io" el la Vikipedio. Ili daŭre estus uzeblaj, kaj daŭre menciiĝus en la unua frazo de la koncernaj artikoloj, sed simple ne plu aperus en titoloj.
La argumento, ke "Germanujo" estas pli etnisma aŭ naciisma ol "Germanio" estas tute senbaza opinio, ne fakto: La finaĵo "-io" ne estis enkondukita por esti malpli etnisma: La vorto "Germanio" same baziĝas sur la radiko "german-" kiel la vorto "Germanujo". En tio simple ne estas diferenco. La du formoj estas tute samsignifaj, do ne eblas ke unu el ili estas pli etnisma ol la alia.
Vian frazon pri la vorto "rusiano" eblas same fari pri la vorto "rusujano": "La vorto "rusujano" montru ke temas pri homo kun rusuja civitaneco, egale se tiu estas ruso, tataro, ukraino, ktp." Tia uzo de "rusujano" estas Zamenhofa, kaj klare montras, ke "Rusujo" ne estas etnisma vorto.
Estas nur du gravaj diferencoj inter la formoj kun "-io" kaj la formoj kun "-ujo":
  • La formo kun "-io" kaŭzas konfuzon al multaj esperantistoj; ne nur al spertaj, sed ankaŭ al iuj, kiuj ĝeerale jam tre bone konas la lingvo kaj multe uzas ĝin. Mi plurfoje aŭdis de spertaj Esperantistoj tiajn nevortojn kiel "tanzano" kaj "aŭstralo". Tiu konfuziĝo inter landnomoj, kies radiko hazarde finiĝas per "i", kaj landnomoj bazitaj sur popolnomoj, eblas nur en la "-io"-sistemo. En la "-ujo"-sistemo ne ekzistas tiu konfuzo, ĉar neniu landnoma radiko finiĝas per "uj". Ĉi tiu problemo estas tre reala en la ĝenerala lingvouzo, kaj kaŭzis, ke malmultaj Esperantistoj bone komprenas la dukategoriecon de la Esperantaj landnomoj, kaj eĉ malpli da Esperantistoj scias pri ĉiu lando, pri kiu ili foje parolas, al kiu kategorio ĝi apartenas.
  • Nur la formo kun "-ujo" estas oficiala. Ĝi estas en la Fundamento de Esperanto (tie aperas la nun famiĝinta frazo "Rusoj loĝas en Rusujo"). La formo kun "-io" neniam estis oficialigita de la Akademio (kvankam la Akademio nomis ĝin uzebla en la klarigoj al sia listo de landnomoj).
Por mi pli gravas la unua punkto, nome la pliklareco de la "-ujo"-formoj. Aparte en enciklopedio, kiu helpu al homoj atingi komprenadon, estus bone se ni almenaŭ en niaj titoloj sisteme uzus tiun sistemon, kiu plifaciligas la komprenadon de la dukategoria landnoma sistemo, anstataŭ tiun sistemon, kiu kaŭzas multan konfuzon pri ĝi eĉ al spertaj Esperantistoj.
Paranteze al la anonimulo: En iu el la lastaj numeroj de la gazeto "Esperanto", mi ja vidis uzon de "-ujo" por landnomo. Ŝajne la nuna redaktisto iĝis tolerema pri tio, anstataŭ ŝanĝi ĉiujn kontribuojn al la "-io"-sistemo. Ĉiuokaze, ne faras multe da senco uzi nur la jarlibron kaj la gazeton Esperanto kiel ekzemplojn por la Vikipedio. Tiuj du aferoj povas facile ŝanĝiĝi pro iu decido en UEA (kiel okazis jam trifoje en la historio de UEA: Komence ĝi uzis "-ujo", poste mallonge "-io", poste denove dum multaj jardekoj "-ujo", kaj ekde la okdekaj jaroj denove "-io"). Firma aŭtoritato estas nur la Fundamento kun ĝiaj Oficialaj Aldonoj, laŭ kiuj eblas nur la "-ujo"-sistemo. Marcos 16:14, 25. Feb 2009 (UTC)
Laŭ mia scio eĉ ne estas UEA kiu decidas pri la uzo de -ujo kaj -io, sed nur la koncerna redaktoro. La fakto, ke en iuj jaroj la revuo ujis dum la jarlibro iis aŭ inverse, atestas tion. --PaulP 16:28, 25. Feb 2009 (UTC)
Al Marcos: la pliklareco de la "-ujo"-formoj kaj ties konformeco kun la Fundamento ja vere estas grava afero por la enciklopedia vikipedio. Kaj estas pli grava ol defendita "belsoneco" aŭ "internacieco". Do, mi opinias, ke vi pravas. (Tion mi skribas kontraŭ mia inklino, ĉar mi opinias la Fundamenton kaj unuecon en la nuna stato pli grava ol personaj preferoj). Verŝajne la tuta afero baziĝas sur emocioj (temas ja ankaŭ pri la patrujo, pri la hejmo). Eble la problemo de "-ujo" ankaŭ estas, ke ĝi povas elvoki la aserton ke en Germanujo nur loĝas germanoj (vd. supre la frazon de Z.), dum "Germanio" ŝajnas esti nur simpla nomo de lando. Ekzemple ankaŭ la uzo de "Aŭstrujo" certe iam elvokos protestojn, ĉar ekzistas sufiĉe da homoj, kiuj asertas ke nek ekzistas aŭstra nacio, nek aŭstra etnio (ekz. germanlingva gazetartikolo el sudtirolo). Sed - kiel vi skribis - temas pri enciklopedio (kaj ankaŭ klarigilo por komencantoj) kaj ne pri spegulo de la ĉiutaga lingvo. Do mencio de la formoj kun "-io" en la unua frazo ja sufiĉus, mi opinias. Punktor 19:55, 25. Feb 2009 (UTC)
Mi ne tute kunsentas pri la aserto, ke "la pliklareco de la "-ujo"-formoj [...] ja vere estas grava afero por la enciklopedia vikipedio". Tio gravus, se pliklareco signifus, ke landonomo kun 'ujo' pli facile kompreneblas ol landonomo kun 'io'. Male, la du nomoj tiusence egalas: ĉiuj tuj komprenas kio estas Germanujo, same kiel ĉiuj tuj komprenas kio estas Germanio. La asertata pliklareco de 'ujo' estas gramatika, kaj mi opinias, ke tio estas zorgindaĵo por la Akademio, ne por ni. Nia enciklopedio nur neŭtrale adaptiĝu al la lingvouzo. Al mi ŝajnas, ke la "-ujo"-formoj estas la malpli uzataj. Google ŝajnas kunsenti pri tiu takso. Bedaŭrinde, tamen, mi ne konas fidindan fonton pri la eksterreta lingvouzo. --WinstonSmith 21:50, 28. Feb 2009 (UTC)
Se oni nur parolas pri la signifo de la landonomo, certe la "-ujo"-formo kaj la "-io"-formo estas same facile kompreneblaj. Sed la "-ujo"-formo estas pli klara, ĉar aŭdante ĝin oni ne nur scias pri kiu lando temas, sed ankaŭ kiel nomi la koncernan popolon en Esperanto. Ĉe la "-io"-formo oni tion ne scias, ĉar dum la ĉefa popolo de Germanio nomiĝas "germanoj", la ĉefa popolo de Indonezio nomiĝas "indonezianoj", kaj nepre ne "indonezoj". El la "-io"-formoj tute ne eblas kompreni tion, dum el la "-ujo"-formoj tio facile kompreneblas. El tio konsistas la pliklareco de la "-ujo"-formo, kiu laŭ mi igas ĝin pli taŭga por uzo en enciklopedio (kaj ankaŭ en aliaj kuntekstoj).
El tiuj ensalutintaj uzantoj, kiuj ĝis nun esprimis sian opinion en ĉi tiu diskuto, kvar estis por ŝanĝo al "-ujo"-formoj en titoloj kaj nur unu kontraŭ (se oni kalkulas la lastan opiniesprimon de ĉiu). Do krom se iuj aliaj kontraŭos kun novaj argumentoj, mi baldaŭ eklaboros pri roboto, kiu ŝanĝu la "-io"-formajn titolojn al "-ujo"-formo. Marcos 13:38, 1. Mar 2009 (UTC)
Mi tute samopinias, ke la ujo-formo estas pli klara kaj mi do principe aprobas la ŝanĝon. Sed mi timas, ke venos amaso da protestoj, ekzemple de loĝantoj de Rusujo, kiuj argumentos, ke ilia ŝtato ne estas ujo da rusoj (Kontraŭargumento povus esti, ke ankaŭ "vortaro" estas multe pli preciza afero ol "aro da vortoj" ...) --PaulP 13:55, 1. Mar 2009 (UTC)
Tamen, la "-io"-formo estas nun pli vasta uzata parole kaj skribe, kaj jes, Rusujo ne estas ujo da rusoj. Mi propnus ne alinomigi amase artikolojn. Maksim 04:57, 4. Mar 2009 (UTC)
Ŝajnas ke okazas ĉi tie speco de referendumo por aŭ kontraŭ ujo-formo kaj io-formo en landnomoj - mi do voĉdononas kontraŭ ujo-formo kaj por io-formo. --Dominik 05:35, 4. Mar 2009 (UTC)
Mi ne komprenas kial daŭre revenadas tiu klare trosimplisma argumento "Rusujo ne estas ujo da rusoj". Kompreneble ĉiu konsentas ke Rusujo ne estas ujo da rusoj. Sed tiuj, kiuj uzas tion kiel argumenton kontraŭ uzo de "-ujo" ĉe landnomoj grave miskomprenas ion: Memstara "ujo" havas nur unu el la tri signifoj de sufiksa "-ujo". Legu pri tio en PMEG. Unu el la aliaj du signifoj de afiksa "-ujo" estas sama al la afiksa "-io" ĉe popolnomoj (kaj malsame al "-io" oficiale havas tiun signifon).
Ĉiuokaze, se ni konsideras ĉi tion kiel referendumon, tiam estas ĝis nun 5 voĉoj por ŝanĝo al "-ujo"-formoj kaj nur 3 voĉoj kontraŭ. Sed ĉiuokaze en diskuto pli gravas la argumentoj ol la voĉdonado. Nur ripeti la argumentojn de aliaj ĉi-kaze ne halpas. Ankoraŭ neniu de le "-io"-anoj respondis al miaj kontraŭargumentoj kontraŭ iliaj argumentoj.
Se finfine racia argumentado ne solvas la aferon, ni eble tamen devas nombri voĉdonojn. Ĉu estas en ordo nombri la opiniojn esprimitajn en la diskuto, aŭ ĉu ni faru formalan baloton pri la temo? Marcos 16:13, 4. Mar 2009 (UTC)
Mi estas treege kontraŭ voĉdonado. Estu konsento en tiu ĉi grava afero, temas ja ne pri ADSL. Anarkio estus pli bone ol la venko de nur IMAGA plimulto. Kiel mi skribis, mi malŝatas la "-ujo"-formojn pro diversaj kaŭzoj, sed estas 2 simplaj demandoj: Ĉu la "-io"-formo estas laŭ la Fundamento ? Ĉu enciklopedio rajtas ŝanĝi gramatik-regularon ? Mi antaŭdankas por respondoj. Punktor 16:36, 4. Mar 2009 (UTC)

Ni jam interkonsentis antaŭe, ke Vikipedio devas respeguli ĝeneralan lingvouzon. Kaj nun alvenas fanatikuloj, porparolantoj de iu formo kaj provas altrudi sian opinion. Ni jam sukcese rebatis atakon de iĉ-istoj kaj aliaj formoj. Nun denove. Kiel mi jam diris, se UEA oficiale aprobas kaj Jarlibro kaj aliaj eldonaĵoj ekuzas la ujo-formojn, tiam ni devas ŝanĝi tiujn fundamentajn aferojn. Bonvolu verki artikolojn kaj ne ĉiam klopodi ŝanĝi akceptitajn nomformojn, titolojn. Narvalo 16:45, 4. Mar 2009 (UTC)

Vikipedio ne estas la posedaĵo de UEA aŭ de iu ajn esperantista organizaĵo - ĝi ekzistu per si mem kaj UEA aŭ kiu ajn ne rajtas trudi siajn diktatojn - Mi jam vidis monstraĵojn kiel "Tanzanujo", kvazaŭ ekzistus popolo nomita "Tanzanoj" - --Dominik 17:10, 4. Mar 2009 (UTC)
Mi trovas ridinda, ke manpleno de vikipediistoj, kiuj apenaŭ kontribuis al la projekto (per artikoloj), jam antaŭanoncas la balotrezulton kaj iu jam volas krei roboton por la afero. Ĉu estas diktaturo tie ĉi? Narvalo 19:12, 4. Mar 2009 (UTC)
Vi ŝajne misinterpretis mian suban mesaĝon. Do : 1) mi subtenas la io-formon, 2) mi opinias baloton nedezirinda sed ne kontraŭos ĝin se ĝi vere necesas, 3) mi certe ne deziras krei roboton por amasa alinomado, ĝi estis nur ekzempla konsekvenco de tro rapida kaj senkonsidera decido. Bonan nokton, Thomas Guibal 19:39, 4. Mar 2009 (UTC)
La jena diskuto certe ne estu rigardata kiel referendumo aŭ valida baloto, precipe ne por tia grava afero. Necesus pli formala baloto kun strikta regularo sur aparta paĝo, kiel ni jam faris antaŭe por aliaj ne-evidentaj decidoj (minuskligo de familiaj nomoj, nova ĉefpaĝo, ktp...).
Mi persone kutimiĝis al la io-sistemo, neniam opiniis ĝin konfuza aŭ malfacila, kaj cetere ne estas sufiĉe sperta Eo-gramatikisto, por bone kompreni la onidire okulfrapan preferindecon de la ujo-sistemo. Mi ĉiukaze ne kontraŭos baloton, se vere aliaj vikipediistoj deziras organizi ĝin. Tamen :
1) Pli ol "io" aŭ "ujo" ĉefe gravas la interna kohereco de nia Vikipedio. Do, se fine venkas la ujo-formo en (eventuala) baloto, necesos miaopinie alinomi per roboto ĉiujn koncernitajn ligilojn en ĉiuj niaj artikoloj, ekz. de Francio al Francujo.
2) La regularo de la (eventuala) baloto nepre anoncu, ke la rezulton rajtos kontesti neniu vikipediisto dum almenaŭ pluraj jaroj (se ne, senĉese reaperos la batalo inter iistoj kaj ujistoj). Thomas Guibal 16:48, 4. Mar 2009 (UTC)
Neniu respondis miajn demandojn. Ĉu mi estas pario, idioto, aŭ simila ? Simple diru, por ke mi ŝparu mian tempon. Mi do denove demandas "Ĉu enciklopedio rajtas ŝanĝi la Fundamenton ? " Ne havus sencon baloti kontraŭ la realeco (-io) aŭ kontraŭ la Fundamento (-ujo) - Mi forte estas kontraŭ baloto ĉi tie. La AdE finfine faru sian laboron. Punktor 17:19, 4. Mar 2009 (UTC)
Kara Punktor, mi simple volis komenti la lastan mesaĝon de Marcos kaj neniel ignoris vian. Estas tute normale, ke neniu respondis al demando, kiun vi faris antaŭ malpli ol unu horo... Thomas Guibal 17:23, 4. Mar 2009 (UTC)
Estas ridinde ke Narvalo komparas la proponon pri "-ujo" al iĉismo: La ujo-formoj de landnomoj estas la solaj oficialaj formoj, dum iĉismo estas kontraŭ-Fundamenta ŝanĝpropono. Fakte, el la vidpunkto de la Fundamento de Esperanto, la io-formoj estas same kontraŭ-Fundamentaj kiel iĉismo; la diferenco estas nur, ke iĉismo apenaŭ estas uzata, dum io-formoj de landnomoj estas nuntempe uzataj pli ol la Fundamentaj formoj (kvankam la Fundamentaj formoj daŭre estas uzataj multe, kaj ŝajne ili uzo eĉ kreskis dum la pasintaj du-tri jaroj).
Demando al Thomas Guibal: Se vi neniam trovis la io-sistemon konfuza aŭ malfacila, ĉu vi povas diri al mi sen kontroli en vortaro aŭ en la koncernaj Vikipediaj artikoloj, kiuj el la jenaj vortoj estas Esperantlingvaj nomoj de popoloj: aŭstraloj, vjetnamoj, indonezoj, bolivoj, kolomboj, maŭritanoj, tanzanoj, namiboj, somaloj, etiopoj? Se oni lernis la koncernan landnomojn ujo-sistemo, oni tuj scias, kiuj el ili estas nomoj de popoloj, dum el la io-sistemo tio tute ne videblas, kaj oni devas aparte parkerigi tion. Marcos 20:40, 4. Mar 2009 (UTC)
Jes ja, sed oni ĉiukaze devas parkerigi tiujn landojn, kiuj konformas al la ujo-formo, kaj tiujn landojn, kiuj ne konformas al ĝi (dum io-landoj venas multe pli "nature" al mia cerbo). Do (denove laŭ mia modesta vidpunkto) ŝajnas al mi tute egale. Aŭ eble mi miskomprenis ion. Kore, Thomas Guibal 10:44, 5. Mar 2009 (UTC)
Mi scivolas: Ĉu ankaŭ ekz. Ukrainio, Polio kaj Koreio venas "nature" al via cerbo? --Surfo 11:01, 5. Mar 2009 (UTC)
Mi sentas sarkasmon en via lasta mesaĝo kaj bedaŭras tion, ĉar vere mi nur provas diskuti kaj klarigi mian vidpunkton, sen iu ajn antaŭjuĝo kontraŭ la ujo-formo. Do jes, "Ukrainio" kaj "Koreio" venas nature kaj senpenseme al mia cerbo (certe pli ol "Ukrainujo" aŭ "Koreujo"), simple pro tio ke mi lernis ilin tiel. Mi ne uzas "Polio" ĉar estas pli uzata formo "Pollando". Kore, Thomas Guibal 12:25, 5. Mar 2009 (UTC)
Pardonu, TG, sed ĉi-foje mi vere ne sarkasmis. Mi efektive volis scii, ĉu la io-landoj estas al vi "naturaj" pro tio ke ili similas nacilingvajn nomojn, ĉu pro tio ke vi tiom aŭdas, legas kaj uzas tiujn en Esperanto. Tial mi demandis pri kelkaj io-nomoj, kiuj apenaŭ havas nacilingvajn modelojn. Mi konstatas, ke via prefero kaj sento de natureco fontas el Esperanto mem, kaj tio estas tute respektinda afero. Mi povas mem raporti, ke por mi, ekde kiam mi lernis la lingvon, ekz. Svedujo kaj Germanujo kaj Francujo estis ĉiam tute naturaj. "Ĉinujo" por mi ne estas tute same natura, ĉar ĝi estis ĉiam tre malmulte uzata en la multegaj ĉinaj eldonaĵoj. Tion mi diras ne por argumenti por iu el la formoj. Tute klare, ambaŭ tradicioj ekzistas, kaj se Vikipedio elektas nur unu formon el la du (por iuj landoj oni uzas eĉ pli ol du nomojn), ĝi prezentas falsan bildon pri la reala lingvo. Sed mi ne ŝanĝas mian opinion pri tio, ke "-ujo" meritas esti la ĉefa formo. --Surfo 16:22, 5. Mar 2009 (UTC)
Mi petas klarigon: Zamenhof mem diris, ke kelkaj landnomoj ne estas logikaj kaj li skribis, ke eble la Akademio vidos la neceson ŝanĝi tion - tiu ĉi opinio de Z. ankaŭ validas por aliaj lingvaj demandoj (teorie por la tuta lingvo - laŭ Z.). Li atentigis pri la lingva evoluo kaj la sekvonta akcepto per la Akademio; do la Fundamento ne estas "Biblio" sed grava bazo de unueco. Oni povas legi en BERTILOW: "La sufiksaj landonomoj havas ĉi tie por klareco la sufikson UJ. Tio ne signifas malrekomendon de aliaj formoj. Tiuj, kiuj preferas la sufikson I, simple mem anstataŭigu ĉiujn UJ per I. Ambaŭ tiuj sufiksoj estas egalaj laŭ la rekomendoj de la Akademio. Iuj nomoj havas LAND anstataŭ UJ/I tute laŭ la rekomendoj de la Akademio.". Nun mia demando: Se la AdE rekomendis/akceptis la "-io"-formojn, ĉu la uzado en enciklopedio (kiu ja respektu gramatikajn regulojn) estas kontraŭ-fundamenta aŭ ne ? Dankon, kore Punktor 14:14, 5. Mar 2009 (UTC) PS Multaj homoj (kaj mi mem) uzas en la ĉiutaga lingvo Germanio -> germaniano, Aŭstrio -> aŭstriano ktp; kaj por emfazi la etnion: Germano. Estas la sama kiel "se mi sciintus" anstataŭ "se mi estus sciinta"; sed, kiel dirite, estas la ĉiutaga lingvo kaj ne enciklopedio.

Mi denove atentigas pro tio, ke en Interreto la formo -io estas multoble preferata. Ŝajne neniu posedas fidindajn informojn pri paperaĵoj en Esperanto. Pri la parola lingvo, mi havas fortan impreson, ke "-io" estas pli kutima ol "-ujo", almenaŭ ĉe internaciaj renkontiĝoj. Mi pensas, ke ni ne rajtas prifajfi ĝeneralan lingvouzon, kiam ĝi esprimas tiom forta emo al unu formo. --WinstonSmith 13:53, 5. Mar 2009 (UTC)

Ĉapeletoj kaj X-sistemo en Vikipedio

En sia antaŭa mesaĝo, Darkweasel94 priparolis la sistemon laŭ kiu vikipedio "ŝanĝas la supersignoj al c'x ktp, eĉ se oni tajpas ilin korekte". Mi opinias, ke ekde kiam tiu sistemo estis starigita, ege disvastiĝis la uzo de ĉapelitaj literoj, kiujn multaj el ni nun povas regule tajpi (danke al EK, plejparte; sed ekzemple mi ankaŭ havas neniun problemon tajpi ilin per mia Makintoŝo). Kion opinias la komunumo pri la jena propono?

Nuna sistemo Propono
  • Oni povas uzi laŭplace kaj ĉapelitajn literojn kaj la X-sistemon en la redaktoskatolo.
  • Kiam la artikolo publikiĝas, ambaŭ iĝas ĉapelitaj literoj.
  • Kiam oni denove malfermas la redaktoskatolon, ĉiuj literoj aperas per la X-sistemon.
  • Oni povas uzi laŭplace kaj ĉapelitajn literojn kaj la X-sistemon en la redaktoskatolo.
  • Kiam la artikolo publikiĝas, ambaŭ iĝas ĉapelitaj literoj.
  • Kiam oni denove malfermas la redaktoskatolon, ĉiuj literoj restas ĉapelitaj, samkiel en la videbla artikolo.

--WinstonSmith 15:14, 24. Feb 2009 (UTC)

Mi ŝatas vian proponon, sed mi opinias ke ĝi estas malfacile funkciigebla. En tiu sistemo, redaktoskatola "cx" devus iĝi "ĉ" en la artikolo. Do daŭre devus esti tiel, ke por havi la kombinon "cx" en artikolo, necesas "cxx" en la redaktoskatolo (kaj do ankaŭ daŭre necesus "cxxxx" por "cxx" ktp). Por tio devus tute reskribi tiun konvertoprogramon, kaj devus atentigi ĉiujn uzantojn de robotoj pri la nova maniero de konvertado.
Pli facila solvo laŭ mi estus, se oni povus en siaj personaj preferoj malŝalti tiun x-sistemon, same kiel oni povas ŝalti ĝin, kiam oni redaktas ekzemple ĉe meta (per la aldonaĵo "EoMagicalConversion"). Marcos 16:36, 25. Feb 2009 (UTC)
Mi ne vere komprenas kio devus esti ĝisdatigita en robotoj: la propono nur ŝanĝus la *aperon* de teksto en redaktoskatoloj, ne la substanco. Nun eblas aldoni tekston kaj per la X-sistemo, kaj per ĉapelitaj literoj; laŭ la propono, daŭre eblos fari ambaŭ, do nenio ŝanĝiĝos por robotoj. Kiel vi notis, ja necesos daŭre tajpi "cxx" por povi legi "cx" en la artikolo. Kiam oni denove malfermas la redaktoskatolon, daŭre aperu "cxx".
Ĉu mi ion miskomprenis en via komento? --WinstonSmith 21:59, 28. Feb 2009 (UTC)

Bildaj ŝablonoj

Saluton, gekaraj. Mi ĵus tradukis plian bildan ŝablonon {{Vertikala bildaro}}, kiu ebligas meti pli ol unu bildon vertikale. Tio iom plifaciligas la formatigon de artikolo, precipe se krome enestas informkesto aŭ iu alia ŝablone kreita enhavaĵo, kiu staras aliflanke en la paĝo. Mi tradukis la ŝablonon el la suprasoraba versio, tiel ke ekzemploj troviĝas kelkaj en la malgranda vikipedio. Kore --Tlustulimu 14:21, 23. Feb 2009 (UTC)

(+) Alternativa tia ŝablono estas {{Pluraj bildoj}}, kiu subtenas maksimume 5 bildojn samtempe. Kore --Tlustulimu 14:22, 23. Feb 2009 (UTC)
Aspektas tre bele! Ĉu vi enmetos iomete pri ĝi al la bilda helpopaĝo? Estus tre afable kaj helpos uzi viajn ŝablonojn.--Lu 22:20, 23. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Lu. Dankon pro vi propono, kiun mi ĵus plenumis. Mi aldonis al la helpa paĝo informojn pri la novaj ŝablonoj kaj ekzemplojn. Krome mi iomete ŝanĝis la formatigon de la ekzemplokodigoj en la tabelo, ĉar alikaze la tabelo tro larĝiĝas. Kore --Tlustulimu 08:34, 24. Feb 2009 (UTC)
Ĵus mi rigardis, bele. Certe vi pravas rilate la antaŭan trolarĝiĝon de la tabelo. --Lu 20:33, 25. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Lu. Ĉu vi eble scias, el kiu vikipedio ni povus traduki informojn pri <gallery> por la menciita helpopaĝo. Mi rimarkis antaŭ kelkaj minutoj, ke ankoraŭ mankas informoj pri tio. Kore --Tlustulimu 20:37, 25. Feb 2009 (UTC)
Kio pri de:Hilfe:Bilder#Galerie? --Lu 18:04, 26. Feb 2009 (UTC)
Dankon, Lu, pro la ligilo. Mi ĵus aldonis laŭ ĝi kelkajn informojn pri galerio. Kore --Tlustulimu 18:29, 26. Feb 2009 (UTC)
Belege! Mi ankoraŭ iom redaktis, eble kontrolu, ĉu plu en ordo. (Ekzemple pri la komunejo.) --Lu 00:01, 27. Feb 2009 (UTC)

Estas artikolo pri lando Dubajo, kies ĉefurbo estas Dubaj, sed ĝi reiras al la origina artikolo lando Dubajo. Se estas konsento, mi faros artikoleton pri Dubajurbo aŭ kion fari?--Crosstor 07:45, 27. Feb 2009 (UTC)

Mi sugestas Dubajo (urbo) kaj Dubajo (lando), analogie kun ekzemple Luksemburgo (urbo) kaj Luksemburgo (lando). --PaulP 16:02, 27. Feb 2009 (UTC)
Crosstor skribis al mi private, kaj demandis kial ne Dubajurbo analogie kun Meksikurbo. Nu, ĉar Meksikurbo estas reale uzata vorto (guglu por konstati tion). Dubajurbo estus via propra inventaĵo. Enciklopedioj registras la realan uzon kaj ne estas loko por lingvaj eksperimentoj. --PaulP 09:12, 28. Feb 2009 (UTC)

Libroj kaj revuoj

Kion opinias la vikipediistoj pri la aldonado de diversaj librotitoloj kaj apartaj revunumeroj? Ekzemple Sferoj 6 kaj BA3. Ĉar mi laboras en eldonejo, mi facile povus aldoni plurajn dekojn da Esperanto-libroj, sed ĉu tio estas dezirinda? --PaulP 16:33, 27. Feb 2009 (UTC)

Jes, ĉi tiuj artikoloj indas esti kunigitaj en unu artikolo Sferoj kaj Beletra Almanako kun ĝenerala informo. La individuaj artikoloj ŝajnas kiel reklamoj. -- Yekrats 16:40, 27. Feb 2009 (UTC)

Propono pri nova aspekto de Ŝablono:Urbokadro

Saluton, mi ĵus verkis novan ŝablonon "urbokadro" surbaze de la nova aspekto de informkestoj, kaj proponas komparadon sur la koncernita diskutpaĝo. Atentu, ke mi strikte kopiis ĉiujn parametrojn de la Ŝablono:urbokadro kaj nur adaptis ilin al la nova strukturo, tiel ke por anstataŭigo tute ne necesus iun ajn redakton de la - multnombraj - koncernitaj artikoloj. Sufiĉus simple kopii la novan version (nuntempe kaj provizore en Ŝablono:Urbokadro2) al Ŝablono:Urbokadro, kaj ĉiuj artikoloj estus aŭtomate ĝisdatigitaj.

Se neniam kontraŭas la novan aspekton post tri tagoj, mi starigos ĝin. Kore, Thomas Guibal 18:34, 27. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi jam la unuan de februaro 2009 proponis sur la ŝablona diskutopaĝo, ke ni alinomu ĝin. La ŝablono ankoraŭ ne havas titolon laŭ la iam de mi proponita nomskemo por informkestoj. Mi proponas kiel novan titolon "Informkesto urbo". Krome ĝi kun la nova nomo aperus en la malsupra listo de Vikipedio:Informkestoj. Kore --Tlustulimu 19:54, 27. Feb 2009 (UTC)
Mi nun starigis la novan version kaj samtempe alinomis la ŝablonon al Ŝablono:Informkesto urbo. Kore, Thomas Guibal 12:31, 2. Mar 2009 (UTC)

Kiel eltrovi, kiu enmetis iun specifan aldonon?

Dum mi legas artikolon, mi kelkfoje ŝatas scii, kiu fakte enmetis iun difinitan aldonon kaj ekde kiam ĝi enestas. Ĉu estas alia ebleco ol simple serĉi en la historio (por ŝpari tempon ekzemple laŭ la metodo de intervalduonigo)? --Lu 20:03, 28. Feb 2009 (UTC)

Mi kredas ke mi iam legis pri ilo, sed supozeble ĝi estas ankoraŭ en beta-stadio kaj nur por iu lingvo?--Ziko 21:08, 28. Feb 2009 (UTC)

Saluton. Mi volas atentigi pri Vikipediisto:Ludovica kiu lastatempe enmetas artikolojn al kiuj, laŭ mia vido, mankas gravaj trajtoj enciklopediaj. Vidu ekzemple lastajn Malerbi NiccolòNova Vulgato. En ili unue oni ne diras pri kio temas; tio estas, mi supozas, ke en komenco de artikolo oni devas diri: "ĝirafo estas mamulo ktp", "Parizo estas urbo ktp". Sed en tiuj artikoloj oni ne diras dekomence tion, sed estas nur meditado aŭ pripensado pri la temo, kiu devas esti divenata. Krome tro ofte la aŭtoro aŭ ne konsideras la serĉadon de koncerna artikolo en aliaj vikipedioj, se ekzistas, por aldoni la respektivajn ligilojn kaj la esperantan ien aŭ se ne ekzistas ne klopodas ligi tiun al jam ekzistinta artikolo. Ekzemple pri Nova Vulgato la aŭtoro povus enmeti tiun tekston kiel parto de la jam ekzistinta Vulgato same kiel okazas en alilingvaj versioj. Tio por ne paroli pri lingvomankoj (kompreneble ĉiam korektotaj) aŭ manko de bluaj ligiloj, kiam eblas. Mi jam avertis la aŭtoron, sed ŝajne sensukcese ĝis nun. Krome ili foje fuŝas, kiel hodiaŭ, kiam enmetis artikolojn Malervi kaj Malerbi Niccolò, ne tute identaj kaj kie estas dubego pri kiu estas forigenda, ĉu unu aŭ alia (aŭ ambaŭ). Eble iu administranto devos pli rekte kontakti kaj helpi tiun vikipediiston plibonigi sian produkton, ĉu ne?--kani 15:17, 1. Mar 2009 (UTC)

La artikolo pri Persekutado kontraŭ esperantistoj estis elektita la Kunlaboraĵo de la semajno de pasinta semajno. Tamen, ĉar mankas pli ol duono, kaj ankoraŭ estas malekvilibra, mi preferas lasi ĝin ankaŭ por tiu ĉi, se neniu kontraŭas. Mi do profitas la okazon por kuraĝigi al kunverkado. Ni devus krei bonan artikolon pri tiu afero.

Poste, ni povas proponi ĝin por traduko de la semajno. Tio estas bona maniero disvastigi interesan artikolon. Pri tio, notu ke nun kandidatas por tiu nomumo la artikolo pri Esperanto-filmo (pere de la angla versio en:Esperanto film). Voĉdonu en: [11].

Mi profitas la komenton por fari demandon: mi ne bone komprenas la aferon pri "stabilaj paĝoj". Kiujn kriteriojn oni uzas por tio ĉi, kaj por kio ĝi taŭgas? Mi demandas, ĉar tiu artikolo pri persekutado havas markon "stabila" kiam evidente ĝi estis nur en la komenco de la redaktado. Ĉu tio havas sencon? --Tonyo 19:20, 2. Mar 2009 (UTC)

"Stabileco" ne estas tiom signifoplena. Tio nur montras ke temas pri lasta reviziita versio. "Reviziita" signifas nur sen evidenta grava fuŝo, ne pli. Ne "stabilaj" versioj estas nereviziitaj kaj eventuale povas enteni fuŝaĵon, fireklamon, ks. AL @ 21:24, 2. Mar 2009 (UTC)

Leslie Cheung

En retlisto de UEA oni komentis pri Vikipedio, kaj oni montris kiel ekzemplon la artikolon pri Leslie Cheung, sekve al komento de neesperantisto kiu surpriziĝis pri la longeco de tiu artikolo. Bedaŭrinde, la lingvaĵo estas aĉa. Mi plibonigis ĝin iom, kaj kaŝis la postan parton (kiam mi laciĝis: pardonu la sincerecon). Ĉu iu bonvolus daŭrigi? --Tonyo 21:48, 3. Mar 2009 (UTC)

Kaŝigo de roboto

Ĉu vere neniu povas kaŝi redaktojn de roboto Vikipediisto:ArZ.Bot? Kerio 17:25, 4. Mar 2009 (UTC)

✔ Farite AL @ 19:17, 4. Mar 2009

Bv. redakti kaj poluri la tradukojn de Tibor Sekelj

Ĵus mi trarigardis la germanan tradukon kaj korektis sufiĉe multajn aferojn (verŝajne eĉ restos malglataĵoj). Ankaŭ en la franca estis almenaŭ du eraroj, kiujn mi jam forigis - sed mi apenaŭ tralegis; prefere franco ĵetu rigardo(j)n. En la angla estas kadro pri nesufiĉa kvalito. Aliajn versiojn mi ne rigardis.

Se ni jam sukcesas atingi, ke Esperanto-parolanto fariĝas Traduko de la semajno, eble ni zorgu, ke ĝi poste ne fariĝu polurindaĵo de la semajno. --Lu 11:34, 6. Mar 2009 (UTC)

Mi poluris la hungaran (apenaŭ estis taskoj) --Crosstor 08:26, 7. Mar 2009 (UTC)
Bele. Mi aldonis unu polureton en la hungara :) versio. Kiu ne vere gravas, sed principe jes necesos en multaj aliaj. --Lu 11:44, 7. Mar 2009 (UTC)

Kono de lingvo Esperanto plifaciligos al vi vojaĝadon.

Sur ĉeĥa paĝo aperis artikolo kun jena titolo: Cestování vám usnadní znalost jazyka esperanto (Kono de lingvo Esperanto plifaciligos al vi vojaĝadon). Ĝi estas trovebla kaj legebla sur tiu ĉi paĝo. Kerio 15:53, 8. Mar 2009 (UTC)

Kanditato por administrantiĝo

Mi kandidatas por la posteno de administranto, ĉar mi volas helpi pli rapide interveni por bari vandalismon, forigi lingve fuŝajn titolojn ktp. Pliajn detalojn vi povas legi en la koncerna paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/PaulP. --PaulP - Disk. 14:44, 10. Mar 2009 (UTC)

Laŭ statistiko germanlingva la paĝo Nekrolog 2009 (angle, france, itale ktp, ktp) estas tre ŝatata. Kion Vi pensas: Ĉu faras sencon traduki ĝin ? Se jes: Ĉu iu spertulo scipovas fari roboton por tiaj paĝoj ? Dankon kaj kore salutas, Punktor 20:20, 12. Mar 2009 (UTC)

Saluton Punktor. Mi rapide kaj aŭtomate tradukis la tabelon ĉi tie : Vikipediisto:Thomas Guibal/Listo de mortintoj en 2009. Tradukenda nun restas la sekcio "Profesio". Ne hezitu traduki ĝin kaj poste publikigi la artikolon. Kore, Thomas Guibal 08:50, 14. Mar 2009 (UTC)
Koran dankon, mi faros tiel. (Kiel nespertulo mi pensis pri roboto por la nekrolog-paĝoj). Amike salutas, Punktor 12:51, 14. Mar 2009 (UTC)

Alidirektilo ne funkcias

Ĉe Radioaktiveco, almenaŭ por mi tiam kiam mi skribas la mesaĝon, la alidirektado ne funkcias!

Ĝi aspektas nur kiel

1. ALIDIREKTU Radiaktiveco

Maksim 10:14, 14. Mar 2009 (UTC)

Mi anstataŭigis per "REDIRECT" kaj ĝi nun bone funkcias. Thomas Guibal 10:19, 14. Mar 2009 (UTC)
Al mi, ĝi funkcias por mi kun ambaŭ "magiaj vortoj". (ALIDIREKTU kaj REDIRECT). Ĉu vi povas provi ĝin nun? -- Yekrats 10:53, 14. Mar 2009 (UTC)

Bosniakoj, Bosnoj kaj Bosnianoj

Mi petas atenton: estiĝis diskuto pri alinomado en: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Bosniakoj_kaj_Bosnianoj. Dankon, Punktor 16:16, 15. Mar 2009 (UTC)

Kie malaperis historioj de redaktoj ĉe alinomitaj artikoloj, ekz. ĉe la alinomitaj Bosniakoj? Mi ne volas kredi, ke la alinominto estus ununura redaktinto de tiu ĉi paĝo kaj ke tiu redakto estus nur la alinomado mem. Kerio 18:34, 15. Mar 2009 (UTC)
Mi pensas, ke la historio de "Bosniakoj/Bosnoj" estas ĉi tie: [12] kaj de "Bosnianoj" ĉi tie: [13]; Punktor 19:40, 15. Mar 2009 (UTC)

La ĉefpaĝo

Saluton, karaj, kxiu povus afable ŝanĝi la inviton: La voko por la partopreno al la Wikimania 2009 nun ekas. Submetu vian prenzentadon antaŭ la 15-a de Aprilo. Aŭ mi ne scias, kio estas "prenzentado"?