Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝisdatigo - KAEST 2018
Linio 28: Linio 28:
# KAEST [[2014]] ([[13-a de novembro|13-a]] ĝis [[16-a de novembro]]), Modra: ''Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon''
# KAEST [[2014]] ([[13-a de novembro|13-a]] ĝis [[16-a de novembro]]), Modra: ''Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon''
# KAEST [[2016]] ([[17-a de novembro|17-a]] ĝis [[20-a de novembro]]), Modra: ''Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado''
# KAEST [[2016]] ([[17-a de novembro|17-a]] ĝis [[20-a de novembro]]), Modra: ''Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado''
# KAEST [[2018]] ([[18-a de oktobro|18-a]] ĝis [[21-a de oktobro]]), Modra: ''Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko''


== Unuopaj aranĝoj ==
== Unuopaj aranĝoj ==
Linio 82: Linio 83:


=== KAEST 2016 ===
=== KAEST 2016 ===
KAEST 2016 okazis ekde la [[17-a de novembro|17-a]] ĝis la [[20-a de novembro]] [[2016]] en en [[Modra]]-Harmónia en [[Slovakio]], samloke kiel [[#KAEST 2010|KAEST 2010]], [[#KAEST 2012|KAEST 2012]] kaj [[#KAEST 2014|KAEST 2014]]. Ĝia temo estis ''Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado''.
KAEST 2016 okazis ekde la [[17-a de novembro|17-a]] ĝis la [[20-a de novembro]] [[2016]] en [[Modra]]-Harmónia en [[Slovakio]], samloke kiel [[#KAEST 2010|KAEST 2010]], [[#KAEST 2012|KAEST 2012]] kaj [[#KAEST 2014|KAEST 2014]]. Ĝia temo estis ''Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado''.

=== KAEST 2018 ===
KAEST 2018 okazos ekde la [[18-a de oktobro|18-a]] ĝis la [[21-a de oktobro]] [[2018]], en [[Modra]]-Harmónia en [[Slovakio]], samloke kiel [[#KAEST 2010|KAEST 2010]], [[#KAEST 2012|KAEST 2012]], [[#KAEST 2014|KAEST 2014]] kaj [[#KAEST 2016|KAEST 2016]]. Ĝia temo estos ''Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko''<ref>http://kaest2018.ikso.net/</ref>.


== Literaturo ==
== Literaturo ==

Kiel registrite je 07:05, 29 jan. 2018

KAEST
Simbolo
Nomo Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
Regiono Slovakio (ekde 2010), Ĉeĥio, iama Ĉeĥoslovakio
Periodo ĉiu dua jaro
Organizanto E@I
Ekzistas ekde 1978
Celgrupo sciencistoj, teknikistoj
Informa retpaĝo kaest.ikso.net
vdr

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AESTSAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.

Listo de la aranĝoj

Kovrilpaĝo de la prelegkolekto de SAEST 1980.
  1. AEST 1978, Žilina: (sen speciala temo)
  2. SAEST 1980, Ústí nad Labem: La vivomedio hodiaŭ kaj morgaŭ. Problemoj de faka lingvo kaj traduko
  3. AEST 1981, Žilina: Apliko de komputiloj
  4. SAEST 1982, České Budějovice: Energio - la tutmonda problemo. Problemoj de la faka lingvo kaj traduko
  5. SAEST 1984, Brno: Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado. Problemoj de la fakaj lingvo kaj traduko
  6. AEST 1988, Poprad: Raciigo en scienco kaj teĥniko
  7. SAEST 1989, Strážnice: Fervoja trafiko
  8. KAEST 1998, Praha: Modernaj rimedoj de komunikado. Terminologiaj problemoj
  9. KAEST 2000, Praha: Fakaj aplikoj de Esperanto. Ekonomio sojle al la tria jarmilo
  10. KAEST 2002 (8-a ĝis 10-a de novembro), Dobřichovice: Fakaj studoj en Esperanto. Elektronikaj rimedoj.
  11. KAEST 2004, Dobřichovice: Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj
  12. KAEST 2006, Dobřichovice: Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj
  13. KAEST 2008, Dobřichovice: (sen speciala temo)
  14. KAEST 2010 (18-a ĝis 21-a de novembro), Modra: Modernaj teknologioj por Esperanto
  15. KAEST 2012 (15-a ĝis 18-a de novembro), Modra: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
  16. KAEST 2014 (13-a ĝis 16-a de novembro), Modra: Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon
  17. KAEST 2016 (17-a ĝis 20-a de novembro), Modra: Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado
  18. KAEST 2018 (18-a ĝis 21-a de oktobro), Modra: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko

Unuopaj aranĝoj

KAEST 2002

Dum KAEST 2002, Chuck Smith kadre de sia prelegvojaĝo tra Eŭropo faris prelegon kun la temo "Vikipedio: Multlingva Reta Enciklopedio" kun celo popularigi la Vikipedion en Esperanto kiu tiam aĝis apenaŭ unu jaron. Tio instigis la ĉeestantan ĉeĥan esperantiston Miroslav Malovec al fondo de Ĉeĥa Vikipedio, kies unuan uzantointerfacon li tradukis en la ĉeĥan lingvon ĝuste el esperanto pere de Chuck Smith.[1]

KAEST 2004

Dum KAEST en 2004 okazis 11 prelegoj ĉiam sekvataj de ĝenerala diskuto. Prelegis Marc Bavant kaj Otto Haszpra (akademianoj), Wera kaj Detlev Blanke, Jan Werner, Miroslav Malovec, Rüdiger Sachs, Boĵidar Leonov, Heinz Hoffmann, Martin Minich kaj Josef Hron. Oni prezentis plurajn projektojn.

Partoprenintoj de E@I-seminario en Brno kiuj poste ĉeestis KAEST 2006.

KAEST 2006

KAEST 2006 kundividis sian temon kun tiu de semajnlonga trejnseminario "Lingvoj en interreto" organizita antaŭe en Brno de E@I kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Partoprenintoj de tiu trejnseminario, precipe junuloj, poste partoprenis ankaŭ KAEST kaj kelkaj el ili prelegis tie (Peter Baláž, Marek Blahuš, Viliam Búr, Alla Kudryashova, Clayton Smith).

KAEST 2008

Dum KAEST 2008 prelegis ia. Francesco Maurelli pri projekto de aŭtonoma submara roboto. Pri liaj aktivaĵoj sekve en la ĉeĥa lingvo informis la Ĉeĥa radio.[2] Kiel nova programa iniciato okazis duontaga praktika trejnseminario pri Vikipedio, kiun gvidis Pavla Dvořáková kaj Yves Nevelsteen.

KAEST 2010

Mélanie Maradan (Svislando) prelegas pri terminologio dum KAEST 2010.

KAEST en 2010, unuafoje organizata de E@I, revenis post 22 jaroj al Slovakio (ĝi okazis en Modra-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenintojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, interkona vespero, vingustumado kaj komuna kantado. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora vikipedia trejnado (gvidata de Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš) kaj ekskurso al Červený Kameň, posttagmeze komputila ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis Petr Chrdle prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de WikiTrans, filmoj el TED kaj esperanto-retpaĝaroj. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis ISAE, projekciiĝis filmo pri Ján Maliarik kaj okazis kantado de popolkantoj. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al Bratislavo.

Dum KAEST 2010 okazis 34 prelegoj.[3][4] La uzitajn prezentaĵojn la organizantoj disponigis rete[5] kaj en julio de 2011 eldoniĝis ankaŭ libra kolekto (cifereca kaj papera) de la plenaj prelegtekstoj (323 paĝoj). Kelkajn prelegojn oni ankaŭ registris filme. Prelegis jenaj 27 personoj:[6] Hèctor Alòs i Font, Peter Baláž, Eckhard Bick, Marek Blahuš, Detlev Blanke, Wera Blanke, Iván Bujdosó, Petr Chrdle, Marcos Cramer, Bart Demeyere, Zbigniew Galor, Sean Healy, Konstantin Ĥlyzov, Ilona Koutny, Mélanie Maradan, Stano Marček, Francesco Maurelli, Johannes Mueller, Jan Uldal Niemann, Jacob Nordfalk, Katarína Nosková, Konstantin Obraztsov, Stefan Panka, Sonja Petrović Lundberg, Barbara Pietrzak, Ján Vajs, Toon Witkam.[5][7]

Post KAEST 2010 samloke kaj kun parto de partoprenintoj kiuj restis okazis aparta komputillingvistika kolokvo, kiu daŭris ĝis lunda vespero.

KAEST 2012

KAEST 2012 okazis ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010. Kunlabore kun Vikimedio Slovakio okazis dum ĝi vikipedia trejnado por komencantoj kaj progresintoj.[8]

KAEST 2014

KAEST 2014 okazis ekde la 13-a ĝis 16-a de Novembro 2014 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010 kaj KAEST 2012. La ĉeftemo estis „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“. Paralele kun la konferenco okazis Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-6) de UEA.

KAEST 2016

KAEST 2016 okazis ekde la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2016 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010, KAEST 2012 kaj KAEST 2014. Ĝia temo estis Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado.

KAEST 2018

KAEST 2018 okazos ekde la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018, en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010, KAEST 2012, KAEST 2014 kaj KAEST 2016. Ĝia temo estos Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko[9].

Literaturo

  • Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske: Espero por E@I, 2011. 323 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.
  • Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Prelegkolekto el KAEST 2012. Partizánske: Espero por E@I, 2013. 239 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-21-7
  • Novotníčková, Katarína (red.). Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon. Prelegkolekto el KAEST 2014. Partizánske: Espero por E@I, 2015. 173 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-36-1

Referencoj

  1. Chrdle, Petr: Du gravaj sciencteknikaj aranĝoj en meza Eŭropo (SAEST - AEST - KAEST) In Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.): Modernaj teknologioj por Esperanto. Partizánske : Espero por E@I, 2011.
  2. Špičky oboru v Praze. Roboti na dně. ČRo Leonardo. 3-an de aŭgusto 2009.
  3. Nosková, Katarína; Blahuš, Marek (januaro 2011). “KAEST 2010 – sukceso de faka konferenco”, Esperanto (1243 (1)), p. 10. “La programo konsistis el 34 fakaj prelegoj[.]”. 
  4. KAEST Prelegoj (2010). Alirita 2015-03-19. “Dum KAEST 2010 okazis 34 sciencaj prelegoj en esperanto.”.
  5. 5,0 5,1 KAEST Elŝutejo (2010). Alirita 2015-03-19.
  6. Edukado.net – Katalogo – Modernaj teknologioj por Esperanto
  7. Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske : Espero por E@I, 2011. 323 paĝoj. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.
  8. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2012-11-15/18. E@I. Alirita 2014-03-20.
  9. http://kaest2018.ikso.net/

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj