Seatlo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Transporto: Aldoni “laŭ 2019” al enhavo pri la Viadukto kaj spacetojn nerompeblajn
Linio 240: Linio 240:
La [[Flosponto Evergreen Point]] (angle, ''Evergreen Point Floating Bridge''; oficiale ''Governor Albert D. Rosellini Bridge''), kiu ligas la urbojn Seattle kaj Medina en Vaŝingtonio trans [[Lago Vaŝingtono]], estas la nomo de la plej longaj [[flosponto]]j en la mondo.
La [[Flosponto Evergreen Point]] (angle, ''Evergreen Point Floating Bridge''; oficiale ''Governor Albert D. Rosellini Bridge''), kiu ligas la urbojn Seattle kaj Medina en Vaŝingtonio trans [[Lago Vaŝingtono]], estas la nomo de la plej longaj [[flosponto]]j en la mondo.


La ''[[Alaskan Way Viaduct]]'' (Viadukto Alaskan Way aŭ Viadukto super Vojo Alaska) estas malaktivigita, malkonstruota duetaĝa levita [[aŭtovojo]] en Seatlo, kiu portis sekcion de Ŝtata Ŝoseo 99 (SR 99). La aŭtovojo direktiĝas norden-suden laŭ la havena marbordo distancon de 3,54 km, oriente de Alaskan Way kaj Golfeto Elliott, kondukante aŭtojn inter la Aŭtovojo al Okcidenta Seatlo en SoDo kaj la Tunelo sub strato Battery en Belltown.
La ''[[Alaskan Way Viaduct]]'' (Viadukto Alaskan Way aŭ Viadukto super Vojo Alaska) estas laŭ 2019 malaktivigita, malkonstruota duetaĝa levita [[aŭtovojo]] en Seatlo, kiu portis sekcion de Ŝtata Ŝoseo 99 (SR 99). La aŭtovojo direktiĝas norden–suden laŭ la havena marbordo distancon de 3,54 km, oriente de Alaskan Way kaj Golfeto Elliott, kondukante aŭtojn inter la Aŭtovojo al Okcidenta Seatlo en SoDo kaj la Tunelo sub strato Battery en Belltown.


=== Pieda alirebleco ===
=== Pieda alirebleco ===

Kiel registrite je 02:06, 15 jan. 2019

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona urbo. Por informoj pri la amerindiana estro, vidu la artikolon Ĉefo Seattle.
Seatlo
angle: Seattle, ĉine: 西雅圖, japane: シアトル, ruse: Сиэтл, koree: 시애틀
urbo
Seattle
Oficiala nomo: Seattle
Kromnomoj: La Smeralda Urbo, Porgedo al Alasko, Reĝina Urbo de la Pacifik-nordokcidento (usona)
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Vaŝingtonio
Kantono Kantono King
Situo Seattle
 - alteco 54 m s. m.
 - koordinatoj 47° 36′ 35″ N 122° 19′ 59″ U / 47.60972 °N, 122.33306 °U / 47.60972; -122.33306 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 158 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 369,2 km² (36 920 ha)
 - de aglomeraĵo 21,202 km² (2 120 ha)
 - de tera surfaco 217,2 km² (21 720 ha)
 - de akvo 152 km² (15 200 ha)
Loĝantaro 662 400 (2015)
 - de aglomeraĵo 2 712 205
 - de metropolo 3 439 809
Denseco 1 794,15 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 127 922 loĝ./km²
Estiĝo 2-a de decembro 1869
Urbestro Ed Murray
Horzono PTZ (UTC-8)
 - somera tempo PTZ (UTC-7)
Poŝtkodo 98101–19, 98121–22, 98124–27, 98129, 98131, 98133–34, 98136, 98138–39, 98141, 98144–46, 98148, 98154–55, 98158, 98160–61, 98164–66, 98168, 98170, 98174–75, 98177–78, 98181, 98185, 98188, 98190–91, 98194–95, 98198–99
Telefona antaŭkodo 206
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Seattle, Washington
Retpaĝo: seattle.gov

Seatlo (angle Seattle [si‑AT‑el];  aŭskultu) estas havenurbo en la nordokcidenta angulo de Usono, en la ŝtato Vaŝingtonio, 164 km (102 mejloj) alsude de la kanada landlimo.

La 20‑a plej granda usona urbo en 2014, Seatlo prisetliĝis en 1851 sub la nomo New York Alki ("Estonta Novjorko" en ĉinuka piĝino), kaj ludis grandan rolon en la Alaska orimpetego en 1897. La nomo Seattle devenas de la Ĉefo Seattle, tribestro de la indianoj duwamish kaj suquamish.

Seatlo estas la plej multnombre loĝata urbo en nordokcidenta Usono, kaj la administra sidejo de Kantono King.

Kromnomata la “smeralda urbo”, Seatlo estas la sidejo de mondfamaj kompanioj kiel Starbucks kaj Amazon.com (kaj, ĝis 2001, Boeing). Cetere, la sidejo de Microsoft estas en Redmond apud Seatlo. Seatlo estas ankaŭ konata kiel hejmo de alternativa muziko kaj bona kafo. La plej rekonebla konstruaĵo de Seatlo estas la Spacnadlo (Space Needle), konstruita pro la Internacia ekspozicio de 1962, Ekspozicio Jarcento 21. La profesiaj sportteamoj estas la Mariners (bazpilko), Seahawks (usona futbalo), Storm (korbopilko (ina)), kaj Sounders (asocia futbalo).

Historio

Prahistorio

Estis homoj en la loko de la nuna urbo ekde almenaŭ 4000 jaroj.[1]

Fondiĝo

En aprilo 1851, grupo de homoj nun nomata The Denny Party ekvojaĝis okcidenten el Ilinojso, celante la regionon tiam nomatan "Oregono".

Lignorikolta centro

Orimpetego, 1-a Mondmilito, Granda Depresio

Post 1945: aviadiloj kaj softvaro

MOK 1999 kaj Alimondismo

En decembro 1999, la tie okazanta kunveno de Monda Organizaĵo Komerca (M.O.K.) fiaskis pro kontraŭeco inter la "nordaj" kaj "sudaj" landoj kaj pro amasaj manifestacioj. En tiu okazo kelkaj alternativaj ĵurnalistoj fondis la tutteran movadon Indymedia; ankaŭ kelkaj aktivuloj, kiel ekzemple la franca José Bové, iĝis monde konataj. Oni ĝenerale taksas, ke tiuj eventoj (je la "mateniĝo" de la 21-a jarcento) markis la komencon de tutmonda ondo da manifestacioj, movadoj, luktoj kontraŭ la ĝis nun regantaj tendencoj ĉe kapitalismo kaj registaroj, kaj de alternativaj pripensoj, nun konataj sub la nomo Alimondismo. Tial tiu nomo iĝis de tiam ia simbolo.

Geografio

Topografio

Seatlo estas monteta istmo inter dolĉakva lago kaj salakva maro.

Ĉirkaŭaj municipoj

Shoreline estas la plej proksima norda antaŭurbo de Seatlo, en la norda parto de Kantono King. Preskaŭ la tuta norda limo de Seatlo estas ankaŭ la suda limo de Shoreline.

Klimato

Kvartaloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kvartaloj en Seattle.

Seattle (Seatlo) estas urbo kiu enhavas multajn diversajn subpartojn, kiujn oni povas nomi "kvartaloj" (en la usonangla la plej ofta termino estas "neighborhood", t.e. najbarejo, kaj oni uzas ankaŭ "-town", "district", "area", ktp.).

Green Lake (esperantigita kiel "Verda Lago") estas kvartalo en la norda parto de la urbo Seatlo, en la usona subŝtato Vaŝingtonio. Ĝi ricevis sian nomon pro la lago (kaj parko), kio konsistigas grandan parton de la areo de la kvartalo.

North Seattle (Esperante, Norda Seatlo) estas nomo uzata por la partoj de la urbo Seatlo situantaj norde de la elfluejo de Lago Vaŝingtono en Puĝetan Fjordon.

Broadview estas loĝkvartalo kiu situas en la nordokcidenta angulo de la urbo sur altaĵo apud la bordo de Puĝeta Fjordo, kiu situas okcidente.

Bitter Lake (t.e. "Amara Lago") estas la nomo de loĝkvartalo en norda Seatlo. Ĝia nomo devenas de la samnoma lago, kies indiĝena (laŝucida) nomo estis cHálqWadee, "rubusetoj ĉe la flankoj", pro la iam abundaj rubusetoj tie.

Crown Hill estas kvartalo en Seatlo, kies limoj estas la stratoj NW 105th St (norde), NW 85th St (sude), 8th Ave NW (oriente), kaj 15th Ave NW (okcidente). Ĝi estis nemunicipiĝinta parto de kantono King ĝis la 4-an de januaro 1954, kiam Seatlo alprenis ĝin. La kvartalo konsistas plejparte el loĝejoj, kaj en ĝi troviĝas samnoma tombejo, Crown Hill Cemetery.

Blue Ridge (t.e. Blua Kresto), ankaŭ nomata North Beach (t.e. Norda Plaĝo) estas kvartalo en Seatlo. Ĝi situas tre nordokcidente en la urbo. Ĝi havas luksan etoson, kaj konsistas plejparte el unufamiliaj hejmoj.

Capitol Hill (esperante Kapitola Monteto) estas monteto kaj kvartalo en Seatlo. La urbo aneksis ĝin en 1886.

Hillman City estas plejparte loĝa kvartalo en la sudorienta parto de Seatlo. Ĝi situas en la Rajnera Valo, kun centro iom pli ol kilometron sude de la centro de sia pli konata apudkvartalo, Columbia City.[2] La proksimumaj limoj de la kvartalo estas S Dawson St (norde), S Graham St (sude), Martin Luther King Jr. Way (okcidente) kaj 48th Ave S (oriente).

West Seattle (laŭvorte Okcidenta Seatlo) estas la parto de la urbo Seatlo kies stratoj portas la etikedon "SW" (t.e. "Sudokcidenta"). Ĝi ofte estas priskribita kiel "kvartalo", sed ĝi estas fakte kvazaŭ superkvartalo, enhavante plurajn aliajn kvartalojn, Alki, Arbor Heights, Delridge, Highland Park, High Point, North Delridge, Pigeon Point, Riverview, Roxhill, South Delridge, Fairmount Park, Fauntleroy, Gatewood, Genesee, North Admiral, Seaview, kaj Westwood.

Fremont (en Esperanto, Fremonto) estas kvartalo situanta ĉe la suda flanko de la norda parto de Seatlo. La kvartalo troviĝas ĉe la nordokcidenta ekstremaĵo de Lago Unia, kie elfluas la Vaŝingtonlaga Ŝipa Kanalo, kaj etendiĝas norden sur la suda deklivo de la kresteto Phinney Ridge.

Greenwood estas kvartalo en la norda parto de Seatlo. Ĝiaj ĝenerale akceptataj (tamen neoficialaj) limoj estas jenaj: oriente, Aurora Avenue North apartigas ĝin disde la kvartalo Licton Springs; norde, North 105th Street kaj Holman Road apartigas ĝin disde Broadview kaj Bitter Lake; okcidente, 8th Avenue Northwest apartigas ĝin disde Crown Hill; kaj sude North/Northwest 80th Street apartigas ĝin disde Phinney Ridge.

Haller Lake estas malgranda lago kaj ĉirkaŭanta kvartalo en la norda parto de Seatlo.

Bryant estas malgranda, ĉefe loĝa kvartalo en la nordorienta parto de Seatlo.

Ravenna-Bryant estas kvartalo, aŭ paro da kvartaloj, en Seatlo.

Meridian aŭ Tangletown estas la nomo de la seatla kvartalo kun komerca centreto laŭ la strato N. 55th St. inter proksimume Kirkwood Pl. N. kaj Meridian Ave. N.

Vidu ankaŭ

Urba pejzaĝo

Panoramoj

Panoramo de Seatlo je krepusko
Panoramo de Seatlo je krepusko
Panorama vido de sur Space Needle: preskaŭ 360-grada vido inkluzivanta (de maldesktre) Puĝetan Fjordon, Monteton Queen Anne, Lagon Unian, Monteton Kapitolan, la Seatlan urbomezon, Golfeton Elliott, kaj Okcidentan Seatlon.
Panorama vido de sur Space Needle: preskaŭ 360-grada vido inkluzivanta (de maldesktre) Puĝetan Fjordon, Monteton Queen Anne, Lagon Unian, Monteton Kapitolan, la Seatlan urbomezon, Golfeton Elliott, kaj Okcidentan Seatlon.

Vidindaĵoj

Kulturo

Kromnomoj

Teatraj artoj

Komunikiloj

The Seattle Times estas ĉiutaga ĵurnalo eldonata en Seatlo. Fondita en 1891, ĝi estas la sola granda taggazeto en Seatlo, la plej abonata/vendata en Vaŝingtonio, kaj la dimanĉa eldono estas la plej vendata en nordokcidenta Usono. La konkurencinta Seattle Post-Intelligencer estas ekde 2009 nur reta eldonaĵo. Seattle Post-Intelligencer (ofte mallongigita kiel "P-I") estas novaĵretejo (retĵurnalo) en Seatlo. Ĝis 2009 ĝi estis unu el la du ĉefaj, kaj la plej malnova, tagĵurnalo (papera) en la urbo.

Turismo

Sportoj

Subĉielaj aktivecoj

Esperanto en Seatlo

La plej frua Esperanto-grupo en la urbo ŝajne estis Seattle Philatelic Esperanto Society, kiu fondiĝis en 1905 kaj daŭris ĉ. 20 jarojn. En 2006 fondiĝis la ankoraŭ ekzistanta Seatla Esperanto-Societo, aŭ Societo Esperantista de Seattle; inter ĝiaj fondaj membroj estis William G. Adams kaj Richard H. Geoghegan. Poste aktivis en la Seatla Esperanto-movado interalie Wayne Jackson, Ferd Carlson, Sidney kaj Ruth Culbert, k.m.a.

Ekonomio

Recreational Equipment, Inc. (aŭ REI Co-op, mallonge REI [arijaj']) estas privata kooperativa firmao, kiu vendas ilojn kaj aĵojn por montgrimpado, tendumado, kaj aliaj subĉielaj ŝatokupoj. Lloyd kaj Mary Anderson fondis ĝin en 1938 en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono, kaj la ĉefoficejo situas en la urbo Kent, suda antaŭurbo de Seatlo.

Demografio

Loĝantaro (2000)

563.374 (3,5 milionoj en la urba regiono).

Rubujo en Seattle kun surskribaĵoj en la angla, la ĉina, la vjetnama kaj la hispana.

Registaro kaj politiko

Edukado

Infrastrukturo

Sansistemoj

Transporto

Sound Transit, oficiale la Central Puget Sound Regional Transit Authority, estas regiona sistemo de publika transporto servanta la Seatlan aglomeraĵon depost la 19-a de septembro 1999. Ĝin formis en 1996 la kantonaj registaroj de kantonoj King, Snohomish, kaj Pierce. Ĝi funkciigas pendolajn servojn de aŭtobusoj, interurbaj trajnoj, kaj malpezaj trajnoj en sia regiono kaj konstruas projektojn por subteni kaj ekspansii tiujn servojn.

La Flosponto Evergreen Point (angle, Evergreen Point Floating Bridge; oficiale Governor Albert D. Rosellini Bridge), kiu ligas la urbojn Seattle kaj Medina en Vaŝingtonio trans Lago Vaŝingtono, estas la nomo de la plej longaj flospontoj en la mondo.

La Alaskan Way Viaduct (Viadukto Alaskan Way aŭ Viadukto super Vojo Alaska) estas laŭ 2019 malaktivigita, malkonstruota duetaĝa levita aŭtovojo en Seatlo, kiu portis sekcion de Ŝtata Ŝoseo 99 (SR 99). La aŭtovojo direktiĝas norden–suden laŭ la havena marbordo distancon de 3,54 km, oriente de Alaskan Way kaj Golfeto Elliott, kondukante aŭtojn inter la Aŭtovojo al Okcidenta Seatlo en SoDo kaj la Tunelo sub strato Battery en Belltown.

Pieda alirebleco

Utilaj servoj

Partneraj urboj

La ĝemelurboj de Seatlo

Seatlo havas 21 ĝemelurbojn, aŭ partnerajn urbojn[3]. Jen la listo:

Pacfostoj

En 2007, okaze de la 18‑a Ekumena Esperanto‑Kongreso en Pelplino, Pollando, oni inaŭguris pacfoston (kun la teksto “paco regu sur la tero” en pli ol dek lingvoj) donacitan de seatlaj esperantistoj en la esperantista "Parko de la Mondo", en Malborko, kiu situas proksime de partnerurbo de Seatlo, la urbo Gdinio en norda Pollando, en la regiono Pomerio. La inaŭguron faris esperantisto el Usono, prof. Georgo (Jerzy) Dobrzyński; tio okazis la 24‑an de julio 2007 en ĉeesto de 240 esperantistoj el 20 landoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Armstrong, Doree. Feel the beat of history in the park and concert hall at two family‑friendly events (angle) (4‑a de oktobro 2007). Arkivita el la originalo je la 3‑a marto 2016. Alirita la 3‑a aprilo 2016.
  2. Columbia City / Hillman City / Genessee Neighborhood Plan 1999, Seattle Department of Neighborhoods. Alirita en 2011-06-18.
  3. Greetings from Seattle's Sister Cities Association and the Office of Intergovernmental Relations!

Plua legado

Bréville, Benoît. Grandaj urboj kaj bonaj intencoj 'Le Monde Diplomatique', novembro 2017.

Eksteraj ligiloj