Transmaraj teritorioj (Francio)
La transmaraj departementoj, regionoj kaj kolektivoj de Francio, kiujn oni ofte mallonge nomas DROM-COM (pli frue DOM-TOM, france départements d'outre-mer et territoires d'outre-mer), estas ĉiuj teritorioj ekster Eŭropo, kiuj administriĝas kaj regiĝas de la registaro de Francio kun sia sidejo en Parizo. Ĉiu el tiuj teritorioj kaj kolektivoj estas eksaj kolonioj. La enloĝataj de la DROM-COM sume reprezentas proksimume 2,8 milionojn da homoj (2019)[1]. Ĉi tiuj teritorioj situas en Ameriko, Oceanio, en la Hinda Oceano kaj Antarkto kaj estas submetitaj al administraj kaj jurisdikciaj sistemoj tre malsamaj.
La teritorioj divideblas al la sekvaj kategorioj:
Francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (DROM-COM)
[redakti | redakti fonton]La francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (france Départements et Régions d'Outre-Mer aŭ DROM) havas la saman statuson kiel la departementoj kaj regionoj de Francio en Eŭropo. La civitanoj estas francoj, voĉdonas por la prezidanto de Francio kaj havas plenajn rajtojn pri ĉiuj sociaj pagoj de la ŝtato. La oficiala valuto estas la Eŭro. Artikolo 73 de la konstitucio de Francio difinas tiun samrangecon inter eŭropaj kaj neeŭropaj departementoj kaj regionoj de Francio.
Temas pri:
Francaj transmaraj kolektivoj (COM)
[redakti | redakti fonton]La francaj transmaraj kolektivoj, (france Collectivités d'Outre-Mer aŭ COM) havas inter si parte tre diversajn kaj diverĝajn statusojn. Ĝenerale tamen estas aŭtonomaj. Leĝoj de Francio do en tiuj teritorioj ne aŭtomate validas, nur post klara loka decido. Tamen la kolektivoj estas dependaj de Francio precipe rilate al la ekstera kaj defenda politikoj.
Temas pri:
- Franca Polinezio
- Sankta-Piero kaj Mikelono
- Valiso kaj Futuno
- Saint-Martin (la norda, franca parto de la insulo Sent-Martino).
- Saint-Barthélemy
Nov-Kaledonio
[redakti | redakti fonton]- Nov-Kaledonio ne estas aŭtentika transmara kolektivo. Ĝi konsistiga tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro, artikoloj 76 kaj 77): ekde la interkonsento de Noumeo (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. Referendumo pri la estonto de la insulo okazos laŭplane ĉirkaŭ la jaro 2018.
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
[redakti | redakti fonton]- Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, (france terres australes et antarctiques françaises) (TAAF) havas propran administrejon en la urbo Saint-Pierre sur la insulo Reunio. Jure la TAAF estas franca transmara teritorio kun speciala statuso. La teritorio ampleksas la insulojn Amsterdam-Insulo kaj Sankta-Paŭlo, la Krozet-Insulojn, la Kergelenojn kaj la teritorion Adelilando sur Antarkto, kies aparteno al la TAAF tamen pro la Antarkta traktato ne estas internacie agnoskata. La plej multaj el tiuj insuloj estas neloĝataj kun la escepto de iuj esploristoj, kiuj regule vivas tie. La TAAF ne estas parto de la Eŭropa Unio.
- Krome ankoraŭ ekzistas la insulo Klipertono, kiu estas posedaĵo de la ŝtato Francio. La insulo ne havas enloĝantojn kaj pro reguloj de strikta naturprotekto nur en specialaj kazoj rajtas esti vizitata fare de esploristoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) Insee, Insee Première no 1730 - Bilan démographique 2018 arĥivo, januaro 2019.