Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2019

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vandalismo[redakti fonton]

Hello. Please see Special:Contribs/2601:4c4:4000:c420:9896:8690:9a68:a7b6 and Roy Disney. Thanks, Vermont (diskuto) 02:32, 16 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite 09:35, 16 jan. 2019 RG72 (diskuto | kontribuoj | forbari) forbaris la uzanton 2601:4c4:4000:c420:9896:8690:9a68:a7b6 (diskuto) por daŭro de por ĉiam (La kreado de novaj kontoj estas malebligita.)
They're back. Special:Contributions/2601:4C4:4000:C420:CCE7:BDD6:3A05:6EF9. Vermont (diskuto) 02:34, 17 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Dua mondmilito[redakti fonton]

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:40, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:41, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Bone mi ordigas la aferon. Flanka demando: mi iom cerbumas pri la unua frazo pri Baltio: "Baltaj ŝtatoj ne fartis iel malbone", ĉar mi konvinkiĝas ke tiutempe la baltianoj ja tre zorgiĝis pri la situacio de siaj ŝtatoj kaj pri sia propra sorto, kaj probable zorgante fartis malbone, kiel ankaŭ montris la historio kaj la plua alineo. ThomasPusch (diskuto) 11:47, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Alidirektiloj[redakti fonton]

Saluton, vi kreis multe da alidirektiloj el ĉeĥaj vilaĝoj al iliaj administraj municipo. Unu el multaj el ili. Bonvolu ne fari tion plu. Unue, tio estas konfuziga, ĉar oni povus pensi, ke ekzistas konkreta artikolo, ĉar la ligilo estas blua (eĉ kiam oni ne legos tuj la paĝon), due, vi prenas al iu alia emon krei novan artikolon kaj trie, klakinte sur blua paĝo certe ankaŭ vi ne ŝatus, se vi revenus al loko, de kie vi ĵus foriris. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:08, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Se vi aŭ alia vikipediisto ene de superrigardebla tempo kreas artikolojn, tio kompreneble tre bonvenas. Alikaze alidirektilo pli bone gvidas al informo ol ruĝa ligilo ... sakstrato, kiu gvidas tute nenien. Mi tre bonvenas ke vi revenis al vikipedio kaj kompreneble kredas je via kreemo - do vi povas esti certa ke mi ne plu kreos alidirektilojn pri ĉeĥaj vilaĝoj. Sed tamen mi konvinkatas ke principe alidirektilo pli bonas ol ruĝa ligilo sen ŝanco en proksima estonteco iĝi blua. Sincere ThomasPusch (diskuto) 07:24, 1 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Aŭgusteno de Hipono[redakti fonton]

Saluton. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Aŭgusteno de Hipono, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo en julio 2017, tio estas preskaŭ antaŭ du jaroj. Ĝi havas ĝis nun 10 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? Dankon.--kani (diskuto) 15:53, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Se mi devus direkti la peton al alia administranto, diru kaj mi faru.--kani (diskuto) 15:54, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo en julio 2017, tio estas preskaŭ antaŭ du jaroj. Ĝi havas ĝis nun 16 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? Dankon. Por Aŭgusteno de Hipono, post la proklamo kiel Leginda artikolo en la listo de Proponoj, mi mem metis ĝin en la listo de Legindaj artikoloj kaj metis la koncernan markon en la artikolo. Mi esperas, ke mi ne faris ion nerajtigite. Se mi devus direkti la peton al alia administranto, diru kaj mi faru.--kani (diskuto) 17:17, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Nun venis la vico de Simone de Beauvoir: la artikolo ricevis 16 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu vi rajtas kaj pretas interveni en tio? Foje vi faris tion, sed nun vi ne aperas. Se ne, kiu? --kani (diskuto) 16:36, 5 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Toy Story articles[redakti fonton]

Do you think you could improve the articles on the Toy Story movies? Also I saw iCarly was tagged as needing cleanup, as it was said to be a machine translation from the Spanish. And on Oliver & Company, the song titles possibly need revision (such as Once Upon a Time in New York City and Why Should I Worry?). How do you say "Once Upon a Time" in Esperanto? It was using the French translation, which means "There was a time" in English. It was also using the French translation for Why Should I Worry?, and Streets of Gold didn't even have a translation at all. The only one that looks correct is Good Company. Also, a lot of Disney articles are edit-protected, and have been for at least 8 or 9 years, could the protections be lifted? 2602:306:83A9:3D00:1809:163E:3D70:969A 21:57, 23 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

"Once Upon a Time" in Esperanto is "Estis iam" (see e.g. "elected fairy tales" of the Grimm brothers). I switched the french (why french???) titles in Oliver & Company into Esperanto, but can't do much more at the moment... Sorry. ThomasPusch (diskuto) 18:56, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi trovis vian noton en Diskuto:Buda. Ties slava kaj turka nomoj estas Budin, Buden aŭ Budim. La problemo estas tio, ke nepre necesas o-finaĵo kiel ĉefurbo. Hungara tia (ĉefurba) nomo ne estas, la hungaroj uzas budeno pri speciala kolbaso, ofte rete trovata. La latina formo estas Budae. Mi metis la formon Budin en la artikolon, sed bona o-finaĵo mankas. --Crosstor (diskuto) 06:44, 29 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:33, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi nun havas tre malmultan tempon kaj jen sukcesis legindigi almenaŭ la tri tekstojn Jorge Luis Borges, Johannes Brahms kaj James Cook. Sincere ThomasPusch (diskuto) 22:35, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la sugesto pri Jorge Luis Borges. Mi pliampleksigis la resumon pere de la anglalingva kaj hispanlingva versioj. Dankon pro ĉio.--kani (diskuto) 14:30, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi fakte nur celis la titolpaĝan resumon de la kesto "artikolo de la semajno" - do Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/43, ĉar en la plena teksto en kiu ankoraŭ sekvas multaj informoj tutbone la unua alineo povas esti tre konciza. Sed pere de via artikolokapa resumo ankaŭ facile eblas plenigi la keston Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/43. Do dankon! ThomasPusch (diskuto) 19:59, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi hodiaŭ ankoraŭ legindigis la tekstojn Diplomatio kaj Baziliko Sankta Petro, kaj igis ilin artikoloj de la semajno de la semajnoj 46 ĝis 48 respektive 49 kaj 51 de tiu jaro, tiel ke la papa baziliko videblos kiam la papo, ankaŭ esperante, diros sian ĉi-jaran kristnaskan benon Urbi et orbi al la mondo - tio estas bona koincido. ThomasPusch (diskuto) 17:56, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas, kara amiko, sed unu horon post kiam vi faris ĉi-biografion mi estis fininta longan esploron pri tiel aminda botanikisto. Por ne perdi la klopodon, mi aldonis al via bonega artikolo tion kion mi sukcesis kunigi. DankEGon, kaj kia koincido! Claudio Pistilli (diskuto) 12:42, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi fakte hazarde vidis ruĝan ligilon pri li en la paĝo William Turner (naturalisto), kiun (kion mi rimarkis nur nun) vi kreis hieraŭ kaj kie vi metis noton "Vidu ankaŭ: Charles Plumier", sen ke ankoraŭ io estis kion eblus vidi, kaj memoris ke antaŭe mi jam vidis plian ruĝan ligilon pri li en la paĝo Ordeno de la Minimuloj. Do mi prenis etan laboran paŭzon kaj plenigetis la truon. Bone ke vi ampleksigis la temon! ThomasPusch (diskuto) 20:06, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Schau mal[redakti fonton]

auf Uzanto-Diskuto:Tlustulimu#Bitte sichte. Danke sehr, Doc Taxon (diskuto) 07:34, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Annaka‎‎[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi iomete aldonis ion al la Lua-modulo {{Lingvonomo}}, por la japana lingvo, do ĝia mallongigo ja. Nun finfine vi povas ŝpari al vi iom da tajpotaj literoj, kiel videblas ekzemple en Annaka‎‎ pri la japana nomo kaj la koncerna transliteracio. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:11, 10 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi uzos la ŝparon. ThomasPusch (diskuto) 10:47, 10 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi aldonis en tiu artikolo la markilon unua. Mi supozas, ke tio estis eraro ĉar la artikolo jam ekzistis en aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 22:58, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi pravas: estis eraro. Mi kopiis la informkeston el la teksto Lesjöfors, kaj hazarde kunkopiis ankaŭ la ŝablonon "unua". Dankon pro la atento! ThomasPusch (diskuto) 16:37, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi skribis "la nomo jam indikas ke ĝi precipe estas konata pro sia plaĝo" sed ne temas pri marbordo, ĉu rivera strando?--kani (diskuto) 13:29, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ho ve. Bone ke vi tiom atente legas la novajn artikoletojn! Mi pene malkovris ke mi tri tagojn antaŭe faris simile koncizan novan artikolon pri alia usona urbo, Daytona Beach, ambaŭ bezonatis por igi aliajn tekstojn ne plu orfaj... kaj mi simple ne atentis forviŝi la duonfrazon. Cetere mi kutime ne esperantigas urbonomojn, krom se ili mondfamas kaj la esperanta nomo ĉie uziĝas ... sed pri la "kristala urbo" faris escepton ĉar la teksto Averhoff tiom bonvene ofertis ruĝan ligilon. Mi jam forviŝis la duonfrazon, por ne krei onidirojn pri plaĝoj ĉe la lago aŭ rivero. ThomasPusch (diskuto) 17:59, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Sensencaj alidirektiloj?[redakti fonton]

Kian utilon havas alidirektilojn kreitaj de vi? Marlin al Kantono Falls (Teksaso). Kial vi ne verkos mem paĝon pri Marlin? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:27, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ĝenerale opinias ke blua ligilo pli utilas ol ruĝa, kiu estas informa "sakstrato" kaj nenion ajn informas pri la celata temo. Tial mi lastatempe dediĉas min pri pliampleksigo de informoj pri Usono, ĉi-tie pri Teksaso, kio ne eblas aliel ol krei minimumajn artikolojn pri la kantonoj. Sed se vi vidas la liston de kantonoj de Teksaso, vi vidas ke estas multaj kantonoj tie kun loĝantaro de eĉ malpli ol 20 000 homoj, malpli ol averaĝa urbeto aŭ neurba komunumo de la tero. Persone mi ĝojus se oni reformus la subŝtaton tiel ke ĉiu kantono havus - ni diru - 50 000 anojn, sed kompreneble celo de enciklopedio ne estas ŝanĝi la mondon, nur priskribi ĝin. Sed mi ne verkos mem paĝon pri Marlin, ĉar ĝi laŭ la lasta censo eĉ ne havas 6 000 (!) loĝantojn. Eble mi entute rezignu pir kreado de teksakaj kantonoj kun loĝantaro de malploi ol 50 000 homoj, tiam mi havas multe malpli da laboro kaj ne ĝenos manko de la koncernaj ĉeflokoj krom en la menciata listo, sed tamen la ruĝaj ligiloj pri la mankaj kantonaj tekstoj ĝenos en ĉiu ekzistanta kantona teksto. Mi nun havas malmultajn "tempofenestrojn", kaj ne emas krei novajn artikolojn pri ĉiu vilaĝo de la tero, sed mi tendencas verki enhave "de supre suben", de pli ĝeneralaj temoj al pli detalaj. Tial mi pensas ke kovri vikipedion pri informoj de ĉiu kantono de Teksaso kaj tendence alinomigi nomojn de malgrandaj ĉeflokoj kiel Marlin al koncerna malgranda kantono pli utilas ol havi artikolojn pri 8 el la teorie 254 kantonaj tekstoj kaj pri 8 el la teorie 254 ĉeflokoj. Mi volonte ankoraŭ kreos artikolon pri la urbo Odessa (Teksaso), sed pri Borden, 585 loĝ., kaj ties ĉefloko Gail, 231 loĝ., laŭ mi unu komuna artikolo devos sufiĉi. ThomasPusch (diskuto) 20:31, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, ni havas la saman opinion en tio, ke la blua ligilo estas pli utila ol la ruĝa. Sed nur en tiu kazo, ke la blua ligilo "kondukas" al ĝusta titolo. Se la blua ligilo "kondukas" al malĝusta titolo, tio estas nur konfuzigo de legantoj, kiuj atendante novan paĝon, revenas al elirpunkto. Tiuokaze prefere lasu la ligilojn la ruĝaj, por ke oni sciu, ke tiu paĝo estas kreenda, eĉ se vi mem deziras verki pri ĝi nenion. Eble aliaj povus fari tion, sed ili ne faros tion, ĉar vi konfuzigas ilin. Kaj ankoraŭ unu noto. Eblas verki pri ĉio ajn. Vd. ekz. PavlovRankovice. Ankoraŭ unu demando, ĉu plaĉus al vi, se oni alidirektus paĝojn pri ĉiuj vilaĝoj al distriktoj, en kiuj ili troviĝas, ekz. ĉiuj vilaĝoj en Gemanio al Berlino? Leganto volas legi pri konkreta objekto kaj ne ke li estu alidirektita kaj puŝita reen al elirpunkto. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:18, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pretas eviti cirklajn vojojn de internaj ligiloj, kiuj per alidirektilo revenigas al la paĝo el kiu oni ĵus venis, ĉar tio estas vere konfuziga (vidu la tekstoĝermon pri la teksana Kantono Fisher). Kaj jes, mi tute ne protestus se ligiloj pri ĉiuj vilaĝoj de Berlino (ne estas tiom multaj) gvidus al la plej trafa ekzistanta artikolo, kio probable estus tiu de la koncerna berlina urbodistrikto aŭ - se ekzistas - la urbokvartalo, se tie estas klariga mencio de la urbodistrikta vilaĝo, ekzemple se interna ligilo pri la berlina vilaĝo Lübars gvidus al la urbodistrikta artikolo Reinickendorf. Sed ĉar tute ne estas mencio pri tiu vilaĝo krom en la urbodistrikta artikolo mem, kaj tute ne ekzistas ruĝaj ligiloj pri la vilaĝo, facilanime ankaŭ eblas malhavi tian alidirektilon. Kompreneble oni ne gvidu ligilon de vilaĝo en la Alpoj sen propra esperantlingva vikipedia artikolo al la tute senrilata teksto pri Berlino, sed same, se necese pro kreitaj ruĝaj ligiloj, ankaŭ aliaj ligiloj pri vilaĝoj en Germanio facile povas gvidi al plej enhave taŭga artikolo, kio kutime estus tiu pri la loka komunumo en kiu situas la vilaĝo, denove, se tie estas klariga mencio de la vilaĝo. Do, mi konsentas eviti ke leganto estu "puŝita reen al elirpunkto". ThomasPusch (diskuto) 21:52, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]