Zimbabvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de Zimbabvo.
Situo de Zimbabvo en Suda Afriko
Mapo de Zimbabvo kun etna iama divido

Zimbabvo (antaŭa nomo estis Rodezio) estas lando en suda Afriko. Dum la kolonia epoko estis konata kiel Rodezio. La reĝimo de la prezidento Robert Mugabe kontraŭis la reston de la povo de la iamaj posedantoj de la bienegoj de la lando, nome blankuloj kaj kontraŭstaris la premon de la okcidentaj landoj favore al tiuj, al la eksterlandaj entreprenoj kaj al la opoziciantoj.

Inter 2008 kaj 2009 eksplodis grava epidemio de ĥolero en la lando kiu januare de 2009 jam estis kaŭzinta pli ol 3000 mortintojn kaj pli ol 60 000 infektitojn. Ĝi estis la plej mortiga epidemio en Afriko ekde 1994.[1]

  • Landkodo: ZW.
  • E-nomo: Zimbabva Respubliko.
  • Loka nomo: Republic of Zimbabwe.
  • Areo: 390.580 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Robert Mugabe (1980).
  • Ĉefurbo: Harareo (829 mil).
  • Loĝantaro: 11 011 mil (1995), inter ili ŝona 70,7% , matabela 15,7%.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Pokapa MEP: 540 $.

Historio

Geografio

Ĉefurbo estas Harareo kaj alia grava urbo Bulawayo (676.000 loĝ).

Ekonomio

Multaj landoj el subsahara Afriko estas en stato de malriĉeco. Tiele Zimbabvo suferas komence de la 21-a jarcento teruran ekonomian krizon kun nedungado de 80 % kaj oficiala inflacio de 160 000 %, kio rezultis en politika krizo kaj elmigrado de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj ekzemple al Sudafriko.

Ekde januaro 2009 la registaro de la lando decidis ne plu uzi nacian valuton (la zimbabva dolaro) dum daŭro de minimume unu jaro por provi kontroli la endemian inflacion, kiu atingitas 230 000 000 %. "La zimbabva dolaro ne plu estos uzita dum almenaŭ unu jaro. Ni ne intencas reenkonduki ĉi tiun valuton momente, ĉar ĝia valoro ne povas est subtenata", — deklaris la ministro pri ekonomia Planado kaj Evoluado, Elton Mangoma[2]. Anstataŭ la nacian valuton oni permesis la uzon de kelkaj fremdaj monunuoj.

Demografio

Ekstera politiko

Zimbabvo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Zimbabvo en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

Citaĵo
 
Nun al Zimbabvo Granda la vojaĝantoj elane
venas, ĉefurbo brila de altnivela kulturo
inter Limpopaj akvoj kaj la rivero Kafue.
-Jen Rezidejo Reĝa el monumenta granito,
gardanta fajnajn meblojn, jen ceramikaj artaĵoj
kun porcelan-inkrustoj el Song-Ĉinujo devenaj.
Afriko en si fandas influojn dise venintajn
kaj ĝi future iĝos fonto de grandaj eventoj.[3] 

Esperanto en Zimbabvo

Estas en Zimbabvo Zimbabva Esperanto-Instituto kun neformalaj rilatoj al UEA.

Notoj

  1. El País, Ascienden a 3.000 los fallecidos por la epidemia de cólera, 29 januaro de 2009, p. 7.
  2. Zimbabvo ne plu uzas sian monon
  3. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 124-125.

Vidu ankaŭ