28978 Iksiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Iksiono
Transneptuna objekto
28978 Iksiono, montrita per flava sago
28978 Iksiono, montrita per flava sago
Oficiala nomo 28978 Iksiono
Historio
Malkovrintoj Robert L. Millis
Marc W. Buie
Eugene Chiang ...
Dato de malkovro
Loko de malkovro
22-a de majo 2001
Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo - Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5 910,9 ×106 km
4 483,9 ×106 km
7 337,79 ×106 km
Discentreco 0,241
Meza anomaliangulo 264,157°
Klinangulo 19,621° (sur la ekliptiko)
Periodo 90 717,327 t (248,37 j)
Meza cirkulrapido 4,67 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
71,026°
Argum. de periapsido 299,793°
Fizikaj ecoj
Diametro 759 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,3 ×1020 kg
~ 1 000 kg/m3
~ 0,1 m/s2
~ 0,28 km/s
Rotacia periodo  ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 61 K
Geometria albedo 0,15
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 3,2
v  d  r
Information icon.svg

28978 Iksiono estas objekto de la Kujper-zono malkovrata la 22-an de majo 2001 de teamo de la Deep Ecliptic Survey : (Robert L. Millis, Marc W. Buie, Eugene Chiang, James L. Elliot, Susan D. Kern, David E. Trilling, R. Mark Wagner kaj Lawrence H. Wasserman). Maldaŭre nomita 2001 KX76, ĝi ricevis la nomon de Iksiono, lapita reĝo de la helena mitologio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Iksiono aperas iome ruĝa, (iom pli ruĝa ol 50000 Kvavaro), ĝia albedo (0,15) estas pli granda ol tiu de la kubevanoj. Laŭ spektra observo, ĝia surfaco estus mikso da karbono kaj tolino (kunpolimeroj rezultantaj de la ultraviolaj radiadoj sur akvo-klatratoj kaj aliaj organikaj kemiaĵoj)

Ĝia diametro estis unue taksita inter 1200 kaj 1055 km. Sed ĉar ĝia albedo estas granda, oni nun taksas ĝian grandon al 759 km, iom pli malgranda ol Cereso[1].

Per la "Very Large Telescope", oni ekzamenis, ĉu Iksiono ne havus kometan econ[2]; oni ne trovis "voston". Iksiono estas nun ĉirkaŭ 41 AU for de Suno, kaj eblas, ke, kiam ĝi proksimiĝos sian perihelon (en 2070), voston aŭ maldaŭran atmosferon oni observus ĝin.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Orbitoj de Iksiono (verda); Plutono (ruĝa); kaj  Neptuno (griza)

Ĝi estas unu el la plutonenoj, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝia orbito similas tiun de Plutono, sed alimaniere direktigata: ĝia perihelio estas "sub" la ekliptiko, Iksiono povas proksimiĝi al Plutono, male al aliaj plutonenoj kiel 90482 Orko.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albedoj kaj diametroj de iaj TNOj kaj centaŭroj
  2. Serĉo de kometa aktiveco sur ti "centaŭroj" (60558 Eĥeklus, 2000 FZ53 kaj 2000 GM137) kaj du transneptunaj objektoj ((29981) 1999 TD10 kaj 28978 Ixion) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]