Funkcio (matematiko)

El Vikipedio

(Alidirektita el Bildigo)
Saltu al: navigado, serĉo

Se ni havas du arojn X kaj Y, oni povas establi diversajn konformecojn inter iliaj elementoj, kiujn oni esprimas per f, g, h, ... simboloj. La konformeco inter aroj X kaj Y, estas nomita funkcio (aŭ bildigo), se al ĉiu elemento de X konformas unusola elemento el Y. La signo de la funkcio estas: y = f(x), kie x estas sendependa variablo, kaj y - dependa variablo.

Sendependa variablo (argumento) - la variablo, por ĉiu el kies valoroj estas donita responda valoro de funkcio.
Dependa variablo - la variablo donita per la valoroj de de funkcio; ekz. en la funkcio sin x, x - estas la sendependa variablo (argumento), dum sin x estas dependa variablo.

Aro X nomiĝas kampo de difinoargumentaro, simbole D(f), kaj aro Y - kampo de valorojvaloraro, simbole E(f). Funkcio povas esti donita, se estas konata ĝia argumentaro kaj regulo de konformeco. Dume, la rimedoj por esprimo de la regulo povas esti diversaj:

  • Tabela - kun la vicoj de argumentoj kaj ĝiaj konformaj signifoj;
  • Grafika - la aro de la punktoj M(x;y) sur la kartezia sistemo, prezentita laŭ formo de la rekto aŭ kurbo;
  • Analiza - kun formulo, ekz. y = 3(x2) + 1.

[redaktu] Derivaj difinoj

  • Funkcio estas kreskanta sur iu aro, se por ajnaj elementoj de la aro x1 < x2, la malegalaĵo f(x1)<f(x2) estas vera. Se por x1<x2, veras la alia malegalaĵo f(x1)>f(x2), la funkcio nomiĝas malkreskanta. Ekzemple, funkcio y=x2 estas malkreskanta en la intervalo (-∞;0] kaj estas kreskanta en la intervalo [0; ∞).
  • Funkcio estas para, se la kampo de difino estas simetria rilate al 0 kaj por ajna x el D(f) estas vera egelaĵo: f(-x)=f(x). Kaj ĝi nomiĝas malpara, se veras: f(-x)=-f(x). Ekzemple, y=x2 funkcio estas para, kaj y=x aŭ y=x3 estas malparaj.
  • Funkcio estas perioda kun periodo p, kiu ne egalas al 0, se por ajna x el D(f) la nombroj x-p kaj x+p ankaŭ apartenas al D(f) kaj veras la egalaĵo: f(x+p)=f(x), ankaŭ f(x)=f(x-p) kaj f(x)=f(x+kp), kie k estas entjero.
  • Funkcio estas konveksa, se por ajnaj x kaj y el D(f) kaj t el [0,1] estas vera la neegalaĵo :
f(tx+(1-t)y)\leq t f(x)+(1-t)f(y).
Konveksa funkcio estas kontinua sur D(f).
(f^{-1} \circ f)(x) = x por ĉiuj x \in X kaj
(f \circ f^{-1})(y) = y por ĉiuj y \in Y.

[redaktu] Vidu ankaŭ


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://functions.wolfram.com
•  http://archives.math.utk.edu/visual.calculus
•  http://math.hws.edu/xFunctions
•  http://geography.about.com/library/misc/bl2capitals.htm
•  La kanonaj formoj de la 2, 3, 4 -dimensiaj paraanalitikaj funkcioj. Far M. R. Fréchet, en Esperanto, en Revuo Compositio Mathematica, 12 (1954-1956), p. 81-96, formo PDF.