Funkcio φ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matematikaj funkcioj
Fonto-aro, Celo-aro, Bildo, Kontraŭcelo-aro
Fundamentaj funkcioj
algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
ceteraj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
pareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecoenĵetecosurĵetecoensurĵeteco
kontinuecoderivaĵecoinegralebleco
La unuaj mil valoroj de φ(n)

En nombroteorio, la eŭlera φ funkcio φ(n) de pozitiva entjero n estas difinita kiel kvanto de pozitivaj entjeroj malpli grandaj ol aŭ egala al n , kiuj estas interprimoj al n. Ekzemple, φ(9)=6 pro tio, ke la ses nombroj 1, 2, 4, 5, 7 kaj 8 estas interprimoj al 9.

La funkcio estas nomita pro svisa matematikisto Leonhard Euler, kiu studis ĝin.

La eŭlera kuna φ funkcio de n estas difinita kiel n-φ(n), la kvanto de pozitivaj entjeroj malpli grandaj ol aŭ egala al n , kiu estas ne interprimoj al n.

La φ funkcio estas grava ĉefe, ĉar ĝi donas la amplekson de la multiplika grupo de entjeroj module n. φ(n) estas ordo de grupo de unuoj de ringo \mathbb{Z}/n\mathbb{Z}. Ĉi tiu fakto, kaj ankaŭ teoremo de Lagrange koncerne al grupa teorio provizas pruvon de la eŭlera teoremo.

Enhavo

[redakti] Komputado de φ funkcio

φ(1)=1
φ(pk)=(p-1)p(k-1) por prima p

φ estas multiplika funkcio, ĉi tio estas, ke se m kaj n estas interprimoj do φ(mn) = φ(m)φ(n).

La valoro de φ(n) povas tial esti komputita per la fundamenta teoremo de aritmetiko: se

n = p_1^{k_1} \cdots p_r^{k_r} ,

kie pj estas diversaj primoj, do

\varphi(n)=(p_{1}-1)p_{1}^{k_{1}-1} \cdots (p_{r}-1)p_{r}^{k_{r}-1}.

Ĉi tiu la lasta formulo estas la eŭlera produto kaj estas ofte skribata kiel

\varphi(n)=n\prod_{p|n}\left(1-\frac{1}{p}\right)

kun la produto ruliganta nur tra diversaj primoj p dividantaj na n.

Ekzemplo:

\varphi(36)=\varphi\left(3^2 2^2\right)=36\left(1-\frac{1}{3}\right)\left(1-\frac{1}{2}\right)=36\cdot\frac{2}{3}\cdot\frac{1}{2}=12.

La diversaj primaj faktoroj de 36 estas 2 kaj 3; duono de entjeroj inter 1 kaj 36 estas dividebla per 2, restas 18; triono de tiuj estas dividebla per 3, restas 12 interprimaj al 36. Ili estas 1, 5, 7, 11, 13, 17, 19, 23, 25, 29, 31, 35.

[redakti] Iuj valoroj de la funkcio

φ(n) +0 +1 +2 +3 +4 +5 +6 +7 +8 +9
0+ 1 1 2 2 4 2 6 4 6
10+ 4 10 4 12 6 8 8 16 6 18
20+ 8 12 10 22 8 20 12 18 12 28
30+ 8 30 16 20 16 24 12 36 18 24
40+ 16 40 12 42 20 24 22 46 16 42
50+ 20 32 24 52 18 40 24 36 28 58
60+ 16 60 30 36 32 48 20 66 32 44
70+ 24 70 24 72 36 40 36 60 24 78
80+ 32 54 40 82 24 64 42 56 40 88
90+ 24 72 44 60 46 72 32 96 42 60

[redakti] Propraĵoj

Per inversiga formulo de Möbius eblas inversigi la sumon kaj ricevi la alian formulon por φ(n):

\varphi(n)=\sum_{d\mid n} d \cdot \mu(n/d) ,

kie μ estas la kutima funkcio de Möbius difinita sur la pozitivaj entjeroj.

Laŭ eŭlera teoremo, se a estas interprimo al n (alivorte PGKD(a,n)=1), do

 a^{\varphi(n)} \equiv 1\mod n .

Ĉi tio sekvas de teoremo de Lagrange kaj tio, ke a apartenas al la multiplika grupo de \mathbb{Z}/n\mathbb{Z} , se kaj nur se a estas interprimo al n.

[redakti] Generante funkcioj

La du sekvaj generantaj funkcioj aperas pro tio, ke

\sum_{d|n} \varphi(d) = n.

Serio de Dirichlet kun φ(n) estas

\sum_{n=1}^\infty \frac{\varphi(n)}{n^s}=\frac{\zeta(s-1)}{\zeta(s)} ,

kie ζ(s) estas la rimana ζ funkcio. Ĉi tio estas montrata sekve:

\zeta(s) \sum_{f=1}^\infty \frac{\varphi(f)}{f^s} = \left(\sum_{g=1}^\infty \frac{1}{g^s}\right)\left(\sum_{f=1}^\infty \frac{\varphi(f)}{f^s}\right)
\left(\sum_{g=1}^\infty \frac{1}{g^s}\right)\left(\sum_{f=1}^\infty \frac{\varphi(f)}{f^s}\right) = \sum_{h=1}^\infty \left(\sum_{fg=h} 1*\varphi(g)\right) \frac{1}{h^s}
\sum_{h=1}^\infty \left(\sum_{fg=h} \varphi(g)\right) \frac{1}{h^s} = \sum_{h=1}^\infty \left(\sum_{d|h} \varphi(d)\right) \frac{1}{h^s}
\sum_{h=1}^\infty \left(\sum_{d|h} \varphi(d)\right) \frac{1}{h^s} = \sum_{h=1}^\infty \frac{h}{h^s}
\sum_{h=1}^\infty \frac{h}{h^s} = \zeta(s-1)

La serio de Lambert estas

\sum_{n=1}^{\infty} \frac{\varphi(n) q^n}{1-q^n}= \frac{q}{(1-q)^2} ,

kiu konverĝas por |q|<1.

Ĉi tiu sekvas de

\sum_{n=1}^{\infty} \frac{\varphi(n) q^n}{1-q^n} =
\sum_{n=1}^{\infty} \varphi(n) \sum_{r\ge 1} q^{rn} ,

kio estas


\sum_{k\ge 1} q^k \sum_{n|k} \varphi(n) =
\sum_{k\ge 1} k q^k = \frac{q}{(1-q)^2}.

[redakti] Kreskado de la funkcio

La kreskado de φ(n) kiel funkcio de n estas interesa demando. Por malgrandaj n φ(n) estas signife pli malgranda ol n, Sed por grandaj n ĉi tio ne veras. Asimptote estas

n^{1-\varepsilon}<\varphi(n)<n

por ĉiu donita ε > 0 kaj n > N(ε).

Se konsideri funkcion φ(n)/n do de la formulo pli supre

\varphi(n)/n=prod_{p|n}\left(1-\frac{1}{p}\right)

kun la produto ruliganta nur tra diversaj primoj p dividantaj na n.

Pro tio la valoroj de n respektivaj al malgrandaj valoroj de la rilatumo estas tiuj, kiuj estas produtoj de komenca segmento de vico de ĉiuj primoj. De la prima teoremo ĝi povas esti montrite, ke konstanto ε en la formulo pli supre povas pro tio esti anstataŭigita per

C\,\log \log n/ \log n.

φ(n) estas ĝenerale proksime al n en averaĝa senco:

\frac{1}{n^2} \sum_{k=1}^n \varphi(k)= \frac{3}{\pi^2} + \mathcal{O}\left(\frac{\log n }{n}\right) ,

kie O estas la granda O. Ĉi tiu ankaŭ diras, ke la probablo de du pozitiva entjeroj elektitaj hazarde de {1, 2, ..., n} al esti interprimoj estas proksimume 6/\pi^2 , kiam n strebas al malfinio. Rilatanta rezulto estas la averaĝa ordo de φ(n)/n , kiu estas

\frac{1}{n} \sum_{k=1}^n \frac{\varphi(k)}{k} =
\frac{6}{\pi^2} + \mathcal{O}\left(\frac{\log n }{n}\right)

[redakti] Aliaj formuloj kun la funkcio

\varphi\left(n^m\right) = n^{m-1}\varphi(n)\text{ por }m\ge 1
\sum_{d \mid n} \frac{\mu^2(d)}{\varphi(d)} = \frac{n}{\varphi(n)}
\sum_{1\le k\le n \atop (k,n)=1}\!\!k = \frac{1}{2}n\varphi(n)\text{ por }n>1
\sum_{k=1}^n\varphi(k) = \frac{1}{2}\left(1+ \sum_{k=1}^n \mu(k)\left\lfloor\frac{n}{k}\right\rfloor^2\right)
\sum_{k=1}^n\frac{\varphi(k)}{k} = \sum_{k=1}^n\frac{\mu(k)}{k}\left\lfloor\frac{n}{k}\right\rfloor
\sum_{k=1}^n\frac{k}{\varphi(k)} = \mathcal{O}(n)
\sum_{k=1}^n\frac{1}{\varphi(k)} = \mathcal{O}(\log(n))
\sum_{1\le k\le n \atop (k,m)=1} 1 = n \frac {\varphi(m)}{m} +
\mathcal{O} \left ( 2^{\omega(m)} \right ) ,

kie m > 1 estas pozitiva entjero, kaj ω(m) estas kvanto de diversaj primaj faktoroj de m. (Ĉi tiuj formulaj kalkulas kvanton de pozitivaj entjeroj malpli grandaj ol aŭ egala al n kaj interprimaj al m.)

[redakti] Neegalaĵoj

Iuj neegalaĵoj kun la φ(n) estas:

\varphi(n) > \frac {n} {e^\gamma\; \log \log n + \frac {3} {\log \log n}}

por n>2, kie γ estas eŭlera konstanto,

\varphi(n) \ge \sqrt{\frac {n} {2} } por n > 0,

kaj

\varphi(n) \ge \sqrt{n}\text{ por } n > 6.

Por primo n, φ(n)=n-1. Por komponigita n:

\varphi(n) \le n-\sqrt{n}

Por ĉiu n > 1:

0<\frac{\varphi (n)}{n}<1

Por hazarda granda n, ĉi tiuj baroj ankoraŭ ne povas esti plibonigitaj, aŭ pli precize:

\liminf \frac{\varphi (n)}{n}=0 \mbox{ and } \limsup \frac{\varphi (n)}{n}=1.

Neegalaĵoj kun la φ(n) kaj la dividanta funkcio σ:

\frac {6 n^2}{\pi^2} < \varphi(n) \sigma(n) < n^2 \mbox{ por } n>1

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Derivita logaritma funkcio de eŭlera funkcio Miyata, Daisuke kaj Yamashita, Michinori
Ekstera ligilo  [1] Nombro interprima al q en [1, n] de Olivier Bordellès
Ekstera ligilo  [2] Kalkulo de ø(n) por nombroj supren ĝis 231
Ekstera ligilo  Komputo de φ funkcio de Kirby Urner (2003)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj