Eclépens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eclépens (stacidomo).
Eclépens
Blazono de Eclépens
Preĝejo de Eclépens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 39′ 00″ N 06° 32′ 00″ O / 46.65000 °N, 6.53333 °O / 46.65000; 6.53333 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 00″ N 06° 32′ 00″ O / 46.65000 °N, 6.53333 °O / 46.65000; 6.53333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 975
Areo 5,66 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 1312
Komunumkodo 5482
Mapo de Eclépens
vdr

Eclépens, komunumo de la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 209.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la piedo de la Ĵuraso Montaro, en distanco de 19 km norde de Laŭzano kaj de proksimume 63 km nord-oriente de Ĝenevo. La komunumo trafluas la rivero Venoge.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eclépens limas la Bavois, Oulens-sous-Echallens, Daillens, Lussery-Villars, La Sarraz kaj Orny.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas eks-paroĥestra domo, konfiskita al la Eklezio dum la Reformacio kaj aliformita al senjora domo, kun nomo "Château d'En-Haut" (Supra Kastelo).

Oni povas ankaŭ vidi la restaĵojn de la kanalo de Entreroches, kiu estis planita por ligi Lagon Lemanon kun Lago de Neŭŝatelo, sed estis forlasata kiam fulmotondro faligis ponton-akvedukton kaj ŝtopis la kanalon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la monteto Le Mormont situas grava La-Tène-kultura kulta loko[1].

La unua dokumenta mencio de Eclépens datiĝas el la jaro 814 kiel Sclepedingus.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]