Historio de la virino en kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Citaĵo: “28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo”. Eoistolo al la Galatoj 3, 28).

La kreo de Eva (Mikelanĝelo, Siksta Kapelo).

Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

Genezo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo el Genezo: “27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin (1, 27)”. – “Kaj la homo diris:

Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj
kaj karno el mia karno;
ŝi estu nomata Virino,
ĉar el Viro ŝi estas prenita (2, 23)”. – “16 Al la virino Li diris:
Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco;
en doloro vi naskados infanojn;
kaj al via viro vi vin tiros,
kaj li regos super vi (3,16)”.

La Biblio komenciĝas ĝuste per tiu rakonto, en kiu la viro kaj virino estas kreitaj kune, tiom kune ke inter ili eksparkis perfekta simetrio kaj la sama digneco.[1].

Sed estas la dua rakonto pri la kreo kiu havis pli da prefero, tiu en kiu la virino, generata el ripo de la viro, perfidis Dion kaj la edzon, kaj enigis pekon en la mondo.

La malsimetrio estas antaŭata en la edena ĝardeno per la sciigo pri "helpa" interveno de la virino, kaj asertata en la versego Gn 2, 18 “Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li”.

La prapeko, plenumita de la unua virino (Gn 3, 6), igas institucia la malsimetrio de la rolo de la du genroj. Post la peko la karakterizoj de la homo kaj de la virino estas malsamaj kiel aperas en la punoj (Gn 3, 16). Estas ĉie anoncitaj du fundamentaj karakterizo,j tradicie konstantaj por la virino: patrineco, ligita al la generado, kaj la tensio de la virino serĉi la realiĝon de si mem en la rilato kun la viro. . Nenio el la teksto emerĝas kiu indiku seksan aferon kiu, tamen, multe plaĉis al fantaziaj verkistoj aŭ al tiuj kiuj emis pentri Evan, kaj do la virinon, malbondona kaj delogantino.

Virina kondiĉo en la antikva juda socio[redakti | redakti fonton]

La Hebrea Biblio indikas vir-regatan socion tipan de ĝia tempo. La juda virino devis respekti la Tanaĥan leĝon kiu limigis ŝian liberon: ekzemple, dum menstruo ŝi estis konsiderata malpura [2] kaj io ajn, sur kio ŝi sidas aŭ kuŝas, ankaŭ malpuriĝas.

Tamen ne mankis elstarajn virinajn figurojn: vidu en Debora kiu atingis tion kio estis tiam la plej altan administran ŝarĝon, nome la kvalifiko de Shofetim, nome juĝisto kaj de regantino; sed necesis alveni al kanaanana Tamar, bofilino de Jehuda kiu prostituiĝis kaj koncipis Perez kaj Zerach; el ŝi descendos la tre amata Davido kaj la tuta reĝa davida gento. Ekzaltado de la virino aperas en la Psalmoj kaj en la Alta Kanto de Salomono.

La virino en la Evangelioj[redakti | redakti fonton]

Kanonaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

En la evangelioj Jesuo estas prezentata proksima al la plej bezonuloj, ekzemple infanoj, lepruloj kaj virinoj.

Kun tiuj lastaj Jesuo kondutas libermaniere: li defendas prostituistinon el linĉado, [3] permesas al malsanulino (l'virino kiu havis sangofluon) lin tuŝi (kaj ŝi tuj saniĝis).[4]. Fine, resurektinta Jesuo riveliĝis unue al virinoj.

Tiu sinteno kuntrenis certe skandalon ne nur inter liaj mallaŭdantoj sed ankaŭ inter liaj intimuloj.[5] Ja veras ke Paŭlo, atribuas egalan dignecon al la du seksoj, sed postulas ĉiukaxe al la virinoj, por ne skandali homojn, resti submetitaj al iliaj edzoj. [6]

Apokrifaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

La egaleco inter viroj kaj virinoj en la kristanaj komunumoj estis defendata, inter la apokrifaj evangelioj, en la Evangelio laŭ Filipo kiu igas Marian Magdalan la edzino de Jesuo. [7] Kaj la gnostika Dialogo de la Savanto igas Marian, kune kun Filipo kaj Tomaso, la preferata disĉiplo “kiu parolis kiel virino kiu sciis ĉion”. [8] En la Evangelio laŭ Maria, post la krucumo, Maria Magdala instruas la apostolojn, estigante la reagon de Petro, incitita pro la neceso ŝin aŭskulti, “tre multe preferatan kompare kun ni”, [9]

La virinoj en la unuaj kristanaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La pozicioj en la epistoloj de Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo: “3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5 Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita. 6 Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita. 7 Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8 Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; (1Kor 11, 3 – 9)”.

Oni atribuas al Paŭlo kontraŭdiran pozicion rilate la rolon de la virino en la eklezio. Li, fakte, insistas en la provo akordigi la predikatan egalecon de tuta la homa genro (asertata en la epistolo al la Galatoj 3, 28) kun la konsilo donita submetiĝi al iliaj edzoj. Li, laŭ la Epistolo al la Romanoj 16, konsentas kun la “diakonino” Febe kaj salutas Junian, «indikatan inter la apostoloj kaj kiu estis en Kristo antaŭ mi»; laŭ la 1-a epistolo al la korintanoj (11, 5), la virinoj povas “profeti”, sed kelkajn postaj pasaĵoj, al la samaj virinoj estas malpermesite paroli en asembleoj[10] kaj ordonite resti submetitaj al iliaj edzoj

En la paro Paŭlo proklamas la seksan egalecon, altrudas al la edzo respekti liajn edzinon, sed tio ŝajnas ne transiri la nuptan liton: “Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas la viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio (11, 3)”. Kompense, la “Pseŭdo-Paŭlo” de la 1-a epistolo al Timoteo (3, 2) kaj de la Epistolo al Tito (1, 6; 2, 5) establas ke la episkopo estu viro kaj invitas la virinojn "esti ĉastaj, bonaj, submetitaj al iliaj edzoj por ke la dia vorto ne estu miskreditigita”. Oni vidu ankaŭ la similtemajn pasaĵojn de la 1-a al Timoteo 2, 11-15.

Gnostikuloj kaj la para egaleco[redakti | redakti fonton]

En Kristanismo, la impreso ke Dio estas difinita per viraj terminoj, kiaj patro, sinjoro, reĝo, juĝisto, reasertataj, kiel eblis, en la arta ikonografio, estis plikonfirmita de la formulado de la triunua dogmo, kiu asocias al la ideo de «Dio patro» tiun de «Dio filo», dum la tria persono – neŭtre en la greka (pneuma) kaj ina en la hebrea (ruah) – estas tradukita, en la eŭropaj lingvoj, per la vira termino «Spirito».

Tamen ekzistis kristana-gonstika tradicio kiu priskribis Dion laŭ terminoj de seksa dualeco: gnostika preĝo recitis: ”De vi, Patro, kaj tra Vi, Patrino, la du senmortaj nomoj, gepatroj de la dia estulo».[11]

Laŭ la gnostika Valentino, kvankam realo nepriskribebla, Dio povas esti esprimita kiel «Patro kaj Patrino de ĉio», aŭ «Patro Silento» (alogia, femine) kie la «Silento» estas la sino ricevanta la semon el la «nedirebla Fonto» generante parojn de vira kaj ina energioj.

Laŭ la '[[Apokrifo de Johano, en la momento de morto de la Krucumito, la apostolo Johano havis vizion pri “triforma aspekto” dirantan: “Mi estas la Patro, mi estas la Patrino, mi estas la Filo» kaj la Patrino estas priskribita kiel «la Patrino de ĉio ĉar ŝi ekzistis antaŭ ĉio.[12] La seksa priskribo en Dio, aŭ en Ia triunua persono, aperas en multaj gnostikaj verkoj. Ĉu vere ili konfesis la seksan diferencon en Dio aŭ ĉu temis pli pri dialektika ekzerco por provoki la teologojn de la Granda Eklezio?

La kontraŭgnostika rego de Ireneo kaj Tertuliano[redakti | redakti fonton]

Kiam Ireneo de Liono estis verkanta, en la dua duono de la 2-a jarcento, svarmis la polemiko kontraŭ la gnostikaj doktrinoj kiu atakis ankaŭ la egalrajtan rolon entreprenitan de la virinoj en la kristanaj komunumoj. Tiel, ankaŭ Tertuliano verkis: “Tiuj herezaj virinoj, kiel aŭdacas! Ili ne moderecas kaj tiom maltimidas ke ili instruas, engaĝiĝas en disputoj, ekzorcas, sin devigas al pezaĵoj kaj, eble, ankaŭ baptas!” [13] Kaj dekretis: “Ne estas permesite ke virino parolu en preĝejo, nek estas permesite ke ŝi instruu kaj baptu, nek ke oferu Eŭkaristion…”[14] Ankaŭ en la Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj estas aludate al tiuj devoj de la virinoj [15]

Malfrua-antikva periodo[redakti | redakti fonton]

La submetiĝo de la virino en la kristanaj komunumoj ekde la 3-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la tria jarcento, la apartigo kaj submetiĝo de la virinoj al la viroj en la kristanaj komunumoj, organizitaj kiel sinagogoj, en kiuj la judaj virinoj estis de ĉiam ekskluditaj el la aktiva partopreno en la kulto, estas tre praktikataj. Eblas ke elstara ĉeesto de judoj, eĉ se helenigitaj, favoris kaj altrudis tiun flankemetiĝan procezon. [16] kiu tamen devus havi pli ĝeneralan eksplikon en la okazinta enigo, en la kristanaj komunumoj, de multaj mezklasaj familioj en kiuj, malsame ol en la malaltaj klasoj en kiuj la virinoj praktikis preskaŭ la samajn aktivecojn de la viroj, ekzistis plirimarkindan dividon de la roloj.[17]

Aŭgusteno[redakti | redakti fonton]

Kun Aŭgusteno de Hipono (354-430) la geedza seksago mem restas peko, sed tolerebla. La geedziĝo estas pravigita per tri funkcioj: proles, generi filojn, fides, esti fidele por eviti sekspekojn, sacramentum, la nesolveco de la geedziĝo kiel dia unuiĝo. Tamen tia doktrino trovis ĉiam pli malplion da komuna konsento.

La lingva problemo koncerne la terminon homo en la koncilio de Mâcon[redakti | redakti fonton]

En 593 oni koncilie kunvokiĝis en Mâcon, en kiu partoprenis 21 episkopoj. Inter ili, unu konfuzante inter la latinaj terminoj vir, homo virasence, kaj homo, nome "homa estulo", subtenis ke la virino ne povas difiniĝi "homa estulo", sed simple ke ŝi povas esti nomata "homo". Alivorte, ĉu la substantivo "homo" signifas "homa estulo vira" aŭ "homa estulo" sendepende de la seksa genro? Citante la Sanktan Skribon, la episkopoj povis pruvi ke "homo" estis intencita laŭ la dua senco, kaj la problemo eĉ ne eniris la oficialajn aktojn de la koncilia asembleo. [18]. Pri tiu lingva, kaj ne doktrina, pensvagado, la unika disponebla fonto estas Gregorio de Tours en la Historia Francorum.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la mezepokisto Jacques Le Goff ĝuste en la mezepoka kristana socio efektiviĝis plibonigo de la virina kondiĉo [19], kiu estis perdita en la 19-a jarcento pro la enmetiĝo de la burĝaj valoroj en la kristana socio.

Inter la virinaj figuroj en la mezepoka kristanismo:

Reprezentado de la monaĥoj Abelardo kaj Eloisa en manuskripto de la "Romano de la Rozo"
  • Hildegard de Bingen: (1098-1179) mistikulino, verkistino, muzikistino, kosmologiistino, artistino, dramistino, lingvixtino, naturalistino, poetino, politika konsilistino, kompomistino.
  • Klara el Asizo: ŝia trairo disvolviĝas sintonie kaj paralele kun tiu de Sankta Francisko el Asizo. Ambaŭ fondintoj de religiaj ordenoj.
  • Abelardo kaj Eloisa (1101-1164): alia fama paro, ambaŭ monaĥoj, engaĝintaj en la mezepoka kristanismo, krom Klara kaj Francisko, estas tiu de Eloiza kaj Petro Abelardo monaĥo kaj filozofo kaj teologo.
  • Begino
  • Margareta Porete: mistikulino naskiĝinta en Belgio ĉirkaŭ 1250-1260, ŝi aŭtoris la libron "Spegulon de la simplaj animoj, verko dialogforma inter Animo, Damo Amo, Afableco, Intenco de amo, Racio, Intenco de Racio kaj Virto, tiuj la nomoj de la uloj ludantaj en la dialogo. Ŝi devis aperi ĉe inkvizicia tribunalo por respondi pri akuzo pri herezo. En tiu proceso ŝi trovis siaflanke diversajn ekleziulojn, kiuj riskante persone, ŝin defendis. Margareta, post dumjara kaj duono enkarcerigo estis fine kondamnita kaj liverita al la civila aŭtoritato por la Brulŝtiparo kiu okazis en Parizo en 1310.
  • Sankta Birgita (1303-1373) sveda monaĥino kaj mistikulino, fondantino de la Ordeno de la Tre Sankta Savanto, edzino kaj patrino de tri gefiloj. Ŝi sin elspezis por severaj admonoj pro mora reformo de la kristana popolo. Ŝi estis sanktproklamita en 1391 kaj deklarita kunpatronino de Eŭropo en 1999.
  • Katarina de Sieno: (1347-1380) mistikulino, dekomence duon-analfabetaa, lernas legi kaj skribi, kaj tamen ŝia plej granda parto de skriboj kaj leteroj estis diktitaj. Ŝi puŝis por la reformo de la moroj de la klerularo. Sanktoproklamita 1461, deklarita patronino de Italio, doktoro de eklezio en 1970, kaj kunpatronino de Eŭropo en 1999.
  • Johana de Arko: (1412–1431). Esenca por la liberigo de la francaj teritorioj el la angla dominado, ŝi estis akuzita pri sorĉado (sed, malmultajn tagojn poste, la akuzo estis ŝanĝita al herezo [20] kaj liverita de al angloj al tribunalo prezidita de la episkopo de Beauveais Pierre Cauchon kaj de la inkvizicia vikario de Rouen, Jean Lemaistre: oni ŝin kondamnis kaj fine ŝin brulŝtuparigis pro refalo en la krimon. La akuzo, diras historiistoj, estis falsa kaj kaŝis politikan volon. La proceso-farso eblis ĉar la angla sekulara povo kondiĉis ĉiun agon de la lokaj ekleziaj aŭtoritatoj[21].

Funinte la Centjara milito, la Eklezio nuligis la proceson kaj ŝin rehabilitis kaj igis kondamnita, postmorte, la precipan akuzanton [22]. Hodiaŭ ŝi estas konsiderita Sankta kaj Patronino de Francio.

La konduto kaj la admiro pri tiuj virinoj modifis la animon de la popolo kaj precipe de la virinaj aspiroj.

Tomaso de Akvino[redakti | redakti fonton]

Tomaso de Akvino dediĉas al la pozicioj de la virino rilate la viron kaj antaŭ Dio iujn demandojn de li debatitajn kaj solvitajn en sia Sumo de teologio.

En la demando 90, rilata al al la kredo de la homa estulo, (homo) kaj do de la animo, enkondukas la sekvajn sekvencajn problemojn: unue, la kreo de la animo kaj de la homo, due la kreo de la homa korpo kaj trie kiel lasta transiro la "alestiĝo" de la virino kiu estas diskutata en la demando 92.

La demando 92 turniĝas ĉirkaŭ la "Problemo de la origino de la virino". Tomaso artikolas la problemon per 4 esploroj:

  1. ĉu la momento de la kreo de la mondo necesis originigi la virinon?
  2. ĉu necesis ke la virino originis el la viro?
  3. signifo de la ripo de Adamo
  4. ĉu la virino kreita rekte de Dio

Tomaso de Akvino rimarkigas ke laŭ la geneza pasaĵo 2, 22-23 la virino estis la lasta kreaĵo de Dio kaj ne estis kreita el nenio, kiel ĉiuj aliaj kreaĵoj, sed estis eltirita el ripo de Adamo. Fakte, atentigas Tomaso, “la virino ne devis esti kreita en la unua kreo de la aĵoj. Diras, ĉirilate, Aristotelo (De Generatione Animalium 2, 3) ke la virino estas viro nesukcesa. Sed nenio nesukcesa kaj senperfekta devis esti en la unua ekesto de la aĵoj. Do, en tia unua alestigo de la aĵoj la virino ne devis esti kreita».[23]

Tie oni sin demandas kial Dio kreis la virinon, se li sciis ke ŝi estintus la kaŭzo de la origina peko:[24] la motivo de ŝia kreiĝo kuŝas en la fakto ke, kiel skribite en Gn 2, 18, “… Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li”. Tio, asertas Tomaso, estas nure helpo al la generado, ne helpo por cetera aktiveco de la viro, por kiu pli taŭgus helpo de alia viro, anstataŭ de virino.

Oni komprenas kial la vira sekso (la virtus activa) kaj la ina (la virtus pasiva) estas unuigitaj en la plantoj, kies la pli nobla aktiveco estas la generado; en la superaj bestoj la du seksoj estas disigitaj, tiel ili kuniĝu nur en la oportuna tempo «ĉar en ili kuŝas io pli nobla ol la generado»;[25] tiel okazas por la homa estulo, kies pli nobla aktiveco konsistas en la scio, kaj pro tio la du seksoj devas esti disigitaj.

Se veras ke laŭ Tomaso kaj Aristotelo, la virino – se komparata kun la viro – estas «viro nesukcesa», konsiderita en si mem (en ŝia universala naturo) laŭ Tomaso «la virino ne estas estulo nesukcesa, sed estas, laŭ la naturo konsisto, destinita la geerada aktiveco», antaŭvolita de Dio.

Tomaso allasas la subordigitecon de la virino al la homo, indikata en Gn 3, 16: «Vi estos sub la povo de via edzo», (kaj en Aŭgusteno, la subjekto aktiva estas pli nobla ol tiu pasiva. Gn. ad Litt. 12,16): sed Tomaso plieksplikas ke tiu subordigiteco ne samnaturas kun tiu konstatebla en la rilatoj inter mastro kaj servisto, «per kiu kiu ordonas utiligas siajn suborditojn por sia intereso», sed samnaturas kun la tipo «ekonomia kaj politika», laŭ kiu la reganto (praesidens) utiligas la sumetitojn pro ilia intereso kaj bono. Tia devas esti la natura submetiĝo de la virino rilate al la viro.

En la artikolo 2 de la sama problemo, Tomaso precizigas ke konvenis ke la virino, malsame la aliaj bestoj, devenus el la viro, ĉar tiu fakto atribuu pli altan dignecon al la unua viro kaj plue ĉar la «viro pli amu la virinon kaj al ŝi estu nedisige unuiĝinta ne nur pro la neceso de la generado sed ankaŭ pro aliaj bezonoj. En la 3 Tomaso konsente juĝas ke Eva devenis el la ripo kaj ne de aliaj eroj de la korpo ĉar «la virino ne devas regi sur la viro» (1Tm 2, 12) «kaj pro tio ŝi ne estis formita el la kapo», kaj pro la fakto ke ŝin oni ne rajtas malŝati kaj sklavigi «ŝi ne estis formita el la piedoj».

En la demando 93, artikolo 4, Tomaso pritraktas la tezon Paŭlo de Tarso (1Kor 11, 7), laŭ kiu la viro “estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro”. Tomaso, «jen en la viro jen en la virino troviĝas la bildo de Dio rilate la substanco de la bildo, nome rilate la intelektan naturon».[26] Tamen «sun iuj neprecipaj aspektoj, la bildo de Dio ĉeesta en la viro ne trovighĝas en la virino.

Tiel klare aperas ke, spite de la multaj distingoj, Tomaso enviciĝas en la komuna opinio.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Tereza el Avilo en pentraĵo de Rubens, unua virino Doktoro de eklezio.
  • Ĉasado de la sorĉistinoj: La "Ĉasadoj de la sorĉistinoj" okazis precipe inter la fino de la 15-a jarcento kaj la unua duono de la 16-a kaj trairis du ondojn: unu el 1480 ĝis 1520 kaj la alia ekde 1560 ĝis 1650.[27]
  • Katarina el Ĝenovo (1447-1510), itala mistikulino, sanktoproklamita en 1737. El nobela familio, ŝi konvenece edziniĝis en 1463 sed dek jarojn poste ŝi kaj ŝia edzo eniris profundan religian konvertiĝon: ili translokiĝas en modesta domo, la edzo, la princo Giuliano Adorno, membriĝas en la Sekulara franciskana ordeno; Katarina, fakto tre malofta por tiutempaj virinoj, estis ŝarĝita direkti la hospitalon Primatore kaj fariĝis inspira fonto por la spirita renoviĝo de la tiama katolika eklezio.
  • Margareta de Navaro princino de Angoulème kaj reĝino de Navaro: 1492- 1549. Ŝi prizorgis leteran korepondadon kun Kalvino kaj provis mediacii inter katolikoj kaj protestanta mondo.
  • Tereza el Avilo: (Hispanio) reformantino de la Karmela ordeno, doktoro de la Eklezio.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

  • Kristina el Svedio (1626-1689), iam reĝino de Svedio, sekve de profunda filozofia rezonado, maturiĝinta pere de rilatoj kun Kartezio kaj Pascal, konvertiĝis al katolikismo, abdikis la tronon kaj iris vivi en Romo sub la protekto de la papo, fariĝinte unu el la plej gravaj personoj de la baroka Romo.
  • Giacinta Marescotti (1585-1640), itala triaordena religiulino, sanktproklamita 1807. Enirinte monaĥejon sen serioza konvertiĝo, pasigis vivon diboĉan kaj false devotan ĝis 1615, kiam, okaze de malsano, eniris spiritan krizon: konvertiĝis al pentofara vivo kaj al helpo al la proksimularo.
  • Margherita Maria Alacoque (1647-1690): franca, monaĥino, mistikulino, kiu kun sia spirita disrektoro disvastigis la kulton al la Sankta Koro de Jesuo kiu pro la rezultoj akiritaj rolis en kontraŭjansemisma funkcio.
  • Anna Katharina Emmerick: germana aŭgustenana monaĥino (1774-1824). Pro siaj vizioj, ŝi estis persekutita ene kaj malene de la konvento, kredata kaj defendata nur de sia kuracisto, la konvinkita ateisto Franz Wesener kaj de la poeto aclemens Brentano, kiuj konservis notojn kaj tagibrojn de ŝiaj vizioj.
  • Lucretia Coffin Mott: Usono (1793-1880). Protestanta pastoro kaj feministino. Daŭre minacata, spite de tio ŝi daŭrigis sian aktivecon de organizanto kaj reformanto de la socio. Aŭtorino de leteroj, paroladoj kaj sermonoj.
  • Susan B. Anthony: Usono (1820-1906). Intima kunlaborantino de Elisabeth Cady Stanton ankaŭ se en pozicioj malpli radikaj.
  • Francesca Saverio Cabrini (1850-1917), itala fratulino kaj misiistino, sanktoproklamita en 1946. Iniciatintino de sociaj entreprenoj subtenataj kaj direktataj de religiaj fratulinoj en epoko nenie favora al tiu agado; si fondis religian kongregacion kaj valorigis la virinan religiecon laŭ nova kaj moderna maniero profitante de emo al virina sendependo.
  • Tereza de Lisieux: (Francio, Alençon 1873 - Lisieux 1897) Karmela monaĥino kaj mistikulino, 32-a Doktoro de la Eklezio, kiu forte influis la spiritecon de la katolika eklezio kaj ties misiista agado.
  • Maria Teresa Goretti (1890-1902), martirino de la Katolika Eklezio, kanonizita en 1950.. Ŝi mortis je la aĝo de 12 jaroj sekve de gravaj vundoj ricevitaj por sin defendi kontraŭ atako de seksa perfortulo: ŝi pardonas sian mortiganton – fakto tiu kiu enkondukos al pento kaj al konvertiĝo la agresanton. Ŝia religia tenaco fariĝis ekzemplo por la katolika junularo kaj ne nur ĉar ĝenerale politikistoj havis respekton kaj admiron por la martirino.
  • Edith Stein (1891 -1943): juddvena, naskiĝinta en Germanio kaj mortinta en la nazia koncentrejo en 1943. Filozofino, antaŭe disĉiplino kaj poste universitala asistanto de la fondinto fenomenologia filozofio Edmund Husserl, fariĝis karmela monaĥino.
  • Simone Weil (1909 -1943): Francio. Filozofino kaj mistikulino. Metalmekanika manlaboristino, matrice makxista sindikalistino, sed tre inklina al la anarkiismo, ŝi partoprenis kiel milicianino en la Hispana Enlanda Milito de 1936-1939. Konvertiĝinte al kristanismo, ŝi neniam volis aliĝi al iu eklezio.
  • Maria Valtorta: Italio (1897-1961). Viziulino kaj mistikulino, ŝia vasta literatura produkto diktita, laŭ ŝia diro, de la gardanĝelo antaŭe, kaj poste rekte de Jesuo la Nazareta kaj Maria ties patrino.
  • Patrino Tereza (1910-1997): Albana katolika fratulino, fama pro ŝia laboro inter la viktimoj de la malriĉeco en Kolkato Nobel-premio pri paco 1979, beatproklamita en 2003, Ŝi kondamnas al aborton, la kontraŭkoncipajn metodojn. Ŝi diris: “Tiujn infanojn donu al mi”.

Nunaj pozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Mary Daly (1928 - 2010): Usona teologino kaj elstarulino de la religia radika feminismo. Docentino en jezuita universitato, ŝi estis maldungita pro tio ke purigante la koncepto pri Dio biblie anoncita per viraj priskriboj tendencis negi la patrecon de Dio-Patro.
  • Luisa Muraro (1940 - ): elstarulno de la Filozofio de la diferenco kaj esploristo pri lingvaĵo, okupiĝante pri virina mistikismo, ŝi en siaj verkoj difinas la produkton de tiuj religiaj virinoj per koncepto tute sia, nome "teologio en patrina lingvo" kiu similas al tiu de konkreta krea produkto de "simbola ordo de la patrino" kia progresiva liberigo el jam ĉeesta "simbola ordo de la patro".

Agoj de la lastaj papoj de la Katolika Eklezio rilate virinojn[redakti | redakti fonton]

Papo Paŭlo la 6-a[redakti | redakti fonton]

Tiu papo estis la unua kiu proklamis doktoro de la Eklezio fidelulojn de virina sekso. Fakte li nomumis al tiu digneco Terezan el Avilo kaj Katarinan de Sieno. Sub lia papado, la Kongregacio por la doktrino de la kredo promulgis (15-a de oktobro 1976) la deklaron Inter Insigniores per kiu estis reasertita la neebleco por la virinoj aliri sacerdotecon, ĉar tio kontraŭas la eklezian tradicion, ĉiam asertatan de la Patroj de la Eklezio kiuj, kune kun la tuta eklezio, kondamnis la kontraŭan praktikon de la gnostikaj komunumoj. Asertante tion, la papo refutas al argumentojn, tipe mezepokajn, per kiuj iuj teologoj pravigis la nealiron de la virinoj al la sacerdoteco. La unika vera motivo estas ke neniu rajtas aliri sacerdotecon se ne la elektitaj de Dio. La sacerdoteco ne pliigas la homan dignecon.

Papo Johano Paŭlo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Spurinte sian antaŭulon, la 19-an de oktobro 1998 tiu papo nomumis Terezan el Lisieu x 32-a doktoro de la Eklezio, tria virino sin honorante per titolo kiu ekde 700 jaroj estis apanaĝo de nuraj viroj. [28].

En oficiala dokumento de la apostola seĝo titolita Ordinatio Sacerdotalis, Johano Paŭlo la 2-a revenis sur la problemo de la sacerdota ordinado konfirmante la neallaseblo de la virina sacerdoteco laŭ la motivoj alestigitaj en la deklaro Inter Insigniores.[29]

Dum la [[Granda Jubileo 2000], papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis pri la pekoj pasinte plenumitaj de ekleziuloj: inter la sep kategorioj de menciitaj pekoj, estas menciitaj ankaŭ la pekoj kontraŭ la digneco de la virino kaj kontraŭ la malplimultoj. Krome, la 10-an de julio 1995 li sendis leteron destinitan al «ĉiu virino» en kiu li pardonpetis pri la maljustaĵoj plenumitaj je la nomo de Jesuo Kristo, la rompo de la virinaj rajtoj kaj la kontraŭvirina historia miskompreno.

Papo Benedikto la 16-a[redakti | redakti fonton]

Dokumento koncernanta la virinojn estas tiu de julio 2004 direktita al la episkopoj de la Katolika Eklezio temanta pri la "radikala feminismo" subskribita kiel kardinalo preposto al la "Kongregacio por la doktrino de la kredo". En ĝi estas asertata la natura kaj revelaciita kunlaborado de la viro kaj virino. La sepan de oktobro 2012, do jam papo, li proklamis Doktoro de la Eklezio la mezeopokan monaĥinon Hildegard de Bingen.

Papo Francisko[redakti | redakti fonton]

En pasaĵo de la apostola instigo Evangelii Gaudium, Francisko parolis pri la rolo de la virino en la Eklezio. Kvankam asertante ke la sacerdoteco estas ekskluzive vira, la papo precizigis kiel posedi la povon administri sakramentojn (kio en la katolika eklezio estas prerogativo de viroj) ne igas la sacerodotojn pli indajn ol la aliaj baptitoj (kaj do ol la virinoj), ĉar ilia estas servo al popolo de Dio. Tial li invitis la teologojn esplori la eblan rolon de la virivo en la medioj kie oni dekretas gravajn decidojn por la Eklezio.

Anglikana Eklezio[redakti | redakti fonton]

Ekde 11 de novembro 1992 la Eklezio de Anglio permesas ke virinoj ordiniĝu diakonoj kaj pastroj kaj, nun, eĉ episkopoj. Tion imitis kelkaj protestantaj komunumoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel [Johano Paŭlo la 2-a]] en aŭdienco de 16-a de januaro 1980
  2. Levidoj 15,19-31.
  3. 8, 7 de la Evangelio laŭ Johano Jesuo dialogas kun samarianino, nome kun virino evitenda.
  4. Evangelio laŭ Marko 5, 25-34
  5. Evangelio laŭ Johano 4, 27
  6. Epistolo al la Efesanoj 5, 22.
  7. “La Sinjoro amis Marian pli ol ĉiujn disĉiplojn kaj ŝin kisis sur la buŝo; la aliaj disĉiploj lin demandis: ””Kial vi amas ŝin pli ol la aliajn ĉiujn?””- La savanto respondis ilin demandante: - “”Kial mi ne amas vin kiel ŝin?”” (64, 5)
  8. Dialogo de la Savanto III, 139, 12-13.
  9. Vangelo di Maria, 17, 18 kaj 18, 15.
  10. ”34 la virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. 35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio.(14, 34-35)”.
  11. Citita de Hipolito, Refutationes V, 6
  12. Apokrifo de Johano, II, 14; V, 7.
  13. De praescritione haereticorum, 41.
  14. De virginibus velandis, 9.
  15. I, 1 kaj XXI, 7. En [1] legeblas tiu letero esperantigita de Armando Zecchin.
  16. J. Leipoldt, Die Frau in der antiken Welt und im Urchristentum, Leipzig 1955.
  17. Tezo subtenita de Morton Smith, kaj debatita de Elaine Pagels.
  18. Atti ufficiali del Concilio di Mâcon
  19. Oni vidu la ĉapitron “La kristanismo iberigis la virinojn", en Un lungo Medioevo, edizioni Dedalo 2006 - ISBN 88-220-0564-3. Origne interviuo de Véronique Sales al Le Goff por la revuo L'Histoire nº 241, marto 2000).
  20. Eble pro la fakto ke tiam al la Inkvizicio estis malpermisite juĝi pri aferoj de sorĉarto.
  21. Jules Michelet, Giovanna d'Arco, Napoli, FILEMA edizioni, 2000, ISBN 88-86358-39-3
  22. Régine Pernoud; Marie-Véronique Clin, Giovanna d'Arco, Roma, Città Nuova Editrice, 1987. ISBN 88-311-5205-X
  23. mulier non debuit produci in prima rerum productione. Dicit enim philosophus, in libro de Generatione Animalium, quod femina est mas occasionatus. Sed nihil occasionatum et deficiens debuit esse in prima rerum institutione. Ergo in illa prima rerum institutione mulier producenda non fuit.
  24. Deus praescivit quod mulier esset futura viro in occasionem peccati. Ergo non debuit mulierem producere.
  25. quia est aliquod opus vitae nobilius in animalibus quam generatio, ad quod eorum vita principaliter ordinatur; ideo non omni tempore sexus masculinus feminino coniungitur in animalibus perfectis, sed solum tempore coitus
  26. tam in viro quam in muliere invenitur Dei imago quantum ad id in quo principaliter ratio imaginis consistit, scilicet quantum ad intellectualem naturam.
  27. La Katolika Eklezio kondamnis la sorĉarton, pere de dekoj de koncilioj. La magion kaj la sorĉarton, kutime praktikitajn de altaj kaj malaltaj sociaj klasoj, kaj nur laŭlonge de tri jarcentoj provis ankaŭ puni la praktikantojn de tiu sorĉarto. Vidu: Francesco Agnoli, "CACCIA ALLE STREGHE, verità, leggende, falsificazioni," 2014, Ancora, Milano. Laŭ samtempaj istoriistoj la inkviziciaj procesoj kontraŭ la praktikantoj de la sorĉarto, estis ĉirkaŭ 250.000: sur 125.000 procesoj de la hispana Inkvizicio, nur 59 “sorĉistinoj” estis brulŝtiparumitaj; la portugala Inkvizicio, male, bruligis 4 personojn, kaj tiu itala 36. Tio dum preskaŭ tri jarcentoj. La mortkondamnoj, tamen, estis sume en la tuta eŭcropo ĉirkaŭ 50.000, procesitaj la ŝtataj tribunaloj. (Andrea Del Col, L' Inquisizione in Italia. Dal XII al XXI secolo). Mondadori, Milano, 2009; Agostino Borromeo (a cura di), La inquisizione: atti del Simposio internazionale : Città del Vaticano, 29-31 ottobre 1998, Città del Vaticano, Biblioteca Apostolica Vaticana, 2003.
  28. La unuaj doktoroj de la Eklezio estis proklamitaj en 1298.
  29. Ordinatio Sacerdotalis, Johano Paŭlo la 2-a, 1994 – Apostola letero

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Georges Duby - Micelle Pierrot, Storia delle donne
  • Dinora Corsi, Donne cristiane e sacerdozio - Dalle origini all'età contemporanea, Viella libreria editrice, 2004, ISBN 978-88-8334-129-8
  • Elizabeth E. Green, Donne, Guerra E Cristianesimo, Associazione Casa della donna online
  • Carolyn Osiek, Margaret Y. Macdonald, Janet H. Tulloch, Il ruolo delle donne nel cristianesimo delle origini, Edizioni San Paolo, 2007 ISBN 978-88-215-5866-5
  • Ales Bello, Sul femminile. Scritti di antropologia e religione a c. di M. D'Ambra, Città Nuova, Roma, 2004
  • Guy Bechtel, Le quattro donne di Dio, Pratiche Editrice, ISBN 88-7380-721-6
  • Luisa Muraro, Amiche di dio, Napoli, D'Auria, 2001 ISBN 978-88-88946-10-8
  • Luisa Muraro, Il Dio delle donne, Milano, Mondadori, 2003
  • Mary Daly, La Chiesa e il secondo sesso, Milano, Rizzoli, 1982
  • Mary Daly, Al di là di Dio Padre, Roma, Editori Riuniti, 1991 ISBN 978-88-359-3397-7
  • Elaine Pagels, I vangeli gnostici, Milano, Mondadori, 2005 ISBN 978-88-04-53880-6
  • Georgette Epiney - Burgard Emilie Zum Brunin, Le poetesse di Dio - L'esperienza mistica femminile nel Medioevo
  • Tommaso D'Aquino, Summa Theologiae

Testi classici del cristianesimo sulla donna:

  • Tertuliano, De cultu feminarum (La eleganteco de la virinoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]