Kalifornia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia pino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Pinus radiata
D.Don
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kalifornia pino (Pinus radiata) estas specio de pino [1] kiu devenas de la centra marbordo de Kalifornio. Angle oni nomas ĝin Monterey pine, laŭ la urbo en la regiono kie la arbospecio hejmas.

Ĝi estas la plej vaste forste plantita pino en la mondo, aprezita por siaj rapida kreskado kaj dezirataj kvalitoj de konstruligno kaj fibroligno.

Kvankam la kalifornia pino estas vaste planteje kultivita en multaj mezvarmaj regionoj de la mondoj[2], ĝi travivas gravajn minacojn en sia natura arealo[3].

Disvastiĝo

La kalifornia pino estas nearkta specio hejma en Centra Marbordo de Kalifornio, en tri limigitaj areoj kiuj situas en Kantono Santa Cruz, Kantono Monterey kaj Kantono San Luis Obispo. Ĝi ankaŭ ekzistas kiel vario Pinus radiata var. binataGvadalupa pino je Insulo Guadalupe, kaj kiel eble aparta subspecio Cedrosa pino (P. radiata var./ssp. cedrosensis ) je Cedros-Insulo, ambaŭ en la Pacifika Oceano apud la okcidenta marbordo de norda Kalifornia Duoninsulo en Meksiko.

En Aŭstralio, Novzelando, kaj Hispanujo ĝi estas la ĉefa enmetita arbospecio kaj en Argentino, Ĉilio, Urugvajo, Kenio, kaj Sud-Afriko ĝi estas inter la plej gravaj specio por plantejostarigo.

Priskribo

La kalifornia pino sovaĝe altas inter 15–30 m, sed ĝis 60 m kiam kultivita sub optimumaj cirkonstancoj, kun supren kreskantaj branĉoj kaj rondigita pinto. La folioj (pingloj) estas brilante verdaj, triope grupigitaj (duope ĉe var. binata), sveltaj, 8–15 cm longaj kaj kun rondigita pintoj. La strobiloj logas 7–17 cm, estas brunaj, ovoidaj, kaj kutime nesimetrie sidantaj sur branĉo, oblikve fiksitaj. La arboŝelo estas sulkigita kaj malhele griza ĝis bruna.

Ĝi estas tre parenca de episkopo-pino (Pinus muricata) kaj de tuber-strobila pino (Pinus attenuata) , facile hibridiĝante kun ambaŭ specioj; ĝi diferencas de tiu ĉi per la triopaj pingloj (ne paroj), kaj de ambaŭ per la strobilo kiu ne estas akrapinta sur la skvamoj.

Ekologio kaj pozicio

Kalifornio

La arbaroj, en kiuj la kalifornia pino nature troviĝas, estas asociataj kun aliaj rimarkindaj flaŭro kaj faŭno. La solaj du arbaroj en kiuj grandfrukta kupreso (Cupressus macrocarpa) nature vegetas situas en marborda Kantono Monterey, kie P. radiata estas kun-dominanta kanopea specio [4]. Plie, unu el la pinaroj en Monterey (Kantono Monterey, Kalifornio) estis la malkovra ejo de Potentilla hickmanii, endanĝerigata specio. Piperia yadonii, malofta orkidaca specio estas endemia en la sama pinaro apud Pebble Beach. En la proksimeco en postrestanta pinaro de la urbo Pacific Grove, troviĝas ĉefa travintra biotopo de Danaus plexippus (Nimfalisedoj)[5].

En la natura kalifornia arealo, la kalifornia pino estas serioze endanĝerigita kaŭze de enkondukita funga damaĝanto, pina kancero, kaŭzita de Fusarium circinatum.

Malsupra Kalifornio

En Insulo Guadalupe, var. binata estas krize endanĝerigita. Plimulto de la populacio estis neniigita ĉar dek miloj da sovaĝiĝitaj kaproj manĝis ĉiujn arbidojn kaj ĝermoplantojn kiuj estiĝis ekde la mezo de la 19-a jarcento ĝis ĵus antaŭ kelkaj jaroj. La pli maljunaj arboj iompostiom ekmortis ĝis en la jaroj 2001-02 la populacio konsistis nur el cent individuoj. Kun programo por komplete forigi la kaprojn en 2005, centoj da junaj gvadalupaj pinoj ekkreskis en ĉirkaŭbaritaj areoj post 2001, la unua signifoplena nova alkresko de post ĉirkaŭ 150 jaroj. Posible akcidenta enkonduko de pina kancero nuntempe estas la plej grava minaco por la survivo de la gvadalup-pina populacio en la insulo [6].

Kultivado

Kalifornio

La kalifornia pino estas larĝe uzata en privataj ĝardenoj kaj publikaj pejzaĝoj en mezvarma Kalifornio, kaj en similaj klimatoj tra la mondo. Ĝi estas rapid-kreskanta arbo, kiu adaptiĝas al granda gamo de grundaj tipoj kaj klimatoj, kvankam ĝi ne toleras temperaturojn sub ĉirkaŭ -15 °C. Ĝia rapida alkresko igas ĝin ideala por pejzaĝado kaj por forstumado; en bonaj cirkonstancoj, la kalifornia pino povas atingi sian maksimuman altecon en ĉirkaŭ 40 jarojn.

Novzelando

La kalifornia pino unufoje estis enkondukita en Novzelandon en la jaro 1859 [7][8] kaj nuntempe pli ol 90% de la forstoj de la lando konsistas el tiu specio [9]. Tiu ampleksas Kaingaroa-Arbaron, en la centra altebenaĵo de Norda Insulo, kiu estas la plej granda forsto en la mondo. En iuj areoj la kalifornia pino estas konsiderata kiel invadan specion kie ĝi eskapis el plantejoj.

Aŭstralio

Ankaŭ Aŭstralio havas vastajn kaliforni-pinajn forstojn (kvankam ili estas malpli ol 1% de la totala arbarkovrita areo); oni devas konsideri la prizorgemon de la aŭstralianoj por la konservo de la enlandaj sovaĝejoj kaj biotopoj. Tamen, kelkaj indiĝenaj bestoj prosperas danke al la kalifornia pino, nome Calyptorhynchus funereus (kakatuedoj) kiu, kvankam mankante sian naturan nutraĵon kaŭze de grandskala habitatodetruo pro senarbarigo por la agrikulturo, nutriĝas surbaze de kaliforni-pinaj semoj. La kalifornia pino estas la plej uzata kristnaskarbo en Aŭstralio.

Ĉilio

La kalifornia pino ankaŭ estas enkondukita en la valdiviajn moderajn pluvarbarojn, kie vastaj plantejoj estis starigitaj por konstruligno, denove anstataŭinte la indiĝenajn arbarojn[10].

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  • angle Conifer Specialist Group (1998). Pinus radiata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  • angle Hogan, C. Michael & Frankis, Michael P. (2009): Monterey Cypress: Cupressus macrocarpa. GlobalTwitcher.com ed. N. Stromberg
  • angle Junak, S.; Keitt, B.; Tershy, B.; Croll, D. & Sánchez, J.A. (2003): Recent conservation efforts and current status of the flora of Guadalupe Island, Baja California, Mexico. Presentation at Taller sobre la Restauración y Conservación de Isla Guadalupe ["Workshop on restoration and conservation of Guadalupe Island"]. Instituto Nacional de Ecología, November 13–14, 2003. HTML abstract
  • angle León de la Luz, José Luis; Rebman, Jon P. & Oberbauer, Thomas (2003): On the urgency of conservation on Guadalupe Island, Mexico: is it a lost paradise? Biodiversity and Conservation 12(5): 1073–1082. COI:10.1023/A:1022854211166 (HTML abstract)

Eksteraj ligiloj

  1. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. New York: Sterling. ISBN 1-4027-3875-7.
  2. angle Pinus radiata (D. Don 1836), Gymnosperm Database
  3. Status of Native Monterey Pine (Pinus radiata) Ecosystems
  4. Hogan and Frankis, 2009
  5. angle Monarch Grove Sanctuary
  6. Junak et al. (2003), León de la Luz et al. (2003)
  7. "...he first NZ introduction of British seedlings in 1859..." angle
  8. "Radiata pine" angle, Te Ara
  9. angle "Our favourite Californian – the history of Radiata Pine forestry in NZ" angle
  10. Mezvarma pluvarbaro de Ĉilio angle