Libertarianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libertarianismo estas filozofio kiu subtenas individuajn rajtojn kaj limigitajn registaron kaj ŝtaton. Libertarianoj opinias ke individuoj devus esti liberaj por fari ion ajn ili deziras, se nur ili ne malrespektas la rajtojn de aliaj. Plue ili kredas ke la sola lica uzado de perforto, aŭ publika aŭ privata, estas por ŝirmi ĉi tiujn rajtojn. Por libertarianoj, ne ekzistas "pozitivaj rajtoj" al nutraĵo aŭ ŝirmejo aŭ kuracado, nur 'negativaj rajtoj' por ne esti atakita, misuzita, rabita, cenzurita, ktp.

Terminaro

La termino "libertarianismo" estas pli malnova, sed tiusence estas uzita nur ekde 1955. La termino estis unue enkondukata en Usono (Libertarianism) de pensuloj kiuj rigardis sin mem kiel la kontinuado de la tradicio de klasika liberalismo de la antaŭa jarcento. Ĝis kiam la termino liberalismo fariĝis signifi en Usono kredon je modera regulado pri la ekonomio kaj modera redistribuado de mono pere de la registaro. Ĉi tiuj pensuloj tial nomis sin mem libertarianoj; kaj de Usono la termino kun tiu signifo disvastiĝis al la cetera mondo.

Tamen, ekzistas ankoraŭ konfuzon, ĉar en Eŭropo, la franca vorto libertaire, la hispana vorto libertario, la esperanta "liberecano", ktp, pri kiuj la angla termino libertarian estus la laŭetima traduko, tradicie rilatis al ia libertarianisma socialismo, dum modernaj usonaj libertarianoj tute ne estas socialistoj, kaj multaj ne estas anarkiistoj, sed minarkiistoj, t.e., subtenantoj de ia minimuma ŝtato — kvankam la plejmulto pro pragmatismo anstataŭ pro principoj.

Libertarianismo kaj Klasika Liberalismo

Libertarianoj kredas, ke iliaj originoj estis en la pli frua tradicio de klasika liberalismo dum la 17-a ĝis 20-a jarcentoj, kaj ofte uzas tiun terminon kiel sinonimon de libertarianismo, aparte ekster Usono.

Iuj, aparte en Usono, argumentas ke, kvankam libertarianismo havas multon komunan kun la pli frua tradicio de klasika liberalismo, pro klareco kaj precizeco ĉi tiu lasta termino devus esti rezervita por historiaj pensuloj. Aliaj faras la distingon por apartigi sin mem de la socialismaj kaj bonfartoŝtataj implicaĵoj de la vorto "liberala" en usona angla lingvo. Ankoraŭ aliaj, aparte ekster Usono, uzas la terminojn "libertarianismo" kaj "klasika liberalismo" indiferente por signifi la saman tradicion.

Ĉiuokaze, ĉu oni egaligas ilin, ĉu ne, libertarianismo kunhavas la opiniojn, rimedojn, kaj alirojn kun pli frua klasika liberalismo. Ĝi havas malmultajn komunaĵojn kun tiel nomata "bonfarta liberalismo" aŭ socialismo. Multaj ekonomike orientitaj libertarianistoj uzas la vorton "socialisto" preskaŭ interŝanĝeble kun 'ŝtatismano', kiam ili kritikas siajn kontraŭulojn, eĉ dekstranajn kontraŭulojn, de la argumento, ke socialismo estas la sola konsekvenca (familio de) ŝtatismaj ideologioj! Oni eble povas kompari ĉi tion kun Marksisma uzado de terminoj kiel ekzemple "kapitalisma" kaj "burĝa" kiam ili kritikas aliajn maldekstrulojn.


Fama Libertarianoj

Ron Paul - politikisto Amerikano kiu pledi por malgranda registaro.

Libertarianismo en la politika spektro

En kelkaj landoj (ekzemple, Pollando), libertarianismo estas nomata "konservativa liberalismo", kie "konservativa" signifas ne-socialisman. En Usono ankaŭ, kelkaj libertarianistoj sentas sin esti konservativaj kaj kelkaj konservativuloj sentas sin esti libertarianismaj, ĉar ambaŭ grupoj agnoskas sia la ideologion de la fondintaj patroj de Usono. Tamen, eblas tute facile distingi du malsamajn kaj oftajn kontraŭajn tradiciojn, kaj temas nur pri afero de terminaro kiam konfuzo okazas. Friedrich August von Hayek klarigis ĉi tiun opozicion en lia artikolo "Kial mi estas ne konservativulo" (angle: "Why I Am Not a Conservative" [1]).

Libertarianismo havas signifajn malsamojn de kaj konservativismo kaj socialismo: vidu politika spektro. Libertarianoj opinias, ke konservativuloj aprobas ekonomikajn liberecojn sed ne personajn liberecojn, dum socialistoj aprobas personajn liberecojn sed ne ekonomikajn liberecojn, kaj libertarianoj postulas ĉiom de tiuj liberecoj.

Libertarianoj preferas ne esti nomataj "dekstranaj". Ja, ili malakceptas la unudimensian dekstran/maldekstran dupartigon kaj anstataŭe proponas dudimensian spacon kun persona libereco je unu akso kaj ekonomika libereco je la alia. Fakte iam oni rigardis libertarianismajn ideojn kiel maldekstrajn en la politika spektro (ekzemple, je la 17-a jarcento, la Whig-oj estis revoluciuloj, kaj je 1848, Frédéric BASTIAT sidis ĉe la maldekstra flanko de la Asembleo) - vere, la ekvilibro de politikaj opinioj moviĝis multe, dum la kontraŭ-politika tradicio de libertarianismo ne moviĝis, nur evoluis kaj kreskis.

Individuismo, Libereco, Respondeco, Posedaĵo

La fundamentaj valoroj por kiuj libertarianistoj luktas estas individua libereco, individua respondeco kaj individuaj posedrajtoj. Libertarianoj havas malsimplan teorion pri ĉi tiuj valoroj, kiujn ili defendas. Ĝi ne ĉiam konformiĝas al 'tipaj' ideoj pri libereco, kaj rigore kontraŭas al kolektivismaj ideoj tiurilate. Ekzemple, ili opinias ke personaj liberecoj (privateco, parollibereco, ktp) estas nedisigeblaj de ekonomikaj liberecoj (libereco por komerci, labori, aŭ investi). Ili faras ĉi tiun punkton por kontrastigi sin de socialistoj, kiuj kredas ke ekonomika regulado estas necesa por persona libereco, kaj de konservativoj de granda komerco, kiuj ligas liberecon komerci kun limigaj reguloj pri personaj aferoj kiel ekzemple seksaj rilatoj kaj parolado.

Estas ĉefa punkto por multaj libertarianoj, ke originale nur individuoj havas rajtojn, neniam grupoj, ekzemple nacioj, rasoj, religioj, klasoj, aŭ kulturoj. Pro ĉi tiu principo ili rigardas kiel sensencaĵon diri (ekzemple) ke oni povas fari maljustaĵon al klaso aŭ raso kiam mankas specifaj maljustaĵoj faritaj al individuaj anoj de ĉi tiu grupo. Ĝi ankaŭ sapeas retorikajn esprimojn kiel ekzemple "La registaro rajtas ...," ĉar sub ĉi tiu formulado "la registaro" havas neniujn originalajn rajtojn, sed nur tiujn devojn kiujn individuoj lice komisiis al ĝi sub iliaj rajtoj. Libertarianismo ofte interkroĉiĝas nete kun rigora konstruismo en la konstitucia senso.

La klasika problemo en politika filozofio pri la legitimeco de posedrajtoj estas esenca laŭ libertarianistoj. Ofte ili pravigas individuajn posedaĵojn surbaze de memposedeco: oni rajtas posedi sian propran korpon; la rezultojn de sia propra laboro; posedaĵojn kiujn oni akiras de libervolaj agoj de antaŭaj legitimaj posedantoj, per komerco, donaco aŭ heredo, ktp. Posedrajtoj pri disputataj naturaj rimedoj estas pli problemaj. Libertarianismaj solvoj kiel koloniado estis studataj de John Locke ĝis Murray Rothbard.

Kontraŭŝtatista doktrino

Libertarianoj opinias ke ekzistas etendita sfero de individua libereco difinita de la korpo kaj posedaĵoj de ĉiu individuo, kaj neniu, nek privata civitano nek registaro iuokaze rajtas malobservi ĉi tiun limon. Ja, libertarianoj opinias, ke neniu organizo, inkluzive de registaroj, povas havi ian ajn rajton krom tiuj kiujn ĝiaj anoj volonte transdonas al ĝi. Ĉi tio implicas ke tiuj anoj devis havi tiujn rajtojn dekomence por transdoni ilin.

Do, laŭ libertarianoj impostado kaj regulado estas en la plej bona kazo neeviteblaj malbonoj, kaj kie nenecesaj estas simple malbonaj. Registara elspezado kaj reguloj devus esti reduktitaj pro tio, ke ili anstataŭigas nevolontan publikan elspezadon por volonta privata elspezado, kaj anstataŭigas privatan moralecon per publika perforta devigo. Laŭ multaj libertarianoj, registaroj ne devus establi lernejojn, reguligi industrion, komercon aŭ agrikulturon, aŭ regi socialajn bonfartajn programojn. Registaroj ankaŭ ne devus limigi liberan paroladon, seksajn agojn, vetludadon, uzadon de narkotaĵoj, aŭ aliajn senviktimajn krimojn. Laŭ libertarianoj, la ĉefa devigo de la registaro devus esti "Laissez-faire" — "Lasu fari"

Anarkiistoj kaj Minarkiistoj

Ĉiuj libertarianoj konsentas, ke registaro devus esti limigita al tio, kio estas rigore necesa, nenio pli, nenio malpli. Sed ne ekzistas ĝenerala konsento inter iliaj pri kiom da registaro estas necesa. Tial, libertarianoj estas plue dividitaj inter la minarkiistoj kaj la anarki-kapitalistoj, kiuj estas pridiskutitaj plidetale en tiuj artikoloj.

La minarkiistoj opinias ke "minimuma" aŭ "noktogardista" ŝtato estas necesa por garantii posedrajtojn kaj civilajn liberecojn, kaj sole por tiu celo. Laŭ ili, la taŭgaj funkcioj de la registaro eble inkluzivos la subtenadon de la justico, la polico, la armeo, kaj eble kelkaj aliaj esencaj funkcioj. Dum ili estas teknike ŝtatistoj ĉar ili subtenas la ekziston de registaro, ili indignus pri la implicaĵoj kutime signifitaj de ĉi tiu termino, pri fido pri registara solvado de iu ajn problemo.

La anarki-kapitalistoj opinias ke eĉ en aferoj de justico kaj protektado kaj precipe en tiaj aferoj, agado de konkurencantaj respondecaj individuoj (libere organizigitaj en firmaojn, kooperativojn, aŭ organizojn de ilia elekto) estas multe pli bone ol agado de monopolismaj registaroj. Dum ili estas teknike anarkiistoj, ili insistas malakcepti la implicaĵojn ofte signifitaj de ĉi tiu termino pri subtenado de socialisma utopio.

Minarkiistoj opinias, ke ili estas realismaj dum anarki-kapitalistoj estas utopiaj por kredi, ke oni povas tute senesti je registaroj. Anarki-kapitalistoj opinias, ke ili estas realismaj kaj minarkiistoj estas utopiaj ĉar ili kredas, ke oni povas reteni ŝtatan monopolon por perforto interne de ia ajn prudentaj limoj.

Ĉi tiu malkonsento estas tre amikeca, kaj ne estas la fonto de iu ajn profunda malamo, malgraŭ la kelkfojaj komplikaj teoriaj argumentoj. Libertarianoj sentas pli forte pri sia komuna defendado de individuaj libereco, respondeco kaj posedrajtoj, ol pri saj eblaj malsamoj inter minarkiismo kontraŭ anarkiismo. Ĉar kaj minarkiistoj kaj anarkiistoj kredas, ke ekzistantaj registaroj estas multe tro entrudiĝemaj, la du partioj serĉas ŝanĝojn en preskaŭ precize la samaj direktoj.

Multaj libertarianoj ne havas pozicion pri ĉi tiu divido, kaj ne zorgas pri ĝi. Ja, multaj libertarianoj opinias, ke registaroj ekzistas kaj ekzistos dum la antaŭvidebla estonteco, ĝis la fino de iliaj vivoj, tial iliaj penadoj estas pli bone elspezataj por batali kontraŭ, enteni kaj eviti la agojn de registaroj ol por provi elkompreni kiel la vivo povas aŭ ne povas esti sen ili. Ja, en lastaj jaroj libertarianismo allogis multajn samideanojn kiuj zorgas malmulte pri tiaj teoriaj aferoj kaj nur deziras redukti la grandecon, koruptecon, kaj entrudiĝemon de la registaro.

Iuj libertarianismaj filozofoj argumentas ke, ĝuste komprenita, minarkiismo kaj anarki-kapitalismo ne kontraŭdiras unu la alian. Vidu la anglalingvan artikolon Revizitado de Anarkiismo kaj Registaro de Tibor R. Machan.

Utilismo ka Natura Juro

Libertarianistoj emas subteni aŭ aksioman vidpunkton de natura juro, aŭ utilisman vidpunkton, kiam ili pravigas siajn kredojn. Iuj el ili (ekzemple, Frédéric BASTIAT), asertas, ke ekzistas naturan harmonion inter ĉi tiuj du vidpunktoj. Ili opinias, ke ili estas malsamaj vidpunktoj pri la sama vero, kaj opinias ke ĝi estas bagatela peni demonstri kiu estas pli vera.

Unu prezentado de utilisma libertarianismo aperas en la libro La Maŝinaro de Libereco de David Friedman, kiu enhavas ĉapitron pri laŭdire tre libertarianisma kulturo kiu ekzistis en Islando ĉirkaŭ 800 p.K.

Por libertarianismo de la vidpunkto de natura juro, vidu ekzemple Robert Nozick.

Vidu ankaŭ rilatajn alineojn pri ĉi tiu malsamo en vidpunktoj en la artikolo pri Anarki-kapitalismo.

Disputoj inter libertarianistoj

Libertarianoj ne interkonsentas pri ĉiu temo. Kvankam ili kunhavas komunan tradicion de pensuloj de jarcentoj pasintaj ĝis nuntempo, neniu pensulo estas iam ajn prezentita kiel komuna aŭtoritatulo, kies opiniojn oni devas blinde akcepti, nur kiel konsulto al kiu oni povas kompari opiniojn kaj argumentojn.

Ĉi tiuj disputoj estas pritraktata en apartaj artikoloj:

Nuntempaj Usonaj Libertarianistoj

John Hospers, Theodora B. Nathan, Harry Browne, Dinesh D'Souza, Ron Paul

Vidu ankaŭ

Libertarianismo en filozofio

En filozofio, libertarianismo signifas neakordigeblisman kredon kiu asertas ke realeco estas nedeterminisma, libera ago estas tio, kio ne estas determinita, kaj homoj havas libervolon (t.e., ekzistas liberaj homaj agoj).

Eksteraj ligiloj

greke Internacia Societo por Individua Libereco greke http://www.isil.org/eo/ Internacia Societo por Individua Libereco] enkonduko greke http://www.self-gov.org greke http://plato.stanford.edu/entries/libertarianism