Malago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Malago
La Malagueta, Malago (Andaluzio)
La Malagueta, Malago (Andaluzio)
La Malagueta, Malago (Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: La primera en el peligro de la libertad, la muy noble, muy leal, muy hospitalaria, muy benéfica y siempre denodada Ciudad de Málaga
"Tanto Monta" (hipane, “La unua ĉe la danĝero de la libereco, la tre nobla, tre gastama, tre benefica kaj ĉiam aŭdaca Urbo de Malago”)
Administrado
Lando Hispanio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Poŝtkodo 29001–29018
Retpaĝaro [1]
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Málaga
Urbestro Francisco de la Torre Prados (PP)
Demografio
Loĝantaro 568,507 (2 010)
Loĝdenso 1,439,26 /km² loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°43′N 4°25′U  /  36.717°N, 4.417°U / 36.717; -4.417 (Malago) (mapo) Koordinatoj: 36°43′N 4°25′U  /  36.717°N, 4.417°U / 36.717; -4.417 (Malago) (mapo)
Alto 11 metrojn super marniveloŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 395 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Malago (Tero)
Malago (Tero)
DEC
Malago
Malago
Situo de Malago
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Málaga [+]
vdr


MálagaMalago estas havenurbo en Andaluzio, ĉefurbo de la samnoma provinco, suda Hispanio, ĉe la Costa del Sol marbordo de la Mediteraneo.

Loĝantaro de la urbo de Malago mem estis 568.507 laŭ 2009 taksoj. Loĝantaro de la urba areo estis pli ol 850.000 laŭ taksoj. Loĝantaro de la aglomeraĵo estis 1 019 000 laŭ 2003 taksaĵoj, rangordata kiel la kvina pligranda metropola areo en Hispanio. Malago estas ĉirkaŭigata de montoj, kaj du riveroj, la Gvadalmedino (Guadalmedina) kaj la Gvadalhorceo (Guadalhorce), fluas proksime de la urbo en la Mediteraneon.

La ena urbo de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de El Perchel, La Trinidad kaj Lagunillas ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo. Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la Alcazaba kaj la kastelo de Gibralfaro.

Historio

Fondita de la fenicoj en la 7-a jarcento a.K., Malago estis municipo unue federita kaj poste de latina rajto de la Romia Imperio kaj prospera andalusa medino, kvarfoje ĉefurbo de sia propra taifo-regno, kiu defalis post sia aneksado kun la Reĝlando de Kastilio en 1487. Dum la 19-a jarcento la urbo spertis rimarkindan industrian kaj revolucian aktivecon kiu lokis ĝin kiel la plej industria urbo el Hispanio. Ĝi estis scenejo de unu el la plej sanga epizodoj ĉe la hispana enlanda milito kaj protagonisto de la turisma eksplodo en la 1970-a kaj 1980-a jardekoj.

La pentristo Pablo Picasso, la 19-jarcenta hispana politikisto Antonio Cánovas del Castillo, kaj la aktoro Antonio Banderas naskiĝis en Malago.

Esperanto

En Malago fondiĝis la unua Esperanto-grupo de Hispanio, kaj unu el la unuaj de la mondo, sub la iniciato de José Rodríguez Huertas.

Ekzistas nun asocio en Malago, kun la nomo Asociación de Esperanto de Málaga « Marbordo de la Suno » [2]

Provinco

Malago estas la ĉefurbo de la Hispania provinco de la sama nomo. Gravaj urboj de la provinco estas Marbella, Estepona, Torremolinos, Benalmádena, Fuengirola, Mijas, Vélez-Málaga kaj Ronda, ĉiuj el ili famaj el turisma vidpunkto.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.uma.es greke http://www.museopicassomalaga.org

Ŝablono:LigoElstara