Michel Duc Goninaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Duc Goninaz en Kvinpetalo (Bouresse) en 2004

Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo) estas docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio) kaj franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002, plia eldono en 2005.

En la 1950-aj jaroj Michel Duc Goninaz jam estis membro de TEJO.

En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois.[1]

Jam en 1966, dum li estis profesoro pri rusa lingvo en Liceo "Marcel Roby" (hodiaŭ "Jeanne d'Albret") en Saint-Germain-en-Laye [2], Michel Duc Goninaz enkondukis kurson de esperanto, kiu daŭris du lernojarojn.

Li aŭtoris interalie Vocabulaire Espéranto (Laŭtema Esperanta-franca vortareto) kun terminoj grupigitaj laŭ semantikaj familioj (Éditions Ophrys, 1971, 2a eld. 1990). Li verkis teatraĵeton "La Ŝtona Gasto" laŭ Puŝkin kaj tradukis la verkojn de La fremdulo de Albert Camus kaj Sonĝonovelo de Arthur Schnitzler. Duc Goninaz estas docento de AIS San-Marino kaj iama kunlaboranto de la magazino Monato.

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Trovu « Michel Duc Goninaz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»