Partio Ekologiista Rumana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio Ekologiista Rumana
Verda partio
Komenco 1990 vd
Lando(j) Rumanio vd
Ideologio

verda konservativismo • popolismoprotektismokristana demokratio • ekonomia naciismo • socia konservativismo • Eŭroposkeptikismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Partio Ekologiista Rumana
Partidul Ecologist Român
Verda partio
Lando  Rumanio
Fondiĝo 1978
Lingvo(j) Rumana
Ĉefa sidejo Calea Călăraşilor 51, Bukareŝto
Ideologio verda konservativismo, popolismo, protektismo, kristana demokratio, ekonomia naciismo, socia konservativismo, Eŭroposkeptikismo
Retejo www.per.ro
vdr

La partio Partio Ekologiista Rumana (PER) - rumane Partidul Ecologist Român - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Rumanio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1978, do estas inter la plej aĝaj verdaj partioj de Eŭropo, kaj komence estis politika organizaĵo opozicia al la tiama komunisma reĝimo de senbremsa ekonomia kreskado sen konsidero de ekologiaj damaĝoj. La partia fondinto, la instruisto Petre Metanie, estis konstante observata de la ŝtata sekreta servo Securitate, sed ĉar la anoj de la sekreta servo ankaŭ suferis je la granda media pulucio de la lando kaj iugrade simpatiis, li neniam estis enkarcerigita. Dum decembro 1989, kadre de la ĝermanta ekdemokratiigo de la ŝtato, la organizaĵo leĝe registriĝis kiel politika partio.

Post la parlamentaj balotoj de 1990, la partio reprezentiĝis en la nacia parlamento per 8 membroj, post 1992 kaj post 1996 per 5 membroj, sed post 2000 kaj post 2004 ne plu reprezentiĝas en la parlamento[1]. Sur monda aŭ eŭropa nivelo, la partio ne membras en tegmenta organizaĵo.

Dua verda partio[redakti | redakti fonton]

Jes ja membro en la tutmonda organizaĵo de verdaj partioj kaj la Eŭropa Verda Partio estas dua ekologia partio de la lando, la Partio Verda de Rumanio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]