Szolnok
Szolnok (pron. sOlnok) estas urbo en Hungario. Ĝi estas administra centro de departemento Jász-Nagykun-Szolnok kaj ankaŭ havas la saman juron kiel tiu de departemento.
Geografio
Szolnok situas centre de la departemento ĉe la alfluo de Zagyva en la Tison. La urbo okupas la areon de 18.723 ha. Ĝi havas la loĝantaron de (en 2001) 75.712.
Historio == Ĉ. 1030 estis konstruita fortikaĵo de la estro de la areo, kies nomo estis Zounok . La nomo de la urbo estis unuafoje menciita en 1075.
Ekde 1552 ĝis 1685 la urbo estis sub turka jugo.
La urbo evoluis dank’ al la saltransporto sur la Tisao al komerca centro de la salo kaj la lignoprilaboro.
En la 19-a jarcento la trafika infrastukturo pliboniĝis per la regulado de Tiso kaj la kontruso de la fervojlinio inter Pest-Szolnok 1843. Ankaŭ nuntempe Szolnok havis unun el la plej grandaj stacidomoj. En 1849 tie komenciĝis furora atako de hungara armeo kontraŭ la Habsburgoj. En 1881, la urbo havis 18.247 hungarajn loĝantojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, manlaboro, fiŝkaptado kaj komerco per fruktoj, ligno kaj similaj. En 1919 kaj en 1944 denove gravaj bataloj okazis en la urbo. En 1956 tie formiĝis stabo de János Kádár.
En la urbo funkcias Altlernejo pri Komerco kaj Ekonomio kaj Instituto por la Instruado de flugoficiroj.
Vidindaĵoj
- urbodomo
- romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Szolnok)
- Kalvinana preĝejo (Szolnok)
- Sinagogo en Szolnok
- termala banejo
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Riihimäki, Finnlando
- Ŝablono:Flagikono Reutlingen, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Baia Mare, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Bielsko-Biała, Pollando
- Ŝablono:Flagikono Forli, Italio
- Ŝablono:Flagikono Ŝoham, Izraelo
- Ŝablono:Flagikono Judza, Japanio
- Ŝablono:FlagikonoŜablono:Flagikono Eastwood, Britio, Anglio
Famuloj
- en Szolnok naskiĝis:
- aktoro István Somló
- baletisto Yvette Bozsik
- biokemiisto Kálmán Laki
- fizikisto Albert Kónya
- Károly Kocsis (geografo)
- juristo Miklós Világhy
- kemiisto Csaba Horváth
- komponisto Zoltán Jeney
- Kálmán Balogh (kuracisto)
- poeto Ferenc Verseghy
- skulptisto János Megyik
- statistikisto Béla Kenéz
- verkisto Lajos Szilvási
Eksteraj ligiloj
|