Alcaudete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcaudete
Alcaudete (Jaén, Andaluzio)
Alcaudete (Jaén, Andaluzio)
Alcaudete (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Alcaudete
Poŝtkodo 23660
Retpaĝaro Alcaudete.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Alcaudete
Demografio
Loĝantaro 11 113 [1]
Loĝdenso 46,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°35′N 4°5′U  /  37.583°N, 4.083°U / 37.583; -4.083 (Alcaudete) (mapo) Koordinatoj: 37°35′N 4°5′U  /  37.583°N, 4.083°U / 37.583; -4.083 (Alcaudete) (mapo)
Alto 660 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 237 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcaudete (Andaluzio)
Alcaudete (Andaluzio)
DMS
Alcaudete
Alcaudete
Alcaudete
Alcaudete sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcaudete [+]
vdr
La kvin municipoj de la komarko Sierra Sur de Ĥaeno. Alcaudete estas la plej nordokcidenta.

Alcaudete [alkaŭDEte] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 237 km2 kie loĝas 11 113 geloĝantoj, do loĝdenso estas 46.9 loĝ./km2. Alcaudete situas je 48 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro.

La loka ekonomio dependas de la agrikulturo kaj de la transforma nutraĵa industrio, ĉefe el olivarboj. Kaj lastatempe progresas ene de la industria sektoro, la koservindustrio, kukoj, sekaj fruktoj, gipso kaj mebloj de kuirejoj kaj banĉambroj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Alcaudete.

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 11113 geloĝantoj de la municipo Alcaudete estas 5587 inoj kaj 5526 viroj. En la 237-kvadratkilometra teritorio estas 4 setlejoj, kie loĝas 10800 geloĝantoj, kaj aliaj 313 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 88, 32 inoj kaj 56 viroj, kaj mortis 136, 52 inoj kaj 84 viroj. Tiel la natura kresko estis -48 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 4505 homoj (40.5%).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Alcaudete estas en la sudoriento de la provinco Ĥaeno, okupante etendon de 237 km². Tio estas 1,741 % de la totalo de la provinco kaj 0,046 % de la landa totalo. Kiel urba kerno estas komprenata la kastel-fortikaĵo je 37º35'20"N kaj 4º05'00"O, kun altitudo de ĉirkaŭ 710 msm, de kie oni dominas la tutan domaron.

Limoj de la municipa teritorio de Alcaudete
Nordokcidente: Baena Norde: Martos Nordoriente: Martos
Okcidente: Luque, Fuente-Tójar kaj Priego de Córdoba Oriente: Martos kaj Castillo de Locubín
Sudokcidente Priego de Córdoba Sude: Alcalá la Real Sudoriente: Alcalá la Real

La orografio de la municipo estas iomete ondeca kun kalkoŝtonaj montetoj kaj tereno pli malpli ebena, argileca, kies alto varias inter 400 kaj 550 msm. La maksimuma alto estas la Sierra Ahillos kun 1455 msm. Je 2 km okcidente de Alcaudete, estas la Sierra Orbes kun 787 msm. La monteto Caniles estas je 848 msm. En la urbokerno la placo de la urbodomo estas je 640 msm, la kvartalo Corea je 700 msm, la kvartalo Bajo je 600 msnm ktp.

La grundo por la agrikulturo, estas ĉefe riĉaj, partikulare borde de la riveroj, kie akumuliĝis tero devena de la malkomponiĝo de la kalkoŝtono, tre fekunda kaj kun abundaj nutrelementoj. Tie la ĉefa kultivo estas fruktarboj. Kie ne okazis tiom da erozio, pli ol 92 % estas taŭga por la kultivo de la olivarboj. La montetoj Ahillos, Caracolera, San Pedro, Villodres, ktp., akceptas rearbarigon forstan pere de koniferoj.

La municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Viboras kaj San Juan, estas du lagetoj kaj rojoj Fuente Nueva, Chiclana, Ahillo, Fuente la Zarza, Maimón, Fuente Zaide, Chorreadero, ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Alcaudete.
Turo de Santa María.

En la areo oni trovus abundajn restojn de iberoj, kaj nombrajn surŝtonajn skribaĵojn (tomboŝtonoj) de romianoj ĉefe en tri setlejoj, skulptaĵojn kaj prakristanan sarkofagon. En la islama epoko de Al Andalus oni fiksis la urban kernon ĉirkaŭ la kastelon kaj estis alteno de militaj enlandaj konfliktoj kaj prospero ekzemple pere de la enkonduko de la produktado de silko.

Post diversaj konkeroj kaj rekonkeroj en la interetna milito, en 1340 Alcaudete estis rekonkerita de Alfonso la 11-a (1311-1350), definitive. Poste ĝi iĝis grava strategia loko en la milito inter kristanoj kaj islamanoj de la Nazaria Regno de Granado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Alcaudete - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007