Svainsona buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Svainsona buteo
Svainsona buteo, hela morfo (plenkreskulo)
Svainsona buteo, hela morfo (plenkreskulo)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. swainsoni
Buteo swainsoni
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Svainsona buteo (Buteo swainsoni), estas granda buteo tio estas rabobirdo de la ordo de Falkoformaj, foje separataj en la Akcipitroformaj ka jĉiukaze em la familio de Akcipitredoj. Tiu specio ricevis kaj la komunan nomon kaj la latinlingvan sciencan nomon laŭ William Swainson, nome brita naturalisto. Ĝi ricevas ankaŭ la komunajn nomojn de Akrida buteoLokusta buteo, pro ties emo de Akridedoj (lokustoj kaj akridoj) kaj ili voras ege tiujn insektojn kiam disponeblas.

Ties reprodukta habitato estas prerioj kaj sekaj herbejoj de okcidenta Nordameriko. Ili konstruas neston el bastoneteroj sur arbo aŭ arbusto aŭ en klifokornico. Tiu specio estas longdistanca migranto, kaj vintras en Argentino; estis ununura vidaĵo de vaganto el Norvegio.

Tiu specio aŭ ties tuja praulo estas la praulo de la Galapaga buteo, kiel pruvis ĵusaj studoj. Tiu lasta diverĝis el kontinentaj birdoj eble antaŭ 300,000 jaroj, fakte tre malmulta tempo en evoluo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝeca morfo en Hereford (Arizono), survoje al pampoj.

La Svainsona buteo estas svelta rabobirdo, iom pli malgranda ol la Ruĝvosta buteo (B. jamaicensis). Tamen la Svainsona buteo havas iom pli longan enverguron kaj pli sveltajn flugilojn ol aliaj ŝvebantaj buteoj.

Dumfluge ĝi tenas siajn flugilojn laŭ malgranda duedra; ĝi kliniĝas antaŭen kaj malantaŭen iome dum ŝvebado.

Estas du ĉefaj kolorvariantoj. Ĉirkaŭ 90 % de individuoj estas hel-morfoj; la malhela morfo estas plej komuna en pleja okcidentaj teritorioj:[2]

  • Helmorfaj plenkreskuloj estas blankaj en subaj partoj kun malhela, ruĝeca "brustomakulo" kaj rimarkindaj blankaj gorĝo kaj vizaĝmakulo. La subflugiloj, videblaj dum ŝvebado, havas helajn liniojn (antaŭa bordo) kaj malhelajn flugilplumojn (malantaŭa bordo), bildo unika inter nordamerikaj rabobirdoj. La vosto estas grizbruna kun ĉirkaŭ ses mallarĝaj malhelaj bendoj kaj unu pli larĝan antaŭfinan bendon. La supraj partoj estas malhelbrunaj. Junuloj estas similaj sed malhelaj areoj havas palan makuletecon kaj helajn areojn, ĉefe ĉe flankoj, havas malhelan makuletecon. La brusto estas pala kun iomaj malhelaj markoj. La antaŭfina bendo de la vosto estas malpli evidenta. Birdoj en sia unua printempo povas havi palajn kapojn pro plumovesto.
  • Malhelmorfaj birdoj estas malhelbrunaj escepte pro hela makulo subvosta. Estas ruĝeca varianto kiu estas pli hela en subaj partoj kun ruĝecaj strioj. La vostoj de ambaŭ tiuj formoj similas al tiuj de la hela morfo.

Teritorioj kaj migrado[redakti | redakti fonton]

La Svainsona buteo loĝas en Nordameriko ĉefe printempe kaj somere kaj vintras en Sudameriko. La reproduktaj areoj estas sudcentra Alberto, centra Saskaĉevano, sudokcidenta Manitobo, kaj okcidenta kaj suda Minesoto. Ili reproduktiĝas tiom norde kiom ĝis orienta-centra Alasko, kaj sudokcidenta Jukono. La reproduktaj areoj plias suden tra la orientaj partoj de Vaŝingtonio kaj Oregono, loke al centra valo de Kalifornio, Arizono, Nov-Meksiko, kaj plej Teksaso. La orienta parto de ties teritorioj inkludas areojn de Minesoto, nordokcidenta Iovao, de plej Nebrasko, Kansaso, kaj Oklahomo, kaj la tutan escepte orientan Teksason. Ĝi foje loĝas en Iovao kaj rare en nordokcidenta Misurio, norda Ilinojso, kaj sudokcidenta Viskonsino.

Migranta vojo de la Svainsona buteo.
30 birdoj estis kontrolitaj satelite por produkti tiun mapon

Malgrandaj populacioj vintras en sudorienta Florido kaj laŭlonge de la teksasa marbordo, probable pro ne sukcese esti trovintaj la vojon suden ĉirkaŭ la Golfo de Meksiko. Oni konstatis individuojn norde de tiuj areoj vintre (ekzemple dum Kristnaska Birdokalkulo) kiuj estas preskaŭ certe misidentigitaj buteoj de aliaj specioj. Nematuruloj de Svainsona buteo vintras en pampoj de Sudameriko en Argentino, Urugvajo, kaj suda Brazilo. Oni ne certas kie precize plej plenkreskuloj vintrumas.

La Svainsona buteo estas probable la plej longdistanca migranto inter nordamerikaj rabobirdoj. La flugo el reproduktaj areoj al sudamerikaj pampoj en suda Brazilo aŭ Argentino povas esti tiom longa kiom 22,400 km. Ĉiu migrado povas daŭri almenaŭ du monatojn.

Ili eliras el la reproduktaj areoj aŭguste al oktobro. Aŭtuna migrado ekas ĉiun klaran tagon kiam vento blovas en la ĝenerala direkto de la veturado. Birdoj supreniras altitude per cirkla ŝvebado super termikoj kaj tiam malfermas siajn flugilojn kaj fermas siajn vostojn dun ili glitadas, malrapide perdante altitudon ĝis ili trovas alian termikon kaj supreniras same al ĝi. Tiele ili kuniĝas laŭ malgrandaj grupoj en la ĉielo.

La birdoj iom post iom direktas sin suden al Centrameriko kie logike la tuta populacio funelas tra la Istmo de Panamo. Koncentroj super lokoj kiaj monteto Ancón, Balboa, kaj Panamurbo estas spektaklaj. Ĉe Andoj, ili migras laŭlonge de mallarĝa koridoro kaj rare devojiĝas; ekzemple la specio estis konstatita nur en la Serranía de las Quinchas de Kolombio – ĝuste je 100 km pli malpli el la kutima migrovojo – en 2000/2001.[3]

En Brazilo, la migrantaj birdoj pasas tra la okcidentaj ŝtatoj de Akro kaj Mato Grosso, dum vintrantaj birdoj povas direkti sin al sudaj ŝtatoj de Paranao, Rio Grande do Sul kaj San-Paŭlo. Sed surprize foje Svainsonaj buteoj – inklude birdojn unujaraĝajn aŭ dujaraĝajn – estis vidataj ankaŭ en la orientaj ŝtatoj de Maranhão, Pará, Pernambuco, Piauí kaj Tokantinso, milojn de kilometroj for el ties kutima migrovojo kaj vintrejoj kaj foje eĉ mezsomere. Tio sugestas, ke individuoj foje perdiĝas dum migrado, aŭ ili povas travivi tutan jaron en la tropikaj regionoj kaj ĉirkaŭaj teritorioj, pli ol trovintrumi je unu loko.[4]

En Urugvajo, la unuaj studoj montris, ke ĝi ne estas nekomuna sed laŭizole distribuata en la kamparo vintre. Rimarkinde ĝi estis subkonstatita en la departementoj Flores kaj Paysandú, kie ĝi ŝajne estas regula vizitanto. En ĵusaj jaroj la unuaj birdoj estis vidataj en komenca novembro, kaj kelkaj restis ĝis fina februaro. Nombroj pliiĝantas tra novembro kaj pintas en decembro, kiam aroj de multaj dekduoj svarmas la malfermajn terojn. Sed multaj restas nur por kelkaj semajnoj antaŭ foriri.[5]

Printempa migrado plilarĝiĝas post kiam la birdoj estis pasintaj tra Meksiko ĉar ili disiĝas tra la tuta reproduktaj teritorioj. Migrantaj grupoj estis notataj en suda Usono en marto. La plej frua Svainsona buteo alvenas en sudan Kanadon fine de marto, kaj migrado altiĝas el meza aprilo antaŭen.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ŝvebanta helmorfa plenkreskulo

La habitato de la Svainsona buteo konsistas el malfermaj kaj duonmalfermaj kamparoj – dezertoj, herbejoj kaj prerioj – kaj en reproduktaj areoj kaj en vintrejoj. Ĝi preferas naturajn preriojn, fojnejoj, kaj paŝtejojn al kampoj ĉu de tritiko ĉu de luzerno, kiu povas havigi al sia predo tro multan kovreblon. Ĝi postulas altajn ripozejojn por ĉasado kaj disponeblon de malgrandaj mamuloj kiaj junaj grundosciuroj kiel predoj por ties idoj. La reprodukta distribuado de la Svainsona buteo ege ligiĝas al distribuado de diversaj malgrandaj mamuloj pro tiu tialo. En Saskaĉevano, ekzemple, la distribuado de la grundosciuro de Richardson koincidas kun tiu de la Svainsona buteo precize.

La Svainsona buteo defendas sian reproduktan teritorion el aliaj buteoj. Reproduktaj densecoj povas varii el unu areo al la venonta sed averaĝe estas de unu paro por 6.5 km². La averaĝa hejmteritorio ĉirkaŭkalkulata por tiu buteo estas de 2.5 al 5 km². Ĝi ariĝas en grupoj por manĝado kaj migrado. Tamen ĉiukaze tia arigado ne estas socia, sed motivata de bonaj manĝaj aŭ migraj kondiĉoj.

La Svainsona buteo, la Ruĝvosta buteo (B. jamaicensis) kaj la Reĝa buteo (B. regalis) konkurencas pro la teritorio, kaj defendas teritoriojn unu kontraŭ aliaj. En multaj partoj de la ebenaĵoj tiuj tri specioj nestumas en la sama ĝenerala areo kaj espluatas ege multe la saman predobazon. Kvankam la dietoj ege koincidas, habitatoj povus ne tiom multe koincidi. En Oregono, la Svainsona buteo selektas nestarbojn kun diferenca aspekto el tiuj uzataj de la Ruĝvosta aŭ la Reĝa buteoj. En suda Alberto, diferencaj nestohabitatoj helpas malpliigi la manĝokonkurencon kaj tiele la favoraj areoj de la Svainsona buteo estus disaj arboj aŭ ĉeriveraj bordoj, dum la Ruĝvosta buteo nestumas en areoj de altaj arboj, dum la Reĝa buteo nestumus en malfermaj ebenaĵoj.

Malalta reprodukta sukceso povas rezulti el la nestuma proksimeco de la Svainsona buteo al tiuj du aliaj buteoj. La Svainsona buteo estas ĝenerale tolerema de homoj. Fakte la birdo estas altirata al laboroj de rikolto de fojno, eltranĉado de herbo kaj plugado. La specioj de la Dompasero, de la Eŭropa sturno kaj aliaj malgrandaj birdoj povas nestumi en aŭ ĉe la nesto de Svainsona buteo.

Ĉe vintrejoj, ili estas pli toleremaj, kvankam multaj birdoj elturniĝas. En Urugvajo, tiu specio ege ŝatas malfermajn sed rompite (per rokoj aŭ arbaroj) ebenaĵojn aŭ malaltajn montetojn, kie ili povas esti vidataj ariĝantaj en grandaj grupoj. Ekzemple de kelkaj dekduoj da birdoj ne estas nekomunaj. Oni konstatis foje arojn de pli da cento da birdoj, ekzemple unu ĉe la regiono Cuchilla Marincho, sude de Andresito (Departamento Flores) fine de decembro 2005.[5]

Ĉasado kaj manĝo[redakti | redakti fonton]

La Svainsona buteo ŝvebas super malferma grundo kun flugiloj laŭ duedra anglo. Ĝi foje superflugas malalte kiel Blua cirkuo (Circus cyaneus) aŭ ŝvebas kiel la Vilkrura buteo (B. lagopus). Ĝi komune ripozas surgrunde kaj dum migrado kak en la reproduktaj areoj. Dum migrado, ĝi tipe ripozas nokte sur nuda grundo kun disaj arboj, kutimo kiu distingas ĝin el aliaj longdistance migrantaj parencoj kiaj la Larĝflugila buteo (B. platypterus), kiu ripozas en arbaroj de fermitaj kanopeoj.

Tiuj birdoj traflugas malfermajn areojn aŭ serĉas predojn el ripozejo; ili povas ankaŭ kapti insektojn dumfluge. Ili profitas insektojn eliritajn pro farma laboraro aŭ incendioj. Ĉasanta Svainsona buteo uzas diversajn strategiojn. Ĝi ĉasas insektojn kiaj libeloj aŭ koridalenoj dumfluge, flugilfrapante malmulte kaj farante ventetojn por halti tien kaj preni per fingroj kaj tuje transpasi la predon al sia beko. Ĝi uzas similan strategion por kapti individuajn senvostajn vespertojn el preterpasantaj vespertaroj. Ankaŭ, kiam libelaroj estas surgrundigitaj de la vetero, la Svainsona buteo staras ĉe grupoj kiuj ŝirmiĝas el vento kaj plukas individuajn insektojn. La Svainsona buteo deproksime sekvas kaj traktorojn kaj naturajn incendiojn por kapti vunditajn aŭ fuĝintajn eventualajn predojn. Ĝi trakuras ankaŭ insektojn surgrunden. Foje la buteo staras kviete sur teramaso aŭ ia alta amaso atendante aperontan predon. Ĝi komune ĉasas el altaj ripozejoj kiaj telefonfostoj, kaj flugofalas al predo kiam ĝi vidatas.

Komuna akrido, preferata manĝo de Svainsona buteo

La Svainsona buteo povas esti ĉefe insektovora escepte dum reproduktado. Insektopredoj komune prenataj estas akridoj, griloj, kaj lokustoj. Paroj alportas vertebrulajn predojn al siaj idoj, depende ĉefe el malgrandaj mamuloj kiaj junaj grundosciuroj, junaj kotonvostuloj, geomiedoj, musoj, junaj leporoj, kaj, almenaŭ surloke, malgrandaj birdoj kaj aliaj vertebruloj inklude reptiliojn kaj amfibiojn. Kaptataj birdoj estas grandaj birdoj kiaj anasoj kaj la Artemizia lagopo kiuj povas esti vundataj dekomence.

Aliaj nekutimaj birdospecioj kaptataj estas la Amerika turfalko, kaj junaj Marĉostrigoj. Pli tipaj laŭgrande estas junaj Kalamospizoj kaptataj tuj post ties elnestiĝo. Reptilioj, kiuj povas formi grandajn partojn de la dieto, inkludas serpentojn kiaj kuristoj, katenserpentoj kaj striaj viposerpentoj, kaj lacertoj. Amfibioj povas inkludi tigrajn salamandrojn kaj bufojn. La Svainsona buteo estas oportunema manĝanto kiu reagas rapide al lokaj koncentroj de manĝo.

En Argentino aroj de nematuraj Svainsonaj buteoj manĝas arojn de migrantaj libeloj de la familio de Aeŝnedoj nome Rhionaeschna bonariensis, sekvante la svarmojn de insektoj kaj manĝante ĉefe dumfluge. Ankaŭ lokaj ekaperoj de lokustoj povas esti espluatataj por manĝo fare de unu aŭ pliaj aĝoklasoj de birdoj. La nematuruloj vintrumantaj en suda Florido ŝajne manĝas aliajn insektojn, musojn aŭ ambaŭ, kiam ili aperas el plugataj kampoj. Ili moviĝas el ĵus plugita kampo al venonta.

Estas ankaŭ iome da pruvoj ke estas konsumataj ankaŭ ŝosemortintoj kaj birdaj kaj de aliaj animaloj kaj en vintrejoj kaj en reproduktaj areoj. La specio komune sekvas traktorojn kaj aliajn agrikulturajn maŝinojn dum fojnkolektado aŭ plugado, kie roduloj estas aperigitaj aŭ elmetitaj antaŭ la buteoj kiuj kaptas ĝin, aŭ insektoj estas malkovritaj fare de rikoltotranĉiloj. La Svainsona buteo ankaŭ ĉasas en bordoj de preriaj naturaj incendioj.

Reproduktado kaj vivodaŭro[redakti | redakti fonton]

Ido de Svainsona buteo

Kiam la Svainsona buteo alvenas al sia nestoloko en marto aŭ aprilo, ili povas reveni al siaj originaj nestoj ĉar tiuj buteoj estas monogamaj. Pristudoj indikas, ke ili havas altan gradon de partnera kaj teritorian fidelecojn. Tio estas malkutima ĉe longdistanca migranto. Ĉirkaŭ 7 al 15 tagojn post la birda alveno, la maskloj ekkonstruas nestojn sur grundo, kornicoj aŭ en arboj. La nesto konsistas el bastoneteroj kaj herboj kaj la birdoj povas dediĉi ĝis 2 semajnojn por kompleti ĝin. Novaj nestoj povas esti konstruataj, malnovaj nestoj povas esti rehavigataj, aŭ abandonitaj nestoj de aliaj specioj – nome korvedoj[6] – estas reokupataj kaj reparataj.

La pariĝadaj memmontroj de la Svainsona buteo ne estas bone konataj. Unu aktivado inkludas cirklojn kaj plonĝojn al eventuala nestoloko. La subflugiloj kaj pugo estas montrataj kaj la birdoj alvokas. La memmontro povas fini per la fakto ke unu birdo plonĝas al teron ĉe la bordo de la nesto. La kopulacio okazas ĉefe en la matenoj kaj vesperoj ĉe mortintaj pintoj de arboj. La ino povas montri la akceptan sintenon sen antaŭa memmontro. Dum la “piedpremo” unu el la birdoj alvokas.

La Svainsona buteo tipe nestumas en izolaj arboj aŭ arbustoj, kampobordoj, ĉeriveraj areoj aŭ ĉirkaŭ abandonitaj farmoj. Foje paro nestas sur grundo aŭ sur teramaso aŭ kornico. Nestarboj kaj arbustoj inkludas speciojn de ponderosa pino, pseŭdocugo, piceo, nigra poplo, komunaj poploj, tremoloj, ulmoj, prosopoj, salikoj, saguaroj, kaj saparboj. Nestoj situantas el 9 al 15 futojn supergrunde, ofte en ombreca kanopeo sed ĉe la pinto de la arbo. Nestoj estas feblaj strukturoj, kutime pli malgrandaj ol la nestoj de la Ruĝvosta buteo kaj ofte falas post la reprodukta sezono.

Junulo de Svainsona buteo

La ovokvanto gamas el 1 al 4 ovoj, sed averaĝe 2 al 3. Ĉiu ovo estas elipza laŭforme, ĉirkaŭ 57 mm longa kaj 46 mm larĝa. La ovo estas milda kun fajnaj granulaĵoj kaj la fonkoloro estas blanka, ofte nuance al blueca aŭ verdeca. Dum la kovado la konkokoloro rapide nuanciĝas al tutblanka. Kelkaj ovoj estas senmarkaj; aliaj havas helajn markojn de punktoj kaj makuletoj helbrunaj. La periodo de kovado daŭras 34 al 35 tagoj, kaj la ino kovas dum la masklo alportas manĝon.

Juna Svainsona buteo estas manĝigata el malgrandaj, junaj mamuloj. Flugilplumoj ekaperas ĉe junulo post 9 al 11 tagoj. Alta mortindico de idoj ofte okazas kiam la junoj estas 15 al 30 tagaĝaj kaj povas esti rezulto de kainismo. Elnestiĝo ekokazas al ĉirkaŭaj branĉoj post 33 al 37 tagoj, kaj totale post ĉirkaŭ 38 al 46 tagoj. La idoj estas dependaj el siaj gepatroj dum 4 al 5 semajnoj. Tiu specio faras unu ovodemetadon jare kaj ŝajne ne faras anstataŭajn ovodemetadojn.

La plej aĝa natura Svainsona buteo konstatita estis 24jaraĝa. La Svainsona buteo mortiĝas pro kolizioj kun trafiko, kontraŭleĝa pafado, elektrokutado, kaj eĉ dum akra preri-vetero kia ĉe hajloŝtormoj. Ventoŝtormoj kaj hajlo kaŭzis 30 % de reprodukta malsukceso laŭ unu studo. Kiam oni kunhavas boskon kun reproduktantaj paro de Granda kornostrigo, la buteoj suferas multajn ovoperdojn pro predado fare de la kornostrigoj. Tiu buteospecio suferas ankaŭ pro ofta sen konata kialo nefekundeco de ovoj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Vundita helmorfa Svainsona buteo rekuperanta en Zoo Boise

La Svainsona buteo suferis populacimalpliiĝojn el la unua duono de la 20a jarcento kaj estis bluelistata en Usono el 1972 al 1982. De tiam ĝi estis lokigita en la Nacia Aŭdubona Listo de Speciala Zorgo en 1986. Ĝi estis denove listata fare de Usona Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono kiel kategorio 3C kandidata. Oni notu, ke la Svainsona buteo estis forigita el la aktiva federala listo pro tio ke oni trovis ĝin pli abunda ol antaŭe supozata; ĝi ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN pro ties ampleksa ĝenerala teritorio.[7] Ĝi restas listata kiel minacata specio fare de la Kalifornia Departamento de Fiŝkapatado kaj Ĉasado ekde 1983.

Ĉefa kaŭzo de populacimalpliiĝoj de la Svainsona buteo estas uzado de pesticidoj en ties vintrejoj de Argentino. Farmistoj tie uzas pesticidojn (DDT kaj monokrotofo) por kontroli plagojn de akridoj kaj lokustoj, kaj la Svainsona buteo englutis tiujn pesticidojn per kelkaj diferencaj vojoj, sed ĉefe pro manĝo de la mortantaj insektoj. Usono negocas kun argentinaj farmistoj por solvi tiun problemon,[8] post kiam la problemo venis de Usono mem.

La Svainsona buteo adaptiĝis bone al herbejoj kaj paŝtejoj kaj ŝajne bone elturniĝas ĉe multe el siaj reproduktaj teritorioj, el norda Meskiko al sudaj partoj de la preriaj provincoj. Tamen la plej okcidentaj populacioj kiaj tiuj de Oregono, kaj suda Kalifornio, ege malpliiĝantis, ofte pro habitatoperdo aŭ malkongruaj praktikoj de agrikulturo. Ebla tialo por malpliiĝoj en partoj de ties teritorioj povas esti pro agrikulturo motivataj malpliiĝoj de populacioj de kaj grundosciuroj kaj de akridoj, ĉefaj sezonaj manĝoj.

Kvankam ofte nestumas ĉe homa aktiveco, kelkaj Svainsonaj buteoj estas tre facile ĝenataj ĉe nesto kaj ofte abandonas ĝin, ĉefe frue en la sezono. La birdo estas ofte tre maltimida kaj facila celo por pafistoj veturantaj izolatajn preriŝoseojn. Tiu specio povas ankaŭ suferi pro uzado de kelkaj insekticidoj kaj herbicidoj, inklude tiujn uzatajn en siaj vintrejoj.[8]

Observante Svainsonan buteon[redakti | redakti fonton]

Rabobirda Konservejo de Rivero Serpento

Unu el la plej bonaj lokoj por vidi tiun buteon estas la Rabobirda Konservejo de Rivero Serpento (NCA) en Idaho. Birdoj en la NCA estas plej ofte vidataj meze de marto, maje kaj junie, frumatene kaj vespere kiam ili aktive ĉasas. Aprile la Svainsona buteo engaĝiĝas en pleja nemova reprodukta kaj ovozorga sinteno kaj estas tiele pli malfacile videbla. Julie la pliiĝantaj kanjonaj temperaturoj faras predojn malabundaj kaj tiele multaj rabobirdoj formigras.

Alia bona loko por vidi la Svainsonan buteon estas la American Prairie Reserve (Usona Prerirezervo) en Nordorienta Montano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bollmer et al. (2005)
  2. Sibley (2000): p.120
  3. Laverde-R. et al. (2005)
  4. Olmos et al. (2006)
  5. 5,0 5,1 Azpiroz & Menéndez (2008)
  6. kiaj Komuna korako, Nigrabeka pigo, kaj la Larĝbeka korvo
  7. BLI (2009)
  8. 8,0 8,1 Goldstein et al. (1996)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo baze sur la anglalingva versio uzis tekstojn el Bureau of Land Management kio estas publika posedo.
  • Azpiroz, Adrián B. & Menéndez, José L. (2008): Three new species and novel distributional data for birds in Uruguay. Bulletin of the British Ornithologists' Club 128(1): 38-56.
  • BirdLife International (BLI) (2009). Buteo swainsoni. En: IUCN 2009. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 2010-JAN-07.
  • Bollmer, Jennifer L.; Kimball, Rebecca T.; Whiteman, Noah Kerness; Sarasola, José Hernán & Parker, Patricia G. (2005): Phylogeography of the Galápagos hawk (Buteo galapagoensis): A recent arrival to the Galápagos Islands. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(1): 237–247. COI:10.1016/j.ympev.2005.11.014 PDF plena teksto
  • Goldstein, M.I.; Woodbridge, B.; Zaccagnini, M.E.; Canavelli, S.B. & Lanusse, A. (1996): An assessment of mortality of Swainson's hawks on wintering grounds in Argentina. Journal of Raptor Research 30(2): 106–107.
  • Laverde-R., Oscar; Stiles, F. Gary & Múnera-R., Claudia (2005): Nuevos registros e inventario de la avifauna de la Serranía de las Quinchas, un área importante para la conservación de las aves (AICA) en Colombia [Novaj konstatoj kaj ĝisdatigita registraro de avifaŭno de Serranía de las Quinchas, grava birdareo (GB) en Kolombio]. Caldasia 27(2): 247-265 [hispane kun angla resumo]. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • Olmos, Fábio; Pacheco, José Fernando & Silveira, Luís Fábio (2006): Notas sobre aves de rapina (Cathartidae, Acciptridae e Falconidae) brasileiras [Notoj pri brazilaj rabobirdoj]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 401-404 [portugale kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]