Armena Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Armena SSR)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Armena Soveta Socialisma Respubliko (en la rusa Армянская Советская Социалистическая Республика kaj en la armena Հայկական Սովետական Սոցիալիստական Հանրապետություն) estis la nomo de Armenio, dum ĝia aparteno al Sovetio, inter 1936 kaj 1991. Ankaŭ ofte referita kiel Soveta Armenio, estis unu el la konsistigaj respublikoj de la Soveta Unio en decembro 1922 situinta en la Suda Kaŭkazio, regiono de Eŭrazio. Ĝi estis establita en decembro 1920, kiam la sovetianoj transprenis la regadon de la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko kaj daŭris ĝis 1991. Ĝi foje estas nomata la Dua Respubliko Armenio, post la forpaso de la Unua Respubliko Armenio.

Kiel parto de Sovetunio, la Armena SSR transformiĝis el plejparte agrikultura landinterno al grava industria produkta centro, dum ĝia loĝantaro preskaŭ kvarobliĝis de ĉirkaŭ 880.000 en 1926 ĝis 3.3 milionoj en 1989 pro natura kresko kaj grandskala enfluo de rifuĝintoj pro la Armena genocido iliaj posteuloj. La 23-an de aŭgusto 1990 la Deklaro de Sendependeco de Armenio estis adoptita. La 21-an de septembro 1991 la sendependeco de la Respubliko Armenio estis konfirmita per referendumo. Ĝi estis agnoskita la 26-an de decembro 1991 kiam Sovetunio ĉesis ekzisti. Post la dissolvo de Sovetunio, la ŝtato de la postsovetia Respubliko Armenio ekzistis ĝis la adopto de la nova konstitucio en 1995.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sovetiigo[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko en kiu estis arigitaj la tri kaŭkazaj landoj ĝis 1936.
Ruĝkolore la perdoj de armena teritorio favore al Turkio per la Traktato de Kars.

Antaŭ la sovetia regado, la Armena Revolucia Federacio regis la Unuan Armenan Respublikon. La Armena Socialisma Soveta Respubliko estis fondita en 1920. Diasporaj armenoj estis dividitaj pri tio: subtenantoj de la naciisma Armena Revolucia Federacio ankaŭ konata kiel Daŝnakcutjun ne subtenis la sovetian ŝtaton, dum subtenantoj de la Ĝenerala Armena Bonfara Unio estis pli pozitivaj pri la ĵus fondita sovetia ŝtato[1].

De 1828 per la Traktato de Turkmenĉajo ĝis la Oktobra Revolucio en 1917, Orienta Armenio estis parto de la Rusa Imperio kaj parte limigita al la limoj de la Erevana gubernio. Post la Oktobra Revolucio, la registaro de bolŝevika ĉefo Vladimir Lenin anoncis, ke minoritatoj en la imperio povus elekti pri memdecido. Post la kolapso de la imperio, en majo 1918 Armenio, kaj ĝiaj najbaroj Azerbajĝano kaj Kartvelio, deklaris sian sendependecon de rusa regado kaj ĉiu establis siajn respektivajn respublikojn. Post la preskaŭ neniigo de la armenoaj dum la Armena genocido kaj la posta Turka-Armena Milito, la historia armena areo en la Otomana Imperio estis superverŝita de malespero kaj detruo[2].

Kelkaj armenoj aliĝis al la progresanta 11-a sovetia Ruĝa Armeo. Poste, Turkio kaj la ĵusproklamitaj sovetaj respublikoj en Kaŭkazio negocis la Traktaton de Kars, en kiu Turkio rezignis siajn pretendojn pri Batumi al Kartvelio kontraŭ la teritorio de Kars, apartenantaj al la nuntempaj turkaj provincoj Kars, Iğdır, kaj Ardahan. La mezepoka armena ĉefurbo Anio, same kiel la kultura ikono de la armena popolo Monto Ararato, situis en la cedita areo. Plie, Josif Stalin, tiam portempa komisaro por naciecoj, donis la areojn de Naĥiĉevano kaj Montara Karabaĥo (ambaŭ promesitaj al Armenio de la bolŝevikoj en 1920) al Azerbajĝano[3].

De la 12-a de marto 1922 ĝis la 5-a de decembro 1936, Armenio estis parto de la Transkaŭkaza SFSR kune kun la Kartvela SSR kaj la Azerbajĝana SSR. La politikoj de la unua sovetia armena registaro, la Revolucia Komitato (Revkom), estrata de junaj, nespertaj, kaj batalemaj komunistoj kiel Sarkis Kasjan kaj Avis Nuriĝanyjan, estis efektivigitaj en alta maniero kaj ne konsideris la malbonajn kondiĉojn de la respubliko kaj la ĝeneralan laciĝon de la homoj post jaroj da konflikto kaj civila malpaco.  Kiel la sovetia armena historiisto Bagrat Borjan, kiu poste pereis dum la purigoj de Stalin, skribis en 1929:

Sarkis Kasjan

La Revolucia Komitato komencis serion de arbitraj forkaptoj kaj konfiskoj, sen konsidero al klaso, kaj sen konsideri la ĝeneralan ekonomian kaj psikologian staton de la kamparanoj. Sen revolucia planado, kaj efektivigitaj kun nenecesa brutaleco, ĉi tiuj konfiskoj estis neorganizitaj kaj diverskonsistaj. Neakompanata de disciplina maŝinaro, sen prepara propagando aŭ klerismo, kaj kun kompleta malatento de la nekutime aflikta stato de la lando, la Revolucia Komitato donis siajn ordonojn ŝtatigi manĝaĵprovizadon de la urboj kaj de kamparanoj[4]. Kun mirinda malzorgemo kaj senzorgeco, ili kaptis kaj naciigis ĉion: militajn uniformojn, metiistajn ilojn, rizejojn, akvomuelejojn, barbirajn ilojn, abelujojn, tolaĵojn, hejmajn meblojn kaj brutojn.

Tia estis la grado kaj amplekso de la postulado kaj teruro truditaj de la loka Ĉeka, ke en februaro 1921 la armenoj, gvidataj de eksaj gvidantoj de la respubliko, ribeliĝis kaj mallonge malligis la komunistojn en Erevano. La Ruĝa Armeo, kiu tiutempe kampanjis en Kartvelio, revenis por subpremi la ribelon kaj forpelis ĝiajn estrojn el Armenio[5].

Konvinkita, ke ĉi tiuj pezaj taktikoj estis la fonto de fremdiĝo de la denaska loĝantaro al soveta regado, en 1921 Moskvo nomumis spertan administranton, Aleksandr Miasnikjan, por efektivigi pli moderan politikon kaj pli bone agorditan kun armenaj sentemoj. Kun la enkonduko de la Nova Ekonomia Politiko, la armenoj komencis ĝui periodon de relativa stabileco. Vivo sub la sovetia regado montriĝis trankviliga balzamo kontraste al la turbulaj lastjaraj spertoj de la Otomana Imperio.  La armenoj ricevis medikamentojn, manĝaĵojn, same kiel aliajn provizaĵojn de la centra registaro kaj ampleksaj legopovreformoj estis aranĝitaj[6].

Sekretarieco de Stalin[redakti | redakti fonton]

La registaro de Stalin prenis plurajn rimedojn por limigi potencon de la Armena Eklezio, jam malfortigita de la Armena Genocido kaj e la rusigaj politikoj de la Rusa Imperio. En la 1920-aj jaroj, la privataj propraĵoj de la Eklezio estis konfiskitaj kaj pastroj estis ĉikanitaj[7]. Sovetiaj atakoj kontraŭ la Armena Eklezio akceliĝis dum ĉi tiu tempo, komenciĝante en 1929, sed momente mildiĝis en la sekvaj jaroj por plibonigi la rilatojn de la lando kun la armena diasporo[8] . En 1932, Ĥoren Muradpekjan iĝis konata kiel Ĥoren la 1-a kaj alprenis la titolon de Katolikoso de ĉiuj armenoj. Tamen fine de la 1930-aj jaroj la sovetianoj renovigis siajn atakojn kontraŭ la Eklezio[9]. Ĉi tio kulminis per la murdo de Ĥoren en 1938 kiel parto de la Granda Purigo, kaj la fermo de la Patrina Seĝo la 4-an de aŭgusto 1938. La Eklezio tamen sukcesis pluvivi kaŝe kaj en la diasporo[10].

"La Granda Purigo" estis serio de kampanjoj de politika subpremo kaj persekutado en Sovetunio aranĝitaj kontraŭ membroj de la Komunista Partio, verkistoj kaj intelektuloj, kamparanoj kaj ordinaraj civitanoj. En septembro 1937 Stalin ekspedis Anastas Mikojan, kune kun Georgij Malenkov kaj Lavrentij Beria, kun listo de 300 nomoj al Erevano por kontroli la likvidadon de la Komunista Partio de Armenio, kiu plejparte konsistis el malnovaj bolŝevikoj. Armenaj komunistaj gvidantoj kiel ekzemple Vagharŝak Ter-Vahanjan kaj Aghasi Ĥanĝjan iĝis viktimo de la elpurigo. Mikojan provis, sed malsukcesis savi sin de ekzekutado dum sia vojaĝo al Armenio. Tiu persono estis arestita dum unu el siaj paroladoj. Pli ol mil homoj estis arestitaj kaj sep el naŭ membroj de la armena politburoo estis maldungitaj de sia ofico.  Laŭ studo, 4.530 homoj estis ekzekutitaj de ekzekuta trupo nur en la jaroj 1937-1938, la plimulto el ili estis akuzitaj pri kontraŭsovetiaj aŭ "kontraŭrevoluciaj" agadoj, pro aparteno al la naciisma partio Daŝnako, aŭ trockismo[11].

Kiel ĉe diversaj aliaj etnaj malplimultoj, kiuj loĝis en Sovetunio sub Stalin, dekoj da miloj da armenoj estis ekzekutitaj aŭ deportitaj. En 1936, Berija kaj Stalin laboris por deporti la armenojn al Siberio en provo alporti la loĝantaron de Armenio malpli ol 700,000 por pravigi aneksadon en Kartvelion. Sub la komando de Berija, polica teroro estis uzata por fortigi la politikan sintenon de la partio al la loĝantaro kaj subpremi ĉiujn esprimojn de naciismo[12]. Multaj verkistoj, artistoj, sciencistoj kaj politikaj gvidantoj, inkluzive de la verkisto Aksel Bakunc kaj la famkonata poeto Jeghiŝe Ĉarenc, estis ekzekutitaj aŭ devigitaj ekziliĝi. Aldone, en 1944, ĉirkaŭ 200.000 hamŝenoj (armenoj, kiuj loĝas proksime al marbordaj regionoj de Nigra Maro en Rusio, Kartvelio kaj Turkio) estis deportitaj de Kartvelio al areoj de Kazaĥio kaj Uzbekio. Pliaj deportadoj de armenoj de la marborda regiono okazis en 1948, kiam 58 000 supozataj subtenantoj de la Armena Revolucia Federacio kaj grekoj estis devigitaj translokiĝi al Kazaĥio[13][14].

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ivan Bagramjan fariĝis ''Heroo de Sovetunio'' kaj marŝalo, pro la elstara partopreno en la Dua mondmilito.

Armenio saviĝis de la detruo kaj ruinigo, kiuj estis kaŭzitaj en la plej granda parto de la okcidenta Sovetunio dum la Granda Patriota Milito de la Dua Mondmilito. La Germana Armeo neniam atingis la Sudan Kaŭkazion, kion ili intencis fari por kapti la naftejojn en Azerbajĝano. Tamen Armenio ludis valoran rolon en la milito en provizado de manĝaĵoj, laborfortoj kaj milita materialo. Laŭtaksaj 300-500,000 armenoj deĵoris en la milito, el kiuj preskaŭ duono ne revenis[15][16]. Multaj atingis la plej altan honoron de Heroo de Sovetunio. Pli ol sesdek armenoj estis promociitaj al la rango de generalo, kaj kun pliaj kvar poste atingis la rangon de marŝaloj de Sovetuni: Ivan Bagramjan (la unua ne-slava komandanto se temas pri okupi la pozicion de frontkomandanto kiam li ricevis ĝin ĉar komandanto de la Unua Balta Fronto en 1943)[17] , admiralo Ivan Isakov, Hamazasp Babaĝanjan, kaj Sergej Ĥudjakov. La soveta registaro, por fortigi popularan subtenon por la milito, ankaŭ permesis simbolajn esprimojn de naciismo per la reeldono de armenaj romanoj, la produktado de filmoj kiel David Bek (1944), kaj la moderigo de limigoj metitaj kontraŭ la Eklezio[18]. Stalin provizore cedis siajn atakojn kontraŭ religio dum la milito. Tio kaŭzis la elekton de episkopo Gevorkg en 1945 kiel nova Katolikoso Gevorg la 6-a. Li poste rajtis loĝi en Eĉmiadzin[19][20].

Ĉe la fino de la milito, post la kapitulaco de Germanio, multaj armenoj en la respubliko, inkluzive de la unua sekretario de Armena Komunista Partio de Armenio Grigor Harutjunjan, kaj la diasporo celvarbis al Stalin rekonsideri la aferon repreni la regionojn Kars, Iğdır, kaj Ardahan, kiujn Armenio perdis kontraŭ Turkio per la Traktato de Kars. En septembro 1945, Sovetunio anoncis, ke ĝi nuligos la soveti-turkan amikecan traktaton subskribitan en 1925. Sovetia ministro pri eksterlandaj aferoj Vjaĉeslav Molotov prezentis la asertojn prezentitajn de la armenoj al la aliaj aliancaj estroj[21] .

Turkio mem estis en neniu stato por batali kontraŭ Sovetunio, kiu aperis kiel superpotenco post la milito. Antaŭ la aŭtuno de 1945, sovetiaj trupoj en Kaŭkazio kaj Sovet-okupata Irano jam kunvenis por invado de Turkio. Tamen, ĉar la malamikeco inter la Oriento kaj Okcidento evoluis en la Malvarman Militon, precipe post la eldono de la Doktrino Truman en 1947, Turkio fortigis siajn ligojn kun la Okcidento. Sovetunio rezignis pri siaj pretendoj pri la perditaj teritorioj, komprenante, ke la ĵusformita NATO intervenus flanke de Turkio en kazo de konflikto.

Armena enmigrado[redakti | redakti fonton]

Aghasi Ĥanĝjan, origine el la urbo Van, unua sekretario de la Komunisma Partio de Armenio, verŝajne estis ekzekutita en 1936.

Kun la respubliko sufer-spertante gravajn perdojn post la milito, Stalin permesis senkaŝan politikon pri enmigrado en Armenio; la diasporo estis invitita reveni al Armenio kaj revigligi la loĝantaron de la lando kaj plifortigi ĝian laborantaron. Armenoj loĝantaj en landoj kiel Kipro, Francio, Grekio, Irako, Libano kaj Sirio estis ĉefe la postvivantoj aŭ la posteuloj de la genocido. Al ili estis ofertita la eblo pagi siajn elspezojn de la soveta registaro por sia vojaĝo reen al sia patrujo. Laŭtakse 150,000 armenoj enmigris al sovetia Armenio inter 1946 kaj 1948 kaj ekloĝis en Erevano, Leninakan, Kirovakan kaj aliaj urboj[22].

Logitaj de multaj instigoj kiel manĝokuponoj, pli bona loĝado kaj aliaj avantaĝoj, ili estis ricevitaj malvarme de la armenoj loĝantaj en la respubliko post sia alveno. La repatriitoj parolis la okcidentan armenan dialekton, anstataŭ la orientan armenan parolatan en sovetia Armenio. Ili ofte estis traktataj kiel "fratoj" de armenoj loĝantaj en la respubliko, pro sia malsama prononco de la vorto. Kvankam komence uzata en humuro, la vorto celis pli malestiman implicon. Ilia traktado fare de la soveta registaro ne estis pli bona[23]. Kelkaj armenaj enmigrintoj en 1946 konfiskis suferis la konfiskadon de siaj havaĵoj post alveno al la haveno de Odeso, ĉar ili kunprenis ĉion, kion ili havis, inkluzive vestaĵojn kaj juvelaĵojn. Ĉi tiu estis la unua seniluziiĝo spertita de diasporaj armenoj; tamen, ĉar ne estis eblo de reveno, la armenoj estis devigitaj daŭrigi sian vojaĝon al Armenio. Multaj el la enmigrintoj estis celitaj de sovetiaj sekretaj servoj kaj la Ministerio pri Internaj Aferoj por realaj aŭ perceptitaj ligoj al armenaj naciismaj organizaĵoj, kaj poste ili estis senditaj al laborpunejoj en Siberio kaj aliloke, kie ili ne estus liberigitaj ĝis la morto de Stalin. Kelkaj kiuj estis suspektataj esti daŝnakoj (armenaj naciistoj) estis deportitaj al Centra Azio en 1949[24].

Nikita Ĥruŝĉov[redakti | redakti fonton]

Nikita Ĥruŝĉov unua sekretario de Sovetio

Post la forpaso de Stalin en 1953, Nikita Ĥruŝĉov fariĝis la nova reganto de la lando. La soveta registaro iĝis multe pli permesema antaŭ la naciismaj demonstradoj de la diversaj respublikoj. La proceso pri senstalinigado promociita de Ĥruŝĉov mildigis la timojn de multaj sovetianoj[25]. Krome, li uzis pli da rimedoj por la produktado de komsumaĵoj. Dum tiu ĉi epoko. Armenio ĝuis kreskantan kulturan kaj ekonomian renaskiĝon kaj estis repermesataj la religiaj praktikadoj kiuj videblis per la entroniĝo de la armena katolikoso Vazgen la 1-a en 1955[26].

La 24-a de aprilo 1965, miloj da armenoj surstrate manifestaciiĝis en Erevano okaze de la 50-a datreveno de la armena genocido. La sovetaj trupoj eniris en la urbon kaj intencis ordigi ĝin[27] . Por preventado kontraŭ nova tia manifestado, la Soveta registaro akceptis la konstruadon de monumento honore al la viktimoj dum tiuj amasmurdadoj fare de la turka registaro. En 1967, la monumento, verkata de la arkitektoj Kalaŝjan kaj Mkrĉjan estis finita en Erevano. La monumento je 44 metroj signifis la nacian renaskiĝon de la armenoj.[28] Estis metitaj 12 encirklaj sojloj, reprezentantaj la 12 perditajn provincojn, ankoraŭ en turka teritorio. En la centro de la cirklo, 1,5 metrojn profunde estas la eterna flamo. Laŭlonge de la memorejo estas 100-metra muro kun la nomoj de la vilaĝoj, kie la amasmurdadoj okazis.

Breĵnev[redakti | redakti fonton]

Post kiam Leonid Breĵnev atingis la povon en 1964, multaj el la reformoj de Nikita Ĥruŝĉov estis inversigitaj. La Breĵnjeva epoko komencis novan staton de stagnado, kaj vidis malkreskon kaj en la kvalito kaj en la kvanto de produktoj en Sovetunio. Armenio estis forte frapita de ĉi tiuj politikoj, kiel estis pruvite plurajn jarojn poste en la katastrofa tertremo, kiu trafis Spitakon. Materialo asignita al la konstruado de novaj hejmoj, kiel cemento kaj betono, estis deturnita por aliaj uzoj. Subaĉeto kaj manko de malatento vidis la konstruadon de malbone konstruitaj kaj malforte apogitaj etaĝkonstruaĵoj. Kiam la tertremo trafis matene la 7-an de decembro 1988, la domoj kaj loĝejoj malplej kapablaj rezisti kolapson estis tiuj konstruitaj dum la Breĵnevaj jaroj. Ironie, ju pli malnovaj la loĝejoj, des pli bone ili eltenis la tertremon[29].

Kvankam la sovetia ŝtato restis ĉiam singarda pri la revigliĝo de armena naciismo, ĝi ne trudis tiajn limojn kiel oni vidis dum la tempo de Stalin. La 24-an de aprilo 1965, miloj da armenoj manifestaciis sur la stratoj de Erevano dum la kvindeka datreveno de la Armena genocido[30].

Gorbaĉov kaj Perestrojko[redakti | redakti fonton]

Gorbaĉov aŭtoro de la Perestrojko

La politiko de Miĥail Gorbaĉov, la t.n. Perestrojko, nutris la esperon pri pli bona vivnivelo sub la sovetia regado en Armenio. La hamŝenidoj, kiuj estis deportitaj fare de Stalin al Kazaĥio, petis la rajton je reveno al la patrolando, reveno kiu ne estis akceptata de la supera soveta registaro pro timo je konfliktoj inter la islamaj armenoj (hamŝenidoj) kaj la kristanaj armenoj loĝantaj en Armenio. La armenoj de la regionoj Montara Karabaĥo[31], kiu estis promesita al Armenio de la bolŝevikoj sed aneksata al Azerbajĝano de Stalin, komencis pacan kaj demokratian movadon por unuigi la regionon al Armenio. La plimulto de la armena loĝantaro ne plu eltenis la perfortan adaptadon al la kulturo de Azerbajĝano.[32] Je la 20-a de februaro 1988, la armenaj deputitoj de la Nacia Konsilio de Montara Karabaĥo voĉdonis por la unuiĝo kun Armenio. Tamen la etnaj konfliktoj baldaŭ akriĝis per rompado inter la loĝantaro de Armenio kaj Azerbajĝano, kiu malebigis la pacan kunvivadon en la regiono[33].

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Flago de la Armena SSR (1990-1991)

La 23-a de aŭgusto 1990, jaron antaŭ la malapero de Sovetio, Armenio deklaris la sendependiĝon[34]. Tio ne estis oficiale agnoskata ĝis la 21-a de septembro 1991. Estis tiu tago, kiam la nova respubliko estis deklarata kaj fondata. Malgraŭ tio, la konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano ne malaperis, sed plu kreskis ĝis la Milito en Montara Karabaĥo. Malgraŭ portempa milithalto ekde 1994, Armenio ankoraŭ ne solvis la konflikton kun Azerbajĝano pri la enklavo Montara Karabaĥo. Cetere, Armenio multe evoluis kaj disvolviĝis ekde la sendependeco, kaj malgraŭ blokado de la landlimoj de Turkio kaj Azerbajĝano, ĝi havas bonajn amikajn rilatojn kun la aliaj najbaraj ŝtatoj Rusio, Kartvelio kaj Irano[35].

Politiko[redakti | redakti fonton]

Armenaj manifestacioj por la reunuiĝo inter la aŭtonoma provinco Montara Karabaĥo kaj Armenio en somero 1988

Registaro[redakti | redakti fonton]

La strukturo de registaro en la Armena SSR estis identa al tiu de la aliaj sovetaj respublikoj. La plej alta politika instanco de la respubliko estis la Armena Supera Soveto, kiu inkluzivis la plej altan juran branĉon de la respubliko, la supera kortumo. Membroj de la Supera Soveto deĵoris por periodo de kvin jaroj, dum regionaj deputitoj deĵoris dum du jaroj kaj duono. Ĉiuj oficialuloj plenumantaj oficojn estis ordonitaj esti membroj de la Komunista Partio de Armenio kaj kunvenoj en la Supera Soveta konstruaĵo en Erevano.

Kun la starigo de la respubliko, sovetaj aŭtoritatoj streĉe laboris por forigi iujn elementojn en la socio, tute aŭ parte, kiel naciismo kaj religio, por fortigi la koherecon de la Unio. En la okuloj de fruaj sovetiaj politiko-faristoj, armenoj, kune kun rusoj, ukrainoj , belorusoj, kartveloj, germanoj kaj judoj estis konsiderataj "progresintaj" (kontraste al "postiĝintaj") popoloj, kaj estis grupigitaj kune kun okcidentaj naciecoj[36] . Kaŭkazio kaj precipe Armenio estis agnoskitaj de akademiuloj kaj en sovetiaj lernolibroj kiel la "plej maljuna civilizo sur la teritorio" de Sovetunio[37].

Matenadarano, kreita dum sovetaj jaroj por gastigi milojn da mezepokaj manuskriptoj.

Unue Armenion ne estis trafita signife la politikoj prezentitaj de la registaro de Lenin. Antaŭ lia malpliiga malsano, Lenin kuraĝigis la politikon de Korenizacija aŭ "unikigon" en la respublikoj, kiuj esence postulis la malsamajn naciecojn de Sovetunio "administri siajn respublikojn", starigante denaskajn lernejojn, ĵurnalojn kaj teatrojn.  En Armenio, la soveta registaro ordonis, ke ĉiuj analfabetaj civitanoj ĝis la aĝo de kvindek jaroj iru al lernejo kaj lernu legi la armenan lingvon, kiu fariĝis la oficiala lingvo de la respubliko. La nombro de armenlingvaj gazetoj (Sovetakan Hajastan)[38], revuoj (Garun), kaj ĵurnaloj ( Sovetakan Grakanutjun, Patma-Banasirakan Handes ) kreskis. Instituto por kulturo kaj historio estis kreita en 1921 en Eĉmiadzin[39], la Opero kaj Baleta Teatro en Erevano estis konstruitaj kaj establitaj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la Matenadarano, instalaĵo por gastigi antikvajn kaj mezepokajn manuskriptojn estis starigita en 1959, gravaj historiaj dommuzeoj prepariĝis kadre de sovet-trejnitaj erudiciuloj, kaj popularaj verkoj en la kampoj de arto kaj literaturo estis produktitaj de tiaj homoj kiel Martiros Sarjan, Avetik Isahakjan kaj Jeghiŝe Ĉarenc, kiuj ĉiuj aliĝis al la socialisma alvoko krei verkojn "nacia laŭ formo, socialisma laŭ enhavo". La unua armena filmstudio, Armenkino, publikigis la unuan fikcian filmon,Namus (Honoro) en 1925 kaj la unua sonfilmo Pepo, ambaŭ reĝisoritaj de Hamo Bek-Nazarov[40].

Kiel ĉiuj aliaj respublikoj de Sovetunio, Armenio havis sian propran flagon kaj blazonon. Laŭ Nikita Ĥruŝĉov, ĉi-lasta fariĝis fonto de disputo inter Sovetunio kaj Turkia Respubliko en la 1950-aj jaroj, kiam Turkio kontraŭis la inkludon de la monto Ararato, kiu havas profundan simbolan gravecon por la armenoj, sed situas sur turka teritorio, en la blazono. Turkio sentis, ke la ĉeesto de tia bildo implicas sovetiajn projektojn sur turka teritorio. Ĥruŝĉov replikis demandante, "Kial vi havas lunon prezentitan sur via flago? Finfine, la luno ne apartenas al Turkio, eĉ ne duono de la luno ... Ĉu vi volas transpreni la tutan universon?"  Turkio forlasis la aferon post ĉi tio[41].

Partopreno en internaciaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Armena SSR, kiel soveta respubliko, estis internacie agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj kiel parto de Sovetunio, sed ĝi havis Norair Sisakian kiel Prezidanto de la 21-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1964. Sovetunio ankaŭ estis membro de Comecon, Varsovia Traktato kaj la Internacia Olimpika Komitato.

Militaj fortoj[redakti | redakti fonton]

La militaj fortoj de la Armena SSR estis provizitaj de la 7a Armeo de Kombinitaj Armiloj de la Soveta Armeo de la Transkaŭkaza Milita Distrikto. Ĝi estis organizita en la jenaj:

  • Ĉefkomandejo de la 7-a Gardista Kombinita Armeo - Erevano[42]
  • 15-a Motor-Fusila Divizio, Kirovakan[43]
  • 127-a Motor-Rifla Divizio, Leninakan (hodiaŭ la rusa 102-a Milita bazo )
  • 164-a Motor-Rifla Divizio , Erevano
  • 7-a Fortika Areo, Leninakan
  • 9-a Fortika Areo, Eĉmiadzin

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sub la sovetia sistemo, la centrigita ekonomio de la respubliko malpermesis privatan posedon de enspezaj produktoj. Komenciĝante en la malfruaj 1920-aj jaroj, privataj posedataj bienoj en Armenio estis kolektivigitaj kaj metitaj sub la direktivon de la ŝtato, kvankam tio ofte estis renkontita kun aktiva rezisto fare de la kamparana klaso. Samtempe (1929–1936), la registaro ankaŭ komencis la procezon de industriiĝo en Armenio. Antaŭ 1935, la malneta produkto de agrikulturo estis 132% de tiu de 1928 kaj la malneta produkto de industrio estis 650% al tiu de 1928. La ekonomia revolucio de la 1930-aj jaroj tamen kostis multe: ĝi detruis la tradician kamparan familian kaj vilaĝan vivon. La registaro devigis multajn loĝantojn de la kamparo ekloĝi en urbaj areoj. Privata entrepreno virtuale finiĝis, ĉar ĝi efike submetiĝis al registara kontrolo[44].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • armene Tsatur Aghayan., et al. (eds.), Հայ Ժողովրդի Պատմություն [Historio de la Armena Popolo], volumoj. 7 kaj 8. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj 1967, 1970.
  • armene Armena Soveta Enciklopedio. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1974–1987, 12 volumoj.
  • ruse Aslanyan, A. A. et al. Soviet Armenia. Moskvo: Progress Publishers, 1971.
  • armene Geghamyan, Gurgen M. Սոցիալ-տնտեսական փոփոխությունները Հայաստանում ՆԵՊ-ի տարիներին (1921-1936) [Sociekonomiaj ŝanĝoj en Armenio dum la jaroj de Nova Politika Ekonomio, (1921-1936)]. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1978.
  • angle Matossian, Mary Kilbourne. The Impact of Soviet Policies in Armenia. Leiden: E.J. Brill, 1962.
  • angle Miller, Donald E. kaj Lorna Touryan Miller, Armenia: Portraits of Survival and Hope. Berkeley: University of California Press, 2003.
  • angle Shaginian [Ŝahinjan], Marietta S. Journey through Soviet Armenia. Moskvo: Eldonejo de Fremdaj Lingvoj, 1954.
  • angle Ronald Grigor Suny. "Soviet Armenia," ĉe The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volumo II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, eld. Richard G. Hovannisian, Novjorko: St. Martin's Press, 1997.
  • armene Virabyan, Amatuni. Հայաստանը Ստալինից մինչև Խրուշչով: Հասարակական-քաղաքական կյանքը 1945-1957 թթ. [Armenio el Stalino al Ĥruŝĉov: Socipolitika vivo, 1945-1957] Erevano: Gitutjun Eldonejo, 2001.
  • angle Walker, Christopher J. Armenia: The Survival of a Nation. Londono: Palgrave Macmillan, 1990.
  • angle Yeghenian, Aghavnie Y. The Red Flag at Ararat. Novjorko: The Womans Press, 1932. Republished by the Gomidas Institute en Londono, 2013.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Survivor or Soviet Stories? Repatriate Narratives in Armenian Histories, Memories and Identities", 2016, paĝoj 123–151.
  2. Matossian. Impact of Soviet Policies, p. 80.
  3. (1962) The Impact of Soviet Policies in Armenia. Leiden: E.J. Brill, p. 30. ISBN 978-0-8305-0081-9.
  4. Suny, Ronald Grigor. Looking Toward Ararat: Armenia in Modern History. Bloomington: Indiana University Press, 1993, p. 139.
  5. Hovannisian, Richard G. Republic of Armenia, Vol. IV: Between Crescent and Sickle, Partition and Sovietization. Berkeley: University of California Press, 1996, pp. 405-07.
  6. Citita ĉe Ronald Grigor Suny. "Soviet Armenia," en The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volumo II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, ed. Richard G. Hovannisian, Novjorko: St. Martin's Press, 1997, p. 350.
  7. Matossian. Impact of Soviet Policies, pp. 90-95, 147-151.
  8. Matossian. Impact of Soviet Policies, p. 150.
  9. Matossian. Impact of Soviet Policies, p. 194.
  10. Bauer-Manndorff, Elisabeth (1981). Armenia: Past and Present. New York: Armenian Prelacy, p. 178.
  11. (1992) Stalin in Power: The Revolution from Above, 1928-1941. Novjorko: W. W. Norton & Company.
  12. Hamshenis denied return to Armenian SSR. Arkivita el la originalo je 2011-08-25. Alirita 2007-02-06.
  13. "Հայաստանի հասարակական-քաղաքական գործիչները ստալինյան բռնությունների տարիներին [Armenaj publikaj-politikaj figuroj en la stalinaj subpremaj jaroj]", paĝo 30. (armene)
  14. "Hranush Kharatyan", lragir.am, 12an de oktobro 2014. (armene)
  15. (1980) Armenia The Survival of a Nation, 2nd ed.. Novjorko: St. Martin's Press, p. [htt://archive.org/details/armeniasurvivalo0000walk/e/355 355–356]. ISBN 978-0-7099-0210-2.
  16. armene Harutyunyan, Kliment. Հայ ժողովրդի մասնակցությունը Երկրորդ համաշխարհային պատերազմին (1939-1945 թթ.) [La partopreno de la armena popolo en la Dua mondmilito, (1939-1945)] Erevano: Hrazdan, 2001.
  17. armene Konstantin Khudaverdyan. «Սովետական Միության Հայրենական Մեծ Պատերազմ, 1941-1945» ("La Granda Patriota Milito de Sovetunio, 1941-1945"). Armena Soveta Enciklopedio. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1984, vol. 10, pp. 542-547.
  18. (2006) The Armenians: From Kings And Priests to Merchants And Commissars. Novjorko: Columbia University Press. ISBN 978-0-231-13926-7.
  19. Matossian. Impact of Soviet Policies, pp. 194-195.
  20. Corley, Felix. "The Armenian Church under the Soviet Regime, Part 1: The Leadership of Kevork," Religion, State and Society 24 (1996): pp. 9-53.
  21. Dekmejian, R. Hrair, "The Armenian Diaspora," in The Armenian People From Ancient to Modern Times, pp. 416-417.
  22. Dekmejian. "The Armenian Diaspora", p. 416.
  23. George Bournoutian (2006). A Concise History of the Armenian People. Costa Mesa, Kalifornio: Mazda Publishing, p. 324. (ISBN 1-56859-141-1).
  24. Yousefian, Sevan, "The Postwar Repatriation Movement of Armenians to Soviet Armenia, 1945-1948," Unpublished Ph.D Dissertation, Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso, 2011.
  25. Pri la transiro el Stalino al Ĥruŝĉov kaj damaĝoj al Armenio, konsulto armene Amatuni Virabyan, Հայաստանը Ստալինից մինչև Խրուշչով: Հասարակական-քաղաքական կյանքը 1945-1957 թթ. [Armenio el Stalino al Ĥruŝĉov: Socipolitika vivo, 1945-57] Erevano: Gitutjun Publishing, 2001.
  26. Matossian. Impact of Soviet Policies, p. 201.
  27. Suny, Ronald Grigor (1983). Armenia in the Twentieth Century. Chico, CA: Scholars Press, pp. 72-73.
  28. April 24th in Armenia..
  29. Verluise, Pierre and Levon Chorbajian (1995). Armenia in Crisis: the 1988 Earthquake. Detrojto: Wayne State University Press.
  30. (2009) Children of Armenia: A Forgotten Genocide and the Century-long Struggle for Justice. Novjorko: Simon & Schuster, p. 121ff. ISBN 978-1-4165-5725-8.
  31. (2009) War and Peace in the Caucasus: Russia's Troubled Frontier. Novjorko: Columbia University Press, p. 87–154. ISBN 978-0-231-70064-1.
  32. Karagiannis, Emmanuel (2002). Energy and Security in the Caucasus. Routledge (UK), p. 37. ISBN 0-7007-1481-2.
  33. Vidu Thomas de Waal, Black Garden: Armenia and Azerbaijan through War and Peace. Novjorko: Novjorka Ŝtata Universitato, 2013.
  34. Krikorian, Robert O and Joseph R. Masih. Armenia: At the Crossroads. Amsterdam: Harwood Academic Publishers, 1999, pp. 19-20.
  35. Baltic states, Armenia, Georgia, and Moldova boycott USSR referendum.. Arkivita el la originalo je 16an de novembro 2005. Alirita 2007-02-06.
  36. Martin, Terry (2001). The Affirmative Action Empire: Nations and Nationalism in the Soviet Union, 1923-1939. Novjorko: Cornell University, p. 23. (ISBN 0-8014-8677-7).
  37. Panossian. The Armenians, pp. 288-89.
  38. Martin, The Affirmative Action Empire, pp. 10-13.
  39. Suny, "Soviet Armenia," pp. 356-57.
  40. Nikita Ĥruŝĉov, Sergei Ĥruŝĉov (eld.) Memoirs of Nikita Khrushchev: Statesman, 1953-1964. Philadelphia: Pennsylvania State University Press, pp. 467-68. (ISBN 0-271-02935-8).
  41. Ĥurŝĉov. Memoirs of Nikita Khrushchev, p. 468.
  42. 7th Guards Combined Arms Army. Alirita 2016-02-14.
  43. 91st Motorised Rifle Division. Alirita 2016-02-14.
  44. Matossian. Impact of Soviet Policies, pp. 99-116.