Francilio
Appearance
Francilio (Île-de-France) | ||
regiono | ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Departementoj | 8
| |
Najbaras kun | 5
| |
Gravaj urboj | 7
| |
Rivero | Sejno | |
Prefektejo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 51′ 24″ N 02° 21′ 3″ O / 48.85667 °N, 2.35083 °O (mapo) | |
Areo | 12 011 km² (1 201 100 ha) | |
Loĝantaro | 11 852 851 (2011) | |
Denseco | 986,83 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
ISO-kodo | FR-J | |
Francilio en Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Île-de-France | ||
Retpaĝo: www.iledefrance.fr | ||
Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono, aŭ Parizio[1] estas la parto de Francio ĉirkaŭ la ĉefurbo Parizo, do iusence la "koro de Francio". Franclingve ĝi ankaŭ nomatas Région parisienne [reĵjõ parizjen]. Temas pri la plej loĝata regiono de Francio kun 11,6 milionoj da loĝantoj, kaj ankaŭ ekonomie pri la plej forta regiono de la lando.
La regiono Francilio konsistas el ok departementoj: Parizo (kiu estas samtempe urbo kaj departemento), Seine-et-Marne, Yvelines, Essonne, Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis, Val-de-Marne kaj Val-d'Oise. ISO-kodo de la regiono estas FR-J.
Referencoj
[edit | edit source]Vidu ankaŭ
[edit | edit source]- Francilia distrikto (Francio)
- Metropolo Granda Parizo
- Metroo de Parizo
- RER de Francilio
- Tramtransporto en Parizo
- Transilien