Saltu al enhavo

Hiphopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hip Hop)
Rompdanculo en Ljubljana

La vorto hiphopo (angle hip hop) signifas kaj la hiphopan subkulturon kaj la hiphopan muzikon, kiu estas la muziko de tiu subkulturo. Hiphopo naskiĝis en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko.

La hiphopa kulturo celis kunigi la kvin stratajn artojn de tiu epoko: diskĵokeadon, rompdancon, mur-pentraĵon (grafition), buŝ-ritmon kaj repon.

La Zulu nation de Afrika Bambaataa (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de hiphopa arto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Du hiphopaj DĴ-oj kreantaj novan muzikon per miksado de kantoj el multaj diskoludiloj. En la foto estas DJ Hypnotize (maldekstre) kaj Baby Cee (dekstre).

Hiphopo kaj kiel muzika ĝenro kaj kiel kulturo estis formita dum la 1970-aj jaroj kiam loĝejaraj festoj iĝis pli kaj pli popularaj en Novjorko, partikulare inter afrikusonaj junuloj loĝantaj en Bronkso. Tamen hiphopa muziko ne estis oficiale registrita por disvastigo en radiotelevido ĝis 1979, pro malriĉo dum la hiphopa nasko kaj manko de akceptado ekster la getoaj kvartaloj.[1] En la loĝejaraj festoj diskĵokeoj ludis perkutajn elrompojn de popularaj kantoj uzante du diskoturniloj kaj DĴ-miksilon por ludigi elrompojn el du kopioj de la sama disko, alternante el unu al la alia kaj etendingante la elrompon "break".[2] La komenco de la Hiphopa evoluo okazis kiam la miksila teknologio kaj drum-maŝinoj iĝis disponeblaj. Diskoturniltablistaj teknikoj kiel skraĉado kaj frapkongruo disvolviĝis laŭlonge kun la elrompoj "break" kaj la Jamaika toasting, nome ĉantvoĉa stilo, estis uzita super la frapoj "beat". Repo disvolviĝis kiel kantostilo en kiu la artisto parolas aŭ deklamas ritme per instrumenta aŭ sintezila frapo. Elstaraj artistoj je tiu epoko estas DJ Kool Herc, Grandmaster Flash and The Furious Five, Fab Five Freddy, Marley Marl, Afrika Bambaataa, Kool Moe Dee, Kurtis Blow, Doug E. Fresh, Whodini, Warp 9, The Fat Boys, kaj Spoonie Gee. La kanto de Sugarhill Gang de 1979 nome "Rapper's Delight" estas amplekse konsiderita kiel unua hiphopa registraĵo kiu akiris disvastigitan popularecon en ĉeftendenco.[3] La 1980-aj jaroj markis la diversigon de hiphopo dum la ĝenro disvolvigis pli kompleksajn stilojn.[4] Antaŭ la 1980-aj jaroj, hiphopa muziko estis tre limigita ene de Usono. Tamen, dum la 1980-aj jaroj, ĝi eketendiĝis al muzikaj scenejoj en dekoj da landoj, multaj el kiuj miksis hiphopon kun lokaj stiloj por krei novajn subĝenrojn.

MC Hero ludanta ritman rimadon konata kiel "repo" en Huntsville, Alabama.

Nova hiphopo estis la dua tajdo de hiphopa muziko, origininta en 1983–84 per la fruaj diskoj de Run-D.M.C. kaj de LL Cool J. La orepoka hiphopa periodo estis plinoviga periodo inter mezo de la 1980-aj jaroj kaj la komenco de la 1990-aj jaroj. Elstaraj artistoj el tiu epoko estis Juice Crew, Public Enemy, Eric B. & Rakim, Boogie Down Productions and KRS-One, EPMD, Slick Rick, Beastie Boys, Kool G Rap, Big Daddy Kane, Ultramagnetic MCs, De La Soul, kaj A Tribe Called Quest. Krimulrepo estas subĝenro de hiphopo kiu ofte fokusas al la violentaj vivostiloj kaj malriĉaj vivkondiĉoj de la afrikusonaj junuloj loĝantaj en interno de urbo. Schoolly D, N.W.A, Ice-T, Ice Cube, kaj la Geto Boys estas ŝlosilaj fondintaj artistoj, konataj pro miksado de politikaj kaj sociaj komentarioj de politika repo kun la krimultemaj elementoj kaj krimulaj historioj trovitaj en krimulrepo.[5] En la hiphopa stilo de la Usona Okcidenta Marbordo, G-funko dominis en la ĉeftendenca hiphopo por kelkaj jaroj dum la 1990-aj jaroj pere de artistoj kiel Dr. Dre kaj Snoop Dogg. La hiphopa stilo de la Usona Orienta Marbordo en la komenco al la mezo de la 1990-aj jaroj estis dominata de la afrikusoneca ĵazrepo kaj la alternativa hiphopo de Native Tongues kaj de la hardcore rap de artistoj kiel Mobb Deep, Wu-Tang Clan, kaj Onyx. La hiphopo de la Orienta Marbordo ankaŭ havis krimulrepajn muzikistojn kiel Kool G Rap kaj the Notorious B.I.G..

En la 1990-aj jaroj, hiphopo ekdiversiĝis kun aliaj regionaj stiloj aperantaj, kiel la Sudusona repo kaj la Atlanta hiphopo. Samtempe, hiphopo plue estis asimilata en aliaj ĝenroj de populara muziko, kiel ekzemple nov-soulo (ekz.: Lauryn Hill, Erykah Badu, Jill Scott)[6] kaj nu metal (ekz.: Korn, Limp Bizkit). Hiphop iĝis la plej bone vendanta ĝenro en la mezo de la 1990-aj jaroj kaj la pinta vendanta muzikĝenro ĉirkaŭ 1999. La populareco de hiphopo pluis tra la 2000-aj jaroj, kaj la hiphopaj influoj pli kaj pli trovante sian vojon en la ĉeftendenca populara muziko. En Usono okazis ankaŭ la sukceso de regionaj stiloj kiel "crunk" (ekz.: Lil Jon & the East Side Boys, Ying Yang Twins), Sudusona ĝenro kiu emfazis la frapojn kaj la muzikon pli ol al la vortumado. Starte en 2005, vendoj de hiphopa muziko en Usono ekmalaltiĝis. Dum la mezo de la 2000-aj jaroj, alternativa hiphopo sekurigis al si lokon en la ĉeftendenco, parte pro la koincido de la sukcesoj de artistoj kiel OutKast kaj Kanye West.[7] Dum la fino de la 2000-aj kaj komenco de la 2010-aj jaroj, repistoj kiel Lil Wayne, Soulja Boy, kaj B.o.B estis la plej popularaj repistoj. Dum la 2010-aj jaroj, repistoj kiel Drake, Nicki Minaj, J. Cole, kaj Kendrick Lamar estis tre popularaj. Trapo, nome subĝenro de hiphopo, estis tre populara dum la 2010-aj jaroj kun hiphopaj artistoj kaj hiphopaj muzikgrupoj kiel Migos, Travis Scott, kaj Kodak Black.

Historio[redakti | redakti fonton]

1970-aj jaroj: originoj kaj fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Muzikaj ĝenroj el kiuj hiphopo disvolviĝis estas funko, bluso, ĵazo kaj rhythm and blues, fakte el registraĵoj el la 1960-aj, 1950-aj, kaj aĉ pli frue, kiel kelkaj diskoj de Bo Diddley kaj de la "gospela" grupo The Jubalaires, kies kanto de 1946 nome "Noah" estas ofte konsiderata la unua registrita ekzemplo de Repo.[8][9] La parolata albumo de Muhammad Ali de 1963 nome I Am the Greatest estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel frua ekzemplo de hiphopo.[10][11] la Unuopaĵo de 1968 de Pigmeat Markham nome "Here Comes the Judge" estas unu de kelkaj kantoj pri kiuj oni diras, ke ili estas la ple frua hiphopa registraĵo.[12] Konduke al hiphopo, estis parolartistoj kiel the Last Poets (la lastaj poetoj) kiuj publikigis sian samnoman debutalbumon The Last Poets en 1970, kaj Gil Scott-Heron, kiu atigis ampleksan publikon pere de sia kanto de 1971 nome "The Revolution Will Not Be Televised". Tiuj artistoj kombinis paroladon kaj muzikon por krei tipon de "pra-repo".[13]

Hiphopo kiel muziko kaj kulturo formiĝis dum la 1970-aj jaroj en Novjorko el plurkultura interŝanĝo inter afrikusonanoj kaj filoj de enmigrantoj el landoj de Karibio, kaj ĉefe el Jamajko.[14] Hiphopa muziko de tiu fruepoko estis priskribita kiel produkto kaj voĉo por la marĝenigita junularo de malriĉaj areoj, ĉar la hiphopa kulturo montris la sociajn, ekonomiajn kaj politikajn realaĵojn de siaj vivoj.[15][16] Multaj de la homoj kiuj helpis establi la hiphopan kulturon, kiel DJ Kool Herc, DJ Disco Wiz, Grandmaster Flash, kaj Afrika Bambaataa estis de latinamerika aŭ karibia deveno.

Malfacilas precizigi la ekzaktajn muzikajn influojn kiuj ĉefe tuŝis la sonon kaj kulturon de la frua hiphopo pro la plurkultura naturo de la fruaj novjorkaj pioniroj influitaj de mikso de kulturoj, pro la diverseco en la urbo.[17] La urbo ricevis fortan jamajkan hiphopan influon dum la 1990-aj jaroj. Tiun influon alportis kulturaj ŝanĝoj aparte pro la multnombra enmigrado de Jamaikanoj al Novjorko kaj pro la usonnaskita jamajka junularo kiu plenkreskuliĝinta dum la 1990-aj jaroj.

DJ Kool Herc, de Jamajka fono, estas rekonata kiel unu el la plej fruaj hiphopaj DĴ-oj kaj artistoj. Kelkaj konsideras lin kiel oficiala respondeculo de la origino de la hiphopa muziko pere de sia verko de 1973 nome "Back to School Jam".[18]

En la 1970-aj jaroj, la stilo kaj sistemo de block partystreet party (surstrataj festetoj) pli kaj pli populariĝis en Novjorko, aparte inter afrikusonanoj, karibianoj kaj hispanoj loĝantaj en Bronkso. La surstrataj festetoj aligis DĴ-jn, kiuj ludis popularajn muzikĝenrojn, speciale funkon kaj soulon. Pro la pozitiva ricevo, DĴ-oj ekizoligis la perkutadajn elrompojn de popularaj kantoj. Tiu tekniko estis ofta en Jamaika dub-muziko,[19] kaj estis enkondukita en Novjorkon fare de enmigrantoj el Karibio, kiel DJ Kool Herc, unu el la pioniroj de hiphopo.[20][21] Herc ripete malakceptis rektajn konektojn inter la Jamajkaj muzikaj tradicioj kaj la frua hiphopo, asertante, ke lia propra ĉefa influo estis James Brown, pri kiu li diris, ke li estas la repkreinto.[22] Eĉ antaŭ translokiĝi al Usono, Herc diris, ke liaj plej grandaj influoj venis el usona muziko:

Citaĵo
 Mi estis aŭskultante usonan muzikon en Jamajko kaj moa preferata artisto estis James Brown. Tiu estis kiu inspiris min. Multaj el la diskojn kiujn mi ludis estis de James Brown.[23] 

Herc diris ankaŭ, ke li ne estis influita de Jamajkaj sonsistemaj festetoj, ĉar li estis tro juna por sperti ili kiam li estis ankoraŭ en Jamajko.[24] Poste, en intervjuo de 2020, Herc asertis, ke li deziris, ke Jamajko postulu HipHopon “ĉar ni estas la unuaj kiuj alportis la stilon kaj la teknikon al Usono, kio [poste] iĝis hip-hopo.”[25]

Ĉar la perkutadaj elrompoj en diskoj de funko, soulo kaj diskoo estis ĝenerale mallongaj, Herc kaj aliaj Dĵ-oj ekuzis du diskoturnilojn por etendi la elrompojn. La 11an de Aŭgusto, 1973, DJ Kool Herc estis la DĴ ĉe la festo de reveno al la lernejo de sia fratino. Li etendis la ludadon de disko uzante du diskoturnilojn, izoligante la perkutadajn "elrompojn" uzante DĴ-miksilon por ŝanĝiĝi inter ambaŭ diskoj. La eksperimentoj de Herc farante muzikon per diskoludiloj iĝis tio kion nun oni konas kiel "breaking" (rompado) aŭ "scratching" (skrapado).[26]

Dua ŝlosila muzikelemento en hiphopa muziko estis "emceeing" (ankaŭ "MCing" aŭ repado). Repado estas la ritma parolado de rimoj kaj vortoludoj, elsendita dekomence sen akompanado kaj poste farita super batoj. Tiu parolstilo estis influita de la afrikusona stilo "capping", spektakla ludado kiam homoj klopodas konkurenci superi unu la alian en originaleco de sia lingvaĵo kaj klopodas ricevi la laŭdojn de la publiko.[27] La bazaj elementoj de hiphopo — nome fanfarona repado, rivalemaj "pozoj" (grupoj), urbocentraj "throw-downs" (konkurencoj), kaj politikaj kaj sociaj komentoj — estis ĉiuj jam ĉeestaj en afrikusona muziko. Ludantoj de "MCing" kaj repado moviĝas enen kaj reen laŭ la hegemonio de kantoj arigitaj per la mikso de fanfaronado, 'slackness' (malzorgo, pigreco) kaj seksaj sugestoj kaj pli topike, politike, socie konscia stilo. La rolo de repado origine estis de ceremoniestro por evento de DĴ-danco. La repado enkondukis la DĴ-on kaj klopodis vigligi la publikon. La repisto parolis inter la kantoj de la DĴ, urĝante ĉiujn stariĝi kaj danci. Repistoj ankaŭ rakontas ŝercojn kaj uzas siajn energian lingvon kaj entuziasmon por revoluciigi la homamason. Finfine, tiu enkonduka rolo disvolviĝis en pli longaj sesioj de parolado, ritma vortoludado, kaj rimado, kio iĝis la fina repado.

Ĉirkaŭ 1979, hiphopa muziko estis iĝinta ĉeftendenca ĝenro. Herc ankaŭ disvolvis "break-beat" (rompofrapan) "deejaying" (doĵoadon),[28] en kiu la elrompo de funkaj kantoj — nome la parto plej taŭga por dancado, kutime perkut-bazita — estis izolita kaj ripetita por la celo de tutnoktaj dancofestoj. Tiu formo de muzika reludado, uzante pezajn funkon kaj rok-muzikon, formis la bazon de la hiphopa muziko. La anoncoj de Campbell kaj instigoj al dancantoj kondukis al sinkopa, rimparolata akompanado nune konata kiel repado. Li kromnomis siajn dancantojn !break-boys" kaj "break-girls", aŭ simple "b-boys" kaj "b-girls" (rompuloj, rompulinoj kaj gerompuloj). Laŭ Herc, "breaking" (elrompado) estis ankaŭ surstrata slanga vorto por "ekscitiĝi" kaj "agadi energie".[29]

Konstruaĵo de 1520 Sedgwick Avenue, Bronkso, kie ima loĝis Kool Herc, kiu estas ofte konsiderata naskoloko de hiphopo la 11an de Aŭgusto, 1973.[18][30]

DĴ-oj kiel Grand Wizzard Theodore, Grandmaster Flash, kaj Jazzy Jay rafinis kaj disvolvis la uzadon de rompofrapado, inkludante tranĉadon kaj skrapadon.[31] Dum la manipulado de la diskoturniloj plue evoluis, nova tekniko kiu venis de tiu estis la nadlofalado. Nadlofalado estis kreita de Grandmaster Flash: temas pri plilongigitaj mallongaj tamburrompoj ludante du ekzemplerojn de disko samtempe kaj movante la nadlon de unu el la diskoturniloj reen al la komenco de la elrompo dum la alia estas ludata.[32] La alproksimiĝo uzita de Herc estis tuj kopiita, kaj ĉirkaŭ la fino de la 1970-aj jaroj, DĴ-oj estis publikigantaj 12-colajn diskojn en kiuj ili repis ĝis la elrompo. Popularaj pecoj estis la kantoj de Kurtis Blow nome "The Breaks" kaj de Sugarhill Gang nome "Rapper's Delight".[33] Herc kaj aliaj DĴ-oj konektis siajn ekipaĵojn al elektraj konektiloj kaj ludis dum eventoj kiel publikaj korbopilkejoj en 1520 Sedgwick Avenue, Bronkso, Novjorko, nune oficiale historia konstruaĵo.[34] La ekipaĵo konsistis de nombraj laŭtparoliloj, diskoturniloj, kaj unu aŭ pliaj mikrofonoj.[35] Uzante tiun teknikon, DĴ-oj povis krei variecon de muziko, sed laŭ Rap Attack de David Toop "La plej malbona estas ke tiu tekniko povis turni la nokton en senfina kaj neeviteble enua kanto".[36] Oni konsideras ofte KC the Prince of Soul, rep-vortumisto kun Pete DJ Jones, kiel la unua rep-vortumisto kiu nomis sin mem "MC".[37]

Stratbandoj estis hegemoniaj en la malriĉaj areoj de Suda Bronkso, kaj multo de grafitio, repado, kaj rompofrapado de la menciitaj festetoj estis ĉiuj artaj variaĵoj de la konkurencemo kaj trudsuperemo de la stratobandoj. Konstatante, ke ofte bandanoj iĝis violentaj, sed tio povus ankaŭ turniĝi en kreivaj, Afrika Bambaataa fondis la Universal Zulu Nation, nome aparta konfederacio de strato-dancaj trupoj, grafitiartistoj, kaj rep-muzikistoj. Ĉirkaŭ la fino de la 1970-aj jaroj, la hiphopa kulturo estis ricevinta atenton de amaskomunikiloj, kaj la gazeto Billboard prespublkigis artikolon titolitan "B Beats Bombarding Bronx" (Rompofrapado bombardas Bronkson), komentante la lokan fenomenon kaj menciante influajn figurojn kiel Kool Herc.[38] Dum la ĝenerala senlumigo de Novjorko en 1977 okazis ankaŭ ĝeneralaj rabado, incendioj, kaj aliaj tuturbaj disordoj speciale en Bronkso[39] dum kiu nombraj rabistoj ŝtelis DĴ-an ekipaĵaron el vendejoj de elektronikaĵoj. Kiel rezulto, la hiphopa ĝenro, apenaŭ konata ekster Bronkso tiam, kreskiĝis je neimagebla proporcio el 1977 antaŭen.[40]

Afrika Bambaataa, poste, en 2009.

Domfestoj de DJ Kool Herc atingis grandan popularecon kaj poste moviĝis al subĉielaj eventoj por povi enhavi pli multnombran partoprenantaron. Gastigitaj en parkoj ekzemple, tiuj subĉielaj eventoj iĝis esprimrimedo kaj altiraĵo por junuloj, en kiuj "anstataŭ entrudiĝi en problemoj surstrataj, junuloj nun havis lokon por elĉerpi sian burĝonan energion."[41] Tony Tone, membro de la grupo Cold Crush Brothers, asertis, ke "hiphopo savis multajn vivojn".[41] Por urbocentraj junuloj, partopreni en hiphopa kulturo iĝis maniero elturniĝi kontraŭ la malfacilaĵoj de la vivo de minoritatoj ene de Usono, kaj elirejo por eviti la riskon de violento kaj la pliiĝon de la bandokulturo. MC Kid Lucky menciis, ke "homoj uzis la rompo-dancon de unu kontraŭ alia anstataŭ luktadi".[42][43] Inspirita de DJ Kool Herc, Afrika Bambaataa kreis sian faman stratorganizaĵon nomitan Universal Zulu Nation, centritan en hiphopo, kiel rimedo eligi adoleskulojn el la bandovivo, drogoj kaj violento.[41]

La vortumada enhavo de multaj tekstoj de fruaj repgrupoj fokusis al sociaj aferoj, ĉefe en la semiga kanto "The Message" (La mesaĝo) fare de la grupo Grandmaster Flash and the Furious Five, kiu traktis la realaĵojn de vivo en la loĝejigaj projektoj.[44] "Junaj nigraj usonanoj venantaj el la movado por civilaj rajtoj uzis la hiphopan kulturon en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj pon montri la limigojn de la Hiphopa Movado."[45] Hiphopo donis al junaj afrikusonanoj voĉon por ke iliaj aferoj estu aŭskultataj; "Kiel ĉe rokenrolo, hiphopo estis arde opozicita fare de konservativuloj ĉar ĝi romantismigas violenton, malobeon al leĝaro, kaj bandojn".[45] Ĝi ankaŭ donis al la homoj ŝancon por financaj akiroj pere de la "reduktado de la cetero de la mondo al konsumantoj de iliaj sociaj aferoj."[45]

Fine de 1979, Debbie Harry de Blondie portis Nile Rodgers de Chic al iu evento, ĉar la ĉefa apoga kanto uzita estis la rompofrapo de Chic nome "Good Times".[33] La nova stilo influis super Harry, kaj la posta sukcesaĵo de Blondie de 1981 nome "Rapture" iĝis la unua unuopaĵo enhavanta hiphopajn elementojn kiu iĝis numeron unuan en la suona furorlisto Billboard Hot 100 — kaj la kanto mem estas kutime konsiderata novonda kvankam enhavas fortajn pop-muzikajn elementojn, sed fakte estas etendita repo fare de Harry preskaŭ la fino.

La boksisto Muhammad Ali, kiel influa afrikusona famulo, estis amplekse traktita en amaskomunikiloj. Ali influis kelkajn elementojn de hiphopa muziko. Kaj en la medio de boksado kaj en intervjuoj de amaskomunikiloj, Ali iĝis konata en la 1960-aj jaroj kiel "rhyming trickster" (rima ŝercisto). Ali uzis "funky delivery" (funkan stilon) por siaj komentoj, kiu inkludis "fanfaronajn komikajn trash talk (rubaĵajn), [kaj] senfinajn citebl[ajn]" frazojn.[46] Laŭ la gazeto Rolling Stone, liaj "liberstilaj" kapabloj (referenco al la tipo de voĉa improvizado en kiu la vortumado estas deklamata sen aparta temo aŭ strukturo) kaj liaj "rimoj, fluado, kaj "braggadocio"" fanfaronado estis "iam tipa de malnovskolaj MC-oj" kiel ĉe la grupo Run-DMC kaj ĉe LL Cool J,[47] el kiuj tiu lasta mem citis Ali kiel influo.[46]

Teknologio[redakti | redakti fonton]

La Mellotron M400 havas forigeblan kadron kiu povas esti anstataŭita per alia kiu enhavus diferencajn sonojn.

La frua evoluo de Hiphopo okazis ĉirkaŭ la epoko en kiu montraĵ-teknologio kaj drum-maŝinoj iĝis amplekse disponebla al la ĝenerala publiko je kosto kiu estis alirebla por la mezaveraĝa konsumanto — kaj ne nur por profesiaj studoj. Drum-maŝinoj kaj montraĵiloj estis kombinitaj en maŝinoj kiuj iĝis konata kiel MPC aŭ 'Music Production Center', fruaj ekzemploj de tio kio inkludos la Linn 9000. La unua montraĵilo kiu estis amplekse adoptita por krei tiun novan muziktipon estis la Melotrono uzata kombine kun la frummaŝino Roland TR-808. Melotronoj kaj Linn-oj estis sukceditaj de Akai, fine de la 1980-aj jaroj.[48]

Turniltablaj teknikoj – kiel la ritma "scratching" (skrapado, pelante diskon reen kaj antaŭen dum la nadlo estas sur la sulko por krei novajn sonojn kaj sonefektojn, nome alproksimiĝo atribuita al Grand Wizzard Theodore[49]), frapadmiksado kaj/aŭ frapadkongruigo, kaj dudiskoludado – fine disvolvigita kun la perkutadrompado, kreante muzikan akompanadon aŭ bazon kiun oni povus superrepi laŭ maniero simila al tiu de "signifoludo".

Enkonduko de repo[redakti | redakti fonton]

Repo, en angla "rapping", "MCing" aŭ "emceeing", estas voĉa stilo en kii la artisto parolas vortume kaj ritme, en rimo kaj verso, ĝenerale por instrumenta aŭ sintezigita muzikfrapado. Tiu frapado, preskaŭ ĉiam en 4/4 taktindiko, povas esti kreita pere de muzika montraĵilo kaj/aŭ sekvenco de partoj aŭ aliaj kantoj fare de hiphopa produktorado. Ili aligas ankaŭ sintezilojn, drummaŝinojn, kaj koncertajn bandojn. Repistoj povas verki, parkeri aŭ improvizi siajn vortumadojn kaj kanti siajn verkojn a cappella aŭ por muzikfrapado. Hiphopa muziko antaŭis la enkondukon de repo en la hiphopan kulturon, kaj repkantoj forestas el multaj hiphopaj pecoj, kiel "Hip Hop, Be Bop (Don't Stop)" de Man Parrish; "Chinese Arithmetic" de Eric B. & Rakim; "Al-Naafiysh (The Soul)" kaj "We're Rocking the Planet" de Jerry Calliste Jr. alinome Hashim; kaj "Destination Earth" de Newcleus. Tamen, la plimulto de la ĝenro estis akompanata de repvoĉo, kiel ĉe la scienc-fikcie influita elektronika hiphopa grupo Warp 9.[50] Repistinoj aperis sur scenejo fine de la 1970-aj jaroj kaj komenco de la 1980-aj jaroj, kiel artistoj de Bronkso MC Sha-Rock, membro de Funky Four Plus One, konsiderata kiel la unua kantistino MC[51] kaj the Sequence, hiphopa triopo kiu kontraktis kun Sugar Hill Records, nome unua tut-ina grupo kiu publikigis sukcesan repdiskon, nome "Funk You Up".[52]

Eric B & Rakim en 1987.

La radikoj de repado troviĝas en afrikusona muziko kaj montras similaĵojn kun la tradicia afrika muziko, aparte tiun de la rakontistoj "griotoj"[53] de la okcidentafrika kulturo.[54] La afrikusonaj tradicioj de signifoludoj, interinsultado kaj ĵazpoezio ĉiuj influis super hiphopa muziko, same kiel la modeloj de voko kaj respondo de afrikaj kaj afrikusonaj religiaj ceremonioj. Fruaj popularaj radiaj diskoludistoj de la periodo de la radielsendejoj nomitaj de Black-appeal elrompis en la radielsendado anoncante la uzadon de tiuj teknikoj laŭ la jive parolmaniero de la "swing" erao post la Dua Mondmilito fine de la 1940-aj kaj dum la 1950-aj jaroj.[55] Nathanial Dowd Gaston Williams, alinome DJ Nat D., estis la M.C. ĉe unu el la plej gravaj lokoj por ajna aspiranta muzikisto kiu klopodas elrompi en spektaklaj negocoj, nome la Amatoraj Noktoj (Amateur Night) en la Palace teatro de Beale Street en Memfiso, Tenesio. Tie li estis ceremoniestro el 1935 ĝis 1947 kun sia flankulo, nome D.J. Rufus Thomas. Estis tie kie li perfektigis la luktinsultadon, signifoludadon kaj la personecan hiphopan "jive patter" (instigado)m kiu iĝis lia ĉefa trajto kiam li iĝis la unua nigrula radianoncisto elsendanta sude de la linio Mason–Dixon.[56]

La slanga "jive talk" popularigis la radielsendadon fare de nigruloj, ĝi estis la parolmaniero de la nigraj junuloj; ties duoblaj signifoj kaj iom obscenaj vortoludoj estis ĉieldonaco por radio, revigligante la malpliiĝintajn indicojn kiuj estis indikante perdon de publiko kaj kondukante al la nova formato de radielsendejoj de R&B kun nigrulaj parolantoj. La 10% de afrikusonanoj kiuj aŭskultis tiujn readielsendojn trovis, ke la muzikon kiun oni proponis per radio en 1949 estis ankaŭ en la diskogurdoj en la urbocentroj. Ili estis konantaj ankaŭ aliajn Dĵ-ojn kiel Al Benson de Ĉikago en WJJD, Doctor Hep Cat de Austin en KVET kaj Joseph Deighton Gibson Jr., alinome Jockey Jack, de Atlanta en WERD, kiuj parolis laŭ la sama rimemo, kaj repstilo.[57]

Afiŝo por la muzikalo de 1940 Mr. Smith Goes Ghost de Pigmeat Markham.

Kiam la radielsendejoj de blankuloj konstatis, ke la novaj manieroj estis elkaptante ilian nigrulan merkaton kaj ke Big Band kaj "swing jazz" jam ne plu estis 'hip', kelkaj blankuloj DĴ-oj imitis la sudecan parolmanieron 'mushmouth' kaj "jive talk", laŭ klopodoj por ke la publiko pensu, ke ankaŭ ili estas afrikusonanoj, ludante bluson kaj Bibopon.[58] DĴ John R Richbourg havis sudecan tirparolmanieron por la aŭskultantoj de la noktaj programoj de WLAC de Nashville[59] pri R&B, pri kiuj ili neniam sciis, ke temas pri aparteno al nenigrula DĴ, kiel okazis ankaŭ ĉe aliaj blankulaj DĴ-oj en la radielsendejo. La rimaĵoj de Dr. Hep Cat' estis publikigitaj en vortaro de "jive talk", nome The Jives of Dr. Hepcat, en 1953. Jockey jack estis konata kiel Jack the Rapper de Family Affair, kaj fama por ĉiu rep-artisto en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.[60] Tiuj "jive" parolantaj repistoj de la nigrulaj radistacioj de la 1950-aj jaroj estis fakte la fonto kaj inspiro de soulkantisto James Brown, kaj de artistoj de la muzikla 'komedio' kiel Rudy Ray Moore, Pigmeat Markham kaj Blowfly, kiuj estas ofte konsiderataj "baptopatroj" de hiphopa muziko.[61] En Novjorko, koncertetoj de poezio per Vorto Parolata kaj de muziko fare de artistoj kiel "the Last Poets", Gil Scott-Heron[62] kaj Jalal Mansur Nuriddin faris gravan efikon super la kulturo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj post la epoko de la movado por civilaj rajtoj, kaj tiel super la socia medio en kiu oni kreis la hiphopan muzikon.

Jamajkaj originoj de la subĉielaj sonsistemoj[redakti | redakti fonton]

Multaj radielsendejoj estis limigitaj per la sistemo konata kiel 'broadcast Day' laŭ kiu oni postulis specialajn permesilojn por elsendadi dumnokte. Tiuj kiuj havis tiajn permesilojn estis aŭskultataj ege for transmare kaj eĉ en Karibio, kie Jocko Henderson kaj Joseph Deighton Gibson Jr., alinome Jockey Jack, estis usonaj DĴ-oj kiuj estis aŭkultataj nokte el radireelsendejoj el Miami, Florido. Jocko mem faris grandan influon super la Jamajkaj hiphopistoj dum la 1950-aj jaroj ĉar la R&B muziko ludita el la radielsendejoj de Miami estis diferenca el tiu ludita de Jamaica Broadcasting Company (JBC), kiun re-elsendis BBC kaj de lokaj muzikaj stiloj. En Jamajko, DĴ-oj kreis grandan subĉielajn sonsistemojn en urboj kaj vilaĝoj, ludante muzikon por neformalaj kunvenoj, ĉefe por lokanoj kiuj vagadvenis el kamparaj montetaroj cele al distrado por la semajnfino. Tiukadre la DĴ-oj ebligis 'Toasts' fare de "Emcee", kii kopiis la stilon de usonaj DĴ-oj aŭskultitaj per AM transistoraj radiaparatoj. Estis laŭ tiu metodo kiel "Jive talk", repado kaj rimaĵado estis transportitaj al la insulo kaj surloke la stilo estis transformita per 'Jamajka vortumado', kaj per la loka parolmaniero.

Hiphopo kiel muziko kaj kiel kulturo formiĝis dum la 1970-aj jaroj en Novjorko el la multkultura interŝanĝo inter afrikusonaj junuloj kaj junaj enmigrantoj kaj filoj de enmigrantoj el landoj de Karibio.[14] Kelkaj estis influitaj de la kantostilo de pli fruaj afrikusonaj radioparolantoj kaj diskoludantoj (kiel ĉe la programo de Jocko Henderson nome Rocket Ship Show de la 1950-aj jaroj, kiu rimaĵadis kaj estis influitaj pere de la skatkantado), kiu povus esti aŭskultita per la radio en Jamajko.

Big Youth.

La unuaj diskoj de Jamajkaj DĴ-oj, kiel Sir Lord Comic (The Great Wuga Wuga, 1967) venis kiel parto de la loka kulturo de dancejoj, kiu prezentis 'specialaĵojn,' unikajn miksaĵojn aŭ 'versiojn' truditajn el malmolaj aŭ acetataj diskoj, kaj de repistoj (nomitaj DĴ-oj) kiel King Stitt, Count Machuki, U-Roy, I-Roy, Big Youth kaj multaj aliaj. Registraĵoj de parolkantado, kiu estas diferenca stilo disde la DĴ-a stilo de dancejoj, estis faritaj ankaŭ de Jamajkaj artistoj kiel Prince Buster kaj Lee "Scratch" Perry (Judge Dread) tiom frue kiom ĝis 1967, iom enradikigitaj en la tradicio de 'talking blues' (parolbluso). La unua tut-longa disko de Jamajka DĴ estis dueto de rastafaria temo fare de getoloĝantoj el Kingstono nome U-Roy kaj Peter Tosh nomita Righteous Ruler (produktorita de Lee "Scratch" Perry en 1969). La unua sukcesa DĴ-a disko estis Fire Corner pere de la sonsistemo de Coxsone nome Downbeat, fare de DĴ King Stitt tiun saman jaron; en 1970 estis multaj DĴ-aj sukcesoj en la ondo de fruaj gravaj sukcesoj de U-Roy, ĉefe fama Wake the Town kaj multaj aliaj. Laŭ la tradicio remiksadi (kiu startis ankaŭ en Jamajko kie ĝi estis nomita 'versio' kaj 'dub') disvolviĝis, establitaj junaj Jamajkaj DĴ/repistoj el tiu periodo, kiuj jam estis laborintaj por la sonsistemoj dum jaroj, estis subite registritaj kaj havis multajn lokajn sukcesajn diskojn, amplekse kontribuante al la regea frenezeco startigita pere de la efiko de Bob Marley en la 1970-aj jaroj.

La ĉefaj Jamajkaj DĴ-oj de la komencaj 1970-aj jaroj estis King Stitt, Samuel the First, Count Machuki, Johnny Lover (kiu 'versiigis' kantojn de Bob Marley and the Wailers tiom frue kiom ĝis 1971), Dave Barker, Scotty, Lloyd Young, Charlie Ace kaj aliaj, same kiel baldaŭaj regeaj steluloj U-Roy, Dennis Alcapone, I-Roy, Prince Jazzbo, Prince Far I, Big Youth kaj Dillinger. Dillinger produktis la unuan internacian sukcesan rep-diskon pere de Cocaine in my Brain (Kokaino en mia cerbo) en 1976 (bazita sur la ritmo de Do It Any Way You Wanna Do fare de la bando The People's Choice kiel re-registris Sly and Robbie), en kiu li ankoraŭ uzis novjorkan akĉenton, konscie cele al la nova novjorka rep-merkato. La Jamajka DĴ-a dancmuziko estis profunde enradikiĝinta en la tradicio de sonsistemoj kiuj faris la muzikon alirebla al malriĉuloj en tre malriĉa lando en kiu la rekta koncerta muziko estis ludita nur en kluboj kaj hoteloj patronigite de mezan kaj supraj klasoj. Ĉirkaŭ 1973 la Jamajka entuziasmulo de la sonsistemo nome DJ Kool Herc translokiĝis al Bronkso, kunportante kun li la Jamajkan sonsisteman kulturon, kaj teamiĝis kun alia Jamajkano, nome Coke La Rock, ĉe la mikrofono. Kvankam aliaj influoj, ĉefe la muzikaj sekvencisto Grandmaster Flowers de Broklino kaj Grand Wizzard Theodore de Bronkso kontribuis al la nasko de hiphopo en Novjorko, kaj kvankam ĝi estis malgravivitaj en plimulto de usonaj libroj pri hiphopo, la ĉefa radiko de tiu sonsistema kulturo estis Jamajka. La radikoj de repo en Jamajko estas klarigitaj detale en la libro de Bruno Blum nome, 'Le Rap'.[63]

LL Cool J en 1999.

DJ Kool Herc kaj Coke La Rock havigis influon al la kantostilo de repo elsendante simplajn poeziversojn super funkmuzikaj elrompoj, post kiam festanoj montris malmultan intereson en iliaj antaŭaj klopodoj por integrigi rege-stilajn deklamadon en muzikaj pecoj.[19][64] DJ-oj kaj MC-oj ofte aldonis vok-respondajn ĉantojn, ofte konsistantajn el baza ĥoruso, por ebligi la artiston aldoni siajn pensojn (ekz. "one, two, three, y'all, to the beat", io kia "unu, du, tri kaj ĉiuj alfrape"). Poste, la MC-oj kreskiĝis pli varie en sia kanta kaj ritma elsendado, aligante mallongajn rimojn, ofte kun seksa aŭ latrina temoj, kiel klopodo por diferencigi sin kaj distri la publikon. Tiuj fruaj repistoj aligis la insultokonkurencadon, produkto de afrikusona kulturo. Kool Herc & the Herculoids estis la unua hiphopa grupo kiu atingis rekonon en Novjorko,[64] sed la nombro de rep-teamoj pliiĝis laŭlonge de la tempopaŝado.

Ofte estis kunlaboraĵoj inter iamaj bandoj, kiel tiu de Afrika Bambaataa nome Universal Zulu Nation — nune internacia organizaĵo. Foje oni konsideras Melle Mel, repisto kun Furious Five kiel la unua rep-vortumisto kiu nomis sin mem "MC".[65] Dum la komencaj 1970-aj jaroj Rompdancado stariĝis dum strateventoj, dum rompdanculoj kaj rompdanculinoj staris antaŭ la publiko por danci laŭvice en distinga kaj frenezeca stilo. Tiu stilo estis dokumentita por elsendado al tutmonda publiko por la unua fojo en filmoj kaj dokumentaj filmoj kiel Style Wars, Wild Style, kaj Beat Street. La termino "B-boy" (rompdanculo) estis stampita de DJ Kool Herc por priskribi la homojn kiuj atendis por la parto de rompo de la kanto, montrante siajn atletajn kapablojn, ĝirante sur la dancoloko laŭ la stilo konata kiel 'break-dance' en distinga, frenezeca maniero.[66]

Kvankam estis kelkaj fruaj MC-oj kiuj registris famajn soloajn projektojn, kiel DJ Hollywood, Kurtis Blow kaj Spoonie Gee, la ofteco de soloaj artistoj ne pliiĝis ĝis poste je la stariĝo de soloistoj kun scenejaj kaj teatraj kapabloj, kiel LL Cool J. Plej frua hiphopo estis dominita de grupoj en kiuj la kunlaborado inter la membroj estis integra por la spektaklo.[67] Ekzemplo estus la frua hiphopa grupo Funky Four Plus One, kiu spektaklis tiamaniere en la televida programo Saturday Night Live en 1981.[68]

1980-aj jaroj: malnova kaj nova skoloj[redakti | redakti fonton]

1990-aj jaroj: orepoka hiphopo[redakti | redakti fonton]

Ĉu hiphopo aŭ repo?[redakti | redakti fonton]

La vorto repo (angle 'rap') celas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko aŭ, sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem.

Tipoj de hiphopo[redakti | redakti fonton]

Favela funko (en Brazilo meme plejofte nur simple funkfunk carioca) nomiĝas formo de hiphopo el Brazilo treege populariĝinta en la 1990-aj jaroj.

Triphopo (foje uzata sinonime kun "ĉefpulso")[69] estas muzika ĝenro kiu originiĝis en la komenco de la 1990-aj jaroj en Britio, speciale en Bristol.[70] Ĝi estis priskribita kiel "fuzio de hiphopo kaj elektroniko ĝis neniu ĝenro restas rekonebla",[71] kaj povas aligi varion de stiloj, kiel funko, dub-muziko, soulo, psikedelia, ritmenbluso, kaj haŭzo, same kiel aliaj formoj de elektronika muziko.

Alternativa hiphopo (ankaŭ nomita kiel alternativa repo) estas subĝenro de la hiphopa muziko. La alternativeco devenas ne el socipolitika engaĝiĝo, sed de la fakto esti preta al fuzio de stiloj, anstataŭ tendenci al pureco de hiphopo.

Esperanta hiphopkompilo[redakti | redakti fonton]

La esperanta diskeldonejo Vinilkosmo produktis du kompildiskojn pri esperanta hiphopo. La kompaktdiskoj inkluzivas kaj konatajn kaj novajn esperantoartistojn. Eblas interalie senkoste aŭskulti la pecon 3tagafeR, kontribuon de Dolchamar en MySpace.

Hiphopa muziko[redakti | redakti fonton]

Hiphopa muziko konsistas el diskĵokeado, repado, voĉ-tamburado, kaj elĉerpado.

Konataj kantistoj aŭ grupoj[redakti | redakti fonton]

Eminem en 2004.

Esperantaj:

Pafklik - Eterne Rima - Dolchamar - Jan Schröder - DĴ Kunar- Arĝenta Nubo - Tone - Bugge Bang

Usonaj:

Afrika Bambaataa - Public Enemy - NWA - KRS-One - Rakim - EPMD - Yasiin Bey - 50 Cent - Dr. Dre - Eminem - Ice Cube - LL Cool J - Nas - Outkast - Puff Daddy - Snoop Doggy Dog - Tupac Shakur - Black Eyed Peas - Onyx - Flavor Flav

Hispanaj:

Nach - Doble V - Falsalarma - El Chojin - SFDK - Arma Blanca

Germanaj:

Die Fantastischen Vier - Fettes Brot - Freundeskreis - Dendemann - Ferris MC - Advanced Chemistry - Azad - Kool Savas - Bushido - Nana - Curse - Sido

Norvegaj:

Fremmed Rase - Klovner I Kamp - Tungtvann
DJ Marlboro.

Diverslandaj:

Sab Sista - MBS - Osdorp Posse - G&G Sindikatas - Looptroop Rockers - Sens Unik

Francaj:

Suprême NTM - IAM - Ministère A.M.E.R. - MC Solaar - Keny Arkana - Manau - Kool Shen - Akhenaton -

Belgaj:

Benny B - Daddy K - James Deano

Brazilaj:

DJ Marlboro

Pollandaj:

WWO - Grammatik - Tede - O.S.T.R. - Warszafski Deszcz - HempGru

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dyson, Michael Eric, 2007, Know What I Mean?: Reflections on Hip-Hop, Basic Civitas Books, p. 6.
  2. McNamee, David (11a de januaro, 2010). "Hey, what's that sound: Turntablism". www.theguardian.com. The Guardian. Alirita la 28an de oktobro, 2019. 201 p.
  3. "hip hop". The Encyclopedia of New York State. Syracuse University Press. Alirita la 28an de oktobro, 2019.
  4. Benson, G. (2010).Lonely Planet USA, Lonely Planet
  5. Lamont, Michele (1999). The Cultural Territories of Race: Black and White Boundaries. University of Chicago Press. p. 334. Alirita la 28an de oktobro, 2019.
  6. "Jill Scott", Wikipedia, 24a de marto, 2019, Alirita la 28an de oktobro, 2019.
  7. Michel, Sia (18a de septembro, 2006). "Critics' Choice: New CD's". The New York Times. Alirita la 29an de oktobro, 2019.
  8. This 1930s Quartet Didn't Know it, but They Were Rap's First Recorded Artists (angle) (16a de Decembro 2020). Arkivita el la originalo je 16a de Decembro 2020. Alirita 1a de Februaro 2023.
  9. The Jubalaires Were Doing Gospel Rap Back in the 1940s (en-US) (2016-07-11). Alirita 2020-11-21.
  10. Book claims Ali was first champion of rap (15a de Decembro, 2006). Arkivita el la originalo je 9a de Novembro, 2018. Alirita 8a de Novembro, 2018.
  11. Erlewine, Stephen Thomas; Murray, Nick; Spanos, Brittany (2a de Majo, 2015). "20 Best Covers of Ben E. King's 'Stand by Me'". gazeto Rolling Stone. Arkivita el la originalo la 8an de Novembro, 2018. Alirita la 8an de Novembro, 2018.
  12. Did Pigmeat Release First Hip-Hop Song? (14a de Aprilo, 2011). Arkivita el la originalo je 7a de Novembro, 2018. Alirita 25a de Februaro, 2021.
  13. "Jalal Mansur Nuriddin: farewell to the 'grandfather of rap'", The Guardian, 6a de Junio 2018. Alirita la 7an de Decembro, 2018.
  14. 14,0 14,1 Castillo-Garsow, Melissa. (2016) La Verdad: An International Dialogue on Hip Hop Latinidades. Columbus: Ohio University Press, p. ix. ISBN 978-0-8142-1315-5.
  15. Crossley, Scott. "Metaphorical Conceptions in Hip-Hop Music", African American Review, St Louis University Press, 2005. pp. 501–502
  16. Alridge D, Steward J. "Introduction: Hip Hop in History: Past, Present, and Future", Journal of African American History, 2005. pp. 190.
  17. . "Yele, Yele": Caribbean Identity and the Rubric of Race in U.S-Based Hip-Hop. University of Florida Digital Collections (Majo 2001).
  18. 18,0 18,1 Party Over Here: An Oral History of Kool Herc's Historic Back-to-School Jam (en-US) (11a de Aŭgusto, 2017). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo, 2019. Alirita 2a de Aprilo, 2019.
  19. 19,0 19,1 Stas Bekman: stas (at) stason.org What is "Dub" music anyway? (Reggae). Stason.org. Alirita 12a de Januaro, 2010.
  20. Karon, Tony (22a de Septembro, 2000). "'Hip-Hop Nation' Is Exhibit A for America's Latest Cultural Revolution". Time. Arkivita el la originalo la 27an de Novembro, 2010. Alirita la 27an de Majo, 2014.
  21. Farley, Christopher John (18a de Oktobro, 1999). "Rock's New Spin". Time. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto, 2013. Alirita la 27an de Majo, 2014.
  22. Steven Hager. (1984) Hip Hop: The Illustrated History of Break Dancing, Rap Music, and Graffiti. St. Martin's Press.
  23. Interview w/ DJ Kool Herc: 1989 New Music Seminar (1989).
  24. Frank Broughton (2015) Interviews: Kool Herc. DJ History. Arkivita el la originalo je 1a de Junio, 2015. Alirita 2a de Oktobro, 2022.
  25. DJ Kool Herc Wants Jamaica to Reclaim Hip-Hop (en-US) (2020-02-26). Alirita 2023-11-04.
  26. Birthplace Of Hip Hop – History Detectives – PBS. PBS. Alirita 20a de Junio, 2017.
  27. (2000) “Hip hop: Origins, Characteristics and Creative Processes”, The World of Music 42 (1), p. 51–63. 
  28. Browne, P. The guide to United States popular culture Popular Press, 2001. p. 386
  29. Kool Herc, in Israel (director), The Freshest Kids: A History of the B-Boy, QD3, 2002.
  30. Culture – 40 years on from the party where hip hop was born. BBC (9an de Aŭgusto, 2013). Alirita 24an de Aŭgusto, 2014.
  31. The History Of Hip Hop. Alirita 20a de Junio, 2017.
  32. hip-hop | Definition, History, Culture, & Facts (angle). Alirita 1a de Decembro, 2020.
  33. 33,0 33,1 The Story of Rapper's Delight by Nile Rodgers. RapProject.tv. Arkivita el la originalo je 26a de Januaro, 2013. Alirita 12a de Oktobro, 2008.
  34. Lee, Jennifer 8., "Tenants Might Buy Birthplace of Hip-Hop" (weblog), The New York Times, 15a de Januaro, 2008.
  35. Kenner, Rob. "Dancehall", en The Vibe History of Hip-hop, eld. Alan Light, pp. 350-7. New York: Three Rivers Press, 1999.
  36. Toop, David. The Rap Attack: African Jive to New York Hip Hop. Boston: South End Press, 1984.
  37. . Grand Master Mele Mel: Gun Show Part One. Arkivita el la originalo je 18a de Januaro, 2007.
  38. Forman M; M. Neal, That's the joint! The hip-hop studies reader, Routledge, 2004. p. 2.
  39. Frum, David. (2000) How We Got Here: The '70s. New York City: Basic Books, p. [htt://archive.org/details/howwegothere70sd00frum/e/14 14–15]. ISBN 0-465-04195-7.
  40. Jody Rosen, "A Rolling Shout-Out to Hip-Hop History" (el Retarkivo {{{1}}}), The New York Times, 12a de Februaro, 2006
  41. 41,0 41,1 41,2 Chang 2007, p. 62.
  42. . Bringing that beat back – on the E train. Metro.us (20a de Februaro, 2006). Arkivita el la originalo je 5a de Aŭgusto, 2008.
  43. Breakdancing, Present at the Creation. NPR. Alirita 20a de Junio, 2017.
  44. Pareles, Jon, "The Message From Last Night: Hip-Hop is Rock 'n' Roll, and the Hall of Fame Likes It", The New York Times, 13a de Marto, 2007, paĝo 3.
  45. 45,0 45,1 45,2 Diawara 1998, paĝoj 237–76
  46. 46,0 46,1 Muhammad Ali: World's Greatest Boxer Was Also Hip-Hop Pioneer en gazeto Rolling Stone, 4a de Junio, 2016, alirita en la 29a de Aŭgusto, 2017, arkivita en la 15a de Majo, 2018 en [1]
  47. Muhammad Ali: 4 Ways He Changed America en gazeto Rolling Stone, 5a de Junio, 2016, alirita en la 29a de Aŭgusto, 2017, arkivita en la 15a de Majo, 2018 en [2]
  48. "With the invention of sound recording, it was only a matter of time until the device which records itself becomes the instrument. The moment in popular culture a sound playback device became the instrument was in early hip-hop. The use of the turntable, and particularly two turntables, is characteristic. You could set up two turntables with two identical records, and keep a break going forever. So the birth of sampling coincided with the birth of...the idea of the loop." . AKAI MPC 2000/The History of Sampling. Joyful Noise Recordings. Alirita 27a de Septembro, 2013.
  49. Dye, David, "NPR: The Birth of Rap: A Look Back", NPR, 22a de Februaro, 2007.
  50. Fitzpatrick, Rob, "The 101 strangest records on Spotify: Warp 9 – It's A Beat Wave", 14a de Majo, 2014 [3] (el Retarkivo {{{1}}})
  51. (28a de Majo, 2010) The Story of the Beginning and End of the First Hip Hop Female MC...Luminary Icon Sha-Rock. OuttaDaBluePublishing. ISBN 978-0977825844.
  52. Weingarten, Christopher R. (2017-05-24). "The Sequence: The Funked-Up Legacy of Hip-Hop's First Ladies". Rolling Stone (in angla usona). Retrieved 2024-06-11.
  53. The History of Jazz.
  54. Campbell, K.E. (2005). Gettin' our groove on: rhetoric, language, and literacy for the hip hop generation (el Retarkivo {{{1}}}), Wayne State University Press
  55. Michele Hilmes. (1997) Radio Voices: American Broadcasting, 1922–1952. U of Minnesota Press. ISBN 978-0-8166-2621-2.
  56. William Patton. (20a de Aŭgusto, 2010) A Guide to Historic Downtown Memphis. Arcadia Publishing Incorporated, p. 57–. ISBN 978-1-61423-168-4.
  57. Marsha Washington George. (28a de Marto, 2002) Black Radio ... Winner Takes All: America's 1St Black Djs. Xlibris Corporation, p. 100–. ISBN 978-1-4628-1993-5.
  58. The Tennessee Radio Hall of Fame - 2015 Inductees (14a de Junio, 2018). Arkivita el la originalo je 14a de Junio, 2018. Alirita 25a de Februaro, 2021.
  59. The Tennessee Radio Hall of Fame – Class of 2012.
  60. (13a de Decembro, 1986) Billboard. Nielsen Business Media, Inc., p. 21–.
  61. Bill Brewster. (13a de Majo, 2014) Last Night a DJ Saved My Life: The History of the Disc Jockey. Grove/Atlantic, Incorporated. ISBN 978-0-8021-9436-7.
  62. Cepeda, R., George, N. 2004. And It Don't Stop: The Best American Hip-Hop Journalism of the Last 25 Years, New York, Faber and Faber Inc.
  63. Bruno Blum, 'Le Rap Est Né en Jamaïque' (Le Castor Astral, 2009)
  64. 64,0 64,1 History of Hip Hop – Old School. nciMUSIC. Arkivita el la originalo je 14a de Julio, 2011. Alirita 12a de Januaro, 2010.
  65. Article about Mele Mel (Melle Mel) (16a de Januaro, 2007).
  66. Schloss, J.G. (2009). Foundation: b-boys, b-girls, and hip-hop culture in New York, Oxford University Press
  67. * Toop, David (1984/1991/2000). Rap Attack II: African Rap To Global Hip Hop, p. 94, ?, 96. New York. New York: Serpent's Tail. (ISBN 1-85242-243-2).
  68. Bynoe, Y. (2006). Encyclopedia of rap and hip-hop culture, Greenwood Press
  69. Reighley, Kurt B. (January 2000). "Peace Orchestra". CMJ New Music Monthly. No. 77. ISSN 1074-6978.
  70. Local Groove Does Good: The Story Of Trip-Hop's Rise From Bristol. npr.org.
  71. Slant Magazine Music Review: DJ Shadow: Endtroducing.... Slantmagazine.com. Alirita 24a de septembro 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hip hop music en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.